La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Tra Sovaĝa KamĉatkoAŭtoro: Sten Bergman |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Nur post balanciĝado sur la ondoj dum unu tagnokto kaj duono ekster la rivera enfluejo, la vetero trankviliĝis tiom, ke albordiĝo estus pripensebla. Suriri la bordon en Ust-Kamĉatsk ĉiam estas tre riska entrepreno. La bordo estas tute libera kaj sen ia ajn haveno. La giganta rivero, kiu post kurbiĝanta kaj torenta fluado tra la lando nun larĝa kaj potenca elverŝas sian akvon en la maron de Bering, formas la enirejon al la albordiĝa loko. Internen tra la rivera enfluejo do ni devas iri. Kie la ondoj kaj huloj de la maro renkontas la amasiĝintajn akvojn el interne de la lando, la tuto prezentas vidaĵon de nura bolanta sorĉkaldrono. Kiam la motorboatoj trairos tiun danĝeran lokon, ofte okazas, ke ili ne obeas la direktilon, renversi ĝas kaj malaperas kun homoj kaj ĉio en la ondoj.
Jam estis ĉirkaŭ vespero, kiam ni fine kune kun ĉiuj pasaĝeroj kaj entukpakaĵoj surbordigotaj nin trovis en granda pramo, kiu trenata de la motorboato de Jana, direktiĝis al la incitita enfluejo de la rivero.
Al ĉiuj homoj oni disdonis naĝan zonon por la trapaso. Kun streĉita sento ni alproksimiĝis al la danĝera punkto. La ondoj estis mallongaj kaj altaj kaj la fluo tre forta. La peza pramo malpliigis la rapidon de la motorboato tiom, ke ĝi nur rampadis antaŭen en la kontraŭfluo. Efektive estis terura situacio dum kiam ni antaŭenklopodis tra la enfluejo de la rivero. Se la motoro haltus, ni certe estus perditaj. Sed la afero iris feliĉe, kaj ni enspiris pro trankviliĝo, kiam ni estis interne sur la rivero. Neniam dum mia vivo mi vidis tiom da fokoj, kiom en ĉi tiu rivera enfluejo. Ili suprenigis siajn kapojn ĉie kaj scieme rigardis nin.
Sur la suda riverbordo situas la granda vilaĝo Ust-Kamĉatsk. Ĝi konsistas el amasiĝo da grizaj domoj kaj konstruaĉoj krom multege da terkabanoj kaj surfostaj domoj. La tuto faris ekstreme malagrablan impreson, kiun plifortigis tiu amaso da vilaĝanoj, kiuj rapidis al la bordo por renkonti. Efektive ni intencis tendumi sur ĉi tiu flanko de la rivero, sed la ekvido de ĉiuj, kiuj fariĝus niaj najbaroj, kaŭzis, ke ni tuj decidis tendumi sur la alia flanko.
Post kiam la pramo estis senigita je sia enhavo kaj postlasita, ni do per la motorboato transveturis al la alia flanko, kie situas la grandaj konservaĵaj fabrikejoj. Komencis krepuskiĝi kaj pluvi kaj estis malvarma, neagrabla aŭtuna vespero. Ni elŝarĝis niajn havaĵojn kaj surbordiĝis por serĉi konvenan lokon, kie ni povos konservi ilin.
Kelkaj scivolaj homoj kolektiĝis ĉirkaŭ ni, inter ili altkreska kaj dika viro en blua vesto kaj kun ŝraŭbtenilo en la mano. Virbovo minace alproksimiĝis al la societo. ”Look out for the bull, Madam!” (Atentu la virbovon, sinjorino) la altkreska viro kriis al mia edzino. Pretigante la vojon por la kolerega virbovo, ni interŝanĝis kelkajn vortojn.
”Va fanden hör jag, taler di svenska?” (Diable, kion mi aŭdas, ĉu vi parolas svede?) aŭdiĝis de la bluvesta viro, ”Mi nomiĝas Anderson kaj estas el Kristiania (Oslo)”. Estis neatendita kaj agrabla surprizo kaj krom tio konatiĝo, per kiu ni havos kaj utilon kaj amuzon.
Anderson nun alvokis kelkajn ĉinojn, kiuj devis prizorgi, ke nia pakaĵo estu metata sub bona gardo dum la nokto, kaj li tuj invitis nin al vespemanĝo en sia domo. Tie ni senprokraste estis prezentataj al sinjorino Anderson, eta bonvola japanino, kiu tuj ricevis ordonon surtabligi ĉiom, kiom kapablis la domo, kaj tio ne estis malmulte, malgraŭ ke la familio vojaĝos al Japanio la sekvontan tagon kaj havis preskaŭ ĉion enpakita.
Kiam Anderson prezentis sian edzinon al ni, li ekskuze aldiris:
”Jes, mi ja laciĝis ĉiam manĝi en restoracio, tial mi prenis edzinon.
Ŝi kuiras tiel bonan manĝaĵon.” Pri tio lasta ni baldaŭ vidis pruvon kaj ni povis konsenti tutkore.
