La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Tra Sovaĝa Kamĉatko

Aŭtoro: Sten Bergman

©2026 Geo

La Enhavo

8: La zibelĉaso

En Kluĉi, samkiel en ĉiuj aliaj vilaĝoj, kiujn ni trapasis, la plej multaj viroj forestis por ĉasi zibelon.

La vivrimedoj de la kamĉatkanoj estas ĉaso kaj fiŝkaptado. Lastatempe ankaŭ bredado de hejmaj bestoj komencadis iĝi pli grava.

La ĉasado precipe koncernas zibelon, urson, vulpon, lutron, ermenon, plue sovaĝajn boacojn kaj montŝafojn. Por amuzo oni ĉasas leporon kaj marmoton. Gulon kaj lupon oni ĉasas, kiam oni ilin hazarde trovas.

Inter la supre menciitaj bestoj la zibelo estas la plej grava. Post ĝi venas la urso. Zibelo kaj salmo estas la Alfa kaj Omego de Kamĉatko.

Sen ili la lando estus loĝata nur de la boacbredantaj nomadpopoloj.

Tiuj du bestoj ankaŭ allogis tien supren tiom da rusoj kaj aliaj popoloj kaj igis ilin spiti severan kaj negastaman klimaton. La zibelo ja allogis la ŝipojn de Swenson kaj de la aliaj grandaj felfirmoj, kaj kaŭze de la zibelo la motorboatoj somere trenas pramojn, ŝarĝitajn per ĉiuspecaj varoj, supren laŭ la Kamĉatka rivero.

Estas mirinde, ke la mastrumado de preskaŭ tuta lando povas dependi de tiu malgranda besto, kies felo estas pure luksa artiklo.

Vintre oni apenaŭ parolas pri io alia ol zibelo. Sennombraj t.n. ”mjelkija kommersanty” (malgrandaj komercistoj) tiam vojaĝas tra la lando laŭ ĉiuj direktoj per siaj hundsledoj, ŝarĝitaj per la plej nerezisteblaj varoj, kiel gramofonoj, poŝspeguloj, sinjorinaj ŝuoj kun altaj kalkanumoj, tabako, alkoholo, bombonoj, sukero, maĉgumo kaj ŝtofaĵoj. Kelktempe tiuj malgrandaj komercistoj povas esti tiom multnombraj, ke ĉiu domo de negranda vilaĝo loĝigas la sian.

Granda procento el ili estas ĉinoj, kaj tiu popolo, unika kaj difavorata pri komerco, kolektas multajn zibelfelojn inter la ĉasistoj. Granda parto de tiuj ĉirkaŭvojaĝantaj felkomercistoj estas agentoj de la grandaj societoj, sed multaj laboras por si mem.

30
Kamĉatkanaj zibelĉasistoj. (Fotis la aŭtoro)

Oni povas diri ke la zibelo estas la monunuo en Kamĉatko. Ĉiuj komercoj estas likvidataj per feloj, la sola pagilo, kiun havas la indiĝenoj. Komence ĉiam sonis al mi kurioze, kiam la kamĉatkanoj demandis kiom da zibeloj niaj pafiloj kaj lornoj kostis, sed poste mi tiel alkutimiĝis, ke mi neniam pensis pri tio. Iun fojon mi vidis, kiam kamĉatkano aĉetis kanoton de najbaro. Li pagis unu zibelan felon kaj rericevis vulpan felon kiel ŝanĝmonon. En lernejo de unu el la vilaĝoj la jarkotizo por knabo estis unu zibela felo kaj por knabino unu vulpa felo. Preskaŭ ĉiuj komercoj en la lando tiel estas likvidataj per feloj.

Pro tio povas esti interese pli detale ekkoni, kiel la kamĉatkanoj akiras sian monon, t.e. la multekostaj feloj, kiuj poste estas distribuataj tra la mondo por fine resti en la elegantaj salonoj de la urbegoj.

