La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Tra Sovaĝa KamĉatkoAŭtoro: Sten Bergman |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La 17-an de marto ni forlasis Kluĉi. La hundaro estis rimarkeble plibonigita post la lasta vojaĝotago. Mi akiris du bonegajn hundojn en jena nekredebla maniero. Post kiam la kamĉatkanoj vane provis vendi al mi la plej sentaŭgajn hundojn unu post la alia, mi demandis al ruso, kiun mi vidis iam antaŭe, ĉu li volas vendi al mi du bonajn tirhundojn. ”Ne, sed vi povas ricevi du senpage”, estis lia respondo. Mi unue kredis, ke li estas freneza, sed ni tamen kune iris al liaj hundoj. Dek fortikaj sledhundoj, iom pli grandaj ol la ordinaraj, salutis min per furiozaj bojoj. La maljunulo eniris inter la hundojn, de kiuj li ŝajne estis tre bona amiko, se oni juĝu laŭ la vostsvingoj, kaj malligis la ĉenojn de unu blanka kaj unu nigra. Poste li transdonis al mi la du hundojn en iliaj ligiloj kun la vortoj: ”Bonvolu. Vi ricevas ilin senpage. Per ĉi tiuj vi iom pli facile venos al Petropavlovsk.”
La viro ne estis freneza, nek pli li ŝercis. Estis pura homamo, kiu diktis lian decidon. Mi akceptis la du hundojn, kiujn nur kun plej granda malfacilo mi fortis konduki, kiam ili volis en alian direkton ol mi, kaj ligis ilin ekster la domo de la maljunulo. Mia edzino kaj mi eniris por paroli kun li. Lia nomo estis Nikolaj Ivanoviĉ Boltenko, kaj li estis tre simpatia kaj interesa homo. Naskita inter la ĝardenoj apud la Nigra Maro li elkreskis en la gubernio de Jakutsk en nordorienta Siberio. Dum sinsekvo da jaroj li estis grandkomercisto en tiuj regionoj kaj pli poste ĉefo de pluraj orserĉistaj ekspedicioj en orienta Siberio. Nun jam kelkajn jarojn li loĝis en KIuĉi kiel ĉefo de granda rusa felfirmo. Li mem faris multajn kaj longajn karavanvojaĝojn per hund- kaj boacsledoj kaj sciis, kia estas veturado per malbonaj hundoj, kaj pro tio li nun ĝojis povi nin helpi. Li timis, ke post la neĝoŝtormoj la plej granda malfacilaĵo por ni atingi al Petropavlovsk estos havigo de hundnutraĵo en la vilaĝoj.
”Se nenio alia helpos, donu al la kamĉatkanoj plenpugnon de tiu ĉi tabako por unu manĝigo”, li diris donante al mi samtempe grandan pakaĵon de ĉerkesa tabako. ”La kamĉatkanoj freneze ŝatas ĝin. Sed ne donu al ili pli ol unu plenpugnon je ĉiu fojo”.
La korjakoj, kiuj deziris muŝagarikojn.
(Fotis la aŭtoro)
Kvankam ni havis vivantan urson kiel pasaĝeron sur la sledo, ni nun konsiderinde pli rapide antaŭeniris ol pli frue. La du novaj hundoj, el kiuj unu estis gvidhundo, laboris unuaklase. La eksa gvidhundo estis degradita je ordinara tirhundo, kredeble je ĝia granda ĉagreno, ĉar ĝi poste iris kun kapo pendanta dum kelka tempo. Ĝi ne obeis bonorde la komandovortojn kaj iris malbone sen vojsignoj.
Ĝia plej granda merito efektive estis tio, ke ĝi ĉiam senprokraste sin ĵetis sur kaj punis tiun mizeran kunfraton, kiu impligis la tirŝnuron aŭ faris ion alian, kio malhelpis la antaŭeniron.
En la nokto post la starto de KIuĉi ni dormis en alnarbareto, kie ni havis plej grandan klopodon trovi brullignon ne putran. Ni apenaŭ sukcesis fari fajron por la teakvo. Ni havis malfacilan tagon kun profunda kaj malfirma neĝo, kaj sen la du novaj hundoj ni ne estus farinta tiujn 30 verstojn, kiujn ni nun trapasis. La ursido murmuretis en sia sako kaj vekis la plej viglan intereson inter ĉiuj tirhundoj, kiuj fojon post fojo aŭskultante turnis la kapon dum ili laboris. Ankoraŭ neniu el ili vidis lin, ĉar mi timis, ke ili tiaokaze ekhavus tioman intereson por li, ke ili forgesus tiri.
Kiel provianton al la ursido ni kunportis grandan pecon da lakto, t.e. frostiĝinta lakto. Tamen li ne manĝis rekte de ĝi. Tio estus tro granda postulo. Li ja ne estis ”glaciurso”. Anstataŭe ni dehakis pecon de la lakto kaj degeligis ĝin en siteleto antaŭ la fajro. Se la lakto estis tro varma aŭ tro malvarma, kiam ĝi estis alportata, li koleriĝis kaj ne trinkis eĉ unu guton. Sed kiam ĝi estis oportuna, li eltrinkis sian porcion per unu sola tiro kaj poste kontente murmuris.