La gesinjoroj Anderson pasigis la somerojn ĉi tie en Ust-Kamĉatsk kaj la vintrojn en Japanio. Anderson tie estis ekde la komenco de la fabrikejoj kaj pririgardis, ke la maŝinoj ne malfunkciu. Li estis iuspeca maŝinestro kaj per daŭra kaj fidela servado li akiris grandan estimon kaj bonajn enspezojn. Li diris, ke li nun ne tre aktive partoprenas la laboron, sed plejparte ĉirkaŭiras kun ŝraŭbtenilo riproĉante siajn japanajn subulojn.
Anderson montriĝis granda ŝercemulo kaj rakontis dum la paso de la vespero pri siaj sortoj kaj spertoj. Li travivis multon kaj i.a. servis kiel maŝinisto dum tri jaroj sur rusaj ŝipoj. Sed li ĉesigis tion.
Ŝajnis al li, ke la rusoj estas tro malbonaj maristoj kaj tro ofte ”ankras per la kilo”. Li trovis, ke la devizo de la rusoj tie ĉi en Kamĉatko estas: ”Skóro ni náda” (estas nenia urĝo) kaj ”Niĉevó, patôm …” (ne gravas, poste ... ). Bedaŭrinde tiuj esprimoj perdas sian amuzan pinton en la traduko, sed tiuj inter la legantoj, kiuj komprenas la rusan lingvon, certe ŝatos ilin. Pli poste ni povis ĉiel konstati ilian ĝustecon. Ni devis ridi ĝis malsaniĝo dum la vespero je ĉiuj spritaĵoj de Anderson. Pli malfrue en la vespero li komencis deklami kantojn el ”Fritjofs saga” (La legendo pri Fritjof – Romantika eposo de la fama sveda poeto Esaias Tegnér (1782-1846)), kiun li sciis parkere de komenco ĝis fino, kaj li kantis kelkajn svedajn kanzonetojn, kiujn li prezentis kun granda entuziasmo. Bedaŭrinde sinjorino Anderson ne povis taksi la koncerton, sed ni des pli ĝuis.
Nia bona mastro, kiu rigardis nin kiel samlandanojn, nun havigis al ni loĝejon por la nokto kaj la sekvontan tagon li prizorgis ke kelkaj ĉambroj senpage estis metataj je nia dispono por tiu tempo, kiam ni intencis loĝi en Ust-Kamĉatsk.
Gesinjoroj Anderson.
(Fotis la aŭtoro)
Feliĉe la vojaĝo de Anderson al Japanio prokrastiĝis kelkajn tagojn pro ventego, kaj ni havis okazon dum ankoraŭ kelkaj vesperoj ĝui lian bonhumoron. Sed kiam kvietiĝis la ventego, Anderson kun edzino iris en pramon, kiu estis trenata al la atendanta japana ŝipo, kaj poste ni neniam plu vidis ilin.
Sinjorino Anderson timegis antaŭ la marvojaĝo, kaj ĝi fariĝis pli terura ol ŝi povis imagi. Post kelkaj tagoj la ŝipo nome dum tifono ĵetiĝis sur iun el la rokaj Kurilinsuloj kun siaj pli ol 500 pasaĝeroj.
Ili tamen havis la unikan feliĉon albordiĝi ĉe insulo, kie la japanoj tute ĵus instalis radiostacion, kaj per helpo de tiu oni alvokis ŝipon, kiu savis ilin post 15 terurplenaj tagnoktoj.
Japana konservaja fabrikejo apud Ust-Kamĉatsk
(The Nichiro Co.).
La konservajaj fabrikejoj, kiuj kuŝas sur la norda bordo de la rivero, apartenas al la rusa-japana societo Denbigh & K-io. Ili konsistas el du kompleksoj, situantaj je interspaco de du kilometroj laŭ la marbordo. Ili okupas du milojn da japanaj laboristoj en la somero kaj estas funkciigataj en plej moderna maniero. Sude de la rivero estas plue du gigantaj fabrikejoj je interspaco de 15 kilometroj, nuntempe apartenantaj al la sama japana societo, nome ”The Nichiro Co, ankaŭ ili okupantaj du milojn da laboristoj. En la vintro la fabrikejoj estas senhomaj.
Salmoj ĉe la konservaĵa fabrikejo de Denbigh.
(Fotis A. Sandberg)
Interne de kelkmejla radio de la rivera enfluejo kreskas neniu arbaro. Tie etendigas marĉa malaltaĵo, distranĉita de sennombraj riverbranĉoj. Granda parto estas nekovrita tundro, la restaĵo maksimume surkreskita de salikaj aŭ alnaj densarbetaĵoj, sed ekzistas neniu efektiva arbo. La granda lago Nerpiĉe Ozero, kiu havas iom salecan akvon kaj estas same granda kiel Avaĉa Golfo, ampleksas grandan parton de la malaltaĵo. Sed ĉiuflanke krom oriente al la maro tiu marĉejo estas limigita de la montegoj, kiuj kuŝas je distanco de 30 ĝis 40 kilometroj, kaj se estas klara vetero, oni vidas Kluĉevskaja je 120-kilometra distanco.