La zibelo estas mustela besto proksimume samgranda kun sveda mustelo kaj vivas en betul- kaj pinglarbaroj. La kamĉatkanoj ĉasas la zibelon ekde la malfrua aŭtuno, post kiam la neĝo falis en oktobro, ĝis en la monato de marto. La aŭtuna ĉasado, kiun oni entreprenas, antaŭ ol falis profunda neĝo, ordinare okazas surĉevale, almenaŭ en la valo de la Kamĉatka rivero. Oni tiam ekiras kun ĉiuj necesaj iloj: pafilo, skioj, tendo, provianto, kaptferoj ktp., ĉio ŝarĝita sur la sama ĉevalo, sur kiu oni mem sidas. La kamĉatkanoj ne ĝenas sin ŝarĝante 4 ĝis 5 pudojn krom si mem sur la rajdbesto, kiu nur estas nerimarkeble pli granda ol islanda ĉevalo. Unu aŭ du zibelhundoj akompanas la ĉasantaron. Oni nun ekiras al regiono, kiu ĉiam kuŝas multtagan vojaĝon de la vilaĝo, ofte unu- aŭ dusemajnan vojaĝon. Tie oni starigas tendon en konvena loko, se oni ne jam antaŭe havas malgrandan terkabanon tie aŭ preferas en rapido fari tian. La ĉasantaro ĉiam konsistas el minimume du personoj; ofte el pluraj. La tutan ĉasakiraĵon oni egale dividas, ne konsiderante, kiu ĉasis plej multe. Tial oni ofte je la demando, kiom da zibeloj ricevis kamĉatkano dum la vintro, aŭdas la respondon ”kvin kaj duonan” aŭ ”sep kaj kvaronan zibelojn”.

Post proksimume monata restado en la arbaro la neĝo fariĝis tiel profunda, ke la ĉevaloj nur malfacile povas fari al si vojon, kaj oni reiras al la vilaĝo por festeni per la kaptitaj zibeloj kaj por prepari sin por la efektiva vintra ĉasado, kiu okazas helpe de hundsledoj.

Ordinare la kamĉatkano ripozas kaj festenas kelkajn semajnojn, antaŭ ol li startas. Kiam jen li fine ekiras, la sledo estas plenŝarĝita, krom la cetera ekipo, per jukolo al la hundoj kaj al li mem. Dum la vintra ĉasado jukolo kaj teo estas la ĉefa manĝaĵo de la ĉasisto.

Kiam oni nun alvenis al la ofte tre malproksima jurto aŭ tendloko, kies pli precizan pozicion oni volonte tenas en sekreto al la ceteraj ĉasistoj de la vilaĝo, oni aranĝas al si tie por pli longa tempo. La malgrandan tendfornon oni muntas en la tendo aŭ la jurto, la hundojn oni ligas al la ĉirkaŭaj arboj, la jukolon metas en rapide konstruitan surfostan budon, por ke la hundoj ĝin ne atingu, se ili sin forŝirus ktp. Tiel oni estas preta por komenci la ĉasadon, kaj ĝi okazas en jena maniero.

La fokfelkovritaj skioj – io inter skioj kaj neĝoŝuoj – estas allaĉataj al la piedoj, kiuj estas vestitaj per boacfelaj botoj. La ”kamlejka” (neĝoĉemizo) estas surtirata sur la vestoj, la pafilon oni ĵetpendigas sur la ŝultro per ĝia fokfela rimeno, kaj prenas en la manon lignan ŝpaton kun longa tenilo. Kelkajn zibelkaptferojn oni kunportas kaj iom da leporviando por surmeti kiel allogaĵon. Poste oni iras por liberigi unu aŭ du hundojn de iliaj ligiloj. Ili forte bojas pro ĝojego. Ne estas la ordinaraj tirhundoj, kvankam ili foje povas esti uzataj kiel tiaj, sed speciale dresitaj zibelhundoj. La plej lertaj estas el lamuta raso. Jungaĵo estas surmetata sur ilin, precize egala al la tirjungaĵo, kaj stranga longforma ujo fokfela, el kiu elstaras fasko da maldikaj bastonoj, estas fiksata al la jungaĵo per rimeno. Tiu ujo entenas la zibelreton.

Nun la du ĉasistoj ekiras frumatene, antaŭ ol farigas plena taglumo.

La zibelo estas nokta besto kaj ĵus finis sian ĉasadon je leporoj, ratoj kaj birdoj. Nun estas necese trafi ĝiajn noktajn spurojn.

