La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Tra Sovaĝa Kamĉatko

Aŭtoro: Sten Bergman

©2026 Geo

La Enhavo

12: Al la montegoj kaj la nomadoj

Kiam ni fine estis pretaj por starto, la karavano konsistis el ne malpli ol 17 hundsledoj, ĉar ankaŭ kelkaj aliaj felkomercistoj kaptis la okazon vojaĝi laŭ la irejo de la aino. Ili sciis, ke ili tiam trovos la ĝustan vojon.

Estis tre internacia societo, kiu en tiu januara tago ekvojaĝis de la vilaĝo Kosyrevsk supren al la montegoj en okcidento. Sur ĉiu sledo sidis unu persono escepte la nian, sur kiu ni vojaĝis duope. Ni 18 vojaĝantoj reprezentis ne malpli ol 8 diversajn popolgentojn: jen estis rusoj, kamĉatkanoj, koreanoj, lamutoj, korjakoj, tataroj, ainoj kaj svedoj. Oni povas rigardi kiel puran akcidenton, ke neniu ĉino ĉeestis. Ili kutimas ĉeesti ĉie. Ĉiu sledo estis jungita per dek hundoj.

Tial ekestis tre surdiga bleko, kiam ĉiuj 170 tirbestoj ekbojis en unu fojo.

Malproksime speguliĝis en la aero la montegoj prilumataj de la suno kaj la neĝoblanka Anaunga vulkano superstaris kiel postenanto meze inter ili.

Niaj hundoj estis treege bonstataj post la ripoztempo en la vilaĝo. Dank’al la granda akompanantaro ili ankoraŭ plivigliĝis. Sledhundoj ĉiam laboras pli bone, se multaj sledoj estas en akompano.

Sed sur la tundro, tra kiu ni vojaĝis forlasinte la arbaron, la neĝo kuŝis malfirma kaj profunda. La unua hundjungitaro, kiu devis plugi vojon, havis plej penigan laboron, kaj ni devis alterne veturi la unua. Kie la arbaro ree komenciĝis, ni faris paŭzon, ĉar la hundoj baldaŭ laciĝas vadante en profunda neĝo.

Kiam komenciĝis vespero, la arbaro fariĝis pli kaj pli praarbareca. Estis ŝvitiga laboro penetri tra la malebena kaj monteteca tereno.

Oni tre baldaŭ deĵetis la felvestojn malgraŭ la malvarmo. Brakoj kaj kruroj estis en granda danĝero, kiam la sledo flugis antaŭen inter la arboj. Ofte estis necese fulmrapide manovri ĝin jen al unu jen al alia flanko por ke ĝi ne frakasiĝu kontraŭ arbotrunko.

La longa vico de hundoj serpentumis antaŭen tra la senvoja arbaro ĝis tiom mallumiĝis, ke estis neeble vidi kiel veturi. Tiam subite montriĝis el inter la arboj antaŭ ni flamanta fajro. Tiuj, kiuj havis la plej rapidajn hundojn, nome antaŭveturis, trovis oportunan tranoktejon inter la altaj larikarboj apud rivero kaj kuntiris grandan ŝtiparon. Tie nun haltis ĉiuj ceteraj. Sur ĉiu sledo troviĝas hakilo, kaj baldaŭ la arbaro resonis de hakilfrapoj kontraŭ sekaj lariktrunkoj.

Baldaŭ flamis ankoraŭ unu ŝtiparo ne malproksime de la unua. Por ne bezoni degeligi neĝon, ni elhakis truon en la pli ol duonmetre dika glacio, kaj multege da tekruĉoj baldaŭ pendis super la fajro.

Ni havis agrablan vesperon ĉirkaŭ la bivaka fajro. Oni rakontis amuzajn historiojn, kaj la ridadoj resonis en la arbaro. Kiel kutime Sávanoh estis la centra punkto, kaj en sia treege komika rusa lingvo li rakontis la plej mirindajn historiojn pri siaj grandfaroj, dum oni trinkis teon, manĝis jukolon aŭ sekigis vestojn tramalsekajn de ŝvito.

La ĉielo estis stelklara kaj promesis bonan veteron por la morgaŭa tago. Sekve ni ne okupis nin pri starigo de la tendo sed bivakis en maniero, kiun mia edzino kaj mi poste uzis dum la tuta resto de la vintro. Ni tute simple sternis iom da branĉetaĵoj sur la neĝo ĉirkaŭ la fajro kaj poste metis la dormsakojn sur tion. La tuta societo nun aranĝiĝis kiel la radioj en cirklo ĉirkaŭ la du estingiĝantaj fajroj kaj ekdormis ĉiu en sia dormsako.

Pli poste en la nokto nin vekis la komuna bojego de ĉiuj 170 hundoj.

