|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DOMO INTER LA DUNOJAŭtoro: Maxence Van Der Meersch |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ĉar nun Silvano devigis ŝin labori, Ĵermena uzis la ruzon, kiun li instruis al ŝi por transpasi la limon.
Ŝi foriris kun amikino por enpaŝi Belgion kune. Revenante, ŝi lasis tiun personon antaŭiri ĝis la doganejo. Alvenante tien, la virino, kiu kunportis sur si nenian prohibitan varon, trankvile pasis, sed samtempe zorge enrigardis la doganejon por ekscii, ĉu la « kontrolistino » estas en la oficejo. Se tie ŝi ekvidis ŝin, tuj post la transpaso de la landlimo ŝi signis al Ĵermena. Tiu ĉi lasta, ankoraŭ en Belgio, atendis je cento da metroj sen deturni sian rigardon de la amikino. Ĵermena bone komprenis la signon ĉar ĝi estis klare videbla. Sen rigardi returne por ne atentigi la doganistojn, la virino haltis kelkajn sekundojn kaj simulis religi sian ĝarteron super la genuon. Poste, ŝi ree antaŭeniris.
Sed tio sufiĉis. Ĵermena tiam sciis, ke la kontrolistino ĉeestas. Ŝi ne riskis la aventuron. Ŝi returniĝis, realportis la tabakon al la eta nutraĵvendejo, kie ŝi proviziĝis, kaj atendis pli favoran tagon.
Se la amikino foriris ne farinte la konvenan signon, Ĵermena siavice transiris la landlimon.
Ŝi estis beleta virino, el tia peza kaj graseta raso, kiun la popolaj homoj elserĉas. Kaj ŝi sciis kiel uzi tian forton. Ŝi salutis la doganistojn kun plena rideto. Ŝi gaje respondis al la flirtemaj ŝercoj de la plej aŭdacaj. Per vigla sed neniam hezitema frapo, ŝi forpelis la troriskeman manon, kiu aŭdacis iri direkte al ŝiaj ĉarmaĵoj sen suspekti, ke ili fakte estas… kontrabandaĵoj. Tiel, ŝi transpasigis ĉiuvojaĝe tri kilogramojn da tabako.
Du-trifoje ŝi trafis pli senindulgan doganiston, kiu deziris montri sian fervoron kaj, mirante pro ŝia tre dika brusto, intencis ŝin priserĉi. Sed Ĵermena ja sciis kian rolon ludi en tia situacio. Ŝi ŝajnigis indignon, sencede rifuzis sin lasi priserĉi, postulis ke oni enirigu ŝin en la oficejon kaj venigu kontrolistinon. Tia vigleco imponis al la doganistoj. Por eviti la ĝenon venigi virinon, kiu plenumos ĉiujn tiujn tedajn manipulojn, ili ĉiufoje lasis Ĵermenan foriri sen plua insisto. Pro tiu kaŭzo, Ĵermena nur aŭdacis kiam ne ĉeestis la kontrolistino.
Tiun tagon, kiel kutime, ŝi jam iris por aĉeti tabakon – tri kilogramojn da « Richemond » – en la eta vendejo, tuj malantaŭ la oficejo de la belga doganejo, kiu situis je cento da metroj de la limo. Enirinte la kuirejon de la vendistino, ŝi metis la tabakpaketojn sub sian korseton, platmasaĝis ilin proksime al siaj mamoj, kaj malantaŭe ĉirkaŭ la koksoj. Antaŭ ol eliri, ŝi longe rigardadis sin en spegulo. Ŝian ŝarĝon oni ne povis suspekti.
Ĵermena aspektis nur iomete pli diketa.
Kontente, ŝi pagis sian aĉeton kaj eliris por reiri kun sia kamaradino, kiu atendis ŝin sur la trotuaro.
« Iru nun, ŝi diris. Mi sekvas vin. »
La amikino ekiris antaŭe. Cent metrojn malantaŭe venis Ĵermena. De fore, ŝi ne deprenis sian rigardon de la silueto de sia akompanantino.
La amikino alvenis antaŭ la francan doganejon. Ŝi haltis.
Ĵermena vidis, ke ŝi senĝene parolas kun unu el la oficistoj, kaj ridante ŝi dume rigardis tra la fenestron en la doganejon. Kaj ŝi transpasis.
« He! Ĵermena! » iu tiam ekkriis.
Ĵermena returne rigardis. Ŝi rekonis maljunan virinon, kun kiu ŝi iam laboris.
– Nu… Kiel vi, Honorina? ŝi demandis.
– Bone. Kaj vi? Kio nova? Kio pri Silvan’?
– Ankaŭ li fartas bone. Nu, v’ iras al Belgio , ĉu?
– Jes, por paroli al mia filin’. Kaj kion vi faras nun?
– Nenion ĉar Silvan’ bone perlaboras. Sed pardonu, Honorina!
Mi devas ja rapidi. Kiam eblos, ni babilos pli longe, ĉu?
– Bone. Salut’ al via edz’!
– ’Stas konsentite!
