La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Tra Sovaĝa KamĉatkoAŭtoro: Sten Bergman |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La lastan tagon de februaro ni surpakis la sledon kaj adiaŭsalutis al niaj amikoj en Ust-Kamĉatsk. La japanoj kredis, ke ni iros rekte en la faŭkon de la morto, la rusoj skuis la kapon, sed kelkaj kamĉatkanoj ĉeestantaj kredis, ke ni sukcesos. Ĉirkaŭ la 12-a h. ni jungis la hundojn al la sledo kaj ligis la skiojn al la piedoj, kaj la 800 km. longa kaj sortovaria vojaĝo komenciĝis. Ni veturos sur krudaj voĵetoj kaj sen indiĝena akompananto ni trakrozos grandan parton de lando, kies internon ni ne konas. Ni interrilatiĝos kun indiĝenoj, kies lingvon ni nur supraĵe komprenas, devos fidi al hundoj, al kiuj ni ankoraŭ ne kutimiĝis, kaj antaŭ ĉio batalos kontraŭ la neĝoŝtormoj kaj la malvarmo de la kamĉatka vintro. En la adiaŭa momento ni ja sentis la superpotencan opinion de la komunumo pri la neebleco efektivigi la entreprenon, sed decidemo kaj energio certe ankaŭ povos ion fari, mi pensis.
Hatasawa lastmomente petis, ke mi sendu al li kurieron per la plej rapidaj hundoj, se nin atakus sovaĝaj homoj, tiam li tuj sendos ĉiujn siajn japanojn kun forta armilaro al nia helpo.
Ni direktis la vojaĝon al la frostiĝinta Kamĉatka rivero, kaj ni mansignis adiaŭon al niaj amikoj. La radiotelegrafisto Koike signalis ”feliĉan vojaĝon” al ni. Kaj per tio nia longa kaj nevola travintrado en Ust-Kamĉatsk finiĝis. Novaj sortoj kaj spertoj nin atendis.
Dum longa tempo estadis malbona vetero tie malsupre sur la tundro apud la maro. Sed en tiu tago, kiam ni startis, la suno radiis belege, kaj estis brila tago kun nur 15-grada malvarmo. Ni nun vidis la maron je la lasta fojo dumlonge. Blankaj glacimontoj lumis malproksime sur la maro. Sur la frostiginta rivero iris veturita hundvojo, kaj tiun ni sekvis.
La tirhundoj devas ĉiam dormi eksterdome en la neĝo.
Rimarku ke kelkaj estas tute superneĝitaj.
(Fotis la aŭtoro)
Mi do unue petas prezenti niajn kvarpiedajn akompanantojn. Ok hundoj estis, el kiuj du tamen ne apartenis al ni, sed estis lasotaj en vilaĝo, kiun ni trapasos. Ili tamen poste venis en nian posedon. Kiel gvidanton ni havis ”Kapitanon”, nigran kaj seriozan hundon, kiu evidente havis pli sudan devenon ol Kamĉatkon, ĉar ĝi havis pendantajn orelojn kaj tre mallongan hararon. Ĝi aspektis kiel sveda buĉista hundo. Plue estis Griza, kiu estis malsukcesinta miksaĵo inter vertago kaj kamĉatka hundo. Ĝi kunigis la persistecon de vertago kun fenomena forteco, kiu lasta eco igis nin indulgi al ĝi la mallongajn krurojn. Post ĝi venis Sera, maljuna veterano, kiu estis eluzita kaj malbone traktita. Ĝi estis timema kaj laboris nebone.
Pare kun ĝi iris Muŝika, la plej honesta, el ili ĉiuj, granda kaj forta hundo, al kiu la laboro estis ĉio. Ĝi neniam fuĝis kaj ĉiam estis ekscese afabla. Jen venis Tommik, tre maldikeca hundo, kiu havis neniujn specialajn ecojn. Sed poste venis unu, pri kiu ni ĉiam hontis, renkontante hundjungitaron. Ĝi nome estis nur duone tiel granda kiel la aliaj kaj havis ankaŭ ĝi vertagajn krurojn. Ĝi ĉiam aspektis tre riproĉanta, kiam oni surmetis la jungilon, kio ja ne estis tre stranga.