La kamĉatkaj hundoj havas unikan kapablon bojegi bele, se mi povas diri tiel. Ili efektive kantas, kaj kiam unu komencas, ĉiuj aliaj levas la nazon laŭ lupa maniero kaj partoprenas en la koncerto. La tono ĉiam estas plenda kaj melankolia, kaj se oni estas sola en la sovaĝejo kaj estas vekata de tiuj tirataj bojegoj, oni facile eksentas korpremecon. En la kantaj bojegoj, kiujn la tirhundoj, precipe en malvarmaj lunlumaj noktoj, elkrias super la dezerto, mi ĉiam kredis legi la pravigitajn akuzojn de generacioj da tirhundoj al la homo pri mistraktado, nesufiĉa nutrado kaj malbona varto.

Jam antaŭ la tagiĝo la plej matenviglaj komencis moviĝi kaj fari fajron. Ĉerta forto de karaktero estas postulata por rampi el la varma dormsako en 30-grada frosto, precipe se ankoraŭ ne estas lumo.

Oni volonte kuŝas atendante iomete, antaŭ ol oni elrampas, kaj oni kutime alternas leviĝi unua por fari fajron. Poste ne estas malfacile elrampi el la felsako.

Ni povis ĝoji je brila sunluma vetero, sed kompense estis morda malvarmo. Sekve oni ”vojdis” la sledojn antaŭ la starto, t.e. oni ŝmiris la glitilojn per varma akvo helpe de laneca ledopeco, kiun oni rapide glitigis sur ili post kiam la sledo estis renversita. La glitiloj fariĝis malmolaj kiel vitro per la akvo, kiu glaciiĝas samtempe kiam oni ŝmiras ilin. La diferenco estas tuj rimarkebla.

La supreniĝa deklivo komencis iĝi sufiĉe peniga, sed eĉ pli malfacila estis la densa arbaro kun ĉiuj siaj deblovitaĵoj. Kiel mi jam menciis, la societo konsistis plejparte el felkomercistoj kaj iliaj por transporto de varoj dungitaj indiĝenoj. Nun penvaloris al ĉiu veni la unua al la unua lamuta jurto por havi la plej grandajn ŝancojn pri la zibelfeloj. Sed kiam la vetkurado daŭris grandan parton de la tago, Sávanoh arogante deklaris, ke por li estas egale, ĉu li venas la unua aŭ la lasta. Li tamen ricevos egale multajn zibelojn. Li konis siajn lamutojn.

Multaj satanaj artifikoj estas uzataj de tiuj konkurantaj felaĉetantoj por superi unu la alian. Unu el la pli efikaj kaj malicaj estas, ke la antaŭestanto distranĉas je pecoj kelkajn sekigitajn salmojn kaj je konvenaj interspacoj ĵetas tiajn post si en la hundvojo. La hundoj de la sekvanta jungitaro nepre trovas la fiŝpecojn, ekbatalas pri ili, kuras en unu amason kaj implikas ĉiujn tirŝnurojn, tiel ke la veturigisto devas halti kaj disordigi ilin. Kiam ili kuris mallongan distancon plu, ripetiĝas la sama afero, dum la malfeliĉa komercisto ekhavas pli kaj pli furiozan humoron. Alian fojon en neobservata momento li ŝmiras ursgrason sub la glitiloj de la sledo de sia antagonisto.

Ĝi estas egale efika.

Fariĝis ĉiam pli malfacile penetri antaŭen, des pli alten ni supreni ĝis. Je unu okazo kvazaŭ pendis el hareto, ke mi ne frakasis al mi la piedon kontraŭ arbotrunko. Pli poste dum la tago okazis akcidenta minaco. Al mia edzino unu okulo preskaŭ estis detruata de akra, seka branĉo, kiu gratŝiris sangantan vundon unu milimetron super la dekstra okulo. Aspektis kruele. La tuta okulo fariĝis sanga, kaj ni devis degeligi neĝon je varmeta akvo por forlavi la sangon. Se la branĉo estus trafinta unu milimetron pli malsupre, la okulo estus perdita.

En la tepaŭzo mi rimarkis je mia teruro, ke mi difektis unu glitilon.

Tamen ĝi ne estis rompita, kaj mi esperis, ke ĝi eltenu ĝis vespero, tiel ke mi ne bezonu okupi tempon per riparo, meze en la tago. Mi poste veturigis tiel gardeme, kiel permesis la cirkonstancoj, kaj la glitilo eltenis ĝis vespero, kiam per helpo de Sávanoh, hakilo kaj tranĉilo mi sukcesis provizore ripari ĝin.

Vespere ni bivakis sub montega deklivaĵo en sama maniero, kiel en la pasinta nokto, kaj la leviĝanta suno trovis nin jam longe survoje, klopodantaj supren kaj kurantaj malsupren laŭ unu montodorso post la alia.

Ni nun estis meze inter la montegoj. Dufoje dum la antaŭtagmezo ni devis volvi la dikajn ferĉenojn de la hundoj ĉirkaŭ la glitiloj, maljungi la hundojn kaj ligi ilin malantaŭ la sledo por povi malsupreniri la montegajn krutaĵojn. Pluraj homoj devis kunhelpi por ĉiu sledo.

