|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DOMO INTER LA DUNOJAŭtoro: Maxence Van Der Meersch |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Tiom longe, kiom li povis kuri sen halti por reakiri la spiron, Silvano kuradis. Li transiris fosaĵojn, rekte trairis la kampojn, hazarde, nur celante malproksimiĝi de la franca landlimo. Li tiel iradis dum longa tempo, ŝajnis al li. Komence sendolora, la vundo nun suferigis lin.
Varma likvo elfluis el lia ventro laŭ la kruroj. Tamen, li plu paŝis, kun klinita kapo, same kiel oni rapidiras kontraŭ la vento.
Liaj oreloj zumis, sed li ne sciis, ĉu estis pro la rapideco de la kurado aŭ pro la progresiva senforteco, kiu invadas lin. Kaj, ne konsciinte pri tio, li alvenis al la bordo de la kanalo inter Dunkirko kaj Furnes. Unuafoje, li tie falis.
Li flanke kuŝis dum longa tempo. La doloro kreskis en li kune kun lia malforto. Liaj pensoj ne estis plu tiel klaraj kiel kutime. Li sentis sin kvazaŭ en sonĝo.
Per granda peno, li koncentris sian atenton. Li troviĝis ĉe la bordo de la kanalo, en tute senviva loko. La ununura domo, kiun li konis, meze de tiu erikejo, estis…
Silvano eksaltis. En la estiĝanta brumo, kiu invadis lian cerbon, la nomo Paskalina subite ekstaris kvazaŭ savlumturo. Abunde revenis lia kuraĝo. Nova forto hardigis lin. Kaj li genuiĝis, relevis sin, iomete atendis, kaj poste li denove ekiris.
Li paŝis pli malrapide. Nun, li tute ne kapablis kuri. Li plu iris nur per granda fortostreĉo de sia volo. Ĉiu paŝo kostis al li suferadon. Li subpremis ekkrion pro doloraj reagoj en la ventro, kiam li stumbladis sur la herbo. Sed en la tenebro, sur la akvo li vidis la malhelan speguliĝon de ponto, kiu strekis la kanalon. Tion li rekonis. Subita esper-reveno kuraĝigis lin. Kaj li denove antaŭeniris, nun pli rapide, ĉar alproksimiĝis lia celo.
Sur la senhoma kaj nigra ponto, li devis apogi sin sur la parapeto. Malvarma ŝvito kovris lin. Frostaj ondoj kuris tra lia korpo, elĉerpis liajn fortojn, forprenis lian tutan energion. Ŝajnis, ke liaj kruroj ne apartenas plu al li. Ili estis pezaj kaj moviĝis kun mallerta malrapideco.
Dum momento, li profunde spiris. Fulmdoloro boris lian ventron je ĉiu spiro. Sed malgraŭ la suferado, li daŭrigis, kontenta pro tiu doloro, kiu certigis lin, ke li ankoraŭ vivis.
Post momento, li rektiĝis. Per sia tuta volo, per sia tuta energio, li deziris denove ekiri, fari unu paŝon. La rigido de liaj muskoloj kaŭzis al li terurajn ŝirdolorojn. Li subite rimarkis, ke li ŝanceliĝas. Li timis fali sen konscii pri tio. Kaj li antaŭen kliniĝis, apogis sian manon sur la balustrado kaj iris plu. Li havis la impreson, ke li paŝas per mortaj kruroj, pezaj blokoj, kiujn li ne regas plu.
Trapasinte la ponton, li paŝis pluajn cent metrojn. Li fermis la okulojn, timigita vidi la kamparon kaj la ĉielon kirliĝi ĉirkaŭ li. La sango alfluis al lia kapo per grandaj doloraj puŝoj, kiuj resonis en li, kvazaŭ martelbatoj. Flamoj, sangaj lumbriletoj dancis antaŭ liaj fermitaj okuloj. Li trovis sin surtere, falinte sen rimarki tion. Kaj li kredis, ke ĉio finiĝis, ke li tuj mortos tie. Li tuŝis sian vizaĝon kaj sentis ĝin gutanta; li ne povis konscii, ĉu temas pri larmoj aŭ ŝvito.
