La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Tra Sovaĝa KamĉatkoAŭtoro: Sten Bergman |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Mi havis la intencon kun helpo de mia edzino dediĉi tiun vintron al studoj pri la boacbredantaj nomadpopoloj, la korjakoj kaj la lamutoj, en norda kaj meza Kamĉatko. Mi deziris ankaŭ ekkoni la kamĉatkanojn ĉe la okcidenta marbordo de la duoninsulo, kie malgranda restaĵo de tiu popolo ankoraŭ ne estas rusigita, kiel ĉie alie en Kamĉatko, kaj i. a. ankoraŭ parolas sian propran idiomon.
Kompreneble mi krome intencis daŭrigi la studojn pri la bestara vivo.
El la du supre menciitaj nomadpopoloj precipe la lamutoj estas tre malmulte konataj. Ili estas tungusa gento, kaj pri la lamutoj en Kamĉatko ne troviĝas multaj informoj en la literaturo. La kaŭzo estas antaŭ ĉio, ke estas ekstreme malfacile trairi al iliaj loĝejoj. Ili loĝas en la montegaj regionoj de meza kaj norda Kamĉatko. Se oni provas penetri al tiuj montegaj regionoj en la somero, oni renkontas rapidfluajn riverojn, marĉojn kaj densejojn. Dum la vintro marĉoj kaj riveroj estas frostigintaj, sed tiam la neĝoŝtormoj kune kun la montega tereno estas la plej malfacilaj baroj. Tamen estas pli facile atingi ilin dum tiu tempo ol dum la somero. Kiel nomadoj la lamutoj ja krom tio ne havas konstantan vivlokon sed transloĝiĝas ĉiame.
La korjakoj de Kamĉatko ankaŭ ne estas multe pritraktitaj en la literaturo, sed ili ŝajnas ne diferenci konsiderinde de tiuj korjakoj, kiuj loĝas norde de la duoninsulo kaj kiuj estas ĝisfunde studitaj kaj konataj per la valoraj verkoj de la rusa esploristo Joĥelson.
Mi tiam konsideris plej grave dediĉi la plejmulton de la tempo al la lamutoj, kies boacbredadon profesoro K. B. Wiklund petis min speciale studi.
La unua kondiĉo por povi efektivigi tiun ampleksan vintroprogramon estis unuaklasa hundaro, ĉar nur per helpo de tia estas eble dum vintro translokiĝi tra vastaj regionoj. Mi fidis al tiuj hundoj, kiujn mi somere aĉetis en Kluĉi. La planita vojaĝolinio okupas distancon de pli ol 2000 km., kiu tamen konsiderinde plilongiĝis.
Petropavlovsk vidata de Avaĉa Golfo. En la fono la Korjatskaja vulkano.
(Fotis René Malaise)
La demando nun sole estis, ĉu mi povos fari tiun longan sledvoja ĝon sen indiĝena akompananto aŭ ne. Se mi havus kun mi kamĉatkanon, mi devus havigi ankoraŭ unu hundjungitaron, ĉar sur ĉiu sledo estas loko por pleje du personoj kun ekipo, kiam koncernas longan vojaĝon. Tio konsiderinde plialtigus la kostojn, ĉar je tiu tempo hundjungitaro kostis ĉ. 1000 kronojn kaj indiĝeno ne estas dungebla dum la vintro por malpli ol 400 aŭ 500 kronoj monate. Al tio aldoniĝas nutraĵo por la hundoj, kaj ĝi estas multekosta afero.
Do fariĝus plikosto de 3 ĝis 4 mil kronoj. Tioman sumon mi ne povis elspezi, kaj fine ni decidis vojaĝi solaj, kvankam mi devas konfesi, ke estis iom timiga sento pensante pri la multnombraj neĝoŝtormoj, la longeco de la vojaĝo kaj la cirkonstanco, ke ekzistas neniuj fidindaj landkartoj. Sed la avideco je novaj esploroj kaj aventuroj loĝis tro forte kaj venkis ĉiujn dubojn pri la feliĉa rezulto de la vojaĝo.
Ni nur atendis por la alveno de la neĝo. Ĝi venis pli malfrue ol ordinare en ĉi tiu aŭtuno, ja, kiom longe oni povis rememori, ĝi ne venis tiel malfrue. La tagoj estis malvarmaj kaj serenaj sen ia neĝofalo.
La tero jam delonge estis malmole frostiĝinta kaj la lagojn kovris glacio.
La hundoj staris ĉe siaj palisoj kaj evidente ankaŭ sopiris je la neĝo.
