La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Tra Sovaĝa KamĉatkoAŭtoro: Sten Bergman |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Nun ni intencis ripozi neniun tagon antaŭ Petropavlovsk, se la vetero ne metus baron en la vojo. Restis por ni 400 kilometroj.
El tiuj preskaŭ 200 km iris en rekte alsuda direkto kaj plejparte sur tundroj. Poste ni orte turniĝos orienten kaj transversos la landon.
Pri la vojo ne estas multo por diri. Ni veturis de la mateno ĝis la malfrua vespero, tranoktis ekstere kelkfoje, sed plej ofte en vilaĝoj.
Kiam ni venis al la rivero Bolŝaja apud Boŝeredsk, ĝi jam estis plena de truoj en la glacio kaj de liberaj fluejoj. La glacio estis poroza kaj malforta, kaj kun vere malagrablaj sentoj ni direktis la hundojn sur la riveron kaj zigzagis inter la truoj al la alia bordo. La sorto favoris nin, sed poste ni ekaŭdis, ke la tuta rivero malfermiĝis la postan tagon.
Inter la vilaĝoj Apaĉa kaj Naĉika nin trafis plia malagrablaĵo. Tie oni devis transiri la riveron plurfoje. Ĉe la unua loko la glacio ankoraŭ kuŝis, sed ĉe la dua trimetra sulko estis senglacia. Malgranda sed kruta riverdeklivo kondukis malsupren al la akvo. Laŭ la postsignoj la plej ĵusa sledo provis transpasi la sulkon sed returniĝis kaj veturis alian vojon. Mi sciis, ke oni povas eviti la riveron transveturante monton, kiu estas tre malfacile surveturebla. Ni decidis tion lastan, sed kiam ni alvenis al la piedo de la monto kaj komencis la provon suprenigi kun nia peze ŝarĝita sledo, tio montriĝis tiel malfacila, ke ni interkonsentiĝis, ke estas pli facile transigi la sledon trans la akvosulkon ol trans tiun monton. Nome ne estis pli ol duonmetra profundo, kie forestis la glacio. Ni do veturis returne, demetis botojn kaj åtrumpojn, sed hu, kiel estis malvarme iri nudpieda sur la neĝo. Jen la hundoj estis puŝataj en la akvon kaj surgrimpis la glacirandon. Ni ambaŭ devis iri en la akvon kaj jen post multaj malfacilaĵoj sukcesis suprenigi la sledon sur la glacion. Antaŭ tio ni elprenis el ĝi ĉiujn fotoplakojn kaj aliajn objektojn facile difekteblajn de akvo. Post kiam ni transigis la sledon sur la alian bordon kaj alportis la postlasitajn objektojn, ni ekspiris pro faciligo kaj plejeble rapide envestigis al ni la piedojn.
Jen ni, feliĉaj kaj kontentaj, daŭrigis nian vojaĝon, sed post maksimume kvin minutoj nin renkontis malagrabla surprizo: granda, larĝa, torenta rivero, kiu fluis tute senglacia. Tiu, kiun ni ĵus transiris, estis nur alflua rivero al tiu. Ni nun estis enfermitaj kiel en ratkaptilo kun akvo ĉiudirekte. Ne restis alia rimedo ol returnigi kaj senŝuigi nin denove. Kaj jen ree en la akvon. Sed nun ni ankaŭ devis supreniri la krutan borddeklivon. La tuta afero kun ambaŭ transvadoj postulis por ni pli ol tri horojn, kaj kiam, ni fine surbordigis la sledon, ni preskaŭ frostdifektis la piedojn. La hundoj estis same lacigitaj kiel ni. Kaj nun atendis nin la kruta monto. Ni sukcesis transveturi ĝin per la lastaj fortoj, antaŭ ol falis la mallumo, sed al Naĉika ni ne alvenis, kiel ni antaŭkalkulis. Anstataŭe ĉe la mallumi ĝo ni haltis meze en la arbaro. Ni estis tiel lacekonsumitaj, ke ni nur lasis la hundojn starante endormiĝi sur la loko en siaj jungiloj.
Mem ni nur alprenis la dormsakojn kaj ekkuŝis ne kuirinte teon nek pecon da manĝaĵo. Mi estis malsekega kiel ĉifono, kaj la koro batis post la treegaj penoj ĉe la riverdeklivo. Mi ne povis dormi dum la tuta nokto.
La sekvan tagon ni alvenis al Naĉika. Ekde Sedanka oni en ĉiuj vilaĝoj edifis nin per la plej sovaĝaj famoj pri la bataloj de blankuloj kaj ruĝuloj. Neniu estas tralasata tra la ruĝa frontlinio al Petropavlovsk, ĉiuj sledoj estas-inspektataj, kaj oni konfiskas armilojn kaj ĉion alian de valoro, oni diris. Tamen ni akceptis ĉiujn ĉi onidirojn kun retenemo, ĉar nun ni iomete konis rusojn kaj kamĉatkanojn. La bolŝevikoj estis afablaj al ni antaŭe kaj certe estos tiaj ankaŭ nun.
Laŭ la plej multaj famoj la ruĝa fronto staras ĉe Naĉika. Sed tie ni nur vidis ruĝan flagon sur la telefona domo. Tie oni asertis, ke ĝi staras 6 verstojn de Petropavlovsk sur la hundvojo. Ne sen scivolo kaj streĉo la lastan tagon ni alproksimiĝis al tiu punkto. Pro sekureco mi faris repakadon en la sledo, tiel ke armiloj kaj lornoj, la plej dezirataj artikloj, kuŝis en la fundo. Kun bona rapideco ni veturis al tiu altaĵeto apud la vojo, kie la gardistoj laŭ sciigo kutimas posteni.
Neniu homo estis vidata. Kiam ni estis meze antaŭ la altaĵeto, tamen du armitaj viroj montriĝis kaj alokuligis la lornojn. Mi malrapidigis la kuron iomete por montri, ke mi estas preta halti, kaj rigardis al ili. Ili ne kriis halt’, kiel ili faris al ĉiuj antaŭaj sledoj, sed lasis nin pasi tute simple, post kiam ili konstatis, kiuj ni estas.
Poste ni preterveturis la malgrandan vilaĝon Avaĉa kaj sur la Avaĉan Golfon, kiu kuŝis frostiĝinta. Tie ni direktis nin rekte al la urbo, kaj posttagmeze la 7-an de aprilo ni pasis la blankajn postenantojn ĉe la urbolimo de Petropavlovsk kaj plugis antaŭen tra la kota ĉefstrato, alvokate ”bonan, revenon” de pluraj konatoj kaj jen flankeniĝis al nia domo ĉe la tria strato, kie ni trovis ĉiujn hejme.
Do la longa vojaĝo tra Kamĉatko estis feIiĉe finita, kaj la fidelaj hundoj ricevis bone merititan ripozon tirinte nin 2700 km aŭ alivorte distancon, kiu preskaŭ egalvaloras al la duobla longo de Svedlando.
Verdire estis agrabla sento esti reveninta ankoraŭ en la vivo kaj sen pli gravaj domaĝoj de la vojaĝo ol iom da reŭmatismo, kiun ni ambaŭ ricevis. Sed tion ni volonte pagis por la rezulto de la vojaĝo, kiu fariĝis pli bona ol ni kuraĝis esperi. Ni ekkonis la bestaran vivon de la vintro kaj la homojn de la montegoj kaj de la tundroj.
Krom tio ni kunigis valorajn kolektojn, kiuj nun troviĝas en Riksmuseet (Ŝtata muzeo) de Stockholm.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.