Poste kun laŭta malkontento li estis remetata en sian felsakon kaj ŝarĝata sur la sledon. En tiu movebla ursnesto li poste kuŝis, ĝis kiam ni tranoktis.
En la vilaĝo Uŝki, kien ni post kelkaj tagoj alvenis ĵus antaŭ alproksimi ĝanta neĝoŝtormo, ni unuafoje renkontis kelkajn el la kamĉatkaj nomadoj, korjakoj kaj lamutoj. Ili venis malsupren de la montegoj por vendi kelke da lutraj kaj zibelaj feloj. Ili estis vestitaj per feloj de la piedoj ĝis la verto kaj aspektis kiel malfalsaj infanoj de la sovaĝejo. Ili demandis por alkoholo kaj muŝagarikoj. Ankaŭ tiujn lastajn ili uzas kiel ebriigaĵojn. Ili invitis nin akompani ilin supren sur la montegojn kaj fari viziton en iliaj feljurtoj. Sed ĉi-foje ni ne havis tempon. Anstataŭe ni promesis veni la sekvontan vintron.
La aino Sávanoh, la plej granda ŝercemulo de Kamĉatko.
En akompano de la sovaĝuloj mi plue renkontis viron, kun kiu mi treege amikiĝis kaj de kiu mi poste havis kaj grandan utilon kaj multe da plezuro. Kiam mi unuafoje vidis lin, min frapis lia stranga aspekto. Li havis karbenigrajn harojn, grandajn nigrajn okulojn, grandan rondforman ”terpoman” nazon kaj terure fortan, nigran barbohaŭton. Plue ĉiam rideton sur la lipoj. Se iu minacus mortbati min, mi tamen ne povus diri, al kiu popolo li apartenas. Li parolis la plej komikegan rusan lingvon. Kiam mi konatiĝis kun li kaj ni interparolis kelke da tempo, li malkaŝis sin jene: ”Maja ni russki. Maja japonski.” (Mi ne ruso. Mi japano.) Estas do kurioza japano, mi pensis kaj plu parolis kun li. Subite li diris: ”Maja ni japonski, maja ainski.” (Mi ne japano, mi aino.) Jen, li estas aino, do apartenas al tiu stranga formortanta popolo en norda Japanio kaj sur Saĥalin.
Sed ili kutimis ĉiam porti longan barbon. Tiun li forrazis. Li ĉiam estis nomata ”málenki Sávanoh” (malgranda Sávanoh) diference al lia pli maljuna frato, kiu havis la nomon ”balŝój Sávanoh” (granda Sávanoh). Tiuj du fratoj estis la solaj ainoj en Kamĉatko.
Neniam en mia vivo mi renkontis pli grandan ŝercemulon ol tiun etan Sávanoh. Se li nur malfermis la buŝon, li ridigis kiun ajn kunularon.
Ĉiam li havis ian ŝercon por diri kaj prezentis ĝin en la plej kurioza rusa lingvo. Vintre li okupis sin pri negocado kun la indiĝenoj. Precipe li specialigis sin je korjakoj kaj lamutoj, kun kiuj li estis en treege amika rilato. Li ĉiam rajtis ŝanĝi al si pli da zibeloj ol la aliaj komercistoj kaj estis tre fiera pro tio. Mi tuj ekvidis en li la ĝustan viron kiel akompananton dum nia vojaĝo al la korjakoj kaj lamutoj en la sekvonta vintro kaj proponis al li, ke ni faru akompanon.
Li tuj fervoriĝis por la afero kaj senprokraste promesis esti al nia servo.
Ni nun estis alvenintaj mezen de la pinglarbara regiono. La proksima vilaĝo, Kosyrevsk, kuŝas volvekovrita en alta larikarbaro ĉe la bordo de la Kamĉatka rivero. En malgrandan domaĉon de la menciita vilaĝo eniras telefona fadeno. Tie ĉi estas la ekstremo de la telegrafa kaj telefona linio de Petropavlovsk. Mi eniris por inspekti la domon kaj trovis tie terure babileman ruson, kiu elverŝis sian tutan vivhistorion, antaŭ ol mi sukcesis veni eksteren. Poste li venis por nin honorviziti, vestita per malnova, eluzita kaj tromalvasti ĝinta rusa poŝtoficista uniformo kun brilaj butonoj. Li volis montri, ke li estas rusa oficisto kaj vaste fanfaronis pri siaj pli malpli altaj poŝtoficistaj okupoj en diversaj rusaj urboj antaŭ la revolucio. Mi petis, ke li iru telefonvoki por Petropavlovsk al mi kaj montru, por kio li taŭgas nun anstataŭ rakonti ĉion, por kio li taŭgis antaŭatempe.
La poŝta kaj telegrafa stacio de Kosyrevsk.
(Fotis A. Sandberg)
Li malaperis kun promeso veni al nia restadejo kaj sciigi, tuj kiam li ricevos interkomunikon. Sed li neniam montris sin post tiu komisio.
Ni nun havis antaŭ ni tre malfacilan distancon. Al la proksima vilaĝo, Tolbaĉik, ne estis malpli ol 83 verstoj. Unu jurto troviĝas sur la vojo. Estis longa etapo por ni, kiuj ne povis antaŭeniri rapide kun nia multpeza sledo. Ni kalkulis je tri vojaĝotagoj sed devis esti preparitaj fiksiĝi en la neĝo kaj havi hundnutraĵon por unu semajno.
