La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Tra Sovaĝa Kamĉatko

Aŭtoro: Sten Bergman

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

18: Returne al la sovaĝuloj

En Ĥairusovo, unu el la plej grandaj vilaĝoj de la okcidenta marbordo, ni deflankiĝis de nia alsuda vojstreko kaj direktis la hundojn orienten al la montegoj por fari la lastan viziton ĉe la korjakoj kaj la lamutoj. Mi akiris kamĉatkanan gvidanton al la montegoj kompense ke mi fotografis lin kaj lian familion. Ili neniam antaŭe estis fotografitaj kaj rigardis tion kiel treege ekskluzivan sorĉaĵon.

Koncerne fotografadon ĝenerale en Kamĉatko la korjakoj estas ekstreme malinklinaj lasi sin fotografi kaj ordinare rifuzas, la lamutoj ĝenerale ne protestas sed ne estas speciale inklinaj. Male la kamĉatkanoj estas tre emaj vidi sian propran bildon kaj ne malofte plenumis tre severajn kondiĉojn al mi, por ke mi fotu ilin. Ofte, kiam ĉiuj kamĉatkanoj en vilaĝo asertis per Dio, ke ilia lasta jukolo elĉerpiĝis pasinttage, la kamero estis mia lasta rimedo elpremi tion, kion mi bezonis. Ekkoninte la kamĉatkanojn, mi tial neniam malesperis, kiam ĉiuj en la vilaĝo respondis, ke ili ne havas nutraĵon al la hundoj.

Do ni forlasis la vilaĝon kaj estis survoje. La kamĉatkano, kiu veturigis malplenan sledon, ricevis mian edzinon kiel pasaĝeron.

Mian sledon mi ŝarĝis per interŝanĝaĵoj, kiujn mi havigis al mi en la magazeno de la Hudson-Baykompanio en Ĥairusovo. La plej valora, kion mi havis de tiu speco, estis sufiĉe granda provizo da tabako.

Sur preskaŭ la tuta okcidenta marbordo la tabako nome elĉerpi ĝis, kaj ĝuste tabako estis la unua, pri kio ĉiuj demandis.

La unua, kiun ni atingis, estis la korjako Jutta. Lia jurto kuŝas kvin mejlojn de la vilaĝo, kaj ni alvenis al ĝi vespere. Lia boaca grego de kelkmil bestoj estis vidata je iu distanco. Ni estis afable akceptataj de la maljuna viro, kiu ventmordita kaj brunhaŭta kun ŝancelaj malrapidaj paŝoj venis al ni renkonte, felvestita de verto ĝis piedo. De la malsanaj kaj naŭzodoraj kamĉatkanaj vilaĝoj oni sentis kvazaŭ liberiĝon renkonti sanan kaj fortikan popolon, kiu floris de bonstato.

81
Kaj viroj kaj virinoj estas vestitaj per feloj ĝis sur la haŭto.
(Fotis la aŭtoro)

”Vin mi vidas je la unua fojo”, li komencis. ”De kie vi venas? Ĉu vi veturis al mia jurto por havigi boacan viandon?” Mi deklaris al li, ke ni venis de trans la maro, la korjaka nomo de ĉio krom Kamĉatko, kaj ke ni ne volis havi pli da boaca viando ol por manĝigo al la hundoj, kaj ke ni deziras resti ĉe li, kelkajn tagojn, se li permesas.

”Jes, mi neniam forpelas fremdulon. Pri viando al la hundoj vi ne bezonas zorgi. Vi vidas mian gregon tie, sed vi devas sekure ligi viajn hundojn, ĉar morgaŭ ni alpelos la boacojn al la jurto. Eniru kaj trinku teon, estas malvarme eksterdome hodiaŭ.” Tiu parolo sonis al mi plaĉa, kaj ni enrampis tra la felkurteno en la jurton kaj konati ĝis kun la ceteraj familianoj. Ĉiuj estis vestitaj per feloj kaj aspektis tre sovaĝaj en la lumo de la fajro, kiu brulis en la mezo de la jurto.

Kiam ni trapasis la ordinaran programon, tetrinkadon kaj viandman ĝadon, jam estis vespero. Ĉiu familio eniris en sian tendon kaj eklumigis sian ursgrasan lampon. Ni restis ĉe la maljunulo kaj interparolis kun li. Li rakontis al ni pri la vivo kaj la konceptoj de la korjakoj. Speciale interesis nin je tiu okazo aŭdi, kiel ili faras, kiam unu el ilia tribo mortas kaj pri ilia kredo pri la morto kaj la viva estonta. La rusa esploristo Joĥelson havas la honoron esti la unua, kiu esploris tiujn aferojn.

Kiam korjako mortis, li estas vestata per speciala mortvesto, ornamita per riĉaj perlaj kaj felaj brodaĵoj. Ĉar ofte tuta vintro povas esti necesa por kudri tiujn vestojn kun ĉiuj iliaj ornamaĵoj, ili devas esti pretigataj anticipe, ĉar oni alie ne havus tempon pretigi ilin. Sed ili devas ne esti tute pretaj. Tio estas rigardata kiel peko kaj plifruigus la morton de tiu, por kiu ili estas faritaj. Tial oni lasas kelkajn etaĵojn nefinitaj. La mortvestoj estas sekrete kudrataj de la virinoj, ĝenerale dum la nokto, kiam la viroj dormas. Kiam korjako mortis, tio lasta ĉe lia mortvesto estas pretfarita.