Apud la du grandaj fabrikejoj de Denbigh kuŝas supermoderna kaj tre forta japana senfadena telegrafstacio, finkonstruita kelkajn semajnojn antaŭ nia alveno. La intenco estas, ke ĝi gardu la japanajn fabrikejojn kontraŭ la bolŝevikoj kaj en okazo de atako dum la vintro ĝi povu alvoki la japanajn militŝipojn, kiuj postenas en Petropavlovsk.
La pasintan jaron okazis elrabadoj de la flanko de la rusoj, sed nun la japanoj sin sufiĉe armis kontraŭ la eblo de nova rabado.
En tiu interrilato estas menciinde, ke la japanoj post la fino de la rusa-japana milito perforte havigis al si rajton je salmokaptado laŭlonge de la bordoj de Kamĉatko. Tamen ili ne rajtas fiŝkapti en la riveroj, nur en la maro, pro kio la japanoj dungis ruson kiel ĉefon por la fabrikejoj apudriveraj.
Per helpo de Anderson, kiel dirite, ni sukcesis akiri bonegan loĝejon. Ni tuj komencis la ekskursojn kaj kolektadojn. Estis jam en la fino de septembro, kaj ĉio portis la signon de la aŭtuno. Sur la tundro empetroj kaj vakcinioj estis maturiĝintaj, kaj aroj da migrantaj birdoj strekflugis de norde. Sur la tundro restis karadrioj kaj numenioj. Malgrandaj stilzbirdoj diversspecaj loĝadis laŭlonge de la riveraj kaj lagaj bordoj. Krom la mevoj tamen kolimboj kaj anasoj el diversaj specoj estis la plej karakterizaj birdoj. Inter la anasoj la pompa histrioniko estis unu el la plej oftaj.
Ursoj troviĝis apud Nerpiĉe Ozero, je kelkhora vojiro de nia bivakejo.
Ni ĉirkaŭvagis vaste sur la tundroj kaj veturis per boato kaj kanoto en la sennombraj riverbranĉoj. La rezulto de niaj esploroj estis kontentiga, kaj ni ĝojis, ke ni ankoraŭ dum kelka tempo havos okazon ekkoni tiun unikan pejzaĝon kaj ĝiajn loĝantojn.
Tiam subite atingis nin la sciigo de la ŝipestro de Jana, kiu haltadis dum du semajnoj por ŝarĝado kaj nun estis preta por ekveturo, ke ni devas tuj surŝipiĝi, ĉar la ŝipo verŝajne ne haltos en Ust-Kamĉatsk dum la reveturo de norde. Ni ricevis la sciigon tuj antaŭ la ekiro de motorboato al la ŝipo kun kelkaj pasaĝeroj. Enpaki ĉiujn niajn kolektojn en kelkaj minutoj estis neeble. Anstataŭe mi kunveturis en la motorboato kaj demandis la ŝipestron, kion li komprenas sub sia honora vorto. Li senkulpigis sin laŭeble, sed tamen asertis, ke li ne povas plenumi sian promeson. Se fariĝus ventego, li ekirus jam dum la nokto, se restus kvieto, li haltadus ankoraŭ du tagojn por ŝarĝado. Ĉagrenitaj pro tio ke ni estas trompitaj, ni tamen devis nin prepari por ekvojaĝo. Ni mendis motorboaton por la 6-a h. de la venonta mateno kaj enpakis niajn kolektojn kaj ceterajn apartenaĵojn dum la nokto.
Streĉa nokto estis por ni. Ni sciis, ke ni estus fortranĉitaj de la revojaĝo al Petropavlovsk, se ni maltrafus la ŝipon Jana, kiu estis la lasta ŝipo de la jaro. Tio signifus travintradon ĉi supre, ĉar la sola veturebla vojo al Petropavlovsk tra la interno de la lando estis 800 km longa, kaj ni malhavis vintran ekipon.
Ĉirkaŭ noktomezo komenciĝis la ventego. Ĝi venis muĝante de la maro, kiu en momento leviĝis ŝaŭmante blanka. Almenaŭ du-tri fojojn ĉiuhore dum la nokto mi eliris por rigardi, ĉu la ŝipo restas.
Dum la tuta nokto la lanternoj estis videblaj tie ekstere tra la mallumo.
Ili moviĝis supren kaj suben, malaperis kaj ekvidiĝis denove, tute laŭ la ruliĝadoj de la ŝipo en fortaj ondoj. Sed ĝi kuŝis ĉe ankro.
Sendiskute la situacio certamaniere similis al la nokto post la ŝiprompiĝo apud Kabo Lopatka.