Ĝi estis la plej manĝavida el ĉiuj kaj fulmrapide englutis ĉiun manĝaĵon. Ĝi implikiĝis en jungilaron kaj tirŝnuron pli ol iu alia kaj okazigis multajn haltojn kaj malbelajn vortojn.
Kiam ĝi implikiĝis kaj ni devis halti por remeti ĝin en ĝustan lokon, post kiam ĝi ricevis kelkajn vipobatojn pro sia mallerteco, la gvidhundo preskaŭ ĉiam sin ĵetis sur ĝin kaj donis al ĝi efektivan punadmonon, tiel ke mi ofte devis defendi la vertagon. La gvidhundo ne volis sperti ian ĉikanon. La sesa estis karbonigra, eluzita hundo de ekstreme malbona karaktero, kiu ofte estis ŝanĝinta posedanton.
Ĝi ĉiam provis elturniĝi kaj laboris nur, kiam ĝi sciis, ke ĝi estas observata. Ĝi eĉ ne hezitis ŝteli el la manĝaĵo de la kamaradoj, kiel ofte ĝi nur povis. Se ĝi povis ŝteli el la sledo, kiam neniu tion vidis, ĝi ankaŭ tion faris sen hezito. Kiam oni poste ĝin renkontis, ĝi svingis la voston kaj montris sin afekte sindonema. Ĝi ĉiam havis malbonan konsciencon kaj estis distinge krimula tipo. Se ĝi estus homo, ĝi estus konata polica kliento. La hundoj estis jungitaj antaŭ la sledo en Kamĉatka maniero, t.e. duope laŭlonge de komuna meza ŝnuro. Kaj tirŝnuroj kaj jungiloj estis faritaj el netanita fokfelo.
En la lando ekzistantaj du tipoj de hundjungilaĵo estas videblaj sur la apuda bildo.
Dum la unua tago ni ne kalkulis pri pli longa vojaĝo ol ĝis la rusa vilaĝo ”Ĉornij Jarr” (La Nigra Sablodeklivo), situanta je 15 verstoj de Ust-Kamĉatsk. La plej grandan parton de la vojaĝo ni veturis sur la neĝokovrita glacio de la Kamĉatka rivero. Kiel gvidstelon ni havis antaŭ ni la Kluĉevskajan vulkanon, kies piedon ni baldaŭ atingos.
La du tipoj de hundjungiloj troviĝantaj en Kamĉatko.
(Laŭ Joĥelson.)
La sledo estis iom tro peza kaj la hundoj ankoraŭ ne kunekzercitaj, tiel ke la veturo ne iris tre brile la unuan tagon. Sed en la mallumi ĝo ni tamen alvenis al la vilaĝeto, kie loĝas ekskluzive ”starovjeri”, t.e. malnovkredantoj. Tio estas rusoj, kiuj apartenas al sekto havanta, krom siaj religiaj opinioj diferencaj al tiuj de la ortodoksuloj, ankaŭ multajn strangajn kutimojn. La malnovkredantoj ekz. salutante neniam premas la manon de homoj, ili neniam fumas nek permesas al aliaj tion fari en sia domo. Kvankam ili estas rusoj, ili neniam trinkas teon nek manĝas kune kun aliaj kaj el sama vazo, el kiuj aliaj manĝis. Hundoj neniam rajtas veni en iliajn domojn.
Kontraŭe brutoj kaj katoj ŝajnas havi vizitpermeson, ĉar en tiu domo, kie ni havis noktloĝejon, bovido estis la unua, kiun ni renkontis malfermante la pordon. Proksimume duona dekduo da katoj ankaŭ sin trovis en ĝi. La vilaĝo havis tre malbonan reputacion. Laŭ onidiro ĝi estus loĝata de amaso da forkurintaj krimuloj. Sed el tio ni nenion rimarkis kaj estis akceptataj gastame kaj afable kaj dormis bonege sur la planko kune kun la gemastroj, iliaj infanoj, la bovido kaj la katoj. Sed por sekuro ni havis la ŝarĝitajn Browning-pistolojn en dorspoŝo.
Tirhundo, kiu leviĝas el sia malvarma lito, kiam mi vokas ĝin.
