La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Tra Sovaĝa KamĉatkoAŭtoro: Sten Bergman |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Post kiam mi prizorgis la transporton de la kolektoj al Kluĉi, ni sekvonttage ekvojaĝis tien tra la vilaĝoj Uŝki kaj Kresti. Post tri tagoj ni eniris en la domon de nia amiko Persson, svedo, kun kiu ni konatiĝis sur la skuno de Swenson, kaj kiu nun sidis kiel la ĉefa reprezentanto de Swenson en Kamĉatko kaj gvidis la felkomercadon en granda parto de la lando.
Persson jam antaŭ longe invitis nin viziti lin dum nia vintra vojaĝo, kaj nun ni estis akceptataj per malfermitaj brakoj. Li tuj aranĝis banon, kiu gustis treege bone post la vizito ĉe la sovaĝuloj, tiom pli ĉar ni apenaŭ senvestiĝis dum du monatoj, de kiam ni banis nin en la varma fonto en Naĉika.
La domo de Persson estis treege komforta kaj pura. Li kompreneble regalis nin per kafo. Poste oni kun bona cigaro povis ĝui gramofonan muzikon kaj interparoli. Persson estis Norrköping-ano, kaj ĉar mia edzino kaj mi dum sekvo da jaroj ankaŭ estis tie, ni havis multajn komunajn konatojn kaj multe pri kio paroli. Estis vera festo loĝi en la gastama domo de Persson, kaj li regalis nin kiel princo.
Ĉiuvespere ni frandis kaliforniajn fruktojn, ĉokoladon kaj aliajn bongustaĵojn, kaj ŝajnis al ni, ke ni trafis rekte en la ĉielon. Persson ankaŭ priaranĝis, ke mi ne bezonis zorgi pri nutraĵo al la hundoj.
Sed ni havis alion por fari en la vilaĝo ol ripozi. Kolektoj estis pakotaj, plakoj rivelotaj, kaj mi intencis studi la birdan vivon en kelkaj nefrostiĝintaj riveroj en la ĉirkaŭaĵo. Plue estis necese havigi akompananton, kiu povos montri al ni la vojon tra la fama Jelovka pasejo al la okcidenta marbordo.
Ĉirkaŭ la varmiga bivaka fajro.
(Fotis la aŭtoro)
Interne de vastaj spacoj la Jelovka pasejo estas la sola ebla punkto en norda Kamĉatko por transpasi la potencan masivon de montegoj, kiu apartigas la orientan marbordon de la okcidenta. Sed ĝi estas malbone konata kaj timata tra la tuta duoninsulo pro siaj neĝoŝtormoj, kiuj povas furiozi dum semajnoj sen ĉeso. La malfacilo kun tiu montpasejo estas, ke kvar penigaj tagvojaĝoj estas necesaj por transiri de la lasta homloĝejo de unu flanko al la unua ĉe la alia flanko. Kaj okazas treege malofte dum la vintro, ke pasas kvar tagoj sen neĝoŝtormo en tiuj regionoj. Mi demandis al multaj personoj en la vilaĝo. Kiam ili eksciis, ke mi volas tra la Jelovka pasejo, ili repuŝis per ambaŭ manoj. Sed kamĉatkano, kiu konis la vojon, promesis akompani min por 1000 kronoj. Alia prenus sur sin la taskon, se li ricevus mian dutuban pafilon. Mi estis preta oferi Zeisslornon, sed pli mi absolute ne volis pagi. Fine mi trovis kamĉatkanon, kiu konsentis akompani min je akcepteblaj kondiĉoj.
Plenuminte ĉion, kio estis farota en la vilaĝo, ni diris adiaŭ al Persson, en kies gastama domo ni ricevis etan rememorigon pri la benoj de la civilizacio, kaj startis en suna vintra tago al la 90 verstojn malproksima vilaĝo Jelovka, kiu estis la elirpunkto de la transmonta vojaĝo. Ankoraŭ du kamĉatkanoj kaj unu siberiano el Jakutsk uzis la okazon sekvi niajn paŝosignojn. Ili ankaŭ intencis transiĝi al la okcidenta, marbordo.