Fine tagiĝis, kaj tiam fariĝis klare al ni, ke ne povas esti penso pri tio, ke ni provu elveturi al la ŝipo. La tuta maro ruliĝadis blanka, kaj de la rivera enfluejo la gigantaj ondoj leviĝis ĝis terura alto. Estis timiga kaj tragedia vidaĵo. Ĉirkaŭ la 6-a h. venis la japana maŝinestro, kiu kondukos nin al la ŝipo, kaj deklaris, ke estus certa morto por ni kaj la motorboato, se ni provus elveturi al Jana.
Sed kial restas Jana? Ĉu pro ni? Ĉu la ŝipestro eble pentis kaj intencas plenumi sian promeson kaj resti, ĝis kiam ni povos enŝipiĝi? Sed ĉirkaŭ la 8-a h. ĝi komencis moviĝi, kaj kun teruro ni vidis ĝin iri al la maro en norda direkto.
Ni nun staris 800 km de Petropavlovsk, fortranĉitaj de la reiro.
Sovaĝa montega regiono kaj arkta vintro nin apartigis de la ĉefrestadejo.
Sed ni decidis streĉi ĉiujn fortojn por venki ilin ambaŭ.
Ursidoj trenas relveturilon apud Ust-Kamĉatsk.
(Fotis A. Sandberg)
Irus alia ŝipo al Petropavlovsk ĵus antaŭe, se ne estus okazinta akcidento. Ĝi estis la bela trimasta komerca skuneto ”Avaĉa”. La tagon post nia alveno al Ust-Kamĉatsk mi vidis skunon luktanta kontraŭ la ventego ekstere sur la maro. Mi ne pli atente pensis pri la afero, sed la postan tagon ĝi kuŝis suprenĵetita sur la tundron. Ĝi venis de la Ĉukĉo-duoninsulo kaj Alasko kaj estus elŝarĝinta iom da varoj en Ust-Kamĉatsk kaj poste irinta al Petropavlovsk.
La Kluĉevskaja vulkano vidata de Ust-Kamĉatsk.
(Fotis Osorlin)
La situacio estis tre senesperiga. Skiojn kaj ceteran vintran ekipon ni havis en Petropavlovsk. Jam estis en la komenco de oktobro, kaj alproksimiĝis la kamĉatka vintro. La domo, en kiu ni loĝis, estis somera dometo konstruita en japana stilo kun ŝovfenestroj. Nun komencis la neĝado, kiu sternis sian blankan kovraĵon sur la tundro.
Sed ĝi ne venis kviete kaj bonkondute kiel hejme en Svedlando, sed en ŝtormo vipanta. Ĝi kirle penetris tra la fendohavaj fenestroj en nian loĝejon kaj metiĝis amase sur la planko. La temperaturo interne iĝis la sama kiel ekstere, tuj kiam oni ĉesis hejti. La lavakvo ĉiam estis glaciiĝinta en la matenoj. Pasis multaj monatoj, antaŭ ol ni sukcesis akiri dormsakojn el felo.
Ni tamen plejeble bone eluzis la situacion. Unu el niaj pli longaj kaj interesaj ekskursoj estis tiu al la norda bordo de Nerpiĉe Ozero, kie ni havis bivakon dum unu semajno. Tie ni faris plurajn novajn kaj interesajn konatiĝojn en la bestara regno.
Je la unua fojo mi tie renkontis la blankan akcipitron de Kamĉatko.
Estas impona birdo. Ĝi estas tutblanka je la koloro kaj same granda kiel asturo. Mi tre bone memoras, kiam mi renkontis ĝin unuafoje. Estis pluva oktobra mateno. Mi iradis ekstere sur la tundro.
Jen forleviĝis lagopo, jen karadrio. Subite mi ekvidis aron da lagopoj flugantan. Terurite ili sin ĵetis malsupren en kelkajn arbustaĵojn.
Tiam mi ekvidis, ke granda blanka birdo siblante venas tuj post ili. Sed ĝi ne povis sekvi ilin en la arbustaĵon, sed altiĝis kaj faris kelkajn cirklojn en la aero, rigardante por kaptotaĵo. Poste ĝi rezignis la ĉason kaj direktiĝis al mia loko. Mi enrampis sub arbuston.
Ĝi daŭrigis rekte al mi, ricevis kontraŭpafon kaj rulfalis teren. Poste mi plurfoje vidis la blankan akcipitron ĉasantan lagopojn en la tundra regiono, sed ĝi estis malofte vidata.
Iom poste renkontis min stranga ĉasaventuro tute apud la akcipitra loko. Malfrua vespero estis kaj tiel mallume, kiel povas esti, kiam la tero estas neĝokovrita. Mi estis survoje hejmen post longa irado kaj tre laca. En la arbustaro okazis. Mi iris enpense kun la pafilo surdorse. Subite mi preskaŭ falpuŝiĝis je granda besto, kiu kurlevi ĝis kun muĝa sono kaj preskaŭ morttimigis min, tiel nepreparita mi estis. Mi saltis kelkajn paßojn malantaŭen, alŝultrigis la pafilon kaj malŝarĝis ĉiom, kiom estis en ĝi, nome du kugletaĵojn, kontraŭ la monstro, ne sciante kio ĝi estas. La fajro ŝprucis el la tuboj en la mallumo, kaj la besto silentiĝis. Kun du novaj kartoĉoj en la pafilo mi nun singarde alproksimiĝis. Granda nigra objekto estis vidata sur la neĝo, sed ĝi ne moviĝis. Veninte ĝis kelkmetra distanco de ĝi, mi frotbruligis alumeton por pririgardi, kio ĝi estas. Imagu mian surprizon, kiam montrigis granda foko.