(Fotis la aŭtoro)
Neniu vojaĝanto en Kamĉatko, ĉu li estas indiĝeno aŭ eksterlandano, ĉu eŭropano aŭ aziano, bezonas timi ne ricevi noktloĝejon en vilaĝo. Eĉ se li estus tute nekonata en la vilaĝo kaj eniras domon hazarde kaj petas permeson resti ĝis la venonta tago, estus nepenseble, ke oni rifuzus al li, kondiĉe ke la domo ne estas jam plena de gastoj. Sed oni devas memori, ke tia gastvizito ne kaŭzas grandan ĝenon al la gastigantoj. Ĉiu vojaĝanto kunportas sian liton t.e. la dormsako. Tiu estas konstruita kiel longforma sako kaj konsistas el tri tanitaj kaj kunkudritaj boacaj feloj. Ankoraŭ pli varma ĝi fariĝas, se oni uzas montŝafan felon. Lupfeloj ankaŭ estas bonegaj, nur tro multekostaj, kaj feloj de junursoj ankaŭ taŭgas. La harara flanko estas al interne. La plej uzata dormsako estas el boaca felo, ĉar ĝi estas plej facile akirebla el la grandaj boacgregoj de la nomadoj. En tia sako oni senĝene povas ekkuŝi por dormi en 40-grada malvarmo sen mortfrostiĝo. La dormsako estas la plej grava ekipaĵo dum vintra vojaĝo tra Kamĉatko. Sen ĝi oni estus perdita, se subite. la neĝoŝtormo faras abruptan haltigon por la penetrado antaŭen kaj devigas al tranoktado, kie oni tion tute ne deziras.
Se la mastro de iu domo rifuzus al fremdulo loĝejon, li poste estus komplete skandalita, tio estus konsiderata kiel io tre malbona, kaj la novaĵo estus rakontata vaste ĉirkaŭe. Se komenciĝas neĝoŝtormo, dum oni sin trovas kiel gasto en iu domo, oni nur restas ĝis kiam ĝi pasis. eĉ se ĝi daŭrus unu aŭ kelkajn semajnojn. Oni estas regalata per manĝaĵo kaj trinkaĵo kaj dividas la plankan areon kun la domanaro dum la noktoj. Kiam oni poste daŭrigas la vojaĝon, oni dankas kaj ekiras. Pagon la gastigintoj ordinare ne volas akcepti.
Sed se oni volas aĉeti etaĵon aŭ deziras ian laboron farita, tiam ili scias postuli pagon tiel ke sufiĉas. La kamĉatkanoj kaj la rusoj ofte kontentiĝas diri adiaŭ, eĉ se ili loĝis en la domo kelkajn semajnojn.
Danki pro tiel natura afero ŝajnas al ili nenecese.
Tia estas la gastamo en Kamĉatko. Ĝi estas unu el la plej belaj ecoj de la kamĉatkanoj. La klarigo al tiu senlima gastamo kuŝas en tio, ke la gastiganto scias, ke venontfoje estos li, kiu vojaĝos kaj bezonos loĝejon. Kredeble ankaŭ kuŝas en la homa naturo, ke oni ne elpelas fremdulon, kiu en neĝoŝtormo venas sentante malvarmon kaj malsaton kaj serĉas rifuĝon.
Hundsledo.
(Laŭ modelo.)
La manĝaĵo, per kiu oni estas regalata en tia dometo, ĉiam estas la sama. Matene, tagmeze kaj vespere estas salmo, en la plej simplaj kazoj sunsekigita (jukolo), alie salita aŭ duone putriĝinta kaj tiaokaze kuirita aŭ fritita en ursa graso. Kelkfoje oni ankaŭ en la vintro povas ricevi freŝan fiŝon, kie troviĝas vintre neglacikovrita rivero en la proksimo aŭ se oni klopodas veturi al malproksima rivero. Viando kelkfoje ankaŭ troviĝas sur la menuo, kvankam ne ofte en la vintro, se la vilaĝo ne kuŝas proksime de la restadejo de la boacbredantaj popoloj.