Iun tagon ni volis kurekzerci la hundojn sur la glacio de la apuda lago. Ni havis kelkcent metrojn da senneĝa tero tien tra la urbo.
Tuj kiam ni altrenis la sledon, la hundoj komprenis, pri kio estas la demando, kaj furioziĝis pro raviĝo. Ili bojegis pro ĝojo, tiris kaj ŝiris siajn ĉenojn. Ni havis ĉian penon malhelpi al ili forkuri, dum ni jungis la sledon. Kiam mi poste komandis starton, ili ekkuris tiel rapidege, ke estis komplete neeble bremsi la sledon, malgraŭ ke estis senneĝa tero kaj tri homoj sidis en la sledo. En furioza rapido la veturo iris antaŭen laŭ la strato. Tiam venis kompateginda porko pace promenante iom apud la vojo. La tuta hundaro kiel bando da lupoj sin ĵetis trans la fosaĵon sur la sensuspektan porkon. Tiu ne havis tempon kompreni la seriozon de la situacio, antaŭ ol ĉiuj hundoj sin ĵetis sur ĝin kaj provis kapti al si pecon da porkaĵo. Ni enkuris en la grupon kaj provis per la piedoj forbati la hundojn, kiuj neniel atentis ĉiajn alvokojn. Se la sledo ne estus fiksiĝinta je telefona stango kaj ankre liginta ilin, ni certe ne sukcesus savi la vivon de la porko. Sed nun ni savis ĝin per komunaj fortoj, kaj kompatige blekante ĝi sin direktis hejmen. Du hundoj disŝiris siajn jungilojn kaj persekutis la porkon, sed estis kaptitaj. Kolerega virinaĉo elkuris el la domo, kien rifuĝis la porko, kaj postulis kompenson por la besto, sed kiam alvenantaj rigardantoj konstatis, ke la domaĝoj estas kompare malgravaj kaj la porko cetere ”niĉevó”, ŝi kvietiĝis kaj iom post iom sin retiradis. La postan tagon mi vidis la saman porkon esploranta rubejon, do ĝi ŝajne ne ricevis seriozan difekton.
Antaŭ nelonge jam unu el la hundoj sola ekspedis porkon, kaj, kio estis pli malbona, sola formanĝis ĝin. Sed estis malgrandulo, kaj la maljunulino ricevis keston da keksoj anstataŭ la perdita lardo kaj ni disiĝis kiel amikoj.
La ekipon ni jam delonge pretigis, sed la neĝo ankoraŭ ne venis.
Tiam ni eksciis, ke ĉe la vilaĝo Savoiko, nur 28 verstojn de Petropavlovsk, venis tiom da neĝo, ke oni povas veturi per hundoj tie. Por ne perdi pli da tempo mi decidis transporti la sledon kun ĝia ŝarĝo per ĉaro, al Savoiko, kien kondukis sufiĉe bona vojo. Mi sekve luis ĉevalon kaj ĉaron kun apartenanta viro, kaj la hundsledo kun ĝia ŝarĝo estis metata sur la ĉaron. Ĉe ties malantaŭa parto ni fiksis du longajn lignostangojn kaj al ili ligis la hundojn, kvin ĉe ĉiu flanko.
Post tio ni adiaŭdiris al la hejme restontaj kamaradoj, kiuj akompanis nin ĝis parto de la vojo, kaj al kelkaj japanaj oficiroj, kiuj estis venintaj por adiaŭsaluti, kaj la ĉaro fortintadis en direkto al Savoiko.
La hundoj, kiuj staris ligitaj la tutajn someron kaj aŭtunon, nepriskribeble ĝuis, ke ili povas sin movi. Tamen ili ĉiuj miskomprenis sian pozicion malantaŭ la ĉaro, kaj ĉiuj dek kredis, ke ili tiru la veturilon. Ili penegis kaj tiris per ĉiuj fortoj, tiel ke la ĉevalo bezonis labori preskaŭ neniom.
La gvidhundo Ĉernogubka.
(Fotis la aŭtoro)
Nun okazis la mirindaĵo, ke la saman tagon, kiam ni startis, la neĝo komencis veni. Kiam ni trapasis la duonon de la vojo, neĝadis sufiĉe dense.
Post la krepuskiĝo ni alvenis al Savoiko. La rivero, kiun oni devas transpasi, estis frostiĝinta, kaj la ruso volis transveturi ĝin kun ĉevalo kaj ĉaro en la mallumo sen antaŭa kontrolo, ĉu ĝin la glacio povos teni. Sed tiel ne fariĝis, kaj verdire estis feliĉo, ĉar tuj apud la alia bordo estis senglacia fendo, kaj mi devis longe iri serĉante, antaŭ ol mi trovis lokon, kie ni povis transiri. Sed ĉevalo kaj ĉaro devis resti sur la suda riverbordo.