Ĵermena plu paŝis. Sed antaŭ si, la amikinon ŝi ne plu vidis. La virino estis jam for. Ĉu ŝi faris la konvenan signon? Tion Ĵermena ne povis diri.
Dum kelkaj sekundoj, ŝi hezitis. Ĉu la kontrolistino ĉeestas?
Ĵermena emis iri returne por alifoje reprovi. Ŝi tamen ekprenis sian decidon. Estus ja diabla hazardo, se la kamaradino sukcesintus halti, kliniĝi, malkaŝe religi sian ĝarteron kaj pluiri antaŭ ol Ĵermena vidus ŝin.
« Eĉ ne duonminuton mi parolis kun Honorina », ŝi diris al si.
Ŝi maltime pasis trans la landlimo per fosto markita, kaj alpaŝis al la doganejo. Granda ŝnurego, streĉita per longa tabulo, estis ligita al du limŝtonoj el cemento kaj baris la pavimintan straton.
– Ĉu ion por deklari, belulino? demandis la doganisto, iu Korsikano laŭ lia akĉento.
– Absolute nenion, respondis Ĵermena, malfermante la malplenan retsakon, kiun ŝi portis sub la brako por doni al si aspekton de trabutikonta dommastrino.
Ekvidante, ke la viro insiste rigardas ŝian nenormale ŝvelintan bruston, ŝi volis haste fini la aferon kaj pluiri.
– He! Ne tiom rapidu! Ne tiom rapidu! diris la viro, firmtenante ŝin je la brako. Kaj ĉu ne estas io tie?
– For la manoj! ekkriis Ĵermena, ludante indignon. Ne tuŝu min, ĉu?!
– Bone. Eniru la oficejon. Oni tuj priserĉos vin.
– Nu, ja ne pensu, ke mi lasos min priserĉi de iu vir’!
– Ĉeestas la kontrolistino.
Ĵermena sentis sin kovrita de ŝvito. Ŝi estis kaptota. Estis la unua fojo. Ŝi sentis tiom fortan emocion, ke malgraŭ ŝia memfido de virino, kiu jam travivis multajn delikatajn situaciojn, ŝia vizaĝo konsterniĝis. Tion ekrimarkis la doganisto.
– Nu, eniru, eniru do, li senpacience ordonis.
– Ne ’stas inde, Sinjor’, ĉar mi ja diris, ke nenion mi havas.
Ŝi rigardis lin per petegaj okuloj, provante kortuŝi lin. Sed la viro ne lasis sin malfirmigi.
« Oni ja vidos. Nu, rapidu! » li respondis.
Subite, Ĵermena lin vigle puŝis kaj tiel forte forpelis, ke li kontraŭvole sidiĝis sur la benkon kontraŭ la muro. Kaj ŝi ekimpetis direkte al la landlimo.
Belgio estis je nur malpli ol cent metroj. Se tiun limon ŝi trafos, ŝi estos libera.
« Virinaĉo! » ekriis la doganisto.
Li tuj stariĝis, kursekvis Ĵermenan. Ŝi aŭdis malantaŭ si la obtuzan bruon de liaj ferumitaj ŝuoj.
Ĵermena estis facilmova kaj fortika. Ŝi distance antaŭis la doganiston ; je nur dek metroj al Belgio ŝi jam estis, kiam ŝi koliziis kontraŭ disigita pavimo, kaj falis. La viro reatingis ŝin.
Sed ŝi jam plu kuris, sekvata tiom proksime de la doganisto, ke ties anhelantan spiron ŝi klare perceptis. Mano ekkaptis ŝian brakon. Sed ŝi atingis la limfoston, sin krampis al ĝi, plenforte kriegante : « Helpu! Helpu! »
Ĉeestis neniu. La kolerega doganisto ĉirkaŭtalie tenis ŝin. Per vigla skuo, li provis trudi ŝin delasi la prenon. Sed Ĵermena enprofundigis siajn ungojn en la foston, kroĉiĝis al ĝi kvazaŭ kato.
Tiam la doganisto fortege pugnobatis ŝiajn fingrojn. Ĵermena malfermis la manojn. Kaj kvankam ŝi daŭre baraktadis, la viro kuntrenis ŝin en la doganejon.
Tie estis nur dua doganisto kaj la kontrolistino. Sen plu rezisti, el siaj korseto kaj jupo Ĵermena eltiris tri kilogramojn da tabako.
– Ĉu tio estas ĉio? demandis la doganisto, kiu arestis ŝin.
– Jes, plorante respondis Ĵermena. Ne indas la pen’ viziti min.
Tamen de la kapo ĝis la piedoj, ŝi devis lasi sin priserĉi de la kontrolistino. Dume, ferminte la pordon de la oficejo, la viroj iris sur la trotuaron…
– Nu, demandis la doganisto, kiam li povis reeniri la oficejon post la serĉado. Ĉu vi havas monon? Ĉu vi akceptu mezaranĝon?
– Kion mi devus pagi? demandis Ĵermena, en kiu ekiĝis espero pro tiu propono.
– Nu, laŭ la tarifo, ĉirkaŭ ok – naŭcent frankojn.