Kiel trinkaĵon ĉiuj popoloj de Kamĉatko uzas teon, ordinare la plej simplan specon de brikteo, kiun oni ja ne povas nomi bongusta, ankaŭ se ĝi ne konsistas el infuzaĵoj kaj balaaĵoj el la restoracioj de Ruslando kaj Ĉinio, kiel asertas konkurantaj komercistoj de aliaj tespecoj. Tiu teo, kiu estas kunpremita en malmolajn tavolojn je la grando de briko, kvankam rimarkinde pli maldikajn, estas 1a sola savanto inter la naturpopoloj de tiu lando. Ĝi estas tre granda komercaĵo, kiu el la deponejoj de la komercistoj estas distribuata tra la tuta lando per hundsledoj, motorboatoj kaj kanotoj. Unu tavolo da brikteo estas unuo konata de ĉiu kaj estas uzata en granda amplekso kiel mono en Kamĉatko. Teon oni trinkas en teruraj kvantoj.
Kiel trempaĵon oni ĉe la kamĉatkanoj, speciale en la orienta flanko de Kamĉatko, ordinare ricevas panon. En la okcidenta flanko oni ofte devas kontentiĝi je sekigita salmo. Ĉe tiuj, kiuj havis bonan ĉason, oni ordinare ricevas sukeron al la teo, sed la granda plejmulto el la indiĝenoj de Kamĉatko ne uzas ĝin, kvankam ĉiuj ŝatas ĝin.
Ĝi estas konsiderata kiel lukso.
Ni jam diris adiaŭ al niaj gastigantoj kaj estis komencontaj la duan migrotagon. Rekompence por la gastamo mi fotografis la familion ekster la kabano kaj promesis pli poste sendi al ili la fotojn.
Sed tion mi neniam estu farinta. Kiel fajro tiu fakto disvastiĝis antaŭ ni ĝis Petropavlovsk, kaj en ĉiu venonta vilaĝo preskaŭ ĉiu kamĉatkano atakis min petante ke mi fotografu lin kun edzino, infanoj kaj hundoj. Sed mia provizo de plakoj kaj filmoj estis tre limigita, kaj mi forĵetis neniun nenecese. Krom la gastiganto en la plej multaj vilaĝoj neniu el la aspirantoj estis ”eternigita”, kiu ne meritigis sin iamaniere, ekz. kontribuis al la kolektoj aŭ donis al mi hundnutraĵon, Kelkaj tamen meritiĝis sin nur per sia aspekto. Ke ili ne ricevis promeson pri la bildo pli frue ol post unu jaro neniom influis. La tempo havas, kiel mi jam menciis, nenian valoron en tiu lando. La indiĝenoj ĉiam alkutimiĝis devi atendi minimume unu jaron, kiam ili mendas ion de komercisto, kion li ne havas en sia stoko. Se li tiam iel miskomprenis la mendon, daŭras ankoraŭ unu jaron. Sed tio absolute nenion signifas.
Ni nun daŭrigis la vojaĝon kun direkto al la proksima vilaĝo, la malnovega Niĵne Kamĉatsk, kiu antikvatempe estis la ĉefurbo de Kamĉatko. Sed en tiu tago la malfacilaĵoj komenciĝos. Kiam ni vekiĝis matene, neĝetis iom kun malforta vento. Tamen sub neniu kondiĉo ni volis esti haltigataj en la komenco kaj eĉ ne pripensis sekvi la bonvolan konsilon de niaj gastigantoj, ke ni restu ĉe ili ĝis kiam ĉesos la neĝado. Anstataŭe ni startis kun bona humoro esperante ke ni atingos al Niĵne Kamĉatsk, antaŭ ol la hundpiedsignoj estos forviŝitaj, ĉar kelkaj sledoj veturis tien post kiam falis la lasta neĝo.
Ni ne veturis pli ol kelkajn verstojn, kaj la neĝo komencis kirliĝi ĉiam pli dense kaj la vento plifortiĝis. Estis evidente, ke fariĝos neĝoŝtormo. La sledsulkoj, kiuj la pasintan tagon estis glataj kaj veturitaj, nun estis malaperintaj sub futealta neĝo, kiu pli kaj pli altiĝis.