Kiam ni vekiĝis matene, la tero estis blanka, kaj ni forlasis la vilaĝon kun la hundoj antaŭ la sledo. Antaŭ ol ni daŭrigas, mi petas prezenti la novajn tirbestojn, kiuj estos niaj akompanantoj kaj ofte nia savo dum la venonta vintro.
Nur tri restis de la antaŭa vintra vojaĝo. Estis Muŝika, la plej honesta inter ili ĉiuj, plue Kapitano, li kiu estis gvidhundo en la komenco de la antaŭa vintra vojaĝo, kaj Bjela, unu el la hundoj, kiujn mi ricevis donace en Kluĉi. La sep ceteraj estis novaj. La gvidhundo de la jungitaro nomiĝis Ĉernogubka, retenema sed tre inteligenta hundo, kiu bonorde sciis la komandovortojn kaj krome havis grandan kapablon trovi la vojon, kiam ĉiuj postsignoj estis forviŝitaj.
Pare kun ĝi iris Bussi, afabla kaj tre laborema hundo, kiu nur havis tiun mankon, ke ĝi tro uzis la fortojn en la komenco de la tago kaj poste ne kapablis tiri tre multe. La duan paron de antaŭe okupis la du jam menciitaj Muŝika kaj Bjela. En la sekva paro iris Laska kaj Magnaŝka. La unua estis batalema hundo, kiun oni neniam povis plene fidi. Ĝi ne malofte provis fuŝi en la laboro, kiam ĝi kredis sin neobservata. Magnaŝka (Longharulo) estis unu el niaj plej agrablaj kamaradoj dum la vintra vojaĝo. Ĝi havis kvazaŭ hidrargon en la korpo kaj neniam povis esti senmova. Krom tio ĝi estis tute ekscese afabla, kaj kiam ni aliris al ĝi, ĝi ĉiam volis salti al nia vizaĝo kaj leki nin. Kiam ĝi nur ekvidis mian edzinon aŭ min je longa distanco, ĝi komencis salti pro ĝojego. Ĝi laboris tre energie kaj neniam fuŝis, sed kaŭze de sia granda vigleco ĝi ofte implikis la tirŝnuron.
Krome ĝi ne havis konsciencon kaj neniam sin ĝenis ŝteli hundfiŝon el la sledo, se ĝi nur trovis okazon. Sed ĝi trovis nenion malmoralan en tio, ĉar ĝi faris tion same volonte, se iu rigardis, kiel se ĝi estis sola, kaj tio ja estis simpatia trajto.
La hundoj pretaj por la starto.
(Fotis la aŭtoro)
La sekva paro konsistis el Topĉik kaj Opala. Topĉik supozeble estis la plej forta el ĉiuj niaj hundoj. Ĝiaj piedoj estis preskaŭ duoble fortikaj ol tiuj de la aliaj. Ĝi ankaŭ laboris kiel ĉevalo. Por ĝi la laboro estis ĉio. Ĝi donis sian tutan forton por antaŭenigi la sledon kaj malŝatis ĉiujn elturniĝojn kaj flankensaltojn. Ĝi neniam implikis la tirŝnuron kaj neniel interesiĝis por la plej freŝaj spuroj de ĉasaĵoj, kiujn ĝi krucigis. Kontraŭe ĝi neniam toleris, ke iu el la kamaradoj ĝenis ĝin, ĉu en la laboro aŭ dum la libertempoj, kaj grumblis, se iu tretis ĝiajn piedojn. Ĝi ankaŭ grumblis al la nigraj kornikoj, kiam ili venis tro proksime al ĝi kaj volis kolekti restaĵojn post ĝiaj manĝaĵoj. Ĝi ne ŝatis, kiam ni rapidis sed plej preferis tiri po unu mejlon en horo. Unu ĝia orelo pendadis post interbatalo. Opala estis tre granda kaj forta hundo, kiun ni havigis kiel anstataŭanton por alia, kiu difektis la kruron komence de la vojaĝo. Ĝi laboris ekstreme malbone. Mi neniam gajnis ĝian konfidon, kaj kiam mi havis ĝin du semajnojn, ĝi elŝiriĝis, kuris antaŭ la sledo kaj baldaŭ estis ekster vido. Poste mi neniam vidis tiun hundon kaj ankaŭ ne sopiris ĝin. La loko restis vakanta unu monaton kaj duonon, post kio ĝin okupis Karnauŝka, granda kaj brava hundo, kiu bone laboris.
