La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Tra Sovaĝa KamĉatkoAŭtoro: Sten Bergman |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Nur kelkajn verstojn de la jurto de Jutta kuŝis lamuta tendaro.
Iun tagon sciigis nin la korjakoj, ke la lamutoj translokiĝos en la sekvonta mateno, se estos bela vetero, Tre volonte ni volis partopreni ilian translokiĝon. Tial ni decidis frue la sekvontan matenon veturi al ilia tendaro.
Fervore dezirante ne veni tro malfrue ni startis tuj post la tagiĝo, post kiam ni englutis iom da teo kaj viando kaj diris adiaŭ al niaj afablaj gemastroj. La hundoj, kiuj ricevis unu boacon ĉiutage kaj estis plene ripozintaj, sin trovis en bonega stato kaj kuris galope preskaŭ la tutan vojon. En malpli ol dudek minutoj ni estis ĉe la celo.
Ni trovis la tutan lamutan tendaron en vigleco. Oni ĝuste malkonstruis la du jurtojn. Ĉiujn moveblaĵojn oni metis en la paksakojn, kiujn portos la boacoj, la jurtstangojn oni kunligis, altrenis sledojn kaj ŝarĝis ilin, finpakitaj sakoj estis aranĝataj laŭ vicoj. La infanoj ĉirkaŭkuris petolante kaj malhelpante. La plej malgrandan, florantan tungusan junuleton de unu jaro kaj duono, oni enŝovis en tre belan, per perloj kaj brodaĵoj ornamitan lulilon, kie plaĉis al li treege malbone se juĝi laŭ la vizaĝaj trajtoj kaj la lamentadoj. Neniu staris senaga, ĉiuj laboris vigle kaj fervore.
Fine ĉio estis enŝarĝita en la sledojn kaj la sakoj prete pakitaj.
Nun oni devis kapti la necesajn boacojn kaj ili ne estis malmultaj. 80 paksakoj kuŝis sur la neĝo. Nur al ili estis bezonataj 40 boacoj.
Plue oni bezonis 14 tirboacojn kaj 5 rajdboacojn. La grego estis alpelata, kaj jen komencis la kaptado, kiu postulis kelkajn horojn. Je tio asistis kelkaj lamutoj el aliaj jurtoj, kiuj alvenis por kunhelpi je la transloĝiĝo. Ili kunportis po unu hundsledon, kiuj ankaŭ estis uzataj kiel ŝarĝosledoj. Unu lamuto havis la tutan vizaĝon deformita.
Unu okulo kaj la nazo mankis. Urso, kiun li vundis, disŝiris ĝin al li.
Kiam fine ĉiuj boacoj estis kaptitaj, oni surmetis la pakselojn, alligis la paksakojn, selis la rajdboacojn kaj aljungis la sledojn. Fine, post multe da kontraŭaĵoj, la tuta karavano estis preta por starto.
Estis supermezure bela vido, kiam ĝi ekmoviĝis kaj malrapide paŝis antaŭen sur la tundro, kiu baniĝis en sunlumo.
Ĉe la kapo de la tuta karavano veturis tri hundsledoj. Post ĝi venis kvar boacsledoj kun du bestoj antaŭ ĉiu, jen kvin grandaj ŝarĝosledoj, kie kuŝis la feloj por la jurtoj, ĉiu jungita per nur unu boaco, jen kvin grupoj da ŝarĝoboacoj je respektive 12, 7, 10, kaj 6 bestoj.
Antaŭe de ĉiu grupo rajdis lamutino. La diversaj grupoj de ŝarĝoboacoj estis inter si apartigitaj, sed la boacoj de sama grupo estis kunligitaj unu al la alia per rimenoj. La unua ŝarĝoboaco de ĉiu grupo estis alligita al la rajdboaco. Lasta en la vico venis la libera grego. Alifoje ĝi kutime iras antaŭ la tuta transloĝiĝantaro por treti vojon, sed nun la neĝo estis tiel malmola, ke ĝi tamen portis kaj sledojn kaj boacojn.
Du lamutaj knabinetoj.