La hundoj spiregis kaj laboradis, sed laciĝis rimarkeble laŭ ĉiu momento kaj fojon post fojo volis halti kaj ripozi. Hodiaŭ Hedström estis en vico veturigi. Ni nome alternis. Iom pli bone iris, kiam mia edzino kaj mi per la skioj preparis sulkojn por la hundoj. Tiam nek la sledo nek ili eniĝis tiom profunde. Sed pasis la duona tago, ni nur veturis dek kilometrojn, kaj la neĝo ankoraŭ ŝutiĝis teren kun nemalpliigita rapido. La malnovaj sledsulkoj, kiel dirite, estas forviŝitaj, sed ni sciis, ke la vilaĝo kuŝas apud la Kamĉatka rivero. Tial estis necese sekvi tiun, kaj feliĉe ĉesis la senesperiga tundro kaj komenci ĝis la betula arbaro, sama nodeca kaj tuberplena betularbaro, kia en la ĉirkaŭo de Petropavlovsk. Pro tio ni ne povis perdi la direkton.
Sed komencis krepuskiĝi kaj la neĝoŝtormo kreskis. Neniu vilaĝo estis aŭdebla – en Kamĉatko oni nome ĉiam aŭdas vilaĝon, antaŭ ol oni ĝin vidas. Ĉiuj ni estis blankaj kiel neĝhomoj. Aspektis senespere, kaj Petropavlosk preskaŭ ŝajnis kvazaŭ io nereala kaj neatingebla. Sed ni estis preparitaj ke venos kontraŭaĵoj kaj malfacilaĵoj, kaj ni decidis ke ni ne perdu la kuraĝon.
Do ni ankoraŭ pli instigis la hundojn provante kaj batojn kaj bonajn vortojn. La lastaj certe ne efikis. La hundoj ankoraŭ ne havis sufiĉe da tempo por korligiĝi al ni. La eta vertagaĉo pleje nin incitis. Ne utilis esti afabla nek severa al ĝi.
Fine la hundoj ne plu kapablis. Ili nur ekkuŝis kaj volis dormi. Ni lasis ilin ripozi sufiĉe longan tempon, plivigligis ilin per unu peceto da fiŝo kaj denove pelis antaŭen. Mia edzino iris unua kaj faris sulkojn. Hedström kaj mi ŝovis la sledon al la hundoj. Post cent metroj ni denove devis ilin riprozigi. Estis nun preskaŭ senlume, kaj je ĉiu minuto pligrandiĝis la neĝamasoj. Jen ree ekiri kaj novajn cent metrojn. La hundoj verdire vadis tra la neĝo, kaj ni devis streĉi ĉiun forton por antaŭenigi la sledon. La demando nun sole estis: ĉu ni devos tranokti en la neĝo aŭ ĉu la fortoj sufiĉos ĝis la vilaĝo. Kiam ni preskaŭ rezignis la esperon veni plu antaŭen, subite aŭdiĝis malproksima hundbojo. Ni aŭskultis kiom ni povis en la neĝoŝtormo, sed nenio plu estis aŭdebla. Sed la hundoj perceptis la tonon, kaj tio estis plej grava. Ili same bone kiel ni sciis, ke ĝi signifas ripozon kaj manĝaĵon kaj multajn hundkamaradojn, kaj ili nun klopodis pli ol antaŭe. Sed sen nia helpo ili ne kapablis treni la sledon, kiu preskaŭ efikis kiel neĝoforŝovilo en la malfirma neĝo. Kaj ni kaj la hundoj estis plene elĉerpitaj de klopodo, kiam fine kelkaj lumoj ekvidiĝis.
La centoj da sledhundoj de la vilaĝo ekaŭdigis akceptan bojadon, kaj per la lastaj fortoj ni atingis la vilaĝon. Ĝismorte lacaj ni elserĉis la loĝejon de la estono Norrit kaj enloĝiĝis en lia bonkonstruita dometo. Nur kelkajn fojojn poste teo gustis tiel bone kiel en ĉi tiu vespero. Ni eltrinkis unu glason post la alia, kaj ankoraŭ hodiaŭ mi memoras la bongustajn freŝajn tritikbulkojn, kiujn la dommastrino bakis por nia alveno.