Blovis malvarma, elnorda vento, kiam ni en la tagiĝo kelkajn tagojn poste forlasis la malgrandan vilaĝon Jelovka. La karavano konsistis el 52 hundoj, jungitaj al kvin sledoj, kiujn veturigis la supre menciitaj viroj kaj mi. Oni kiom eble kaŝis la vizaĝon en la vila felĉapo pro la vento kaj la malvarmo.
Sur ĉiu sledo ni ŝarĝis tiom da hundnutraĵo kiom eble. En distanco de ĉ. 300 verstoj de la vilaĝo KIuĉi al la granda rusa-kamĉatka vilaĝo Tigil sur la okcidenta marbordo, ni ne povis kalkuli pri plua alplenigo al la hundnutraĵo. Pro la malfacila tereno kaj havante tiom multe da alia ŝarĝo ni ne povis preni pli ol duonon de la fiŝoj, kiujn ni bezonis. Nun kiel ĉiam la kompatindaj tirhundoj suferis kaj devis kontentiĝi per duona porcio malgraŭ duoble peniga laboro ol ordinare. Sed ili havis bonan ripozadon ĉe Persson, povis tie bone manĝi kaj estis en brila stato.
Dum la unua tago ni havis neniujn aventurojn. Ni veturis tra betulaj kaj larikaj arbaroj, kaj kiam la suno estis subiranta, ni jam atingis ĝis la piedo mem de la montegoj kaj haltis tendare sub betulo apud intermontejo. Ni starigis ŝirmtendon kaj havis agrablan vesperon ĉirkaŭ varmiga fajro.
Jam antaŭ la tagiĝo ni elrampis el la dormsakoj en la mordan malvarmegon, kaj la leviĝanta suno trovis nin torde rampantaj laŭ interkrutaĵoj kaj montfendoj ĉiam pli kaj pli supren. La hundoj klopodis kaj spiregis. Senĉese oni devis kuraĝigi ilin per alvokoj ĉe malfacilaj lokoj.
La hundkaravano serpentumas antaŭen al la Jelovka pasejo.
(Fotis la aŭtoro)
Ĉiam pli kruta kaj senvoja estis la grundo, ĝis kiam ni fine survenis altebenaĵon, nomatan ”Stolbovaja Tundro”. Ĉiuflanke ĝi krutas apike. Nur en du lokoj oni povas pasi supren kaj malsupren. La kamĉatkanoj ofte rakontas, kiel danĝere estas, se onin trafas neĝoŝtormo sur tiu altebenaĵo. La ventego povas esti tiel forta, ke ĝi forbalaas la sledojn, kvazaŭ ili estus el papero, trans la montplataĵon kaj malsupren en la abismon.
En neĝa valo proksime de la kruco.
(Fotis la aŭtoro)
Sed ni estis favoritaj per sunlumo kaj tre klara vido. Ni ripozis sufiĉajn horojn tie supre. La panoramo estis tiel rava kaj grandioza, ke mi kredas, ke ĝi superis ĉion, kion ni antaŭe vidis en Kamĉatko.
Sudoriente leviĝis vico da potencaj vulkanoj, blankbrilaj de neĝo. Unu el ili sin levis pli alten al la ĉielo ol ĉiuj aliaj kaj suprenigis kolonon de fumo, kiu drivis suden. Estis Kluĉevskaja, la fiero de Kamĉatko. Oriente oni vidis la estingiĝintan vulkanon Ŝiveljuĉ kun ĝiaj neregulaj formoj. Ĉiuj vulkanoj en tiu direkto estis malnovaj konatoj niaj de la someraj kaj de la vintraj vojaĝoj. Sed okcidente je kelkmejla distanco leviĝis senlime bela kaj multpinta montaro, kiun ni sekvonttage transpasos kaj en kies mezo la pasejo situis.
Vespere ni tendumis en sovaĝa valo ĉe la piedo de la multpinta montaro. Nenio krom neĝo nin akompanis.
Antaŭatempe tie staris malgranda trunkdometo, konstruita kiel ŝirmo por la vojaĝantoj dum neĝoŝtormo. De ĝi nur restis kelkaj duone putraj trunkoj. La cetero estis dishakita je brulligno.
La kruco kun la orumita ikono.
