La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Tra Sovaĝa Kamĉatko

Aŭtoro: Sten Bergman

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

2: Adiaŭ al la civilizacio

Post kelksemajna restado en Tokio kaj Yokohama, dum kiu ni per helpo de la sveda legacio ordigis la diplomatajn formalaĵojn, kiuj estis necesaj antaŭ Ia ekvojaĝo al Kamĉatko, kaj kompletigis la lastan parton de la ekipo, ni ekiris al la havenurbo Hakodate en norda Japanio. De tie eliras la plej multaj japanaj ŝipoj al Kamĉatko, kaj preskaŭ ĉiuj rusaj haltas en tiu loko.

Ni jam estis en Hakodate iom pli ol unu semajnon. La ŝancoj baldaŭ trovi ŝipon al Kamĉatko ŝajnis tre malfavoraj. En la haveno ja kuŝis kvarmasta skuno, kiu estis ironta al iu loko ĉe la nordorienta bordo de Kamĉatko. Ĝia posedanto ne estis malinklina albordigi en Petropavlovsk kun ni, sed li postulis fabele altan sumon kiel rekompencon. Tamen post kelktaga diskutado li fariĝis iom pli prudenta.

Ni decidis veturi sur la rodon por pli detale ekzameni la ŝipon.

Dum japano padelis nin al la skuno, alvenis malgranda ŝipo, kiu vekis nian atenton. Ĝi estis eleganta ŝipeto kun ruĝa flago en la poŭpo. Ni eksciis de japano el niaj akompanantoj, ke ĝi venis de Vladivostok kaj verŝajne iros al Kamĉatko.

Ni tuj ŝanĝis la direkton kaj igis la japanon padeli nin al la nova ŝipo anstataŭ al la skuno. Ni eksciis de la ŝipestro, ke la ŝipo estas ”Kommandor Bering”, armita inspekta ŝipo de la soveta registaro kaj iros rekte al Petropavlovsk en Kamĉatko.

Je mia demando ĉu ses svedoj rajtas kunvojaĝi, li ne povis doni certan respondon, sed li deklaris, ke ĉiuj lokoj estas okupitaj, ankaŭ ĉiuj benkoj kaj planklokoj, sed tre afable li sciigis, ke eble restus iu dormloko sub la manĝeja tablo kaj kredeble ankaŭ en iu savboato.

Eksciinte, ke ni tre deziras ricevi permeson vojaĝi per tiu ŝipo, li deklaris, ke li mem havas nenion kontraŭ tio, sed estas sinjoro nomata Volovnikoff, kiu devas decidi pri la afero. Li surbordiĝis kaj ne estis renkontebla. Nur je la 7-a horo vespere ni sukcesis trovi lin, kaj li ne nur donis al ni permeson kunvojaĝi, sed ankaŭ konsentis, ke ni havu senpagan vojaĝon kaj senpagan transporton de tiom el nia ekipo, kiom havos lokon. Je la 12-a h. noktomeze la ŝipo estis ekironta al Kamĉatko.

Mi ne bezonas mencii, ke estis varmegaj horoj por ni. Nia tuta ekipo, ĉ. 150 kestegoj, sin trovis en la doganaj magazenoj, kiuj estis fermitaj por tiu tago. Ni devis lui pramojn por transporti la kestegojn al la vaporŝipo, kiu kuŝis malproksime sur la rodo, kaj multege da kulioj estis dungItaj por la krudlaboro. La leganto povas imagi, kiel estis por ni, se mi rakontas, ke nia pakaĵo kuŝis plej interne de la dogana magazeno, ke oni antaŭ ĝi amasigis ferfandaĵojn preskaŭ ĝis la plafono, ke ni devis uzi stĉarinajn kandelojn por elserĉi, kion ni bezonis, ĉar la elektra lumo ne funkciis, kaj ke fine la kulioj strikis en la plej kriza momento kaj tute simple iris hejmen.

Dek minutojn antaŭ la 12-a h. tamen ĉio estis enŝipigita, kio havis lokon, kaj estis feliĉe por ni, ke ne estis loko por la tuta pakaĵo.