Foje la ĉasistoj povas iri tagon post tago ne trafante ilin. Sed se ili havas bonan ŝancon, ili baldaŭ ektrovas ĝiajn grandajn, vulpsimilajn piedsignojn. La hundoj ekflamiĝas pro fervoro. Ĝis tiam ili iris trenante la zibelreton. Nun ili liberiĝas de tiu kaj svingante la voston malaperas laŭ la spuroj. La kamĉatkanoj haltas kaj interparolas, kien povas esti iranta la ”sobeliŝka” kaj poste kursekvas la hundojn laŭ la spuro.

31
Zibelĉaso. Rimarku la reton, kiu estas etendita ĉirkaŭ la deblovitaĵo!
(Fotis A. Sandberg)

Subite malproksime aŭdigas la kolera voko de la hundoj. Oni aŭskultas, forlasas la spuron kaj iras rekte al la sono. Ĉe maljuna deblovita arbo la hundoj bojas kaj fosadas plenĝoje. La vostoj svingiĝas senĉese, kaj estas evidente, ke ili laboras ”con amore”. Ili apenaŭ havas tempon atenti siajn alvenantajn mastrojn.

Kiam tiuj atingas la lokon, la hundoj devas trankviligi sin iomete.

La ĉasistoj ekzamenas la lokon kaj rezonas kun kompetenteco, kiel oni ĝin prenu. La zibelo iris sub la deblovitaĵon kaj supozeble sidas kaŝita en iu kava parto de la maljuna arbo. Rezultatas, ke oni decidas etendi la zibelreton ĉirkaŭ la deblovitaĵo. Oni mallaĉas la fokfelan ujon kaj elprenas la reton. Bastonoj por starigi en la neĝon jam troviĝas sur ĝi, kaj en momento la arbo estas ĉirkaŭbarita de reto, alta apenaŭ unu metron.

32
Zibelo, kiu ne vivos multajn sekundojn plu.

Nun unu ĉasisto stariĝas preta kun la pafilo, kaj la alia kun la hundoj komencas fosi per sia ligna ŝpato. De temp al tempo li frapas la maljunan arbon per la ŝpato. Kaj unu-du-tri, subite la malgranda rabobesto elkuregas – kiel fulmo. Per kelkaj longaj saltoj ĝi kuras persekutata de la hundoj, kaj blindigita de la taglumo ĝi ne rimarkas la reton, sed kuregas rekte kontraŭ ĝin kaj per tio en la faŭkojn de la hundoj. Se nun estus ordinaraj tirhundoj, tiuj forkurus kun sia akiraĵo kaj formanĝus ĝin, sed tiuj hundoj estas dresitaj nur mortigi la zibelon kaj poste forlasi la ĉasaĵon farinte sian devon. Jen oni kunmetas la reton, kaj daŭrigas serĉante novajn spurojn, se ne fariĝis tro malfrue en la tago.

Sed tiel komforte, kiel en ĉi tiu kazo, malofte estas. La zibelo ne estas ĉiutaga kaptaĵo, kion oni povas kompreni pro tio, ke ĝia felo estas pagata per 200 ĝis 600 kronoj laŭ la kvalito. Ofte oni devas fosadi tutan tagon sen rezulto. Kiam venas la vespero, tiam oni postlasas hundon, kiu fidele sidas gardante tra la tuta nokto. Se la ĉasisto havas bonŝancon, la hundo povas veni meze de la nokto al la eble 5 kilometrojn de tie situanta tendo kun la zibelo en la buŝo.

Sed ofte la rezulto estas, ke la ĉasisto ekvidas truon, kie la besto elŝteliĝis, surgrimpis arbon kaj malaperis.

Kiam la zibelo eniris en starantan kavan arbon, kio ofte okazas, la ĉasisto devas iamaniere elpeli ĝin, tiel ke li povas pafi al ĝi. Per la hakilmartelo li frapas la arbon, kaj kelkfoje okazas ke la ĉasaĵo elkuras.

Sed ofte la zibelo restas malgraŭ frapoj kaj alia bruo. Tiam la kamĉatkano elektas radikalan rimedon. Li ekbruligas la arbon.

Kiam la fumo fariĝas tro ĝena interne, la kompatinda besto fine elkuregas.

La kamĉatkano dum la tuta tempo sidas kun pretigita pafilo, kaj tuj kiam la zibelo sin montras, ekkrakas lia pafo.