La edzo estis grandkreska kaj fortika viro, kiu iam estis maristo kaj ankaŭ ĉirkaŭvelis la bordojn de Svedlando kaj suferis ŝiprompiĝon ekster Helsingborg. Tie li havis multe da plezuroj kaj i. a. postlasis kelkajn fianĉinojn. La svedoj prizorgis lin kaj li ĝuis grandan gastamon, kiun li nun volis repagi al ni. Kaj por tio li efektive havis okazon, ĉar la neĝoŝtormo daŭris dum tri tagoj, dum kiuj li nutris nin kaj niajn hundojn en neriproĉebla maniero.
La pastro, kiu ludis al ni per gramofono svedajn vulgarkantojn.
(Fotis la aŭtoro)
Dum la restado en la vilaĝo ni ankaŭ vizitis 80-jaran, indiĝenan kamĉatkan pastron, kiu sciis multe por rakonti pri Kamĉatko en antikvaj tempoj. La multaĝa blankhara maljunulo havis gramofonon por sin amuzi kaj rakontis kun ĝojego ke li posedas kelkajn svedajn diskojn. Ni ne tre multe kredis je tio, sed tamen eksidis por aŭdi, kio povus veni. Ni preskaŭ faldiĝis pro rido, kiam ni ekaŭdis kelkajn svedajn vulgarkantojn. La pastro sidis atente aŭskultante kaj kredis verŝajne, ke estas io efektive ekstrakvalita. Iu dano, kiu estis mekanikisto ĉe unu el la grandaj konservaĵaj fabrikejoj apud UstKamĉatsk, donacis ilin al la pastro.
Nur kiam la neĝoŝtormo post kelkaj tagoj ĉesis furiozi, oni povis vidi, kiel aspektas la vilaĝo. En nenia rilato ĝi diferenciĝis de aliaj kamĉatkanaj vilaĝoj. Kunpremaĵo da grizaj trunkdomoj, disŝutitaj senorde ĉirkaŭ monteto. Malgranda preĝejo meze de la vilaĝo.
Aparte en grupo por si apud la rivero la balaganoj, t.e. sekigejoj por salmo. Ĉie sledhundoj estis ligitaj, kaj kelkaj longharaj bovinoj kaj ĉevaloj ĉirkaŭiris libere.
La preĝejo en la malgranda vilaĝo estas restaĵo el la grandepoko de la loko kaj pro tio ornamita per granda nombro da orumitaj ikonoj, bildoj ktp. Okaze estis festotago dum nia vizito, kaj la blankhara pastro faris diservon. Strangan impreson faris vidi la indiĝenojn de la vilaĝo, tamen plejparte virinojn kaj infanojn, vestitajn per siaj feloj starante aŭskulti la diservon. Ĝi konsistis el tio, ke la pastro, kiu estis vestita per la plej bela or- kaj arĝentbrodita kapuĉo, kun fenomena rapideco legis el libro kun iu malnoverusa teksto tiel rapide ke lia lango ”falŝanceliĝis” preter la vortojn. Dum li de temp’ al tempo ekspiris, lia helpanto, la t. n. ”psalomŝĉiko”, kantis kelkajn monotonajn kantojn. Poste la pastro daŭrigis denove kun sama rapideco.
Kelkfoje li faris paŭzon kaj aspergis iom da incenso sur la indiĝenoj. Tiam tiuj krucesignis kaj kliniĝis. Kelkaj genufleksis. Post iom pli ol unu horo la diservo estis finita, kaj la indiĝenoj rapidis eksteren al siaj hundoj. Tie ili certe sentis sin pli hejme. Mi estas konvinkita, ke nek la pastro nek iu el la aŭskultantoj komprenis ion el la legita. La kamĉatkanoj estas laŭnome greke katolikaj, kaj do estis diservo en tiu spirito, kiu okazis ĉi tie. El la aliaj du naturpopoloj, korjakoj kaj lamutoj – la unue menciitaj estas idolanoj kaj la lastaj laŭnome greke katolikaj, kvankam ili efektive konservadas multe el sia ŝamanismo.
En la vilaĝo ankaŭ loĝis kelkaj koreanoj kaj kompreneble ankaŭ kelkaj ĉinoj. Tiu lasta stranga popolo ŝajnas farti egale bone sub la ekvatoro kiel sub la polusa cirklo. Ankoraŭ mi ne trovis grandan lokon en Kamĉatko, kie ne troviĝas ĉino.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.