La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Tra Sovaĝa KamĉatkoAŭtoro: Sten Bergman |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La sekvantan tagon, la Kristnaskan vesperon de la kamĉatkanoj, ni alvenis al Tolbaĉik tute konvene por ekspiri momenton, antaŭ ol komenciĝos la Kristnaska festo. Multe da homoj estis en la vilaĝo. Multaj alvenis el aliaj vilaĝoj, kaj ĉiuj havis gastojn. La kamĉatkanoj volonte kunvenas je Kristnasko en vilaĝoj, kie troviĝas preĝejo kaj pastro, kaj tiuj ne estas tre multaj. Ĉiuj ĉasistoj ankaŭ revenis el la arbaroj, kaj multaj feloj estis ŝanĝitaj por alkoholo, ĉar nun estis Kristnasko, kaj nun oni volis festeni.
Kiam ni eniris en la domon de Ivan Viktoreviĉ, afabla maljuna kamĉatkano, la domanaro ĝuste estis ŝanĝanta vestojn por iri en la preĝejon. La virinoj surmetis multkolorajn silkajn robojn kaj ŝanĝis siajn hejme faritajn boacfelajn botojn kun ursfelaj plandumoj je aĉetitaj ŝuoj kun altaj kalkanumoj, kiuj dum la irado ŝajne kaŭzis al ili grandan suferon. Kelkaj eĉ havis glaceledajn ŝuojn. La viroj vestis sin per jako, kaj kelkaj eĉ per redingoto. La plej elegantaj surmetis amelitan kolumon el celuloido kun apartenanta multkolora banto, kiu neniam volis sidi ĝuste. Sur la piedoj ili ĝenerale havis aĉetitajn ledajn botojn anstataŭ siaj hejme faritaj. Sur la botoj la efektivaj dandoj havis brilajn kaŭĉukajn galoŝojn. Poste neniu povis diri, ke la kamĉatkanoj ne estas elegantuloj.
El la preĝejo sonoris la sonoriloj. Oni finpretigis sin, kaj el ĉiuj dometoj fluis viroj, virinoj kaj infanoj. Eĉ la suĉinfanojn oni kunportis, kaj en la dometoj restis neniu krom la bovidoj. La malgranda ĉarpentita preĝejo, kiu kompreneble ne havis sidlokojn, baldaŭ estis plenŝtopita per homoj. Ĉie interne brulis vaksaj kandeloj, kaj la tuta preĝejo estis plena de incenso. Ĝi estis riĉe dekorita per ikonoj kaj ĉiaj ornamaĵoj. La pastro, kiu ankaŭ estis kamĉatkano kaj ĵus hejmenvenis de la zibelĉasado, ĉar li ne ricevas salajron kaj devas mem vivteni sin, staris antaŭ la altaro, vestita per sia kun katolika pompo ornamita robo.
La diservo daŭris plurajn horojn kaj estis malmulte interesa por eksterulo. Por la kamĉatkanoj ĝi supozeble estis eĉ malpli interesa, kaj ian profiton de la tuto ili neeble povas havi. La diservo, samkiel tiu en Niĵne Kamĉatsk pasintjare, nome konsistis el tio, ke la pastro kun kapturniĝa rapideco laŭtlegis el libro, tiel rapide, ke ŝajnis kvazaŭ estus la ĉefaĵo, ke neniu havu tempon ion kompreni. La komunumo senĉese faris la krucsignon. ”Psalomŝĉiko”, psalmokantisto, de temp’al tempo kantis iom kaj legis pecon kun la sama kapturni ĝa rapideco kiel la pastro. Kelkfoje la pastro malsupreniris en la komunumon svingante la incensilon kaj intertempe la komunumo partoprenis en alterna kanto.
Tio estis la diservo de la antaŭ-Kristnaska vespero. Kiam ĝi finfine ĉesis ĉiu iris al sia hejmo, vespermanĝis kaj bonkondute ekkuŝis por dormi, ĉar sekvontmatene okazos Kristnaska frumeso je la 7a horo.
Jam je la 5-a horo la leviĝo komencis en nia domo. La homoj sin vestis same kiel en la hieraŭa vespero, kaj post komuna tetrinkado kun eksterordinare bongusta pano oni denove marŝis al la preĝejo.