La restaĵo estis ironta per la sekva ŝipo. Japano, kiu akompanis nin kiel hundo dum la antaŭaj tagoj kaj gajnis nian plenan fidon, ricevis la komision Pluensendi niajn ceterajn kestegojn. Li tiel bone ludis sIan rolon, ke li havis larmojn en la okuloj, kiam li disiĝis de ni ĉirkaŭ la noktomezo. Tiom dolora la adiaŭo estis por li. Poste li montriĝis unu el la plej grandaj friponoj de la mondo.

Kiam ”Kommandor Bering” en la stelklara nokto levis la ankron kaj en plej rava lunlumo direktiĝis norden, ni ne tre suspektis, ke la eleganta ŝipeto ekiris por sia lasta veturo en tiuj ŝtormplenaj maroj. Grava estis por ni la momento, kiam ni nun forlasis Japanion, ĉar per tio ni ankaŭ diris adiaŭ al la civilizita mondo por tempo de tri someroj kaj du vintroj. Mi memoras, ke mi longe staradis sur la ferdeko en tiu nokto kaj vidis, kiel malrapide foriĝis la lumoj de Japanio kaj de la civilizacio. La pensoj flugis al la granda nekonataĵo tie norde, sed ankaŭ hejmen al patrino, patro, gefratoj kaj al multaj amikoj.

Laŭ sciigo ni alvenos al Petropavlovsk post ses tagoj. La ŝipo estis provizita per du kanonoj kaj kunportis kun pasaĝeroj kaj ŝipanaro, 53 homojn, ĉiuj rusoj krom ni.

Diverskolora aro da homoj estis surŝipe. La plej multaj estis partoprenintaj la militon, kaj kiam ili rakontis siajn sortojn, oni komprenis, ke estas viroj, kiuj pli ol unu fojon rigardis al la morto en la vizaĝon. Jen sidis juna soldato kun la Georga kruco sur la brusto, jen armeaviadisto en sia uniformo, kaj en anguleto ripozis maljunulo ĉirkaŭita de kelkaj malpuraj kunligaĵoj. Li estis survoje hejmen al Petropavlovsk kaj volvis sian cigaredon, dum li rigarde sekvis la flugadon de la marbirdoj ĉirkaŭ la ŝipo. Ĉiuj venis el Vladivostok kiel plej proksima loko, kie ankoraŭ sonis la pafilaj klakoj post la lasta revolucio, kaj ĉiuj sopiris al la trankvilo kaj kvieto en Kamĉatko.

Unu tago pasis post la alia, dum ni veturis laŭlonge de la neĝokovrita vulkaninsuloj de la Kuriloj, kaj ni sentis, kiel la aero plimalvarmi ĝis je ĉiu tago. Balenoj nin akompanis dum horoj kaj de temp’ al tempo naĝis tute apud la ŝipo.

Kiam ni atingis unu el la lastaj Kurilinsuloj, la estraro de la ŝipo faris decidon fatalan. La ŝipo, anstataŭ iri rekte al Petropavlovsk, flankeniru en la Oĥotskan maron kaj sekvu la okcidentan marbordon de Kamĉatko kelkan distancon por rigardi, ĉu iuj eksterlandaj ŝipoj sin trovas najbare de Kabo Lopatka, kie aliro estis malpermesita.

Oni pretigis la kanonojn, kaj ”Kommandor Bering” plenvapore eniris en la glacikelon de la Oĥotska maro. La lanternoj estis estingitaj, kaj sur la ŝipo regis militema sento. La rusoj frotis la manojn pro ekstazo, ke ili en la matenkrepusko eble povos kapti iun skunon.

Malvarma kaj kruda nebulo envolvis ĉion. Falis la mallumo, kaj ni ekkuŝis por dormi. Sed estis malvarme kaj malmole en la netegita savboato, kie mia edzino kaj mi havis nian kajuton.

La postan matenon je la 6-a h. kaj duono nin vekis terura brukrako.

Mi eksaltis pro la puŝego kaj en la unua momento mi kredis, ke la kanonoj estis en aktiveco. Du novaj puŝegoj, unu tuj post la alia, tamen tuj konvinkis min pri la seriozeco de la momento.