Kaj tio ankoraŭ plipezigis la sledon.
Sed ŝajnis neeble aĉeti hundnutraĵon en la vilaĝo. Neniu havis.
Ĝi ĵus elĉerpiĝis en ĉiu domo. Tiun respondon mi ricevis ĉie, kiam mi venis la unuan fojon. En Kamĉatko nome oni devas esti konata de tiu, kun kiu oni traktas; se ne, estas preskaŭ neeble finaranĝi ion.
Mi estis devigita alpreni kaj la kameron kaj la ĉerkesan tabakon por elpremi tiujn 50 salmojn, kiujn mi bezonis por la vojaĝo al la proksima vilaĝo. Sed kiam mi kunkolektis tiun provizon, la kamĉatkanoj unu post unu komencis sin direkti al nia restadejo por ”paznakómica”, kiel oni diras (konatiĝi). Ili longe sidis tordpremante siajn felĉapojn, sed fine venis ”Ĉu la Expedizia ne volus fotografi la tutan familion?” Mi ricevos tiom da jukolo kiom mi nur volas. ”Sed kiel vi povas havi tiom da jukolo en la vilaĝo hodiaŭ, kvankam ekzistis eĉ ne unu fiŝo hieraŭ, kiam mi volis aĉeti de vi?” mi demandis – ”Jes, ni ja ne estis konatoj tiam.”
Ni startis kun nia peza sledo, ricevinte precizajn informojn pri la vojo, kiu iris alterne tra larikarbaroj kaj trans tundrojn. Post forta neĝoŝtormo en la antaŭa tago la vetero nun fariĝis klara kaj belega kun -24 gradoj C. Al la jurto ni havis 33 verstojn. Ni esperis, ke ni povos pasigi la nokton en ĝi. La hundvojo estis bone veturita kaj ni iris bone antaŭen en la komenco. Veturinte ĉ. 7 verstojn, ni vidis flankvojon elkuranta okcidenten. Se oni sekvus ĝin dum tri tagvoja ĝoj supren sur la montegojn, oni atingus la jurtojn de la korjakoj kaj la lamutoj. Sed ni daŭrigis laŭ la alia, kvankam ni havis grandan emon flankeniĝi en la unuan.
La bestara vivo en la larikarbaro estis iom alia ol en la betularbaroj.
En la branĉaroj de la larikoj ne malofte sin montris la bela ruĝgorĝa pinikolo (Pinicola enucleator kamchatkensis). Sitoj kaj pegoj estis pli multnombraj ol en la betularbaro, kaj urogaloj flugleviĝis tre ofte kaj kelkfoje fariĝis nia akiraĵo. La nucifrago (Nucifraga caryocatactes kamtchatkensis) aŭdiĝis intertempe, kaj je kelkaj okazoj ni vidis ampelojn. La pafiloj kuŝis preneblaj sur la sledo kaj estis ĉiam ŝarĝitaj. Per ilia helpo ni ĉiutage pligrandigis niajn kolektojn kaj de temp’al tempo havigis al ni bonan rostaĵon en formo de lagopo, urogalo aŭ leporo. La pli grandaj ĉasaĵoj, montŝafoj kaj sova ĝaj boacoj ktp., restadas supre inter la montoj, kaj de ili oni zorge sin gardas, kiam oni veturas per peze ŝarĝita sledo. La ursoj kuŝis en bona dormo je tiu tempo.
La ĉefpastro de Kamĉatko veturas tra la lando en sia tegita hundsledo.
(Fotis A. Sandberg)
En tiu vintro vulpaj kaj zibelaj spuroj estis tre maloftaj. En la pasinta jaro okazis inter tiuj bestoj epizootio, kiu ilin nekredeble malmultiĝis. La vulpoj, kiuj alitempe estas treege multnombraj, nun preskaŭ tute malaperis. En ĉiu vilaĝo oni tial aŭdis plendojn pri la malbona ĉaso.
Ni renkontis plurajn hundsledojn, la plejparton veturigis kamĉatkanoj, sed unu ankaŭ ĉino. Li estis la ordinara komercista tipo kaj kunhavis sian butikon en la sledo. Hedström kaj mi seniĝis je fumtabako, kaj li povis starigi la butikon meze en la sovaĝejo. T. e. li malbukis kelkajn rimenojn kaj defaldis la tukon, kiu kovris la varojn.
Kaj tie kuŝis la ordinara: poŝspeguloj, bombonoj, maĉgumo, tabako ktp. Mi ekparolis kun la ĉino kaj sciiĝis, ke antaŭ unu jaro li loĝis en Shanghai. Tiam li ne konis Kamĉatkon eĉ laŭ la nomo.
Sed jen li malpaciĝis kun sia kompaniano kaj saltis sur rusan ŝilpon en la haveno. Nur hazarde post kelkaj semajnoj li elŝipiĝis en Petropavlovsk, kaj nun li kiel komercvojaĝisto sidis sur sia hundsledo, vestita per felo, kaj mem direktis siajn hundojn. Verdire li nur sciis kelke da komercistaj kaj hundaj terminoj en rusa lingvo, kaj plue ”ĥaraŝó” kaj ”niĉevó”, sed per tio oni bone helpas sin. Kiam elĉerpiĝas la vortoj, oni ekuzas la gestan lingvon.