Subite la hundoj komencis intense plirapidigi la takton. Ili tute furioziĝis kaj bojegante kuris antaŭen galope. Ni konjektis, ke ili flaras boacojn, kaj ne daŭris longe, kiam ni ekvidis du malgrandajn punktojn, kiuj moviĝis malproksime. Per la lorno mi konstatis, ke estas du boacsledoj, veturantaj en direkto al ni. La hundoj ankoraŭ ne ekvidis ilin, sed ili flarsentis ilin. Baldaŭ ili ekrimarkis nin, kaj ni vidis ilin farantaj grandan flankeniron. Boacsledo kaj hundsledo nome neniam povas renkontiĝi. Tiam postrestas de la boacoj nur ruĝa makulo kaj kelkaj kornoj, ostoj kaj felŝiraĵoj. La du nomadoj sin gardis veni proksime al la karavano, kaj ni daŭrigis nian vojaĝon.

Sed nun fariĝis vera turmento konduki la hundojn. Ekscititaj kiel ili estis, ili kuris en furioza rapideco, kaj oni vidis, kiel ili fojon post fojo serĉesploris por ĉasaĵo. Sed ĉi-foje ili ne vidis la boacojn.

Sur ĉiu pli longa malsuprenira deklivo oni estis en vera danĝero pri la vivo, kaj ni plurfoje miris, ĉu ni alvenos vivaj al iu jurto. La hundoj tre malmulte atentis la komandovortojn. Ili nur volis antaŭen.

Oni veturis kontraŭ arbojn, posttreniĝis pendante, frapis brakojn kaj krurojn kontraŭ arbotrunkoj kaj devis dum la tuta tempo bremsi kiom oni nur kapablis. Malgraŭ ke estis 20-grada malvarmo kaj mi veturis en ordinara jako kaj sen ĉapo, mi ŝvitis kiel en la tropikoj. La haroj estis blankaj de frosto. La dekstra brako, kiu prizorgis la bremsbastonon, efektive doloris.

Fine ni elvenis sur altebenaĵon, kie blovetadis agrable. Tie oni povis ripozi sur la sledo kaj ne bezonis bremsi, dum la hundoj kuregis en plena rapideco. Sed baldaŭ revenis la krutaĵoj. En montega krutaĵo je la unua fojo mi devis rezigni kaj lasi la kurantan hundjungitaron por savi la vivon. Mi vidis, ke ni frakasiĝus kontraŭ granda arbotrunko, ĉar estis nepenseble flanken direkti la sledon kun tiu rapideco, kiun ĝi havis. Mia edzino kaj mi elĵetiĝis ĉiu al sia flanko kaj ruliĝadis en la neĝo. La sledo kuris kontraŭ la arbotrunkon, sed feliĉe ne rekte al ĝi sed iom flanke. La antaŭa arko krevis kaj la sledo ĵetiĝis renverse kun la glitiloj en la aero. Tio haltigis la kuron. Se la sledo kaj la hundoj daŭrigus kelkcent metrojn plu, ĉio estus perdi ĝinta, ĉar tie faŭkis abismo. Frostotremado trakuris mian korpon, kiam mi poste rigardis malsupren tie kaj pensis pri la sorto de la hundoj kaj de la sledo, se ili ne estus haltigitaj per la renversiĝo.

Post kiam ni trankviliĝis iomete kaj ekspiris post la teruro, mi devis amuziĝi riparante la sledon. Sávanoh helpis min nun kiel ĉiam. Estis necese havigi novan antaŭan arkon. Ni dehakis sufiĉe dikan betulon, faris fajron kaj surmetis la tekruĉon, sed ne por tetrinkado ĉifoje. La betultrunkon ni fleksebligis tenante ĝin super la fajro kaj poste kurbigis je U-formo. El la sledo ni elprenis kelkajn malmolajn, netanitajn fokfelajn rimenojn kaj metis ilin en la varman akvon de la tekruĉo, kie ili baldaŭ tute moliĝis. Per akrepinta tranĉilo ni poste faris la necesajn truojn en la arko, kaj per la plej artifikaj nodoj tiu estis fiksata sur la loko de la malnova, preta akcepti novajn puŝegojn.

La jurto nun devis esti ne tre malproksime, kaj tute subite la hundoj, kiuj nun kvietiĝis iomete, ĉiuj komencis bojegi denove kaj ekkuri galope. Ili ekflaris la boacgregon, sed nun la vojo estis ebena, kaj mi lasis ilin kuri tiel rapide kiel ili deziris. Ne daŭris longe ĝis kiam ni ekvidis etan malaltan feljurton, senlime bele situantan apud rivero, kaj post momento ni alvenis al la unua lamuta tendaro post 11/2-monata vojaĝo de Petropavlovsk. Mi estis tute lacekonsumita kaj la tuta korpo tremis post tiu terura streĉo, kiun mi spertis dum la lastaj horoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.