La ŝipo suriris subakvan rokon. Ĉiuj surŝipe kuregis sur la ferdekon, kie estiĝis konfuzo ĝenerala. La akvo komencis verŝiĝi en maŝinojn kaj holdon. Ĉe la terura kolizio kontraŭ la rokoj tiuj evidente disŝiris la ŝipfundon. La ŝipestro ordonis al la ŝipanoj, ke ili elmetu la savboatojn. ”Kommandor Bering” komencis pleniĝi je akvo kaj devis esti forlasata. ”Al la savboatoj”, sonis la komandokrioj.

Ĉiu provis rapidege kolekti siajn plej valorajn posedaĵojn, kaj ekestis terura kurado surŝipe. Kompreneble ni unue devis pensi pri savo de ĉiu homvivo, sed estis dolore forlasi nian altvaloran ekipon.

Feliĉe estis nur kvin kilometroj al tero – la sudokcidenta marbordo de Kamĉatko. Kiam la boatoj estis plenigitaj de homoj, kunligaĵoj kaj valizoj, ili ekiris al la bordo. La malgrandaj savboatoj fakte saltis sur la ondoj, kaj la akvo plene tramalsekigis nin. lom post iom ni atingis la teron, kaj jen ni nun staris sur la bordo de Kamĉatko, nia sopirita celo – kiel ŝiprompiĝuloj.

La marbordo estis kalva kaj tute senarba. Grandaj neĝamasoj atingis ĝis la akvo, kvankam estis la 14. junio. Ligna kruco sur la tundro atestis, ke ni ne estas la unuaj sur la loko.

La savboatoj nun faris novan veturon al la ŝipo kaj alportis la reston da pasaĝeroj. La ŝipestro kaj kelkaj ŝipanoj daŭre restis, kaj la savboatoj faris trian veturon tien. Tre feliĉe unu el ili estis provizita per motoro, kaj ĝi posttrenis la aliajn. Alie certe estus tre malfacile ree atingi la ŝipon, ĉar la vento estis rekte kontraŭa. Kiam la motorboato je la tria fojo atingis la bordon, la ŝipestro ordonis al ni alveni al la ŝipo, por elekti nian plej valoran ŝarĝon.

01
”Kommandor Bering” post la akcidento en la Oĥotska maro

Kiam ni alvenis al ”Kommandor Bering” la akvo jam leviĝis alte en la maŝinejo kaj en la malmultaj kajutoj, kaj la ŝipo komencis kuŝiĝi flanken. La elekto de la plej valoraj kaj plej gravaj kestegoj estis tre malfacila, ĉar nia tuta ŝarĝo en la ŝipo ja estis elekto el la plej gravaj partoj de nia ekipo. La malpli gravaj kuŝis en Hakodate atendante la sekvontan ŝipon.

Tragedia estis la reduktado. Ni devis elpreni ĉ. dek kestegojn kaj tio devis iri rapide. Ni elektis tiujn dek kestegojn, en kiuj estis pakita la plej grava parto de la scienca ekipo. Oni konsilis al ni treni tiujn kestegojn sur la antaŭan ferdekon. De tie ili estis mallevotaj en la savboatojn. Kiam ni sukcesis altreni tien ok kestegojn kaj estis alrulantaj la naŭan, ni estis interrompitaj de la krioj: ”Al la savboatoj!

La ŝipo subakviĝas!” Ni povis nenion fari sed lasi la kestegon kaj forkuri trans la ŝiprandon. La akvo tiom altiĝis en ĉiuj ĉambroj, ke la ŝipo ŝanĝis la ekvilibron, ĉar ĝi komencis ruliĝi al unu flanko.

Ni timis, ke ĝi kiam ajn povus renversiĝi tute kaj kuntirus nin en la profundon. Kun malĝojo en la koro ni devis forlasi ”Kommandor Bering” ne savinte pli ol kelkajn rapide elserĉitajn valoraĵojn, ekz. mikroskopon, kelkajn meteorologiajn instrumentojn, kelkajn armilojn kaj kamerojn. La ŝipestro tamen deklaris, ke li kredas, ke la ŝipo restos kuŝanta sur la roko ĝis la sekvonta tago, kondiĉe ke ne komenci ĝos ŝtormo.