La diservo ŝajnis esti fidela kopio de tiu en la vespero kaj de ĉiuj antaŭaj kaj postaj, kiujn mi aŭdis. Poste nova tetrinkado.
En la Kristnaska tago la pastro havis la taskon ĉirkaŭiri en akompano de sia psalomŝĉiko al ĉiu domo en la vilaĝo, portante krucon kaj stariĝante antaŭ la ikono, kiu troviĝas en ĉiu dometo, kun la ordinara rapideco laŭtlegi kelkajn preĝojn, dum la psalomŝĉiko intermite kantas. Dum tiu ago oni ekbruligas vaksan kandelon, kaj la tuta familio kolektiĝas malantaŭ la pastro.
Tiu diservo daŭras maksimume kvin minutojn. Poste apartenas al bona moro, ke oni regalas la pastron per iom da manĝaĵo kaj per glaso da brando. El tio rezultas, ke la pastro kaj lia akompananto, kiuj ne havas kutimon rezigni la glason, plirapidigas la malgrandan ofican servon por povi des pli baldaŭ atingi la brandon. Tamen neniam venus al ili en la kapon komenci sen kelkfoja trudpeto de la gemastroj, kiuj ekz. bedaŭras, ke ĝi ne estas sufiĉe forta. Tiun ĝentilaĵon la pastro kvitas eltrinkante la glason ĝis la fundo kaj deklarante, ke ĝi estas tute ĝusta. Kiel almaĉaĵon li prenas pecon da viando kaj iom da salita brasiko, kaj poste oni dankas kaj kliniĝas kaj riverencas, dum la pastro kaj la psalomŝĉiko digne elpaŝas kun robo kaj kruco por rekomenci la saman historion en la sekvanta domo.
Ĉar unu preĝejvilaĝo konsistas el 15 ĝis 20 kaj la plej grandaj el 70 ĝis 80 domoj, la leganto povas fari kalkulon pri la rezulto de tiu ĉirkaŭirado.
Kiam la pastro venis al nia domo, li antaŭe jam vizitis kelkdekon.
Kun konservita digno li enpaŝis kaj stariĝis antaŭ la ikono. La psalomŝĉiko lin sekvis, ja iom ŝanceliĝante, sed tamen iris. Dum la pastro rapide legis, la psalomŝĉiko komencis laŭte singulti. Li tamen ne ĝenis sin pro tio kaj faris nenion por mallaŭtigi la sonon. Sed kiam li volis ekkanti tio sukcesis malbone, kaj la infanoj komencis subridi. Unu-du-tri, kaj ĉio tamen estis finita sen granda skandalo, kaj la du sinjoroj transiris al la glasoj, ne atentante ke ankoraŭ restis multaj domoj. Kiam ili poste forlasis la domon, mi vidis, ke ankaŭ la pastro devis iomete ekvilibriĝi por povi teni la krucon en ĝusta pozicio. Apartenas al bona moro, ke la mastro ekpafas kelkajn fojojn, kiam la pastro forlasas la domon.
Post unu horo mi estis eksterdome por iomete prizorgi miajn hundojn. Tiam la du viroj ĝuste elŝanceliĝis el dometo, sed nun ili neniom plu kapablis. Ankoraŭ kelkaj domoj restis, sed fariĝis neniu vizito plu, ĉar subite la psalomŝĉiko falis kapaltere en neĝamason.
Li provis stariĝ,i sed falis denove en la neĝon, ke li fariĝis tute blanka en la vizaĝo. Post kiam li iom rampis kvarpiede, li sukcesis restari ĝi. Kaj la pastro kaj la psalomŝĉiko ŝanceliĝis ĉiu en sian domon.
Post nelonge oni sendis informon de la pastro, ke la vespera diservo ne okazos. La kaŭzon oni ne bezonis sciigi.