Se la kamĉatkano nur trovas spurojn ne povante ilin disklarigi, li elmetas kelkajn kaptferojn el la sama tipo, kiel niaj vulpkaptferoj, sed konsiderinde pli malgrandaj. Kiel allogaĵo lepora kaj urogala viandoj estas tre bonaj. Starigi zibelkaptferojn, tiel ke oni ion ricevos en ili, estas arto, kiun oni ne lernas per unu fojo. Se oni sukcesos, tio postulas ĝisfundan konon pri la kutimoj de la besto. Sed ekzistas kamĉatkanoj, kiuj estas majstroj de tiu arto.

Tiu supre priskribita maniero ĉasi zibelon, estas la plej ordinara, sed tre ofte la ĉasisto ne posedas zibelhundon kaj tiam. devas mem ĉirkaŭiri serĉante spurojn. Tio speciale koncernas la rusajn ĉasistojn.

Krom per kaptfero oni ankaŭ povas kapti zibelon per maŝo. Tion oni ekz. faras malfruaŭtune, antaŭ ol la riveroj frostiĝis. Tiam oni faligas arbon kaj metas ĝin kiel ponton super la rivero. La maŝimplikilo estas tiel aranĝita, ke la zibelo kaptiĝas transkuronte sur la arbo al la alia flanko de la rivero. Baraktante kun la ŝnuro ĉirkaŭ la kolo ĝi falas en la akvon kaj dronas.

Antaŭ ol la kamĉatkanoj lernis uzi kaptferon, ili uzis iuspecan hejmefaritan enfalilon, tiel aranĝitan, ke la zibelo, tuŝante la allogaĵon, dekroĉis trunkon, kiu surfalis kaj mortpremis ĝin. Tiu metodo nun estas malpermesita, kio tamen ne malhelpas, ke ĝi estas uzata.

Zibelĉasisto, kiu estas diligenta kaj ĉasanta dum la plejparto de la vintro, ĝenerale ricevas inter 5 kaj 15 zibelojn en la sezono, tute laŭ abundo, bonŝanco, lerteco kaj energio.

Je Kristnasko ĉiuj ĉasistoj hejmen venas el la arbaro, ĉar tiam oni devas festeni. Ofte la unua zibelo estas vendata por alkoholo. Sen tio ili ne povas soleni la Kristnaskon. Sed ofte ne nur la unua zibelo iras tiun vojon. Kiam oni solenadis hejme Kristnaskon dum kelkaj semajnoj, oni denove ekiras al la zibelarbaroj.

Kiam la ĉasistoj hejmen venas post la vintra ĉasado, ili preskaŭ ĉiam kunportas sufiĉe da aliaj ĉasaĵoj krom zibeloj. Ĝenerale ili ricevis multajn vulpojn, kiuj estas kaptataj per kaptferoj. Ili plejofte estas ruĝaj sed ankaŭ ekzistas en aliaj kolorvariaĵoj, kiel nigra vulpo, krucvulpo kaj arĝenta vulpo. En la norda parto troviĝas la blanka polusa vulpo. Bluvulpoj ne troviĝas sur la duoninsulo mem, sed des pli multnombre sur la Kupra insulo kaj sur la insulo de Bering ekster la orienta marbordo de Kamĉatko.

33
Kamĉatkaj zibeloj

Preskaŭ ĉiam la ĉasisto ankaŭ ricevis lutron. Tiaj troviĝas en preskaŭ ĉiuj riveroj de Kamĉatko kaj estas kaptataj ĉiam per kaptfero.

Ermenojn oni ankaŭ kaptas per fero, kaj leporojn oni kutimas kapti per maŝo proksime de la bivakejo. La lastaj estas ordinare treege multnombraj kaj tretas efektivajn vojojn en la neĝo.

La gulo kaj la lupo estas pli maloftaj ĉasaĵoj. La unua estas ĝisekstreme malamata de la kamĉatkanoj. Se oni postlasas ie pli grandan ĉasaĵon por iri preni ĝin en la posta tago, oni povas esti preskaŭ certa, ke la gulo dum la nokto alestis kaj plene elrabis la lokon. Kiam la kamĉatkanoj ekvidas ĝian larĝan spuron en la neĝo, ofte venas spontanee: ”Proklátaja rosomáĥa!” (Malbenita gulo!) La felo de gulo en la merkato nur iomete superas tiun de ordinara ruĝa vulpo.