Kiam ni revenis al la bordo, komencis vesperiĝi. Sur la dezerta bordo sin trovis 50 ŝiprompiĝuloj, ĉirkaŭitaj de entukpakaĵoj, kestoj kaj valizoj. Preskaŭ ĉiu viro ankaŭ havis pafilon, ĉar tio estas nepre necesa apartenaĵo en Kamĉatko. Ĉiujn tendojn kaj gudrotukojn, troviĝantajn surŝipe, oni savis, kaj baldaŭ ili estis starigitaj kaj etenditaj, kaj ĉiu aranĝis al si kiel eble plej bone. Pli nekomfortan lokon, ol estas la sudokcidenta marbordo de Kamĉatko, oni apenaŭ povus trovi interne de la duoninsulo. Ŝtormo, pluvo kaj nebulo havas tie hejmon.

Dum la venonta nokto la sorto de la ekspedicio estis decidota.

Ne trankvile malfrue vespere ni ekkuŝis por ripozi sur malseka tero aŭskultante la frapadon de la pluvo sur la tenda tuko. Kun eĉ pli granda maltrankvilo ni aŭdis la muĝadon de la vento, kaj ŝajnis al ni, ke ĝi alterne plifortiĝas kaj malfortiĝas. Ke neniu el la partoprenantoj de la Sveda Kamĉatka Ekspedicio iom menciinde dormis, estas memkompreneble. Ni nur atendis la mateniĝon, kiam la savlaboro estis daŭrigota – se restus io por savi. Mi mem estis ekstere plurfoje dum la nokto por provi esplori tra la duonmallumo, ĉu la ŝipo restas, sed nebulo kaj pluvo malhelpis al mi ion vidi.

Kiam la nokto fine komencis cedi al la tago, oni ankoraŭ povis distingi la ŝipon, kiu daŭre kuŝis sur la roko. Ankoraŭ do estis espero.

Post nelonga tempo ĉiuj estis pretaj por la savado.

Estis malvarma kaj malagrabla junimateno, kiam ni ekiris al ”Kommandor Bering”. Sur la ŝipo nin renkontis tragedia vidaĵo. La tuta malantaŭo de la ŝipo estis subakviĝinta kaj kun ĝi ĉ. 30 kestegoj, kiuj apartenis al la ekspedicio. El tiuj ni sukcesis elserĉi dek, kiuj danke ke ili estas kovritaj per zinko kaj lute fermitaj, ne menciinde difektiĝis per la akvo. Ĉirkaŭ 20 kestegoj estis malaperintaj. Tiuj ok, kiujn ni metis sur la antaŭan ferdekon, ankoraŭ staris tie. Do ni nur povis savi tion, kio restis. Ni plenŝarĝis la savboatojn, kaj la direktisto prizorgis, ke ĉio venis sur la bordon.

Kiam ni surbordiĝis, unu el la rusoj renkontis nin kun la ĝojiga informo, ke kvin el la perditaj kestegoj alnaĝis al la bordo kelkajn kilometrojn de la tendejo. Ĉar la vento estis alborda dum la nokto.

Ni nun entreprenis promenadon Iaŭ la bordo kaj efektive trovis kvin kestegojn kun bluaj-flavaj strioj kaj laŭ la ekstero nedifektitajn.

Oni ankoraŭ povis klare legi la stampitan adreson: ”Swedish Scientific Kamtchatka Expedition” (Sveda Scienca Kamĉatka Ekspedicio).

Ili lokiĝis kun nur kelkmetra interspaco sur la sablobordo. Ili prezentis vere strangan vidaĵon, kie ili kuŝis, kaj pakante ilin en Stockholm ni apenaŭ pensis, ke la ondoj de la Oĥotska maro prizorgos ilian albordiĝon al Kamĉatko. Je pli detala prikalkulo montriĝis, ke 15 kestegoj estis tute perditaj. Nun ni komencis studi la listojn pri la enhavo. Unu momenton oni aŭdis ekkrion pro ĝojo, ke tiu aŭ tiu objekto estas savita, alian momenton pro malĝojo pri iu nekompensebla aĵo, kiu perdiĝis.