(Fotis la aŭtoro)
Ĉirkaŭ la bivaka fajro ni diskutis la perspektivojn por la morgaŭa tago, dum ni manĝis nian simplan manĝon de sekigita salmo kaj teo. La plej maljuna kamĉatkano longe sidis fikse rigardante al la trembrila stelplena ĉielo. Poste li diris: ”Póslezáftra budet purga.” (Postmorgaŭ estos neĝoŝtormo.) Li vidas tion per la steloj, li komprenigis.
Jen ni sternis niajn dormsakojn sur la neĝo kaj endormiĝis kun la plej bonaj esperoj pri bela vetero dum la morgaŭa tago, kiam ni transiros la pasejon.
Ĉirkaŭ tagmezo de la posta tago ni staris tie supre sur la verto apud la kruco kun la ikono, lace konsumitaj de la penoj dum la lastaj horoj.
Ripozo apud la kruco.
(Fotis la aŭtoro)
Estis mirinde vidi krucon kun orumita ikono en tiu dezerto de la dezertoj. Sed tiu kruco ankaŭ estas konata tra tuta Kamĉatko. Ĝi estis starigita post terura neĝoŝtorma akcidento, kiu trafis rusan oficiston kun lia akompanantaro. Kaj li mem, liaj indiĝenoj kaj tirhundoj pli malpli difektiĝis. Post kiam ili en tri tagoj kaj noktoj trasuferis la neĝoŝtormon, ili duone senvivaj, kun manoj kaj piedoj frostdifektitaj sin trenis al homoj per la restantaj hundoj. Poste oni starigis tiun krucon por protekti estontajn vojaĝantojn kontraŭ la ŝtormoj.
Niaj akompanantoj forlasis la sledojn, aliris al la kruco, surgenui ĝis antaŭ ĝi kaj ripetfoje faris la krucosignon. Aspektis strange en tiu sovaĝa regiono.
Post kiam ni ripozis tie supre kaj admiris la grandiozajn etendaĵojn de la montegoj, ni daŭrigis la vojaĝon. Nun restis por ni proksimume 90 km. al homoj, sed la vojo kondukis malsupren kelkajn mejlojn kaj restis neniuj suprenirejoj. La neĝo, tie sur la montegaj krutaĵoj, estis tiel premita de la fortaj ventegoj, ke ĝi pli similis glacion ol neĝon.
La veturo iris en kapturniga rapideco malsupren de la montegoj kaj la plej grava tasko estis bremsi, kiom oni nur kapablis, kaj elvojiri de ŝtonblokoj. Kiam fine ni post senbrida malsuprenveturo kaj pluraj renversiĝoj nin trovis sur ebena grundo, mi sentis la brakojn tute paralizitaj post la ĉiama bremsado.
Sed nun ni ankaŭ trapasis la plej terurajn danĝerojn por tiu fojo kaj jam troviĝis sur la okcidenta marbordo, kvankam malproksime de la maro, sed estis ebena vojo tien. Ni kuiris nian teon kun gaja animstato malsupre en la betularbaro kaj poste veturis ĝis longe post la mallumiĝo. Ni volis atingi plejeble longe antaŭ la nokto, ĉar muĝis suspektinde supre en la montegoj – antaŭsigno de la timata purgo.
Sur tundro surkreskita de maldensaj salikarbustoj ni fine restis por la nokto. Fariĝis unu el la plej malfacilaj vintronoktoj, kiujn ni havis en Kamĉatko. Ĉirkaŭ noktomezo komenciĝis la neĝoŝtormo.
Sonis kvazaŭ muĝego kaj hurlado ĉirkaŭ ni, kaj la neĝo kirliĝis en densaj nuboj. Ni ekkuŝis sur la neĝo sen iaj ceremonioj, kaj baldaŭ ni estis tute kovritaj de la kirlneĝo. Ĝi kirle eniĝis en la dormsakojn kaj enpenetris ĉie. Pri dormo ne estis penso, kaj en la karbonigra mallumo oni nenion povis fari por plibonigi la situacion. Starigi sin estus nepoveble. La ventego puŝfaliĝis nin. Ni nur povis atendi la tagiĝon. Ni devis kuŝi tenante fermitaj la aperturojn de niaj dormsakoj, kiom ni povis. Estis vere terura nokto. Ĝi neniam volis finiĝi.
Mi ankoraŭ memoras ĝin kvazaŭ estus hieraŭ.