Cetere la Kristnaska tago estas dediĉita al vizitoj en la najbaraj dometoj. Sed nur la viroj iras tiun tagon. Tiam ili estas vestitaj per siaj kaŭĉukaj galoŝoj kaj redingotoj kaj aspektas terure severaj. En ĉiu domo staras tablo kovrita per manĝaĵoj el ĉiuj specoj. Tie oni vane serĉas por jukolo kaj putra salmo. Estas sovaĝa ŝafo, urogalo, salmotruto kaj aliaj delikataĵoj kaj alkoholo, 96-procenta japana, diluita per akvo. Kiam oni manĝis kaj trinkis ĝissate, komenciĝas tetrinkado kun freŝaj bulkoj kaj poste bombonmanĝado. La bombonoj estas el sama speco en ĉiu dometo, ja, entute ĉio en unu dometo estas precize la samo, kiel en alia. Neniu volas esti malpli bona ol la najbaro. Dum la tuta tago estas kontinua fluo de homoj en la dometoj, kaj la konversacio ĉefe temas pri tio, kiujn domojn oni jam vizitis kaj kien oni iros, kaj kiuj estis tie kaj kien ili iros. Alterne kun tiu fekunda interparolado entrudas en la gastojn la mastrino kiom eble da manĝaĵo kaj la mastro kiom eble da alkoholo. Pri avareco ne estas demando, kaj oni manĝas kaj trinkas, ĝis kiam la stomako preskaŭ krevas. Kaj ve al tiu, kiu preterlasas iun domon. Tion li devas remaĉi dum longa tempo. Vespere de la Kristnaska tago la sekvo estas, ke ĉiuj viraj loĝantoj de la vilaĝo, kiuj atingis iom sufiĉe maturan aĝon, estas ”piano”, kiel oni diras ruse, t.e. ebriaj. Jam posttagmeze multaj devas okupi la dormsakon.
La sekvantan tagon la virinoj estas en vico fari vizitojn. La manĝotablo ankaŭ nun staras plenplena de frandaĵoj, kaj teon oni trinkas sen ĉeso. La interparolo turniĝas ĉirkaŭ la sama temo, kiel dum la hieraŭa tago, sed krom tio, kie oni aĉetis sian silkan jupon, siajn ŝuojn kaj kiom ili kostas ktp. Kaj kompreneble reciprokaj ĝentilaĵoj, kiel bona la manĝaĵo estas flanke de la gastoj, kaj kiel malbona ĝi estas flanke de la mastrino. Kiel la leganto vidas, estas certaj similecoj inter la civilizita homo kaj la salonvestita sovaĝulo.
Sed ankoraŭ la Kristnasko ne estas finita. En la tria tago venas la plej granda spektaklo. Tiam oni maskovestas sin en la plej nerekonebla maniero kaj tute kovras la vizaĝon per ia tuko, kaj jen la vizitoj komenciĝas denove. Ordinare estas nur la junularo, kiu partoprenas en tiuj vizitoj. Duope aŭ triope ili eniras iun domon. Tie ili sidigas sin kaj eldiras neniun sonon. Nun estas la intenco, ke la domanaro divenu, kiuj ili estas. Ordinare la viroj estas maskitaj kiel virinoj kaj male. Se oni ne sukcesas malkovri, kiuj ili estas, ili iras al la sekvanta domo, sed se oni sukcesas, ekestas granda ĝojego. Ili forigas la tukojn de antaŭ la vizaĝoj kaj estas regalataj per teo kaj bombonoj.
La tutan trian tagon oni pasigas per tia spektaklo, kaj vespere kutime estas ”veĉorka” (balo) en iu el la domoj. Tien kolektiĝas tiom, kiom trovas lokon, kaj la aeron oni povus tranĉi. Eluzita gramofono raspe eligas iun muzikaĵon, aŭ oni venigis tirharmonikan ludiston el iu najbara vilaĝo, se ne troviĝas iu en la vilaĝo. Malgranda libera loko estas lasata sur la planko, kaj sur tiu nun turniĝadas la paroj. Diversaj rusaj dancoj estas, kaj oni daŭrigas ĝis en la mateno.
La varmego estas tropika, kaj la dancantoj malsekas de ŝvito.
Sed tio ne gravas. De temp’al tempo oni malfermetas la pordon kaj enlasas iom da 30- aŭ 40-grada malvarmego.
La oficiala programo de la Kristnaska festo estas plenumita, kaj post la tria tago oni povas fari, kion oni deziras. Kutime estas ”veĉorka” ĉiun vesperon ĝis Novjaro. La nova jaro estas salutata per pafoj. Sed la feston oni voIonte kalkulas ankoraŭ sufiĉe da tempo, kaj nur unu semajnon post Novjaro la ĉasistoj denove ekiras por ĉasi zibelon, kaj en la vilaĝo la vivo ree moviĝas en siaj normalaj reloj.