En la lasta paro plej apud la sledo venis Pjostri kaj Kapitano. La unua komence estis bonega, sed post kiam en interbatalo ĝi estis mordata je la kruro, ĝi neniam povis labori bonorde. Ĝi aŭdis tre malbone kaj estis la sola inter la hundoj, kiu neniam montris sindonemon.
Je kelkaj okazoj ĝi eĉ provis mordi min, la plej malbona, kion tirhundo povas fari al sia mastro. Kapitano jam estas konata de la lasta vintra vojaĝo. Ĝi estis speciale interesata de leporaj spuroj kaj ĉiam ricevis ektiron, kiam ĝi pase provis flari je tia spuro.
Ĉar mi mem kondukis miajn hundojn dum la tuta longa vintrovoja ĝo, mi havis okazon ĉiutage studi ilin. Estis interesa konstato, ke neniu el la dek hundoj similis la alian. Same malsimilaj kiel homoj ili ĉiuj estis je ecaro kaj karaktero.
Oni ĉiam lokigas la hundojn laŭ tiu principo, ke la plej bonaj iras plej antaŭe kaj la pli malbonaj pli proksime de la sledo. Iri plej proksime de la sledo ĉiam estas malagrable por la hundoj, kaj se iu el la plej antaŭaj provas fuĝi, oni iom postenigas ĝin. Tiam ĝi havas la mastron pli proksime kaj laboras pli bone.
La tirrimenoj de ĉiu hundparo estas fiksitaj ĉe la komuna tirŝnuro je interspaco de unu klafto. La tuta tirŝnuro do estas kvar klaftojn longa.
La arkta varmbanejo. Rimarku la sinbanantan indiĝenon!
(Fotis A. Sandberg)
Nun estis mia plano, kun elirpunkto de la vilaĝo Kosyrevsk entrepreni antaŭenmarŝon al la montegoj kaj la nomadoj. Sed ni havis bonan vojdistancon trairotan antaŭ tio. Kosyrevsk nome situas pli ol 500 km. de Petropavlovsk.
En la vilaĝo Naĉika neĝoŝtormo malfruigis nin tutan semajnon.
Post kiam tiu ĉesis, fariĝis serena kaj morde malvarma vetero. La temperaturo malaltiĝis sub 40 gradojn C.
Je mallonga distanco de la vilaĝo kuŝas varma fonto, kie la kamĉatkanoj eĉ konstruis malgrandan budon. Ni veturis tien por nin bani iun tagon. Alveninte al la fonto ni trovis du hundsledojn antaŭ ni, ligitaj je ioma distanco. La malgranda arkta varmbanejo estis kovrita de neĝo kaj glacio kaj aspektis tute ne varma. Ni eniris. Malgranda bruldifektita tendforno staris en angulo. Fajro brulis en ĝi, kaj surestis tekruĉo. Kelkaj vestoj kuŝis sur benko. En la baseno sin banis kelkaj kamĉatkanoj.
Kiam mi tuj poste min banis, estis -36 gradoj en la aero kaj en la akvo +39 gradoj. Estis agrabla sento rampi en la akvon. Kiam oni sufiĉe longe kuŝis en la akvo, oni estis tiel travarmigita, ke oni povis stari nuda tre longan tempon en la morda frosto sentante neniom da malvarmo. Sed oni devas sin gardi ke oni ne trempas la kapon, ĉar tiam la haroj glaciiĝas. Dum de- kaj surmeto de la vestoj estis agrable havi fajron en la forno.
La kamĉatkanoj tre ŝatas tiujn varmajn fontojn, kiuj en Kamĉatko havas grandan reputacion kiel sanigaj fontoj. Ili estas supozataj povi kuraci preskaŭ ĉiujn malsanojn. En la pasinto mi menciis, kiel la fonto apud Zemljadik havas famon tra tuta Kamĉatko, ke ĝi povas kuraci sifilison. Iu ajn kuracista flegado en la interno de Kamĉatko ne ekzistas, escepte tiun, kiun povas prezenti iuj blufantaj ĉarlatanoj, sed estas la varmaj fontoj kiuj konsistigas la universalan sanigilon por ĉio. Se oni ricevis ian vundon sur la korpo aŭ hakis al si la kruron, tio estas kuracata en la varma fonto tiel bone kiel reŭmatismo.
Pro tiu lasta malsano tamen estas plej ofte vizitataj la fontoj. Ĉiu kamĉatkano, kaj viro kaj virino, suferas de reŭmatismo.