Tuj kiam komencis tagiĝi, ni ekmovis nin kaj elrigardis. La kamĉatkanoj kuŝis kovritaj de neĝo en sia felsako. Oni ricevis nubon da neĝo en la vizaĝon kaj ekbaton de la ventego, kiam oni elŝovis la kapon.
La vento blovis al Sedanka, nia plej proksima celo. Kun peno ni ŝovstarigis nin kaj decidis., ke ni provu trairi, antaŭ ol la neĝamasoj fariĝos tro profundaj. Tremante pro frosto kaj kun peltoj kaj dormsakoj plenaj de neĝo, ni komandis levigi la kompatindajn hundojn malsatajn kaj elĉerpitajn, kiuj nun en ses tagoj devis vivi per duona porcio kaj estis sovaĝaj pro malsato. Pri tekuirado ni ne povis pensi, sed samkiel la hundoj ni devis komenci la teruran tagon kun fastanta stomako.
En densa sinsekvo ni veturis plejeble proksime unu de la alia. Mi egale admiris la kapablon de la kamĉatkanoj kiel tiun de la hundoj trovi la vojon en la ŝtormo. Je unu okazo ni survenis frostiĝintan riveron. Ĝi faris kurbiĝon, tiel ke la hundoj estis trafataj elflanke de la ventego. Kaj hundoj kaj sledo estis pelataj alborde de la furioza purgo.
La neĝoŝtormo alterne kreskis kaj velkis. Se oni sin turnis kontraŭ la vento, oni ne povis spiri. Intertempe la neĝo ŝutiĝis tiel dense, ke oni nur vidis la plej proksimajn hundojn. Longajn tempojn ni sidis kaŭre sen povo levi la rigardon, fidante ke la hundoj sekvas la antaŭan sledon. Mi admiris la fidelajn bestojn kaj ĝojis, ke mi povos doni al ili tiom da manĝaĵo, kiom ili deziras, en la unua vilaĝo, kie troviĝas fiŝo.
Ni klopodis antaŭen dum la tuta tago. Vespere ni havis interkonsili ĝon. Ni ĉiuj timis novan tranoktadon kun dormsakoj kaj peltoj plenaj de neĝo. Ni decidis peli la hundojn ĝis ekstremo por se eble atingi al Sedanka. Krepuskiĝis. Ni venis sur vastan tundron. La espero trovi la vilaĝon antaŭ la nokto fariĝis ĉiam pli malforta, ju pli mallumiĝis. La hundoj estis ĝismorte lacaj, kaj ni ne estis multe pli fortaj. Ni neniom dormis lastnokte kaj nenion manĝis dum la tago. Plue ni estis trafrostitaj. La espero povi dormi sur planko en dometo viziis en malproksima foraĵo. La hundoj ankaŭ estis senkura ĝaj kaj kun peno antaŭen trenis la pezajn sledojn. Al ili ĉiuj pendis la kapoj.
Sed subite tremeto ekskuis ilin ĉiujn je unu fojo. Ili rektiĝis kaj aŭskultis. Ili aŭdis ion kaj plirapidigs la kuron. Ni apenaŭ kredis niajn orelojn pro ĝojo, kiam ni tuj poste aŭdis hundbojojn tute apude.
Lumo ekbriletis. Ni atingis la kamĉatkanan vilaĝon Sedanka kaj estis savitaj. Neniam vilaĝo estis tiel bonvena kiel tiu.
Ni estis bone akceptataj en tiu domo, kie ni enloĝiĝis. La tuta dometo krakadis pro la ventego, kaj ni sentis nin ĝojaj, ke ni trovis rifuĝon. En tiu nokto unu el la hundoj formanĝis sian jungrimenon pro malsato, ĉar en la vilaĝo ne troviĝis peceto da fiŝo por doni al ili.
Sedanka estis la unua vilaĝo de la okcidenta marbordo, kun kiu ni konatiĝis. Ĝi estis tute malsimila al la kamĉatkanaj vilaĝoj sur la orienta marbordo. Por la unua fojo ni nun aŭdis la kamĉatkanojn paroli sian propran idiomon. Kiel mi jam antaŭe menciis, ili ĉie alie parolas ruse. Sed en kelknombro da vilaĝoj sur la okcidenta marbordo, kien la komunikoj ĉiam estis malbonaj, la malnova kamĉatkana idiomo ankoraŭ konserviĝis.