Post tritaga festenado ni frumatene forlasis Tolbaĉik por iri al la 83 verstojn malproksima vilaĝo Kosyrevsk, la estonta elirpunkto de nia vojaĝo al la montegoj. Tiun tagon komenciĝis periodo de malvarmego, kiu fariĝis la plej severa, kiu nin trafis dum la tuta ekspedicio.
Mia termometro ĵus antaŭe detruiĝis. En Tolbaĉik mi tamen sukcesis prunti hidrargan termometron de ruso, kaj tiu montris, kiam ni startis, -32 gradojn C.
La suno brilis kaj estis belega vintrotago. Ni vojaĝis tra belaj larikarbaroj, blankaj de prujno. Samgrade kiel malleviĝis la suno, malaltiĝis ankaŭ la temperaturo, kaj jam posttagmeze la hidrargo estis frostiĝinta. Ĉe tre forta malvarmo la neĝo ne estas ”katka”, t.e. la sledo glitas malbone. Grincas kaj fajfetas sub la glitiloj, kaj la hundoj devas labori duoble por antaŭenigi la sledon. Apenaŭ malsupren laŭ la deklivoj ĝi volis gliti per si mem.
Nia espero estis atingi jurton, situantan 50 verstojn de Tolbaĉik.
Sed ŝajnis mallume por tio, ĉar la hundoj tute laciĝis pro la malglata vojstato. Mem ni devis de temp’al tempo kuri apud la sledo por teni nin varmaj. Por neniu prezo ni volis tranokti sub libera ĉielo kaj plupelis la hundojn. Je paŭzo ni kuraĝigis ilin per peco da fiŝo, kaj kiam fine leviĝis la luno, ili plivigliĝis kaj iris sufiĉe bone antaŭen.
Malfrue en la vespero ni efektive atingis la jurton. Neniu palaco povus esti pli bonvena.
Ni estis tute rigidaj pro frosto. Nun estis necese unue akiri brullignon por la fajro. Ne estis facila tasko en la lunlumo trovi ion sekan, sed ni ne bezonis tre multe tuj. Plej grave estis kolekti tiom, ke ni povos kuiri al ni ion varman, poste ĉio irus pli facile. Ni kuiris kafon, kaj mi memoras, ke mi trinkis tri duonlitrajn tasojn. Poste oni denove estis homo kaj povis eliri por kolekti pli da brulligno en la arbaro.
Ni sidis plejeble proksime al la fajro kaj faris niajn notojn por la tago, laŭdante la dian varmon. La kompatindaj tirhundoj kiel ĉiam devis kuŝi ekstere. Tirhundo en Kamĉatko verdire ne havas enviindan sorton. Kiel mi antaŭe menciis, ĝi neniam en sia vivo rajtas veni endomen. Kiel malfacila la neĝoŝtormo eĉ estas aŭ kiel morda la malvarmego, ĝi devas ĉiam kuŝi eksterdome. Kaj tamen ĝi malofte perdas la kuraĝon.
Ĉirkaŭ noktomezo ni enrampis en niajn dormsakojn kaj ekdormis.
La laceco estis tiel forta, ke ĝi eĉ neŭtralizis la potencan kafodozon.
Sed post kelkaj horoj ni vekiĝis. Estis tiel terura malvarmo, ke ni neeble povis dormi. La termometro en la kabano estis frostiĝinta kaj la kafkruĉo, kiu staris apud la fajrujo plena de akvo, ĝisfunde frostiĝinta. Ni ne povis kuŝi senmove. Ne estis alia rimedo ol ke mi devis denove eliri en la lunlumo por havigi brullignon. Tio estis unu inter la plej malfacilaj aferoj, kiujn mi spertis. La hundoj kun miro ekrigardis, kiam ili vidis min venanta el la kabano meze en la nokto. Supozeble kun timo ili miris, ĉu ili jam leviĝu por iri en la jungilon. Ili alkutimiĝis, ke ili neniam povas prikalkuli, kiam la mastro vojaĝos.