Je tagmezo ni atingis multaĝan maljunulon, kiu sola sin trenis antaŭen. Li iris apud sledeto, kiun tiris tri hundoj. La sledo estis ŝarĝita per jukolo, unu tendo, unu dormsako, unu hakilo, ”ĉajnik” kaj unu tesaketo. La kompatindaj hundoj tiris kaj trenis kun la lango pendanta el la buŝo kaj spiregis per ĉiuj fortoj. La maljunulo lamis apude. Ke li estas ruso kaj ne naskita kamĉatkano, tuj estis videble.
Mizera homa sorto, mi konjektis. Ĉiu aŭ ĉiu dua ruso, kiun oni renkontas en Kamĉatko, povas rakonti teruran kaj malĝojigan historion.
Ni renkontiĝis je la tetempo, haltis kaj faris fajron kune. La rusoj ŝatas prezenti siajn suferojn al ĉiu ajn, kiu volas aŭskulti. Kaj antaŭ ol la teakvo ekbolis, li jam estis rakontanta la siajn. Antaŭ kelkaj jaroj li feliĉe loĝis en Nikolajevsk apud la Amurrivero. Sed tiam venis la japanoj dum la revoluciaj interbataloj kaj okupis la urbon. En la ĝenerala konfuzo liaj edzino kaj infanoj estis murdataj, kaj li perdis ĉion, kion li posedis. En senespero li volis pendigi sin, sed la ŝnuro disŝiriĝis. Tiam li havis intencojn mortpafi sin, sed la japanoj forprenis ĉiujn pafilojn. Jen venis kunsuferanto kaj rekura ĝigis lin kaj kunprenis lin al Kamĉatko. Sed li suferis mizeron kaj malsaton nehumane. Nun li kun siaj tri hundoj, la solaj amikoj, kiujn li havis en la vivo, iros al varma fonto, kiu kuŝas 170 verstojn de Kosyrevsk. Tie li kuŝos kaj sin banos dum kelka tempo por forigi la reŭmatismon, kiu doloris en la tuta korpo. Li loĝos en tendo apud la fonto.
Kiam mallumiĝis, ni veturis nur la duonan vojon al la jurto, sed la plenluno leviĝis kaj sternis sian malvarman lumon sur la dezerto.
Fariĝis morde malvarma vintra nokto. Ni tute ne volis dormi ekstere kaj penegis por atingi la jurton. Ŝajnis kvazaŭ la hundoj farus la samon, ĉar ili laboris kun duobla energio. Pli poste mi sciiĝis, ke ili ĉiam kuras duoble pli bone en lunlumo ol alitempe.
Kiam malfrue en la nokto ni alvenis al la jurto, ni estis tiel elĉerpitaj, ke ni nur kun plej granda peno fortis kolekti sufiĉe da brulligno por varmigi nin kaj kuiri teon. Kaj plejeble baldaŭ ekdormis ĉiu en sia dormsako.
La proksima vespero trovis nin kaŭrantaj en la tendo kaj aŭskultantaj je la plej malagrabla el ĉiuj vintraj muzikoj en Kamĉatko, je la tondro de la neĝoŝtormo, sed la postan vesperon ni tamen atingis Tolbaĉik. Sed tiam ni ankaŭ konsumis pli da fortoj ol ni devis kaj ni ne multe valoris. Efektive jukis al ni la kruroj pro laceco. La sledo renversiĝis almenaŭ dekdu fojojn en la profunda neĝo, kaj la hundoj evidente malkuraĝiĝis pro la senĉesaj renversiĝoj, ĉar ili iris kun kapoj pendantaj preskaŭ la tutan tagon. Ni benis la plankon de la kamĉatkano Ivan Viktoreviĉ, kie ni dormis dum la nokto.
Matene ni havis tiel rigidajn krurojn, ke ni devis resti unu tagon, kvankam estis bela vetero. La kamĉatkanoj alkuris el ĉiuj domoj por rigardi nin. Kaj ĉiuj miris, ke ”madame” povas elteni tiajn malfacilaĵojn.
La ursido ekhavis gajan tagon en la vilaĝo. Ĝi rajtis esti libera dum la tuta tago kaj faris vere akrobatajn saltojn en la ĝojo ne sidi en sia senluma sako. La bovino en la domo ĵus naskis bovidon, do la eta Miŝka, kiel ni nomis la ursidon, liberiĝis de sia glacipeco kaj povis trinki tiom da dolĉa lakto kiom ĝi volis. Ĉi tie samkiel en ĉiuj aliaj domoj, kie troviĝis tia, la bovido estis membro de la familio. La kamĉatkanoj neniam konstruas stalon al siaj brutoj, maksimume ĉirkaŭbaron aŭ malbonan domaĉon, sed neniam tian, kia konservas la varmon. Do kiam la bovinoj naskos fruprintempe, dum ofte estas 20- ĝis 30-grada malvarmo ekstere, la kamĉatkanoj je la kriza tempo devas gardi tagon kaj nokton por povi tuj kuri endomen kun la bovido, kiam ĝi estas naskita. Se oni ne zorge atentas, oni matene nur trovas glacibulaĵon. Kiam la bovido envenis en la domon, ĝi estas ligata en angulo kaj ricevas iom da fojno, sur kiu ĝi povas kuŝi. Kiam ĝi bezonas elpuriĝi, tiu kiu estas plej proksime, ĉiam alkuras kaj servas per malplena konservaĵa skatolo. En domo, kie ni foje loĝis, oni havis kvar bovidojn en la manĝejo. Ne okazis, ke unu manĝo pasis sen tio, ke iu subite ekkriis kaj alkuris kun konservaĵa skatolo preta en la mano.