La plej gravaj perditaj objektoj estis la jenaj: la ekspedicia medikamentujo, la stoko de fotografaj plakoj, kiu estis tre granda kaj zorge elektita, ĉiuj kinematografaj filmoj, 3/4 de la municia provizo, kelkaj armiloj, unu kamero, granda parto de la vesta ekipo krom sennombraj etaĵoj de granda valoro dum ekspedicio.

02
Nia loĝejo, post la ŝiprompiĝo. (Fotis la aŭtoro)

Nun necesis iamaniere akiri helpon. Oni ekbruligis grandan signalfajron kaj hisis alarmflagojn. Skuno montriĝis ĉe la horizonto sed ne rimarkis nin. La duan tagon ni ekvidis novan skunon, sed ankaŭ ĝi iris en alia direkto. Tiam oni decidis, ke oni provu atingi ĝin per la motorboato. Oni hisis alarmflagon sur ĝi, kaj ĝi forrapidis plenmaŝine, sekvate de interesataj okuloj.

La ĝojo estis granda, kiam la skuno subite ŝanĝis direkton kaj renkontis la motorboaton. La skuno, malgranda rusa dumastulo, estis survoje al iu loko kun la nomo Kambolnaja ĉe la okcidenta marbordo de Kamĉatko, sed estis ema tuj reveni de tie por venigi tiom da pasaĝeroj, kiom ĝi povis enhavi, sed neniom da pakaĵo. La ŝipestro supozis reveni post tri-kvar tagoj. Venis la kvara, kvina, sesa kaj sepa tago sed neniu skuno. Poste ni eksciis, ke ankaŭ tiu ŝipo surfundiĝis.

Dum la tempo de la atendo unue necesis vivteni nin. Kelkaj sakoj da faruno estis savitaj el la provizo de la ŝipo kaj multe da aliaj manĝeblaĵoj, kaj ni havis unu keston da kekso kaj unu keston da malmola pano krom iom da avengrioj kaj kondensita lakto. Sed la tendejo konsistis el 53 homoj, kiuj ĉiuj estis dotitaj per bona apetito.

Por kompletigi la malfeliĉon ni albordiĝis ĉe la senarba, je ĉasaĵo malriĉa sudpinto tute apud Kabo Lopatka. Nur ekzistis fokoj kaj marbirdoj en la maro kaj kelkaj marmotoj sur la tero sed ĉio avare krom fokoj, kiuj tamen estis malfacile alporteblaj, post kiam ili estis pafitaj.

Kun bona apetito ni manĝis viandon el foko, kormorano (Vidu la vortklarigojn fine de la libro!) kaj marmoto kaj disporciigis zorge keksojn kaj malmolan panon, kiuj dank’al la bonega lutfermado de la kestegoj estis sendifektaj kaj ĉiutage estis laŭdataj. Efektive ni suferis nenian mizeron, kvankam ni devis rezigni ĉiun pretendon pri sekaj vestoj kaj ŝuoj. Iom pli bone estis, kiam ni per la kestegoj konstruis dometon, kiun ni kalfatris per musko.

La malgranda rusa-sveda kolonio aspektis sufiĉe stranga je distanco. La tendaro konsistis el deko da tendoj, kaj super la tendo de la bolŝevika komisaro Volovnikoff flirtis la ruĝa sovetflago, sur kiu oni povis legi: ”Vivu la demokrata respubliko!” La tendeja vivo cetere estis tre interesa. Ni kune dividis dolĉon kaj maldolĉon. Ni pruntis manĝaĵon unu de la alia, faris ekskursojn kune, vizitis nin reciproke en la tendoj kaj faris ĉion tiel agrabla, kiel permesis la cirkonstancoj. La ŝiphundo, kiu estis sur la ŝipo de kiam oni surakvigis ĝin antaŭ 15 jaroj, kaj tri porketoj, kiuj, metitaj en sakon, estis ĵetitaj en la savboaton, kaj nun rajtis iri tute liberaj, kontribuis por gajigi la humoron. Ĉiu tendo havis sian propran fajron, kaj tie oni kuiris la manĝaĵon kaj varmigis sin, kiam estis malvarme, ĉar kvankam estis somermezo, la neĝo tamen ankoraŭ kuŝis kelkajn metrojn de la tendejo.