(Fotis la aŭtoro)
La loko, kie la lamutoj intencis starigi sian novan tendaron, estis apenaŭ duonan mejlon malproksime. Ni postrestis post la aliaj, ĝis kiam la tuta longa karavano malaperis el la okuloj sur la ondolinia tundro. Tiam mi elĉenigis la hundjungitaron, kaj simile al streĉita risorto ĝi strekkuris galope post la boaca karavano. Ne daŭris longe, ĝis kiam ni reatingis ĝin. Ni faris tion, ĝuste kiam la karavano atingis sian lokon de destino.
Ni ligis niajn hundojn proksime de la estonta jurta loko kaj nun povis kviete kaj trankvile rigardi, kiel elkreskas la nova tendaro, kaj preni serion da bildoj pri la diversaj momentoj.
Post kiam oni senigis la pakboacojn je iliaj sakoj kaj la rajd- kaj tirboacojn je seloj kaj jungiloj, oni lasis ilin liberaj. Ili tuj kuniĝis kun la cetera parto de la grego, kiu estis fervore okupita per la piedoj forskrapi la neĝon kaj serĉi limenojn sur la nova kaj fekunda paŝtejo.
La skeleto de la nova jurto.
(Fotis la aŭtoro)
Oni difinis la lokon por la du jurtoj kaj tuj komencis la laboron aranĝi ilin. Nur la virinoj laboris je tio. Unue oni forŝovelis la neĝon sur la elektita loko. La lamutoj havas specialajn hejmefaritajn neĝoŝovelilojn por tiu celo. Kiam la neĝo estis bone forŝovita, oni starigis tri fortikajn stangojn en la mezo. Ili poste subportos ĉiujn ceterajn jurtstangojn. Jen oni kolektis branĉetaĵojn kaj sternis sur la planko de la estonta jurto. Post tio oni starigis la tutan skeleton de la tendo. Ĉiuj stangoj estis kunportitaj de la antaŭa tendejo. Kiel estas videble laŭ la bildoj, la tegmento de la jurto estas rompita proksimume unu metron super la tero, kie la skeleto konsistas el vertikalaj palisoj. Tiuj estas duope kunligitaj unu kun la alia per rimenoj. La tegmentaj stangoj, kiuj ĉiuj iras al la fumelirejo kaj estas apoŝitaj sur la tri unue menciitaj fortikaj stangoj, eliras de la supra ekstremo de tiuj duopaj mallongaj palisoj, kie ili estas fiksligitaj.
Kiam la tuta skeleto estas preta, ĝi prezentas treege fortan sveltforman, ja efektive elegantan trabaron, kiu certe ne estas eleksperimentita en unu fojo. Nun oni metas grandajn tavolojn da kunkudritaj boacaj feloj sur la tegmenton kaj la flankojn. Ili estas fiksataj per rimenoj tie kaj tie ĉi. Oni komencas, malsupre kaj daŭrigas supren, ĝis kiam la tuta jurto estas kovrita. Ankoraŭ estas nur la virinoj kiuj laboras. La viroj sidas sur la sledoj fumante aŭ amuzante sin per io alia. Kelkaj el ili tamen hejmen portas sekan brullignon.
Tio apartenas al la devoj de la viroj. Ne pasis pli ol kelkaj horoj, ĝis kiam la jurto estis starigita, la internaj tendoj instalitaj, boacaj feloj kuŝis sur la planko kaj la tekruĉo pendis super la fajro en la nova loĝejo. Nur la duona tago estis pasinta, kaj ni admiris tiun teknikon, kun kio ĉio estis farita. Ne malpli ol ses familioj kun domo kaj hejmo kaj ĉiuj posedaĵoj, kaj vivaj kaj mortaj, estis translokiĝintaj. La loĝejoj estis malkonstruitaj, disprenitaj je eroj kaj per helpo de 60 boacoj kaj 30 hundoj translokitaj duonan mejlon kaj denove starigitaj. En vero bona laboro dum duona tago.
Regis treege gaja kaj agrabla agordo, kiam ni trinkis la unuan teon en la nova jurto. Ĉiuj estis ĝojegaj esti venintaj al nova loko, kaj ili konfidencis al ni, ke longan loĝadon en unu loko ili trovas teda.
Enestas al ili en la sango la emo migri de loko al loko.
Lamuta boacjungitaro ekster la nova jurto.