La viroj akiras ĝin dum la vintra ĉasado, kiam ili monatojn seninterrompe loĝas en tendoj, la virinoj en la malegale hejtitaj dometoj.
Marto kaj septembro estas konsiderataj kiel tiuj monatoj, kiam la akvo de la varmaj fontoj efikas plej forte. Se oni okaze havas difektitan fingron je tiu tempo, oni nur bezonas ĝin trempi por momento en la akvon kaj ĝi resaniĝas, ĉiuj asertis, sed mi neniam vidis tiun miraklon. En la monato de marto, kiam ankoraŭ regas plena vintro, la kamĉatkanoj do kutimas vojaĝi per siaj hundoj al tia varma fonto. Plejofte ĝi troviĝas je multaj tagvojaĝoj de la plej proksima vilaĝo. En la neĝo ĉirkaŭ la fonto ili starigas siajn tendojn, kaj poste ili kutimas resti tie kaj sin bani du-tri semajnojn en unu fojo.
Grandan parton de la tago ili pasigas en la varma akvo, kaj dum la noktoj, kiam ofte estas pli ol 30-grada malvarmo, ili dormas en siaj tendoj. Mi supozas, ke tiun reŭmatismon, kiun ili eble banforigas en la fonto dum la tagoj, ili reakiras dum la noktoj en la tendo. Sed neniam mankas, ke preskaŭ ĉiu kamĉatkalio povas rakonti pri iu kazo, kiam li mem aŭ iu membro de lia familio en nekredeble mallonga tempo estis sanigata de ia terura malsano per varma fonto.
En la vespero, antaŭ ol ni forlasis Naĉika, alvenis longa vico da hundsledoj al la vilaĝo el la Kamĉatka valo survoje al Petropavlovsk.
Subite Malaise aperis en nia bivakejo. Ni ne renkontiĝis post kiam ni disiĝis ĉe Ĉapina en la postsomero antaŭ kvin monatoj. Malaise lasis kreski harojn kaj barbon kaj aspektis treege sovaĝa, sed ni tamen rekonis lin, kaj la ĝojo estis granda ambŭflanke. Ni havis nur unu nokton por kunestado kaj sufiĉe por rakonti unu al la alia, do ni ne multe dormis en tiu nokto. Post nia disiĝo en la postsomero Malaise estis ĉe la granda lago Kronoki. Post la reveno de tie li restadis en la pinglarbaroj de la supera Kamĉatka valo. Nun li estis survoje hejmen al Petropavlovsk kun du luitaj hundsledoj, ŝarĝitaj per altvaloraj kolektoj, inter ili kelkaj unikaj birdoj, unu zibelo, kiun li mem kaptis, unu lutro kaj multaj aliaĵoj, ĉio en frostigita stato.
En la proksima mateno ni diris adiaŭ unu al la alia por ankoraŭ longa tempo. Malaise daŭrigis kun siaj akompanantoj al Petropavlovsk, ni en la kontraŭa direkto.
La aŭtoro en kamĉatka vintrovesto.
(Fotis Dagny Bergman)
Post unuhora veturo mi ekvidis beston sur la hundspuraro ĉ. unu verston de ni. Per la lorno mi kredis rekoni gulon. Ĝi iris flarante la spurojn. Kiam ni estis proksimume 500 metrojn de ĝi, la hundoj kaj la gulo preskaŭ samtempe ekvidis unu la alian. La gulo komencis kuri foren laŭ la hundspuraro, kaj mi povas aserti, ke rapidemo kaptis la hundojn. Ili tute forgesis, ke ili havas post si peze ŝarĝitan sledon kun du pasaĝeroj, kaj bojante per ĉiuj fortoj ili ekkuregis galope post la gulo. Mi lasis al ili liberan kuron, ĉar la tero estis nebarita kaj ebena. Ni ŝajne gajnis je la gulo, kiu trovis plej bone plirapidiĝi je galopego. Kelkajn ekscitigajn minutojn la persekuto daŭris, sed jen ni venis al rivero, kiu fluis senglacia laŭ unu bordo.
La gulo kuris trans neĝoponton, kaj niaj hundoj, kiuj estis tute furiozaj pro ekscito, volis postkuri la saman vojon. Nur kun plej granda peno renversante la sledon mi sukcesis haltigi ilin por elserĉi sekuran lokon, kie ni povis transpasi. Dume la gulo antaŭvenis kaj baldaŭ estis malaperinta en la arbaro, tiel ke ni devis rezigni la persekutadon.