Hatasawa kaj Koike, du japanaj ĝentilhomoj.
(Fotis la aŭtoro)
La klarigo de la mistero estas jena. La granda Nerpiĉe Ozero staras en komuniko kun la maro per dek verstojn (unu versto=1.060 m.) longa rivero. La fokoj ofte supreniras tra tiu rivero al la lago, el tio la nomo, kiu signifas ”La foklago”. Sed nun kelkfoje okazas, ke la rivero kovriĝas per glacio, kiam ankoraŭ ekzistas grandaj glacitruoj en la lago, kie la vento facile disŝiras la glacion. La fokoj tiam restas en la lago, ĝis kiam ankaŭ ĝi frostigas. Kaj jen ili sin trovas en bela situacio. La ŝvelondado de la maro estas ĉiam aŭdata, kaj la terlango, kiu disigas de la maro la lagon, ne estas tre larĝa. Allogate de la bruado ili komencas rampadi tra la arbustaro kaj trans la tundron por atingi la maron. Ĝuste tian frosteligitan fokon mi renkontis.
Ĝi nur iom devojiĝis. Sed certe ne estas amuze, esti foko en arbaro.
La bestara vivo cetere estis malriĉa sur tiuj tundroj. Kelkaj malgrandaj brunaj musoj loĝis sub la neĝo. Intertempe ili suprenvenis sur ĝin, kie ili kelkfoje perdis siajn truojn, tiel ke ili ĉirkaŭvagadis sur la malmola krusto kaj fariĝis facila kaptaĵo al la nikteo kaj la blanka ĉasfalko, kiuj krom la blanka akcipitro regadis super la tundroj, la unua nokte, la du lastaj tage. La unuan ekzempleron de tiu impona blanka falko mi pafis sur la mastpinto de la skunruino.
Kelkaj korvoj kutimis ĉiutage flugadi laŭlonge de la mara kaj riveraj bordoj, avide pririgardante, kion la bordoj povus proponi. Mevoj, kolimboj kaj unuopaj anasoj ankaŭ apartenis al la ĉiutagaj gastoj, sed cetere ni devis etendi la ekskursojn trans la limojn de la tundro kaj de la delta lando por ekvidi ion novan.
La tutan monaton de oktobro kaj parton de novembro ni ankoraŭ loĝis en nia somera domo. Sed poste fariĝis tro malfacile.
Kiam ni vekiĝis matene, ni devis komenci elŝovelante la neĝon el la ĉambro kaj dishakante la glacion en la akvositelo. Fine sukcesis al ni trovi loĝejon iom pli indan al homoj en la japana radiostacio, kie du ĉambroj estis neloĝataj. Tie kiel najbarojn ni havis kvar japanajn radiotelegrafistojn kun iliaj servantoj. Inter la unuaj Masahiko Koike fariĝis nia speciala amiko. Krome en la sama domo loĝis la ruso Arkadi Miĥajloviĉ kun edzino, ĉiurilate tipa ruso kun aparte varia estinteco (policano, orserĉinto, felkomercisto, barbiro-ĥirurgo).
En la rusa vilaĝo transe de la rivero niaj specialaj konatoj estis la norvego Hansen kaj lia juna rusa edzino kaj la ruso N. P. Sokolnikoff, eksguberniestro super la Ĉukĉo-duoninsulo kaj la Anadyr-regiono kaj pli poste super la Komandor-insuloj. Nune la bolŝevikoj eksigis lin de lia ofico. Tiu lasta estis la plej klera kaj simpatia ruso, kun kiu mi konatiĝis dum la tuta ekspedicio. Hansen ankaŭ estis tre afabla homo, kiu montris al ni grandan bonvolon. Li akiris riĉecon kiel komercisto, sed perdis ĉiun sian monon, kiun li havis en rusaj bankoj.
Iun tagon en novembro unu el la radiotelegrafistoj enkuregis al ni preskaŭ perdinte la spiron kaj rakontis, ke li ekaŭdis alarmsignalojn de sur la maro kun la jena enhavo: ”S. O. S. Jana helpless, rudder lost.” (S. O. S. Jana senhelpa, direktilo perdita.) La loko de la akcidento enkaŭ estis sciigata, kaj ni konstatis, ke tio estas apud unu el la nordaj Kuril-insuloj, la ordinara loko, kie la tifonoj furiozas plej severe. Post longe ni eksciis, ke ĝi devis ĉirkaŭdrivi senhelpe en 11 tagnoktoj, ĝis kiam amerika ŝipo alvenis kaj posttrenis ĝin.