(Fotis la aŭtoro)
Ĝuste kiam ni sidis kaj trinkis teon, la maljuna korjako Jutta kaj liaj du filoj alvenis veturante per tri boacsledoj. Ili nur venis por viziti kaj trinki teon, proksimume kiel oni hejme en Svedlando iras al kafkunveno. Mi trovis dum la vojaĝoj inter la nomadoj tie supre sur la montegoj, ke ili havas specialan plezuron farante vizitojn unu ĉe la alia. La korjakoj rakontis, ke ili ankaŭ transloĝiĝis en la sama tago. Tamen ili respondis frumatene, kiam mi demandis, kiam ili transloĝiĝos, ke tion ili ne povas certe diri. Verŝajne ili ne volis, ke ni ĉeestos ĉe ilia translokiĝo.
La lamutoj nun decidis fari reviziton, kaj post kiam multaj tasoj da teo estis trinkitaj, kelkaj lamutoj eliris kaj kaptis necesan nombron da boacoj. Mia edzino kaj mi deziris kunvojaĝi en la boacsledoj kaj mi petis la mastron de la jurto, ke li aranĝu du sledojn. Li skuis la kapon dirante, ke la boacoj estas sovaĝaj kaj ke ni facile povus rompi al ni la krurojn. Alivorte li tute ne estis entuziasma por la afero. Sed post kiam mi klarigis al li, ke estas nia propra afero, se ni rompus la krurojn li iris kaj kaptis tri boacojn. Jen ĉiuj boacoj estis aljungataj, kaj la maljunulo transdonis unu sledon kun du boacoj al mi kaj alian kun unu boaco al mia edzino. ”Nu, kiu veturigos la sledojn?” mi demandis. ”Tion vi faru mem”, diris la maljunulo.
Mi nur intencis veturi kiel pasaĝero. Ĉar ni neniam veturigis boacon mem sed ĉiam havis indiĝenon kiel veturigiston, ni trovis tion sufiĉe maltrankviliga sed kompreneble decidis riski la krurojn.
Ses jungaĵoj startis antaŭ ni, kaj jen ni ekvipis la boacojn kaj ekveturis.
La korjaka jurto kuŝis ĉ. 5 verstojn fore. La pli granda parto de la vojo estis tundro. La ses sledoj baldaŭ malaperis el niaj okuloj.
Niaj kunvojaĝantoj estis treege senĝenaj kaj neniom zorgis pri ni.
La boacoj tamen estis bonkondutaj. Komence ili faris kelkajn flankensaltojn, sed jen ili transiris en trotadon kaj obeeme kuris laŭ la paŝosignoj de la aliaj. Baldaŭ la jurto montriĝis, kaj ekster ĝi ni trovis kolektiĝintaj ĉiujn ĝiajn loĝantojn kaj krome la lamutajn gastojn.
Ili scivole rigardis al ni, kaj ni faris nian eblon fari senĝenan alvenon sen renversiĝo, kion ni ankaŭ sukcesis. Estis tre kurioza sento eniri en la saman jurton kaj al la samaj familioj, kiujn ni forlasis matene en tute alia regiono. La hejmenvojaĝo iris tiel feliĉe kiel la forvojaĝo, sed estis lacige dum la tuta tempo sidi rajde, kiel oni devas fari sur boacsledo. La hundsledo estas rimarkinde pli komforta.
Sur ĝi oni povas sidi kiel oni deziras.
La sekvan tagon ni uzis por fari komercojn kun la lamutoj. Ni interŝanĝe havigis rajdselojn, pakselojn kaj ŝarĝosakojn por boacoj.
Ni ankaŭ sukcesis akiri tutajn lamutajn porvirinajn vestojn kun perloj kaj brodaĵoj, kaj somerajn kaj vintrajn vestojn, plue unu porviran veston, somerajn kaj vintrajn botojn por ambaŭ seksoj, diversspecajn ilojn kaj multe da aliaj aĵoj. En alia jurto mi sukcesis aĉeti treege elegantan boacsledon kun jungiloj kaj kondukrimenoj.
Sekvonttage ni adiaŭsalutis la du jurtojn kaj iliajn gastamajn loĝantojn kaj plu vojaĝis. Ni vizitis du aliajn lamutajn jurtojn, antaŭ ol ni revojaĝis al Ĥairusovo, kaj poste ni ne plu vidis lamutojn dum nia vintra vojaĝo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.