Tiam li teruriĝis, ĉar li timis morti.
Longatempe, li restis tie, kuŝante sur la grundo, kunigante siajn fortojn, regante la nekontroleblan vertiĝon, en kiu lia kapo estis kunprenata. Poste, li malrapide reprenis sian memregon ; li ankoraŭ retrovis sian lucidan konscion. En lian menson revenis penso, kiu trankviligis lin. Li rememoris, kion iam diris al li maristo, kiun oni elmarigis senkonscia : « Mi scias kio estas, kiam oni mortas. Kaj estas tute ne grave. Kiam oni estas mortonta, kiam oni estas vere elĉerpita, tio tute ne gravas por vi. Oni estas sufiĉe kontenta, ĉar ĉio estas finita.» Silvano pripensis ; en sia tuta estaĵo li sentis indignon, ribelon, nenomeblan hororon fronte al la neniigo. Kaj li ĝojis pri tiu vivdeziro, daŭre firma en si.
Malrapide, celante ne veki tro akran doloron, li ŝovis unu manon sub sian jakon, malfermis la bukon de sia pantalono, pasigis la fingrojn sub sian ĉemizon kaj, kun ega singardo, palpis sian sangogluecan ventron. Trafinte la vundon, li tremetis sentante, ke la sango daŭre elfluetas inter liajn fingrojn. De tie foriris lia vivo.
Li premis sian manon sur la truon, retenis tiun elflueton. Kaj post plua ripozo, li sukcesis relevi sin, unue surgenue, poste stare.
Li denove ekpaŝis.
« Necesas… Necesas… » li flustris al si mem.
Sed li ne povis plu vidi. Li antaŭeniris tra ruĝa nebulo. Estis kvazaŭ arda feraĵo brulus en lia ventro. Li duonfleksiĝis por subpremi tiun doloron, kiu torturis lin. Li ne povis plu spiri. Li paŝis kiel blindulo. Duonkonscie, li trairis nekoherecan mondon, kie la neniaĵo enkorpiĝis kaj karambolis kun li, kie obstakloj subite estiĝis sen realo, sen ekzisto. Li vidis tion, kio ne ekzistis kaj ne vidis tion, kio ekzistis. Kaj li kredis, ke li daŭre paŝas ; li streĉis kaj kontrahis siajn muskolojn, dum li tere kuŝis jam delonge, ekde kiam li stumblis kaj rulis sur teramaseto.
Kuŝante sur la grundo, post tempeto li retrovis la konscion. Lia cerbo estis denove proviziita per sango, sekve revenis lucido. Li ree malfermis la okulojn, rigardis ĉirkaŭ sin kaj vidis teron, legomojn, ribujojn. Li estis en ĝardeno. Kun du vicoj de pirarboj ĉe la randoj, aleo malvolviĝis fore.
Unu momenton, per energia skuiĝo, Silvano sin apogis sur unu kubuto kaj rigardadis. Li rekonis la ĝardenon de Paskalina. Sen konscii pri tio, li estis trairinta la heĝon kaj falinta je kelkaj metroj de la domo.
Silvano lasis sin refali kun kvietiga suspiro. Li estis trafinta sian celon. Kun la okuloj direkte al la ĉielo, li kontemplis la komenciĝantan helecon, kiu blankigis la firmamenton. Eble estis la kvina. Post unu horo, Paskalina ellitiĝos, malfermos sian fenestron. Necesis atendi.
Baldaŭ tagiĝos. Kuŝante sur la dorso, Silvano komencis ekvidi ĉirkaŭ si la malhelajn siluetojn de la arboj, kaj, tuj apud siaj okuloj, maldikajn herbvergetojn, kiuj balanciĝis pro la matena vento…
Li sentis malvarmon. Lin sufokis pli kaj pli granda premo. Li alarmiĝis : neniam li povos atendi ĝis la tagiĝo. Kaj li intencis starigi sin por peti helpon. Se li sukcesos trafi la pordon, li estos savota.