”Tion spertis la ŝipestro pro tio, ke li trompis vin”, aldiris la japano.
Alian tagon ni ekvidis la unuan hundsledon. Estis granda sensacio, kaj ni ĉiuj kuris eksteren por rigardi ĝin. La veturo iris rapide kiel sago.
El klimata vidpunkto Ust-Kamĉatsk estas treege malbona loko, kompare al Kabo Lopatka kaj la tuta okcidenta marbordo. De oktobro ĝis aprilo neĝoŝtormo, la timata ”purgo” de Kamĉatko, estas preskaŭ ĉiutaga gasto sur tiuj tundroj. Kelkfoje la neĝomultoj kirli ĝas tiel dense, ke oni ne povas vidi unu metron antaŭ si, kaj la ventego estas tiel forta, ke oni ne povas spiri kontraŭ ĝi, eĉ ne teni sin stare. Kelkfoje la neĝo estas subtile diserigita kiel faruno kaj kirle eniĝas ĉie, foje sentata kiel akraj pingloj, tiel ke oni ne povas teni malferme la okulojn. Ordinare estas 10 ĝis 15 gradoj sub nulo dum la neĝoŝtormoj, sed preskaŭ pli terura estas la ”malseka purgo”, kiam la temperaturo sin tenas ĉirkaŭ la frostpunkto. Feliĉe tio ne estas tre ordinara. Ve al tiu, kiun trafas tia malseka purgo malproksime de homejo. Ĉiu vestaĵo trapleniĝas per malseka neĝo. Oni sentas sin ĝisoste malseka. Sed kiam ĉesis la neĝoŝtormo, ĉiam venas la malvarmego, kaj kiom glaciiga ĝi tiam estas sentata, ne estas eble priskribi. Oni fakte rigidiĝas pro malvarmo, eĉ se ne estas pli ol 20 ĝis 30 gradoj sub la frostpunkto.
La neĝoŝtormoj ofte dum pluraj tagoj seninterrompe malhelpis al ni fari ekskursojn aŭ pli longajn vojaĝojn.
La japana radiostacio post la glacia bombardado de la maro.
(Fotis la aŭtoro)
La radiostacio ekestis ĉirkaŭita de tiel altaj neĝamasoj, ke la hundoj ofte promenis rekte sur la tegmenton. Kelkfoje la tuta fronto de la domo povis esti plene neĝkovrita, tiel ke oni devis elfosi la pordojn.
Dum la tuta tempo ni portadis planojn, ke en la paso de la vintro ni provos penetri al Petropavlovsk. Sed dum estis neĝoŝtormo ĉiun kaj ĉiun duan tagon, la ŝancoj pri sukceso estis tre malgrandaj.
Ni tial decidis atendi ĝis la postvintro, kiam la tagoj plilongiĝos kaj la neĝoŝtormoj laŭdire plimaloftiĝos.
La frapondoj kelkfoje superverŝis la tutan terlangon.
Komparu ĝian grandecon kun tiu de la homoj!
Maldekstre nia vintra loĝejo.
(Fotis A. Sandberg)
En soleco ni festis nian unuan kristnaskon en Kamĉatko. Mi devis kuri pli ol dek kilometrojn por havigi malgrandan salikarbuston, kiu fariĝis surogato por kristnaska abio. Ni vestis ĝin per kotono kaj sukcesis akiri kelkajn kandeletojn. Mia edzino bakis kristnaskajn kukojn per tiuj malgrandaj rimedoj, kiuj estis je dispono. Rizkaĉon ni havis, sed la lesivitan gadon ni devis anstataŭigi per salmo. Kristnaskan atmosferon ni tamen estigis. Sed estis stranga kristnasko, kiun ni festis en japana radiostacio sur la senhoma tundro ĉe la bordo de la Maro de Bering.
La pensoj flugis kaj hejmen al Svedlando kaj al la kamaradoj en Petropavlovsk. La lastaj almenaŭ povis havi pinon kiel kristnaskan arbon. Dank’al la komplezemo de la japanoj ni rajtis paroli kun ili per la ”senfadena” en la sama ĉambro kaj tiu de la krozŝipo Iwami en Avaĉa Golfo. Ni reciproke deziris bonan kristnaskon ĉiu en sia ekstremo de la lando kaj bedaŭris, ke ni ne povis ĝin festi kune.
La novjaron, kiu estas la plej granda festo de la japanoj, la ĝis sesdeko atinganta japana kolonio, kiu travintris sur la tundro, solenis per brua festeno. Al ĝi multaj rusoj el la vilaĝo estis invititaj, kaj ili venis multnombre, ĉiuj veturantaj per siaj hundsledoj. La festeno konsistis plejparte el manĝo kaj trinko kaj hura-krioj kaj finiĝis tiel ke preskaŭ ĉiuj rampis au ŝanceliĝis eksteren al siaj atendantaj hundjungitaĵoj, kiuj devis prizorgi, ke iliaj posedantoj alvenu hejmen. Ke ne al pli ol kelkaj unuopaj homoj frostdifektiĝis brakoj kaj piedoj en tiu nokto, estis granda miraklo, kiu tre honoras la hundojn.