La vilaĝo Tolbaĉik aspektis proksimume kiel ĉiuj aliaj vilaĝoj, kiujn ni trapasis. Unu domo en la vilaĝo havis tute malfermitajn fenestrojn kaj pordojn. La familio transloĝiĝis al la najbaro dum semajno, por ke la blatoj en la domo mortfrostiĝu. Ili tiel terure plimultiĝis dum la lasta tempo, ke la familio fakte estis elpelita de la ”tarrakanoj”. ”Sed se ĉi tiu malvarma vetero nur daŭros kelkajn tagojn plu, ili certe mortfrostiĝos”, asertis la mastro de la fibestetaro.
Devas esti terure en la malvarmega vintro esti elpelita de fiinsektoj.
Sed la kamĉatkanoj trovis tion tute natura kaj miris, pro kio mi ridis.
Survoje al la posta vilaĝo, la 50 verstojn malproksima Ĉapina, je la unua fojo en Kamĉatko ni renkontis la picĉarbaron. Ĝi estis granda kaj bela, preskaŭ kiel nia sveda, kvankam oni povis vidi, ke ne estas precize samspecaj piceoj (Picea ajanensis). Estis por ni kvazaŭ rememorigo pri la hejmlando, kaj ni ĝuis nepriskribeble veturante antaŭen, eĉ se la tereno estis tre malebena. Kelkloke la pejzaĝo estis frapante simila al Svedlando, kaj kiam alvenis la tempo por tetrinkado, ni elpakis niajn lastajn grajnojn de kafo kaj faris festenon en la arbaro. Kaj birdeto, la nigra paruo (Parus ater), malfalsa infano de la picĉarbaro, kiun oni ankaŭ renkontas en niaj svedaj picĉarbaroj, nun aperis unuafoje.
Neniam estis tiel agrable starigi la tendon en la vintra malvarmo kiel en ĉi tiu vespero. Sur la neĝo en la tendo ni sternis dikan tavolon da picebranĉaĵoj, kaj tie mirinde bonodoris. Sekan brullignon oni trovis ĉie. Estis vera festo en tiu vespero kaj ni surtabligis ĉiujn frandaĵojn, kiujn ni havis. Mia edzino bakis karbobulkojn (faruno, akvo kaj salo, kunmiksitaj je kaĉo kaj frititaj en multe da graso). Mi asertas, ke ili gustis pli bone ol iam faris la plej delikataj tortetoj.
Kvazaŭ por pli intensigi la animstaton solenan, la ĉielo montris ĉiujn siajn stelojn, kiuj briletadis, kiel ili nur povas en malvarma vintra nokto. Tiun vesperon la pensoj flugis foren al la picĉarbara lando malproksime.
En la vilaĝo Ĉapina la hundoj estis nutrataj per io, kio nomiĝas ”kisla”. Ĝi konsistas el acida kaj preskaŭ putra salmo, kiu estas traktita en la jena komforta kaj por la kamĉatkano tre plaĉa maniero.
Oni fosas profundan kavon kaj ĵetas en tiun kelkmil salmojn tute kiaj ili estas, kiam ili estas kaptitaj. Ofte ili eĉ vivas. Kiam la kavo estas plena, la aperturo estas kovrata per tero. La enhavo de la fosaĵo nun suferas fermentan kaj putran procedojn, kaj la resultaĵo fariĝas ununura kaĉo, kiu haladzas je distanco de kilometroj, kiam la fosaĵo estas malfermata en la vintro. Oni elprenas la ”kisla-n” per sterkoforkego. Niaj hundoj ankoraŭ ne gustumis tiun delikataĵon, kaj komence ĉiuj energie rifuzis ion manĝi. Ili dancis kiel kato ĉirkaŭ poto kaj flaris. Sed fine la malsato venkis ilin, kaj ili komencis manĝi iomete, kaj iom post iom kelkaj lernis eĉ ŝati ĝin. Antikvatempe la kamĉatkanoj mem manĝis tian nutraĵon, sed nuntempe ili ĝenerale ĉesis fari tion. Sur la okcidenta marbordo de Kamĉatko ĝi tamen ankoraŭ ekzistas en unuopaj vilaĝoj, kaj la postan vintron mia edzino kaj mi foje estis regalataj per ”kisla”.