Post tiu vigliga interamuzaĵo ni devis trapenetri montecan betularbaron kaj iom post iom alvenis al la rivero ĉe nova loko, kie trovi ĝis cignoj kaj anasoj. Tie ni faris agrablan kaj bone hezonatan tepaŭzon, dum la neĝo falis dense kaj kontraŭkutime kviete. Fariĝis pli ol unu decimetron alta neĝo sur la sledo, dum ni kuiris kaj trinkis nian teon.
Vespere la hundoj perdis la neĝokovritan vojon, kaj dum pluraj horoj ni ĉirkaŭvagadis en la mallumo ne trovante ĝin, ĝis kiam ni tuj antaŭ noktomezo je nia granda ĝojo ekaŭdis la hundojn en la vilaĝo Malka, kaj gvidate de la sono ni povis elserĉi la vilaĝon.
La hundoj, kiuj estis la solaj nedormantoj en la vilaĝo, salutis nin per senĉesa bojado. Ni elserĉis la domon de la kaŭkaziano Afaj Aleksandroviĉ, kiun ni vizitis la pasintan vintron, kaj sukcesis timigante veki tataron, kiu estis servisto ĉe li. Afaj mem estis forvojaĝinta je tiu okazo. Lastfoje, kiam ni ekloĝis en lia domo, li havis kvar bovidojn en la manĝoĉambro. Nun tiuj forestis, sed anstataŭe amaso da katoj ĉirkaŭkuris en la ĉambro. La tataro neniam kuraĝis ellasi ilin pro la hundoj, kaj tial estis terura haladzo de kato en la domo.
La proksiman nokton ni pasigis en malgranda agrabla jurto, kie ni renkontis tri kamĉatkanajn zibelĉasistojn. Ili kunhavis frostigitan zibelon, kiun ili pafis dum la tago. Ni havis agrablan vesperon kune, kaj kiam ni vekiĝis estis antau-Kristnaska vespero. La kamĉatkanoj ekiris arbaren, kaj ni daŭrigis nian vojaĝon kaj vespere alvenis al la vilaĝo Ganala, situanta ĉi-flanke de la vasta Ganalska Tundro.
Mia edzino kaj la hundsledo proksime de la vilaĝo Malka.
Nelonge post ni alvenis ne malpli ol 15 hundsledoj. Ĉiujn veturigis ”kommersanty”, kiuj nun komencis sian unuan longan komercvojaĝon por la vintro. La sledoj havis maksimuman ŝarĝon el ĉiuspecaj varoj. La komercistoj estis rusoj, tataroj, ĉinoj kaj koreanoj.
Vespere ni intencis soleni nian Kristnaskan vesperon tute senceremonie.
Ni kunportis Kristnasksakon en la sledo kun nuksoj kaj sekvinberoj, donaco de kelkaj svedaj maristoj, kiuj haltis en Petropavlovsk kun sia skuno. Sed dek komercistoj enloĝiĝis ĉe la sama kamĉatkano kiel ni, kaj ĉar ĉiu kunportis alkoholon por ”ŝmiri” siajn gåstigantojn kaj konvenigi ilin por negocoj, la kondiĉoj por nia Kristnaska festo estis tre malbonaj, kaj ni ŝparis nian Kristnaskpakaĵon, konsolante nin, ke ni povos soleni la venontan Kristnaskon en Svedlando, ne suspektante ke anstataŭe ni solenos ĝin en la kanalo de Suez. Dum la Kristnaska nokto ni loĝis preskaŭ same malvaste kiel en la jurto de la vulpĉasisto dum la antaŭa vintro.
La pensoj flugis hejmen al Svedlando, returne al la pasinta Kristnasko sur la tundro apud Ust-Kamĉatsk kaj antaŭen al la venonta.
Ni ankaŭ pensis pri tio, kiel statas por la kamaradoj en Petropavlovsk.
La kamĉatkano, ĉe kiu ni loĝis, havis kun ni 12 gastojn kaj apartenantajn 110 hundojn, kiujn gastigi. En la aliaj dometoj de la vilaĝo loĝis la ceteraj kvin komercistoj. Sed nia gastiganto havis la plej bonan domon en la vilaĝo kaj renomon pri plej bona nutrado de gastoj kaj hundoj, kaj lia domo ankaŭ estis vera gastejo. Dum ni restis tie, konsumiĝis 110 salmoj ĉiutage por la hundoj. Sed jen li ankaŭ povis esti fiera rilate al siaj najbaroj, kiuj malofte havis gastojn.