Iom poste en la novjaro ni komencis la preparojn por la longa vojaĝo al Petropavlovsk, kiun ni decidis entrepreni per skioj. Unu hundsledon kun malmulto da hundoj ni intencis kunhavi por necesa pakaĵo, kiel tendo, dormsakoj, scienca ekipo, armiloj, provianto ktp. Sed ne estis facile havigi tiujn objektojn, kiujn ni neeviteble bezonis por la vojaĝo.
Niajn skiojn ni havis en Petropavlovsk kaj tial ni estis devigataj mem fari tiajn. Sed la plej granda malfacilaĵo estis akiri lignon. Ne ekzistis uzebla arbo en distanco de kelkaj mejloj. Fine mi ekvidis sur la skuna rompigaĵo kelkajn difektitajn kajutpordojn kaj sukcesis elpreni kelkajn tabulojn el ili, kiuj estis uzeblaj. Feliĉe ili ne necesis esti tre longaj, ĉar ni intencis fari kamĉatkanajn skiojn, konsiderante ilin plej konvenaj por nia celo.
La skuna ruino, kiun ni elrabis je skio-ligno.
(Fotis la aŭtoro)
Tiuj skioj havas longon de proksimume unu metro kaj duono kaj larĝon de du decimetroj, kaj sur la suba flanko ili estas kovritaj per foka felo kun posten direktitaj haroj. Kompare al la svedaj skioj ili havas la malkonvenecon, ke ili ne glitas tiel rapide, sed ili ankaŭ ne glitas malantaŭen sur deklivoj, eĉ se oni ne uzas bastonojn. Ili plue havas la avantaĝon, ke ili ne algluiĝas en degela vetero kaj estas speciale konvenaj, kiam oni volas antaŭenŝovi hundsledon, pro tio ke ili ne glitas malantaŭen. Ili ankaŭ estas pli bonaj, kiam oni devas fari vojon al la hundoj en malfirma neĝo. Ili estas necesa apartenaĵo al hundsledo, sur kiu ili okupas malgrandan lokon dank’al sia nelongeco. Ĉe vojaĝoj per hundsledoj ili do estas konsiderinde superaj al svedaj skioj. Sed kiam temas pri nura irado de unu loko al alia, svedaj skioj sendube estas pli konvenaj.
Per la plej simplaj iloj ni nun ĉarpentis tri parojn da skioj. Ne estis facila tasko, precipe por mi, kiu devis fari du parojn, al mia edzino kaj al mi. Sed kiam ni fine pretigis ilin, ni opiniis, ke la rezulto estas tre bona. Sed nun venis la konsiderinde pli malfacila ĉarpenta provo: konstrui hundsledon.
Denove ni vizitis la skunan rompigaĵon, kaj rabis la plej bonajn pecojn kun rajtiga permeso de ĝia posedanto, kiu donis al ni plenan liberecon elrabadi la ŝiprompigaĵon. Tion li tiom pli facile povis fari, ĉar post la glacia bombardado de la maro la ŝipo estis plene frakasita en rubojn kaj nun tute senvalora.
Post kiam estis solvita la malfacila demando kolekti lignon, ni pruntis hejmen hundsledon kiel modelon. La intenco estis fari ĝin laŭ precize sama tipo kiel tiu de la kamĉatkanoj. La kamĉatkana hundsledo (”narta”) estas genie konstruita veturilo, se oni esceptas, ke mankas bona bremsaranĝo. Ĝi estas tipa arbara sledo kontraste al tiuj de korjakoj kaj lamutoj, kiuj estas tundraj sledoj. Kiel estas videble laŭ la bildoj, ĝi estas longforma kaj mallarĝa kaj tre malalta, destinita serpentumi antaŭen laŭ neireblaj vojoj tra arbaro. Sed plej kurioze rilate la sledon estas ke ekzistas eĉ ne unu najlo aŭ ŝraŭbo en ĝi. Ĉiuj artikoj anstataŭe estas kunligitaj per rimenoj el kruda fokfelo, kiu faras ĝin fleksebla laŭ ĉiu direkto. Sur la du longaj glitiloj sin trovas ĉe ĉiu flanko po kvar vertikalaj fostoj, sur kiuj la sledfundo kaj la ĉirkaŭa korbo sin apogas. La unua arko, kiu antaŭe kuntenas la du glitilojn, estas destinita por flankenigi arbustojn k.s. kaj por akcepti kaj mildigi puŝojn kontraŭ arboj kaj aliaj objektoj.
La dua arko, kuniganta la unuan paron de la fostoj super la sledo, tute simple estas la tenilo de la sledo. Tiu veturilo prizorgas la tutan vintran komunikadon en Kamĉatko, se ni esceptas la boacsledon de la nomadaj popoloj.