En tiaj vilaĝoj, kie la rivero fluis libera dum la vintro, oni ordinare nutris la hundojn per frostigita, freŝa fiŝo. La frostigitaj salmoj estis amase konservataj en la provizejo precize kiel brulligno. Ili ankaŭ estis traktataj kiel brulligno, tiel ke oni ĉiam uzis hakilon por fendi ilin. Mi rememoras unu fojon dum la posta vintro, kiam estis -40 gradoj C. dum preskaŭ unu semajno – cetere la plej malvarma semajno, kiun ni havis dum la tuta ekspedicio. Mi volis fendi salmojn al miaj hundoj, sed ili estis tiel rigide frostitaj, ke la hakilo ne povis tranĉi ilin. Ili preskaŭ estis kiel ŝtonoj, kaj kiam fine prosperis al mi disfendi ilin kaj mi donis po duonan fiŝon al la hundoj, la plej aĝaj el ili, kiuj ne havis tre bonajn dentojn, per plej bona volo ne povis venki la glacipecojn. Mi devis dishaki ilin je pecetoj, antaŭ ol ili povis gluti ilin.
En la vilaĝo Ĉapina ni renkontis malfeliĉan ruson, kiu en iu mirinda maniero akiris tre bonkvalitan kameron. Li havis plakojn, paperon kaj ĉiujn ingrediencojn por rivelado, ĉio el bona kvalito, sed li plendis, ke li neniam ricevas bildojn, kiam li fotografas. La kompatindulo ankaŭ havis lernolibron pri fotografado, sed tio malmulte helpas, kiam oni estas analfabeto. Li petis pri kelkaj instrukcioj, kaj tiam montriĝis ke li ĉiam rivelis en fiksbanoj kaj fiksis en rivelbanoj.
Tiam certe estas malfacile ricevi bildojn.
La vilaĝa vokto
(plej maldekstre) kun gefiloj kaj genepoj.
En tiu vilaĝo okazis io tre neatendita. Per aranĝo de nia amiko Novograblenoff en Petropavlovsk la tiea supera bolŝevika komisaro sendis telegramon al ĉiuj vilaĝoj sur la vojo al Petropavlovsk kun la jena teksto:
”Laŭlonge de la Kamĉatka rivero kuras per skioj tri membroj de la Sveda Scienca Ekspedicio survoje al Petropavlovsk. Ĉar la tasko de la Ekspedicio estas esplori Kamĉatkon, la Revolucia Komitato de Petropavlovsk deziras, ke ĉiuj vilaĝoj, kiujn la Ekspedicio vizitos survoje, donu al ĝi helpon kaj disponigu hundsledojn senkoste.
L a r i n.
Prezidanto de la Revolucia Komitato.”
Estis bonega revolucia komitato. Tiaj ekzistu multaj. Sed nun estis nur la demando, ĉu la lokaj sekcioj en la vilaĝoj de tiu bona komitato atentos la telegramon.
En Ĉapina ni ne volis postuli hundsledon, ĉar la 55 verstojn longa vojo al Maŝura iris tra picĉarbaro, kaj tiun ni volis studi kaj ĝui malrapide. Sed en Maŝura mi vizitis la plejaĝulon de la vilaĝo kaj petis lin teni pretaj du sledojn por la sekvonta mateno, kaj al tio li ne kapablis diri alie ol jes. Por esti tute certa, ke li ne malobservu sian promeson, mi lasis starigi lian tutan familion kun bopatrinoj kaj genepoj ekster la domo kaj oferis 41/2 x 6-filmon al la societo.
En torenta rapideco ni nun per tri hundsledoj veturis al la proksima vilaĝo, Kirganik, kie ni konatiĝis kun la plej rapidema veturigisto de Kamĉatko, la maljuna Curkin. La famo pri liaj grandfaroj jam antaŭ longe atingis nin. Por li kaj liaj hundoj 150 kilometroj en unu tago estis bagatelo. Li havis sian specialan sekreton prizorgi siajn tirbestojn, kiun li instruis al neniu. Kiam en la proksima tago ni startis de lia vilaĝo al la granda vilaĝo Milkova, malproksima nur 12 verstojn, mia edzino ekhavis la plezuron veturi post liaj famaj hundoj kaj kun Curkin kiel veturigisto. Kiam ni aliaj veturis la duonan vojon, ni renkontis lin returne de Milkova. Liaj hundoj fakte flugis laŭ la tero.
En la granda kaj bonfarta vilaĝo Milkova kun 8 500 loĝantoj trovi ĝis multnombre ĉevaloj kaj bovinoj kaj sennombraj tirhundoj. En la domo de la riĉa kamĉatkano Korgunoff, kie ni ĝuis grandan gastamon, ni konatiĝis kun maljuna blankbarba rusa bravulo, kiu havis pli ol 80 jarojn. Li sciis unu svedan vorton, kaj ĝi estis ”filbunke” (densa kazeiĝinta lakto). Tiun li lernis de svedo kun la nomo Sandelin, kiu loĝis en Petropavlovsk antaŭatempe. Por tiu svedo la tuta amo al la gepatra lando estis resumita en la vorto ”filbunke”, kio estis la plej bona, kion li memoris el Svedlando. Li ankaŭ ĉiutage ĝuis ĝin en sia nova hejmlando.
La granda vilaĝo Milkova.
(Fotis la aŭtoro)
Dum ni iris por rigardi la vilaĝon, serĉis etnografiaĵojn en la dometoj kaj konatiĝis kun la popolo, ni havis post ni longan voston da kamĉatkanidoj kiuj volis rigardi la strangajn homojn. Je tia okazo viro alkuris senspire vokante ”mister” per ĉiuj fortoj. Mi kredis, ke almenaŭ lia edzino estis mortanta, sed nenio alia estis ol tio, ke li pafis grandan montŝafon, kies kapon kun belaj kornoj li proponis al mi.