Nia kamĉatkana gastiganto en Sedanka.
(Fotis la aŭtoro)
Ĉiuj homoj estis afablaj kaj helpemaj kaj faris konsiderinde pli simpatian impreson ol tiuj en la vilaĝoj sur la okcidenta marbordo.
Certe plejparte dependas de tio, ke ili tiel ekstreme malofte estas vizitataj de aliaj homoj en tiu malproksima vilaĝo kaj tial ĝojas, kiam iu venas.
En Sedanka nin trafis granda novaĵo. La bolŝevikoj, kiuj mallonge antaŭ nia forvojaĝo de Petropavlovsk estis forpelitaj el la urbo de la blankuloj kaj forkuris en la arbarojn, okupis la vilaĝon Naĉika, tranĉis la telefonan linion al Petropavlovsk kaj nun regis la du telefonajn fadenojn, kiuj kuris al la Kamĉatka valo kaj la okcidenta marbordo. Ili sendis sciigon al ĉiuj vilaĝoj, ke ili regas la landon kaj admonis la loĝantojn en tuta Kamĉatko marŝi kontraŭ Petropavlovsk kaj elpeli tiun blankan rabistaron, kiu loĝas en la urbo kaj kies sola celado estas per helpo de striknino kaj alkoholo rabi kiom eble da zibelaj feloj. Tiu sciigo antaŭ kelkaj tagoj kiel fulmo trafis ĉiujn vilaĝojn kaj ĝuste nun estis diskutata.
Sedanka estas tre originala vilaĝo. Ĝi kuŝas 50 verstojn flanke de la granda vojo laŭ la okcidenta marbordo kaj estas ekstreme malofte vizitata. Oni rimarkis je ĉio, ke la kamĉatkanoj estis tre malmulte miksitaj kun rusa sango.
Dum tiuj tagoj, kiujn ni restis en la vilaĝo, mi sciigis, ke ni deziras interŝanĝi al ni produktojn de kamĉatkana hejma slojdo. Kiel interŝanĝaĵon ni i. a. havis bombonojn. Unu kamĉatkano post la alia venis al nia restadejo kun diversaj objektoj. Plejparte estis betulŝelaj laboraĵoj el diversaj specoj, kun aŭ sen ornamaĵoj. Plue fajriloj, fiŝoleaj lampoj, modeloj de kanotoj kaj saporoj kaj multe aliaj. La tutan tagon alvenis la kamĉatkanoj, pleje infanoj. Ili ricevis por ĉiu objekto unu aŭ du plenmanojn da bombonoj en mikskoloraj paperoj.
Sed ni ne nur sidis kaj akceptis. Ĉiu dometo estis esplorata, kaj kiam ni forlasis Sedanka, ni ricevis pli ol 50 etnografiaĵojn. Mi devis lui ekstran sledon por transporti ilin al la granda vilaĝo Tigil, kiu estis nia plej proksima celo, kaj kie la objektoj estis deponotaj por pli poste iri per ŝipo al Petropavlovsk.
Kiel vojaĝan manĝaĵon ni ricevis donace de preskaŭ ĉiu dometo en la vilaĝo unu aŭ plurajn boacajn langojn. Kiam ili jam honoris nin per pli ol 20 frostigitaj boacaj langoj, mi devis multajn malakcepti. Oni povis vidi je ĉio en la vilaĝo, ke la kamĉatkanoj tute vivas per la korjakoj. En ĉiu domo oni manĝis nur boacan viandon, kiun la korjakoj devis doni. La fiŝkaptado nome tute malsukcesis en la lasta somero. Kiam la salmokaptiloj estis pretaj, la akvo altiĝis tiel eksternorme, ke ili estis forŝirataj. La tuta vilaĝo estis superakvita, kaj oni remis per kanoto inter la domoj.
Sekvante la Sedanka- kaj Tigil-riverojn ni jen atingis la grandan vilaĝon Tigil, la plej nordan lokon, kiun ni vizitis dum la ekspedicio.
Tie ni konsiderinde pligrandigis niajn etnografiajn kolektojn, enpakis ilin en kestojn kaj deponis tiujn ĉe la loka reprezentanto de la Hudson-Bay-kompanio por plua transporto al Petropavlovsk.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.