La alian tagon niaj Zeiss-lornoj rikoltis veran triumfon en la vilaĝo. Ganala estas ĉirkaŭita de altaj kaj krutaj montegoj. Mi eliris kaj pririgardis la montojn ; per mia lorno kaj ekvidis proksimume 50 montŝafojn (Ovis nivicola), kiuj akre desegnis sin sur la blanka neĝo sur montega pinto. Nur per la okuloj oni povis nenion vidi. La kamĉatkanoj alkuris por rigardi. Niaj lornoj cirkulis inter la flavuloj, kiuj rekte de la dompordo povis vidi la ”baranojn”. ”Tia lorno estus havinda”, estis la ĝenerala esprimo, kaj ne nur la komercistoj sed ankaŭ la kamĉatkanoj volis aĉeti ilin. Se ni mem ne bezonus ilin, estus la psikologia momento por ilin vendi.
Post Kristnasko ĉio pli kaj pli bone progresis al ni. Mi jam havis sufiĉe da tempo por vere amikiĝi kun miaj hundoj, kiuj dekurinte de si la grasecon de la somero nun ankaŭ ekhavis en bona ordo siajn muskolojn. Ni feliĉe transversis la vastan Ganalskan tundron, vizitis malnovajn konatojn en la diversaj vilaĝoj, transiris la nefrosti ĝintan riveron apud Verĥne Kamĉatsk kun sledo kaj hundoj sur du kunligitaj kanotoj kaj morde malvarman tagon enveturis en la grandan vilaĝon Milkova, akceptataj de la bojego de ĉ. mil tirhundoj.
Liginte la hundojn ni eniris en la domon de la kamĉatkana komercisto Korgunoff, kie ni havis nian restadejon en la pasinta vintro kaj nun estis bonvensalutataj kiel malnovaj amikoj kaj konatoj.
La maljunulo baldaŭ venos hejmen, rakontis la maljunulino, kaj ili havas abunde da jukolo al la hundoj. ”Nur deprenu la peltojn kaj eniru kaj trinku teon. Kiel teruran malvarmon ni ricevis”, diris la maljunulino. Post tio mi diris kelkajn vortojn al mia edzino. Dika grizhara viro, ĵus elveninte, ekaŭskultis, malfermis la buŝon kaj diris en plej pura sveda lingvo: ”Diable, kion mi aŭdis, ĉu vi ne parolis svede?” – ”Ĉu vi estas svedo?” mi demandis. – ”Jes, dank’al Diablo, ke mi estas svedo, kiam mi estas naskita en Gnesta kaj nomiĝas Jansson”, estis la respondo.
Ekestis demandado kaj rakontado ĉe la teglasoj. Jansson devis rakonti sian tutan historion, kaj kiel li trafis en ĉi tiun vilaĝon. Ĝi estis, kiel oni povas kompreni, tre varia. Jansson estis vaste konata tra tuta Kamĉatko. Ke ni ne aŭdis pri li, dependis de tio, ke neniu sciis, ke li estas svedo. Ili kredis, ke li estas amerikano. Antaŭatempe li loĝis en Petropavlovsk pli ol dudek jarojn. Dum parto de tiu tempo li estis bakisto, dum la resto drinkejmastro. Kiel tio lasta li fariĝis konata kaj ŝatata en la plej granda parto de la lando, ĉar Jansson estis malavara animo. Li gajnis sufiĉe da mono dum tiu tempo, sed jen li edziĝis al rusino, kaj tion li neniam estu farinta. ”Se vi ne jam estus edzo, mi donus al vi bonan konsilon: neniam edziĝu al rusino.
Tio ĉiam finiĝas malbone”, diris Jansson. Iom post iom li tamen feliĉe eksedziĝis, estis en Ameriko kelkajn jarojn kaj reiris al la marista vivo. Fine li kunveturis kiel kuiristo sur la skuno de Swenson dum ĝia lasta veturo, kiam ĝi ekflamis kaj forbruliĝis sur la maro; parenteze dirite kune kun niaj remenditaj plakoj kaj kinofilmoj. Li tamen savis sian vivon sed perdis ĉion, kion li posedis. Kune kun la ceteraj ŝiprompiĝuloj li denove albordiĝis en Ameriko. Sur unu el la aliaj skunoj de Swenson li poste transveturis al Ust-Kamĉatsk. Tie li aĉetis ok hundojn kaj unu sledon kaj nun estis survoje al la okcidenta marbordo de Kamĉatko por enloĝiĝi dum sia maljunaĝo ĉe Karlsson, lia malnova amiko kaj samlandano, kiu vivis en Kamĉatko pli ol 30 jarojn. Nun Jansson nur volis fari flankenekskurson al Petropavlovsk, antaŭ ol li transvojaĝos al la okcidenta marbordo.