En Milkova mi ektrovis birdon, kiun mi ne atendis renkonti en la interno de la duoninsulo. Estis pagofilo (Pagophila eburnea), absolute neĝeblanka birdo kaj gasto de la Polusmara bordo, kiu estis ventpelita tien ĉi.
La hundsledoj estas kondukotaj trans la senglacian riveron.
Inter la vilaĝoj Verĥne Kamĉatsk kaj Ŝaromsk ni trafis la nefrostigintan Kamĉatkan riveron, kiu tie fluas neĝovrite dum la tuta jaro.
Estis necese transpasi kun tri hundsledoj kaj 28 hundoj. Po unu kanoto estis lokita ambaŭflanke de la rivero. La kamĉatkanoj en nia akompano respondumis, ke ni povos transpasi ne bezonante naĝi.
En la unua boato ili per stango puŝis trans la riveron kaj venigis la alian. Reveninte ili kunligis la du boatojn Iaŭlonge kun flanko ĉe flanko. Post tio du sledoj estis elŝovataj kaj metataj transverse sur la kunligitajn kanotojn kun apartenantaj 20 hundoj. Niaj hundoj, kiuj ne estis alkutimiĝintaj je tiaj riverveturoj, bojis sovaĝe, kaj ni devis perforte puŝi ilin en la kanotojn.
La sledo estas metata transverse sur du kunligitajn kanotojn,
Jen ni debordiĝis. La fluo kaptis la boaton, kaj estis necese tutatempe teni la pruon kiom eble rekte kontraŭ la fluo por ne ekdrivi.
Kiam ni proksimigis la alian bordon, la hundoj volis salti sur la teron, sed tion ni devis nepre malebligi, alie ni renversiĝus. Tre mirinde tio okazas relative malofte je tiaj transportoj. Tamen ŝajnis pli hazardo, ke ĉio iris feliĉe.
Hedström kaj mi iras en la akvon kun la hundoj kaj la malplena sledo.
(Fotis Dagny Bergman)
Unu malgrandan vilaĝon post la alia ni pasis. Kelkaj revoluciaj komitatoj disponigis sledojn, aliaj ne. Sed ni ne malĝojis pro tio, ĉar la vetero nun konsiderinde pliboniĝis, kaj estis plezuro skikuri tra la arbaroj. Post la fino de la ĉasa sezono nun fariĝis sufiĉe granda trafiko inter la vilaĝoj, ke ni ĝenerale ne bezonis mem plugi sulkojn por la sledo. Nun la kamĉatkanoj veturis al la pli grandaj vilaĝoj aŭ al Petropavlovsk kaj aĉetis, kion ili bezonis por la tuta venonta vintro.
Iun tagon ni do renkontis societon de 22 hundsledoj, ĉiuj ŝarĝitaj per varoj, plejparte faruno.
Ni pasis la Ganalskan tundron, timatan pro siaj neĝoŝtormoj, trans kies multmejlan neĝomaron la plej mallonga vojo estis signita per stangoj helpe al la vojaĝantoj. Ni envenis inter grandiozajn montegojn kun mallarĝaj trapasejoj. La suno lumis sur ĉiuj pintaj montsuproj, kie paŝis montŝafoj kaj sovaĝaj boacoj.
Sed subite ni trovis nin antaŭ rivero, kiu ĵus malligis siajn glacikatenojn kaj nun en torenta rapideco baris nian vojon. Estis meze en la sovaĝejo, kaj kompreneble ekzistis neniu kanoto. Post kiam ni vane serĉis iun neĝoponton, restis nenio alia ol iri returne aŭ en la akvon. Sed kiel ni povos transporti la sledon kun la hundoj? Ni elserĉis la plej malprofundan lokon kaj deŝarĝis la sledon sur la bordo.
Poste ni demetis la felŝtrumpojn kaj la boacfelajn botojn kaj surtiris ordinarajn ledajn botojn, kiujn ni havis sur la sledo. Hedström kaj mi nun prenis ŝarĝon sur la dorson kaj skibastonon en la manon kaj paŝis en la akvon. Ĝi estis tiel glacie malvarma, ke oni preskaŭ demordis al si la langon. La akvo ne atingis tute ĝis la talio, sed estis malfacile teni la ekvilibron en la fluo kaj sur la glataj ŝtonoj. Ni atingis la alian bordon, sed hu, kiel estis malagrable. Demetinte la portaĵon ni reiris por provi transigi la sledon kaj la hundojn.
Sed tio ne estis facila afero, ĉar ĉiuj hundoj timegis iri en la akvon kaj bojadis pro teruro. Perforte ni entiris ilin kaj ili devis naĝi, dum la malplena sledo postsekvis. Kiam ni survenis la alian bordon, ekestis treega skuado inter la hundoj. Niaj piedoj estis sentataj kvazaŭ glacipecoj, kaj ni devis salti piedalpiede dum momento, antaŭ ol ni denove ekiris en la akvon.