Ĝi ne eliras al la monda merkato, sed la komercistoj volonte ĝin aĉetas kaj poste siavice interŝanĝas ĝin por pli bonaj feloj inter korjakoj, lamutoj kaj ĉukĉoj. Tiuj popoloj uzas ĝin por garni siajn felvestojn.

Se montŝafoj kaj sovaĝaj boacoj sin trovas en tiu regiono, kie okazas la zibelĉasado aŭ ne tro malproksime de tie, la kamĉatkanoj volonte ĉasas tiajn por ricevi viandon kiel variaĵon kun la jukolo kaj kiel nutraĵon al la sledhundojn. Tiujn oni uzas tre malmulte dum la zibelĉasado, kaj ili devas plejparte stari ligite ĉe siaj arboj. Ili tiam bezonas nur minimumon da manĝaĵo. La ordinara porcio, kiam ili ne laboras, estas duona fiŝo ĉiutage, sed ofte ili ricevas eĉ malpli.

Fine ne malofte okazas, ke oni dum la vagado en la arbaro per helpo de la zibelhundoj subite trovas ursan neston, je kio per bastonegoj kaj hundoj oni vekas kaj elpelas ĝiajn loĝantojn kaj ”ekspedas ilin al pli bonaj ĉasejoj”. La sezono de la ursĉasado alie estas la printempo kaj la malfruaŭtuno.

Dum tiu tempo, kiun la kamĉatkanoj vintre pasigas en la arbaroj, ili devas vivi severan vivon. Tiuj, kiuj estas tiel prudentaj, ke ili konstruas terkabanon, almenaŭ havas sufiĉe da varmo. Sed por konstrui jurton estas necesa minimume kelktaga forta laboro, kaj ĉar tio ne tre plaĉas al la kamĉatkanoj, la plejmulto pro nura malvigleco preferas loĝi en tendo. Ĝenerale oni kunhavas malgrandan fornon, sed ekzistas multaj, kiuj prefere dum la tuta vintro suferas la malvarmon, ol ke ili havigas tian, kvankam ĉiuj interkonsentas, ke havi fornon estas bonege. Nur antaŭ proksimume 20 jaroj la tendfornoj komence estis enkondukataj, kaj nun ili estas disvastigitaj tra la tuta lando.

Ofte okazas dum la vintro, ke la ĉasistoj devas pasigi unu aŭ du tutajn semajnojn en la tendo, dum ekstere furiozas la neĝoŝtormo.

Tiam estas necese, ke oni bone fiksis la tendon kaj kolektis brullignon, tiel ke oni ne bezonas eliri. Por eŭropano estus terure pasigi unu aŭ du semajnojn interne de malgranda tendo sen ia distraĵo. Mi almenaŭ scias nenion pli enuigan ol resti senokupa, se mi estas tute ripozanta. Sed la kamĉatkano ĝuas la malvigladon kaj sentas sin neniel deprimita kuŝante en dormsako tutan semajnon seninterrompe.

Ordinare ili estas minimume duope en la tendo, kaj ili tiam alternas enmeti lignon en la fornon. La kuirado estas tiel simpla ke oni povas fari ĝin rekte el la dormsako. Ĝi konsistas nur el surfornigo de la tekruĉo, kiun oni povas plenigi per neĝo el la tendoplanko.

La jukolo ĉiam estas preta. La plejparton de la tago ili dormas.

Vekiĝante ili iom rodas la salmon, trinkas kelkajn tasojn da teo kaj ree endormiĝas. Kiam ili venontfoje vekiĝas, ili konstatas, ke la vetero estas la sama, diras ion malbelan, turnas sin al la alia flanko kaj ekdormas denove. La kompatindaj tirhundoj, kiuj estas ligitaj ekstere en la neĝoŝtormo sen alia eblo sin ŝirmi krom superneĝado, ofte devas resti sen manĝo en multaj tagoj.

Dum tiuj vintraj ĉasadoj ĉiuj kamĉatkanoj ricevas reŭmatismon.

Cetere ne ekzistas plenaĝa kamĉatkano, kiu ne suferas de ĝi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.