Dum la mortinto ankoraŭ troviĝas en la jurto, neniu rajtas dormi.

La virinoj kudras kaj la viroj detenas sin de dormo ludante kartojn, arto, kiun ili lernis de la rusoj.

Kiam la vestoj estas pretkudritaj kaj la mortinto envestigita, oni jungas liajn proprajn tirboacojn al la sledo, sur kiun la korpo estas metata kaj iu el liaj proksimuloj veturigas lin al tiu loko, kie estos la brulŝtiparo, ĉar la korjakoj forbruligas siajn mortintojn. Jam antaŭe oni tie kolektis sufiĉe da brulligno. La du boacojn oni oferas, por ke la mortinto havu boacojn ankaŭ en la alia mondo. La korpon, vestitan per la belaj vestaĵoj, oni metas sur la ŝtiparon, kiun oni poste ekbruligas. Apud la mortinto oni metas kelkajn objektojn, kiuj estis karaj al li, ekz. liaj pipo kaj flartabakujo kaj kelke da frandaĵoj kiel boacaj langoj, medolostoj ktp. por kunporti sur la vojaĝo en la alian mondon. Sur la brulŝtiparon oni ankaŭ kelkfoje metas donacojn al mortintaj parencoj.

82
Korjaka ŝamano kun sia magia tamburo.
(Fotis la aŭtoro)

La vivo post la morto laŭ la kredo de la korjakoj estas simila al tiu sur la tero. La enirejo al la subtera mondo estas gardata de hundoj, kaj tiu, kiu estis malbona al siaj hundoj kaj multe batis ilin dum sia vivo, ne estas enlasata en la subteron. Tial, se la mortinto kulpis tiurilate, oni devas kunmeti pecon da fiŝo al la gardantaj hundoj, tiam li eble povas mildigi ilin kaj tamen enveni. Tiu koncepto certe estas la kaŭzo, ke la korjakoj traktas siajn hundojn tre bone kompare al la kamĉatkanoj, kiuj ĉiam estas kruelaj kontraŭ ili.

83
La korjako Jutta kaj lia familio ĉirkaŭ la ursgrasa lampo.
(Fotis la aŭtoro)

La korjakoj estas idolanoj. Ili kredas je bonaj kaj malbonaj spiritoj kaj estas konfesantoj de la ŝamanismo, t.e. la arto per helpo de spiritoj ŝanĝi la pason de la okazaro. Ilia plej grava instrumento por tio estas la magia tamburo. Tia troviĝas en ĉiu jurto. Kiam estas festo, malsanulo estas kuracota aŭ io alia grava okazos, oni surprenas sian ŝamanan veston kaj ekfrapas la tamburon por elvoki la spiritojn. Nur malmultaj korjakoj estas lertaj ŝamanoj. Nia maljuna mastro diris, ke li estas tio, kaj je mia peto li surmetis sian ŝamanan veston. Sur la kapon li metis kufon, ĉirkaŭe garnitan per longa franĝo el perloj kaj feltufoj. Speciala felpelto kun amaso da ornamtufoj, perloj kaj tintiloj ankaŭ apartenis. Jen la maljunulö komencis frapi la tamburon kaj kanti. Tondris kun vera forto, li iĝis pli kaj pli fervora kaj fine venis en ekstazon. Subite li finis, tute lacigita. Li partoprenis per sia tuta animo kaj nun estis tute konsumita. Sed kion diris la spiritoj, li ne rakontis al ni.

Nun ankaŭ estis malfrue en la vespero kaj tempo iri ripozi. Ni ekkuŝis en niaj dormsakoj ene de la feltendo, dum ekstere la vento muĝfajfis kaj la hundoj ekaŭdigis siajn lamentadojn.

Ni restis dum pluraj tagoj en tiu jurto. La maljuna viro rakontis al ni multajn interesajn aferojn, kaj ni sentis nin bonege ĉe li. Niaj hundoj ĉiutage ricevis sian boacon. Mi tiom amikiĝis kun la maljuna korjako, ke li permesis al mi preni bildon de li en ŝamana vesto, kiam li frapis la tamburon. Kiam ni antaŭ kelka tempo en alia korjaka jurto petis permeson preni tian fotografaĵon, la koncernita viro tiel ofendiĝis, ke li poste apenaŭ volis respondi, kiam mi parolis al li. Li rapidis enigi la grandan tamburon en ĝian felan ujon, deklarante ke ĝi estas la ”doktoro” de la korjakoj.

Mi ankaŭ prenis bildon de la maljuna korjaka paro kaj iliaj du filoj. Estis vespero, kaj mi sekve devis uzi magnezion. Tuj antaŭ ol mi ekbruligis la fulmon, mi konsilis al la korjakoj ne rigardi al tiu direkto, ĉar ili tiaokaze estos blindigataj de la lumo. Post kiam mi prenis tiujn du bildojn, kiujn mi deziris, la pli aĝa de la filoj, gajhumora dudekjara junulo, petis ke li ricevu grandan kvanton de tiu pulvo kaj li vojaĝos al la plej proksima lamuta jurto kaj diros al la lamutoj, ke ili rigardu rekte al ĝi, kiam li ekbruligas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.