Jansson estis viro de pli ol kvindek jaroj, kiu evidente suferadis malfacilaĵojn dum sia vivo. Li volis atendi la finon de siaj tagoj en Kamĉatko, kie li evitis impostojn kaj alian mizeron. ”Kaj mi tiel freneze ŝatas salitan salmon”, li deklaris. De sia junaĝo li ne estis en Svedlando kaj ne kredis, ke li iam revidos ĝin. ”Sed”, li diris iom melankolie, ”mi ja ne plu havas konatojn tie hejme kaj certe ne rekonus min en Gnesta. Sed salutu de mi al la maljuna Svedlando, kiam vi venos hejmen”.
Jansson ricevis kun si salutojn al Petropavlovsk, kie mi garantiis al li elkoran akcepton en la domo de la ekspedicio. Ĉar laŭ nia vojaĝplano ni haltos ĉe Karlsson sur la okcidenta marbordo iam dum la printempo, ni diris ”ĝis revido”, kaj tiel disiris niaj vojoj.
Ni deziris atingi la preĝejvilaĝon Tolbaĉik por ĉeesti la Kristnaskon de la kamĉatkanoj, okazontan post kvar tagoj. En Kamĉatko oni ankoraŭ kalkulas laŭ la malnova rusa stilo, kiu malfruas nian kalendaron per 13 tagoj. Sed tien ni havis kvar tagvojaĝojn, kaj do dependis de tio, ĉu la vetero estos bela, ĉu ni alvenos en tempo aŭ ne.
Ĉe la terkabano ni renkontis 16 hundsledojn survoje al Milkova por festi la Kristnaskon.
(Fotis la aŭtoro)
La hundoj estis en bonega stato. Ili senĝene kuris la mejlon en unu horo, malgraŭ ŝarĝo de preskaŭ 1000 kilogramoj kaj du pasaĝeroj. Ni pasis sen aventuroj la vilaĝojn Kirganik, Maŝura kaj Ĉapina, sed devis ofte daŭrigi longe post la krepuskiĝo. La gvidhundo multfoje helpis min, kiam mi perdis la vojon en la mallumo.
Inter Maŝura kaj Ĉapina ĉe la terkabano mezvoje ni renkontis societon de 16 sledoj. Ili ĉiuj estis survoje al Milkova por tie festi la Kristnaskon. Estis tutaj familioj kun idoj kaj infanoj. La virinoj kaj la infanoj kiel ordinare sidis kovritaj per feloj, tiel ke ili ne povis sin movi. Sur preskaŭ ĉiu sledo troviĝis pli malpli granda bareleto. Kion ĝi entenis mi ne bezonas rakonti.
Al Ĉapina ni alvenis malfrue vespere en komenciĝanta neĝado.
Ankaŭ la tutan nokton neĝis, kaj matene ŝajnis tute ne agrable. La neĝo kuŝis profunda ĉie, kaj daŭre neĝadis. Nia gastiganto absolute malkonsilis pluveturon. Sed tamen ni startis, ĉar ni nepre volis atingi al Tolbaĉik. Iris treege peze, kaj mia edzino devis plugi vojon per la skioj. Ĉirkaŭ tagmezo ni troviĝis ĉe Nikolke, nia somera bivakejo meze en la picĉarbaro. La bela rivero fluis senglacia, same kiel dum la tuta vintro, sed la kamĉatkanoj metis ponton super ĝi. Kiam ni alvenis al Nikolke, la hundoj kaj ni estis tute lacigitaj, kaj longa paŭzo estis necesa. Ke ni ne atingos al Tolbaĉik antaŭ la vespero, pri tio ni nun estis certaj. Sed en la sekvonta antaŭtagmezo ni esperis atingi tien.
Sur nia malnova tendloko el la somero ni faris fajron, kaj je la unua fojo depost Petropavlovsk ni kuiris kafon. Unu monato pasis, de kiam ni trinkis ĝin. Kiel ĝi gustis, mi ne povas priskribi. La neĝo falis dense kaj kviete, kiel hejme en Svedlando, kaj la piceojn plene ŝarĝis la pezo de la neĝo. La sola sono, kiu interrompis la silenton tie en la arbaro, estis kiam tuta neĝamaso ŝoviĝis malsupren de iu tro ŝarĝita branĉo.
Ni ne estis longe veturintaj antaŭ la fino de la mallonga vintrotago, kaj ĉar ĉiuj vojsignoj estis malaperintaj kaj la hundoj kaj ni ĉiuj estis elĉerpitaj, nun estis necese trovi konvenan lokon por tranoktado, kio ankaŭ prosperis al ni post ioma serĉado.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.