Preskaŭ ĉiuj rusoj estis bolŝevikoj, sed je ilia honoro mi devas diri, ke mi neniam kredis, ke bolŝevikoj povas esti tiel afablaj homoj.

Inter la ŝipanoj ja ekzistis malbonaj elementoj, sed neniu iel ofendis nin, se oni esceptas kelkajn noktajn ekspropiadojn je municio kaj konservaĵoj.

Post ok tagoj ekvidiĝis fumo ĉe la horizonto. Do estis vaporŝipo, kaj nun estis necese akiri interkomunikon. Ni ekbruligis grandajn signalfajrojn el drivligno kaj musko, sed sur la ŝipo, kiu estis tre malproksima, oni nenion rimarkis. Tiam mi decidis, ke la motorboato elveturu sur la maron kun alarmflago ĉe la pruo en espero, ke ĝi estos ekvidata. Kun treege streĉa atento ĝin sekvis multaj okuloj kaj granda estis la ĝojo, kiam la granda vaporŝipo subite ŝanĝis direkton kaj aliris la malgrandan boaton. La du ŝipoj renkontiĝis tie ekstere. Japana komerca ŝipo estis. La japanoj estis ĝentilaj kaj afablaj, sed ne povis kunporti la ŝiprompiĝulojn al Petropavlovsk. Anstataŭe ili promesis provi nin savi en alia maniero.

03
Ni forlasas Kabon Lopatka sur la japanaj torpedŝipoj.
(Fotis la aŭtoro)

La ŝipo havis senfadenan telegrafon kaj la japanoj kredis, ke okaze sin trovus kelkaj japanaj militŝipoj en la Oĥotska maro. Se tiel estus, ili povus garantii, ke tiuj militŝipoj tuj venus por nin savi. Ili promesis provi interkomunikiĝi kun la militŝipoj.

Do ni returneniris kaj daŭrigis nian vivadon sur la dezerta bordo esperante, ke iu militŝipo venos por nin savi.

Post du tagoj aŭdiĝis de sur la nebula maro fajfegantaj sirensonoj, kaj kiam la nebulo tuj poste maldensiĝis, ni ekvidis du ekstreme mallarĝajn kaj elegantajn torpedŝipojn, kiuj kuŝis ĉe ankro iom ekster la ŝipruino. La japanaj oficistoj estis treege afablaj kaj nun proponis surŝipigi ĉiujn ŝiprompiĝulojn, sed nur malmulte da pakaĵo pro nesufiĉa loko. Ni tamen sukcesis kunpreni ĉiujn niajn apartenaĵojn, kaj en la Nokto de Sankta Johano ni suriris la du militŝipojn, kiuj kun granda zorgemo navigaciis al la Pacifiko. Baldaŭ la du torpedŝipoj kuniĝis kun ankoraŭ du, kaj poste ĉiuj kvar ŝipoj sekvis en vico la rokplenan orientan marbordon de Kamĉatko, ĝis ili post unu tagnokto ennaĝis en Avaĉan Golfon.

04
La rokplena sudorienta marbordo.
(Fotis la aŭtoro)

Baldaŭ ekvidiĝis Petropavlovsk, la celo de nia longa veturo. Mi ne volas nei, ke estis iom stranga sento nun per propraj okuloj vidi tiun lokon, kiun mi tiom multfoje rigardis sur karto kaj opiniis kuŝanta ĉe la fino de la mondo.

Estis kvazaŭ veni en paradizon, kiam oni vidis la verdajn kaj abundajn betularbarojn, kiuj kovris la valojn kaj la montdeklivojn.

La neĝkovritaj vulkanoj tamen estis envolvitaj de densa nebulo.

Baldaŭ ni ĵetis ankron sur la rodo en Petropavlovsk, la ĉefurbo de Kamĉatko kaj la estonta elirpunkto de niaj esploraj ekskursoj en la lando.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.