Mi ŝparis al mia edzino la malvarmegan travadon portante ŝin transen. Pendis el hareto ke mi ne glitfalis ĉi-foje. Tiam ni estus spertintaj agrablaĵon! Transveninte mia edzino faris fajron, kaj kiam Hedström kaj mi transpaŝis la riveron ankoraŭ du fojojn por la lastaj aĵoj, mi kredas, neniu fajro pli bone plaĉis. La hundoj ankaŭ rajtis veni proksimen al ĝi, kaj evidente ĝuis la varmon. Post tiu fortostreĉo ni estis preskaŭ elĉerpitaj, kaj nur kun plej granda peno ni en tiu vespero atingis la vilaĝon Malka, kie ni ekloĝis ĉe la kaŭkaziano Afaj Alexandroviĉ. Li regalis nin per kafo, kiu gustis bonege post la glacibano. Cetere estis lia dometo, en kiu loĝis la kvar bovidoj, sed tamen estis loko por ni ĉiuj. En tiu vespero la hundoj ricevis iom da ekstra regalaĵo por ke ili ne perdu la kuraĝon. La eta ursido, kiu estis neordinare kriema dum la tago, sed transpasis la riveron kun sekaj piedoj, ricevis sian kutiman liberecon vespere kaj alpromenis por konatiĝi kun la bovidoj. Ili staris flarante unu la alian iomete. Poste la ursido respektoplene iris returne. Ĝi trovis, ke estas grandaj kaj timigaj bestoj, kaj anstataŭe provis ekfari konatecon kun kato, kiu ŝoviĝis ĉirkaŭ la ĉambro. Sed ĉe tiu ĝi atingis eĉ pli malgrandan sukceson.
De kiam ni ektrovis la telefonan linion en Kosyrevsk, en preskaŭ ĉiu vilaĝo mi provis telefoni al Petropavlovsk por paroli kun la kamaradoj, sed nur en la vilaĝo Ganala, situanta ĉ. 140 verstojn de la urbo, mi sukcesis atingi ĝin. Sur la mikrofono ni legis L. M. Ericsson, Stockholm. Pasis ok monatoj, post kiam ni renkontis la kamaradojn, do ni havis multe por rakonti unu al la alia. Ĉio statis bone en la urbo.
La senkostaj hundsledoj malpliiĝis, ju pli ni proksimiĝis al Petropavlovsk, kaj ni rekomencis uzi la skiojn. Iun tagon ni renkontis ruson, kiu havis strangan ŝarĝon sur la sledo. Estis ordinara dormsako el boaca felo, kiu estis kunligita ĉe unu fino kaj evidente ion entenis. Estis – terpomoj. Li plenigis la dormsakon en varma ĉambro kaj zorge alligis la aperturon kaj poste povis veturigi ĝin longan vojon en 20- ĝis 30-grada malvarmo sen tio, ke la terpomoj frosti ĝis. Sendiskute originala maniero. Tio estas la sola taŭga maniero transporti terpomojn inter du vilaĝoj en la vintro.
Ju pli proksime ni venis al nia celo, des pli grandaj iĝis niaj ĉiutagaj marŝoj, kaj la lastan tagon ni startis je la 7-a h. matene de la vilaĝo Korjaka. Tiam restis por ni 46 verstoj al Petropavlovsk, sed ni estis firme decidintaj ne tranokti pluan fojon, sed daŭrigi ĝis ni atingos la celon. Estis brila sunluma tago, la lasta de la longa vojaĝo, kaj vespere fariĝis lunlumo. La lacecon ni preskaŭ ne sentis en tiu tago.
Kun la sledoj de la bolŝevikoj survoje al Petropavlovsk.
(Fotis la aŭtoro)
Ĉirkaŭ la deka horo vespere, kiam restis 6 aŭ 7 km., aŭdiĝis la knaro de skioj sur la malmola neĝokrusto. Ni haltis kaj aŭskultis.
Subite ni ekvidis tri figurojn glitantaj tra la arbaro. Ne povis esti aliaj ol niaj kamaradoj, Malaise kaj la Hultén-oj, kaj ni ekaŭdigis reciprokajn bonvenigajn kriojn en la lunlumo. En momento ni ĉiuj estis en unu amaso, kaj post 8-monata disiĝo la ĝojo pro la revido estis granda kaj elkora. Hedström kaj mi eĉ estis regalataj per po unu cigaro, kiu ne gustis malbone, kaj mia edzino per kunportitaj kukoj. Ili rigardis la hundojn kaj aŭskultis la ursidon en ĝia sako.
Malrapide ni nun marŝis antaŭen inter blankvestitaj altaĵoj kaj montoj, kaj baldaŭ videbliĝis la lumoj de la urbo. Ĉirkaŭ la 11-a h. en la nokto de la 16-a aprilo ni ligis la hundojn ĉe nia propra domo en Petropavlovsk kaj eniris. Per tio la 800 verstojn longa vojaĝo estis feliĉe finita post 11/2 monataj penadoj. Severa tempo estis, sed treege interesa, kaj por miaj esploroj ĝi havis grandan signifon.
Kaŭze de tiu vojaĝo mi decidis lokigi la laboron de la somero al la valo de la Kamĉatka rivero kun ĉefa tasko esplori la bestaran mondon de la betulaj, larikaj kaj piceaj arbaroj, sed ĉar tiu ĉi libro nur pritraktu la vintrajn vojaĝojn, ni nun faras grandan salton trans tiujn somerajn veturojn kaj malfruaŭtune denove nin trovas en Petropavlovsk.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.