Ni trinkis ankoraŭ kelkajn tasojn da kafo, kaj poste ne penindis provi dormi. Ni sidis apud la fajro kaj subtenadis ĝin kaj parolis, ĝis kiam komencis la tagiĝo. Tiam ni jungis la hundojn. Ni devis preni ilin duope kaj intertempe enkuri kaj varmigi nin iomete ĉe la fajro por ne frostdifekti la fingrojn.
Nun restis ĉ. 33 verstoj al Kosyrevsk, sed fariĝis malfacila tago.
Egale serena kaj bela kiel la antaŭa ĝi estis, kaj neniam mi kredis, ke larikarbaro en prujno povus esti tiel belega.
Kiam ni elvenis sur tundron, malfermiĝis panoramo de tute neĝoblanka vulkanmondo tiel grandioza, ke ni konsentiĝis ke ĝi estas la plej bela, kion ni ĝis tiam vidis en Kamĉatko. Vico da vulkanoj leviĝis antaŭ ni, kaj meze inter ili tronis la plej potenca el ili ĉiuj, Kluĉevskaja, al kiu ni nun ree proksimiĝis. Ni decidis provi preni kelkajn fotografaĵojn por ricevi memoraĵon, eĉ se palan, pri tiu grandioza vido. Sed tiam la kurtenobturatoro rifuzis funkcii. Tuj kiam estis pli ol 30-grada malvarmo, ĝi laboris ekstreme malbone, kaj ĉe -40 ĝi estis tute sentaŭga. La compound-obturatoro de la alia kamero ankaŭ ne estis tute normala, sed tamen funkciis.
Dum ni manipulis pri la kameroj, kelkaj fingroj fariĝis tute blankaj al mia edzino. Mi frotis ilin per neĝo, kaj feliĉe ili reboniĝis sed mi mem preskaŭ frostdifektis la fingrojn per tio.
La luno jam delonge lumis sur la sovaĝejo, kiam ni fine atingis la sopiritan vilaĝon, rigidaj pro frosto. Tie la spiritoj de la vivo estis revekataj de bolanta teo, kaj ambaŭ ni sentis, ke estas problemo dubinda kiel finiĝus, se ni estus devigitaj pasigi ankaŭ tiun nokton ekstere en la sovaĝejo.
En ankoraŭ kelkaj tagoj daŭris la sama intensa malvarmego.
Estis plena senventeco. Kvazaŭ nebulo envolvis ĉion. La kornikoj kaj la pigoj, kiuj dum la vintro ĉiam kolektiĝas en la vilaĝoj, sidis globrondaj kun hirtigitaj plumoj kaj kaŝis la piedojn en la densa plumaro. Ĉiuj tirhundoj de la vilaĝo kuŝis kunvolviĝintaj kaj ne movi ĝis. Kiam mi eliris por nutri la miajn, ili ne kurleviĝis saltante kaj bojante kiel kutime, sed kuŝis senmove ĝis kiam mi ĵetis la fiŝon al ili. Neniu en la vilaĝo povis rememori tian malvarmegon. Ĉiu laboro estis prokrastita, kaj ĉiu nur atendis pli bonan veteron. La termometroj ĉe tiuj rusoj, kiuj posedis tiajn, ĉiuj estis frostiĝintaj. Sed mi estas konvinkita, ke estis pli proksime al 50 ol 40 gradoj. Post kelkaj tagoj venis la ŝanĝo. Multe da neĝo falis, kaj la trafiko denove estis barita.
Ni nun atingis la elirpunkton de la vojaĝo al la nomadoj, kaj por ni nur estis trovi la amikon Sávanoh, kiu fariĝos nia gvidanto. Li festis la Kristnaskon en KIuĉi kaj ankoraŭ ne estis reveninta.
Sed iun tagon farante ekskurson per skioj en la ĉirkaŭaĵoj de la vilaĝo, mi tute neatendite trafis kvin hundsledojn, kiuj venis denorde.
La unuan veturigis Sávanoh, la aliajn du korjakoj kaj du lamutoj.
La veturo iris malglate por ili en la profunda neĝo, kaj la hundoj spiregis pro klopodo. Sed Sávanoh estis simila al si mem.
Samaj brilaj nigraj okuloj kaj sama rideto. Post kiam liaj hundoj estos ripozintaj unu tagon, li estos preta akompani nin.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.