Ni bezonis multajn tagojn antaŭ ol estis pretigita la sledo, sed la vintraj tagoj ne estis tre valoraj en tiu neĝoŝtorme mordata loko.
Nun venis la plej granda malfacilo de ĉiuj, havigi tirbestojn al la sledo. Ordinara hundjungitaro estis ekstreme multekosta je tiu tempo en Ust-Kamĉatsk.
La vilaĝo Ust-Kamĉatsk kun koreanoj ekster sia subtera kabano.
(Fotis la aŭtoro)
Antaŭ mallonga tempo ni faris tre agrablan kaj valoran konatiĝon, nome la japana vintra ĉefo en unu el la grandaj japanaj fabrikejoj sude de la rivero. Lia nomo estis Minoru Hatasawa. Li ofte invitis nin al sia restadejo per la plej kortuŝe afablaj leteroj en angla lingvo, miksita kun rusa kaj japana, kaj sendis sian hundekspreson por venigi nin. Ni akceptis la invitojn kaj restis plurfoje dum kelkaj tagoj ĉe li. Ni interkonsentiĝis ke li estas ”la plej afabla gastiganto de l’mondo”. Li ne sciis limojn de sia bonvolo. Li regalis nin per la plej delikataj konservaĵoj, kaj se ni esprimis nian plaĉon pri io, li tuj donis al ni pli grandan kvanton el ĝi. Se ni interesate rigardis ion en lia ĉambro, li tuj volis donaci ĝin. Entute li volis fordonaci ĉion al ni. Fine ni nek kuraĝis rigardi nek montri al io kaj devis ekiri hejmen, por ke li ne donacu al ni la tutan fabrikejon.
Mi rakontis al li pri nia decido provi per skioj veturi la 800 km longan vojon al Petropavlovsk. Li ektimis antaŭ la plano kaj konsideris ĝin egala al morto, precipe por ”madame”. Li faris ĉion por nin averti. Ni rajtus loĝi senpage dum la tuta vintro en lia fabrikejo.
Porvivaĵon inkluzive brullignon kaj servistojn, ja, kion ajn ni postulus, ni ricevus senpage. Li nur bezonos sendi senfadenan telegramon al sia ĉefo en Japanio, kaj la afero estos aranĝita. Li tuj volis eksidi por skribi la telegramon. Ni sincere dankis lin pro lia afableco sed diris, ke nia decido estas neskuebla. Ni tamen trankviligis lin per tio, ke ni ankoraŭ ne startos en kelkaj semajnoj. Kiam li konsciis, ke ĉiuj persvadoj estas vanaj, li komprenis, ke li farus al ni la plej grandan utilon helpante nin pri la ekipo. Li nun ekiris por eltrovi tirhundojn, kaj ne pasis longa tempo, antaŭ ol li kolektis ses hundojn, kiujn li donacis al ni. Tio estis tre valora helpo, sen kiu ni eble ne estus povintaj starti.
Kun la plej grandaj malfaciloj mi sukcesis havigi dormsakojn, peltojn, boacfelajn botojn kaj aliajn necesaĵojn por vintra vojaĝo en Kamĉatko. Niajn kolektojn kunigitajn dum la aŭtuno kaj la vintro ni enpakis en zinkajn kestojn kaj deponis en magazeno.
Hedström en sia plej sovaĝa stadio.
(Fotis la aŭtoro)
Poste ni telegrafis al la kamaradoj, ke ni intencas starti per skioj al Petropavlovsk. En la vespero antaŭ la starto, Hatasawa mobilizis ĉiujn niajn japanajn amikojn, kaj deputacio el japanoj venis al ni por fari lastan provon igi nin rezigni la entreprenon. Ili promesis ĉion, se ni nur restos. Ili ankaŭ prizorgos, ke ni ricevu senpage nutraĵon al ĉiuj tirhundoj dum la resto de la vintro, se ni nur restos. Hatasawa kaj Koike havis larmojn en la okuloj, kaj estis kortuŝe vidi iliajn malegoistan bonvolon kaj amikecon. Ili fakte kredis, ke ni nepre pereos en neĝoŝtormo kaj malvarmego, estos formanĝitaj de sovaĝaj bestoj aŭ atakataj de sovaĝaj homoj. Kaj ili timtremis aŭdante ke ni devos dormi ekstere en la neĝo. Hatasawa volis donaci al ni ĉion, por ke estu komforte al ni dum la vojaĝo. I.a. li volis doni al ni tri kampajn litojn kaj proponis, ke lia ĉarpentisto faru tablon kun tri metrojn altaj kruroj por meti en la profundan neĝon, sur kiu ni komforte povos manĝi. Nur kun malfacilo mi igis lin lasi tion kiel ankaŭ sendi barelon kun petrolo, kiu ŝajnis al li bona por verŝi sur la brullignon, kiam ĝi estas malsekega en la arbaro.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.