Li provis stariĝi, kaj tio donis al li strangan impreson. Krurojn li ne havis plu. Almenaŭ, ili ne plu obeis lin. Ili eĉ ne sentis plu malvarmon. Tiuj ĉi estis ja kvazaŭ ili ne ekzistus plu. Neniam li povus paŝi.
Li ekpensis, ke li almenaŭ povos voki, krii por helpo. Per granda peno, li turnis sin flanken, por fiksi sian rigardon sur la fenestron de Paskalina. Kaj li ekkriis :
« Paskalina…! »
Poste, li atendis, kubutapoge.
Nenio moviĝis en la domo.
Silvano ektremis. Liaj fortoj elĉerpiĝis. Necesis ŝpari ilin, se li deziris elteni unu horon pli.
Tiam li ree kuŝiĝis sur la grundo. Trempitaj de sango, liaj vestoj alpremiĝis al lia korpo. Kaj li ekpensis, ke li estas tute sensanga post tioma sangado. Li subite ekkonsciis, ke liaj okuloj ne vidas plu la fenestron. Li ne vidos tiun-ĉi, kiam oni malfermos ĝin.
Grizaĉa nebulo alproksimiĝis al li, limigis lian vidon, kvazaŭ ĝi enmurigis lin en konfuza cirklo. Tio timigis lin. Li kunigis sian tutan spiron por krii :
« Paskalina… »
Sed lia voĉo ne estis plu aŭdebla.
Ĉirkaŭ li, la kamparo paliĝis. La ventblovo plifortiĝis. La herbo flustris ĉirkaŭ la kapo de Silvano, per lasta kareso tuŝetis lian vizaĝon. Lia dekstra mano daŭre tenis lian vundon fermita. Per la maldekstra, li palpis sian korpon sed apenaŭ sentis ĝin. Tiu bela kaj fortika maŝino jam ne apartenis plu al li. Kaj lia brako pli peziĝis, kontraŭvole refalis ĉe lia flanko.
Tiam Silvano sciis, ke li mortos sen revidi Paskalinan. Kaj por la unua fojo, li sentis sin malbrava, li malespere ekploris.
Li volis krii plu. Sed li esprimis nur konfuzan kaj neaŭdeblan sonon. Lian buŝon obstrukcis ŝaŭma kaj sangogusta muko. Nun mankis al li la forto por elkraĉi tiun ŝaŭmon. Kontraŭ lia volo, kun gargarobruo ĝi eliris el lia gorĝo, fluis en ruĝaĉa salivo sur lia mentono, invadis lian tutan vizaĝon.
Cetere, plejsupra indiferenteco eniris lin. Pli kaj pli malheliĝis lia menso. Ĉio ŝajnis al li konfuza, malproksima, ekster lia vivo.
Ĵermena, Lurĵo, Cezaro, eĉ Paskalina, tiuj estis nur vortoj, fantomoj, kiuj malrapide fariĝis nebulaj en lia memoro. Li mem, Silvano, estis nur nenio, nesensiva korpo, sur kio li koncentris reston de agonianta lucido…
Li unuafoje svenis ; rekonsciinte, li rimarkis, ke li laŭte ĝemas kaj ne povas ĉesigi tiun gorĝobruon, kiun li spirante eligas. Cetere, tio ne gravis plu. Malrapide, li reiris al la konfuza stato de naskiĝonto, la sonoj estis nur nedistingeblaj rumoroj, la lumo nur malklara blankaĵo sur liaj pupiloj…
Lia animo mortis la unua. Kaj nenion li ekkonis pri la lasta dramo, kiu okazis en lia karno – pri la ankoraŭa sovaĝa lukto de lia estaĵo antaŭ ol ĝi reestiĝos materio…
FINO
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.