Ĵermena sentis kvazaŭ ŝi falegas.
– Mi havas nur kvardek tri frankojn.
– Tiam, estas nenia solvo.
Ĵermena denove ploris, duone pro ĉagreno, duone por kortuŝi la doganistojn. Sed ili estis kutimiĝintaj kaj restis sensentaj.
– Kio okazos al mi? ŝi demandis.
– Vi ja vidos. Nur atendu, ke alvenos la leŭtenanto.
Tiuj paroloj donis ideon al Ĵermena.
– Sinjor’, ŝi demandis. Ĉu vi konas Lurĵon? Lia nom’ ’stas Dezire Lurĵo.
– De la movbrigado, ĉu? Kompreneble!
– Bone. Nu, informu lin, ke Ĵermena ’stas arestita.
– Kiel tio povus interesi lin? Ĉi li konas vin?
– Jes. Avertu lin.
– Ne primoku nin, belulino. Lurĵo certe zorgas pri aliaj aferoj!
– Nu, aŭskultu. Tamen avizu lin. Por vi, ne ’stas malfacile, ĉu? insistis Ĵermena, sentante ke la du viroj konfuziĝis. Vi ja vidos, ke li tuj alvenos.
La doganistoj rigardis unu la alian.
– Kial mia pet’ ĝenas vin? Ne ’stas granda help’, ĉu?
– Ba! diris unu el la viroj, oni povas ja telefoni lin, ĉe la movbrigado. Ni ja vidos.
Post unu horo, Lurĵo alvenis per taksio. Kiam la afero estis solvita, li kunprenis Ĵermenan al Dunkirko. Sed li ne liberigis ŝin.
Li igis ŝin supreniri en lian oficejon, ĉe la sidejo de la movbrigado.
Kaj malantaŭ ŝi, li ŝlosis la pordon. Li sidiĝis en sian lulfotelon.
Nur tiam li alparolis ŝin. Ĉar depost lia alveno al la doganejo, kie ŝi estis arestita, li nek pridemandis eĉ nek rigardis ŝin.
– Al vi ja ne mankas aplomb’, mia ulin’, li diris. Tri kilogramoj!
Vi freneziĝas, ĉu? Vi opinias, ke doganistoj ’stas stultuloj, ĉu?
Premita sur sia seĝo, Ĵermena denove ekploris.
– Kio okazas? pludemandis Lurĵo. Vi ’stis senmona, ĉu?
Ĵermena intencis respondi, sed plorĝemoj sufokis ŝin.
– La fiul’! ekkriis Lurĵo.
Ĵermena levis la kapon, senkomprene.
– Kia fiul’, jes ja! rediris Lurĵo. Vi opinias, ke mi ne komprenis, ĉu?
– Kion? povis fine demandi Ĵermena.
– ’Stas via belaĉa Silvan’, kiu devigas vin fari tian taskon. Li ne plu volas vin, mia ulin’. ’Stas nun lia piĉulin’ de Furnes, kiun li volas. Kaj kiam vi ’stos en prizon’, li ’stos libera kaj povos reiri tien for. Ĉu? Nu, mi tut’ ne komprenas, ke virin’ kiel vi, sperta kiel vi ’stas, lasas sin tiel fari… Tamen, se tion vi dezirintus…
Li ĉesis paroli kaj kolere stariĝis. Tiam Ĵermena impetis al li, sin ĵetis en liajn brakojn, pasie.
– Jes, ŝi diris per disaj vortoj, interrompitaj de larmoj, vi rajtas.
Li ’stas fiul’. Kaj mi stultulin’, nu! De semajnoj, mi laboregas kaj ’stas malfeliĉa kiel ŝton’. Li trudas, ke mi iru ĉien kun tabak’… Li trudas min fraŭdi je ĉiu doganej’… Oni centfoj’ preskaŭ prenis min!… Mi ne plu havas ion por vesti min. Li elspezas la monon, la tutan monon, kiun mi perlaboras por li.
– Kaj ’stas por tia ul’, ke vi rifuzis min, Ĵermena! Tamen, kiu pelis vin ĝis arest’? Kaj kiu trovis solvon por l’afer’?
– ’Stas vere! ’Stas vere, Lurĵ’! Mi malpravis. ’Stas vi pli bona ol li ; mi ’stos pli feliĉa kun vi… Tion mi bone komprenas nun.
Nu, mi ŝatus, ke li ja forirus, ke oni arestus lin, ke dek jarojn li restus en prizon’!
– Tio ne ’stas malfacile! Kiam vi volos, vi povos « doni » lin al mi. Mi ne maltrafos lin!
– Kaj tion mi faros! Jes ja, tion mi faros! Lin mi « donos » al vi! Nu, sufiĉas, ke vi faru traserĉon, hodiaŭ aŭ morgaŭ, kiam vi volos. ’Stas nun en la kel’ pli ol dudek kilogramoj da tabak’.
– Bone, diris Lurĵo. Nur silentu, ĉu? Morgaŭ mi venos. Kaj mi dezirus, ke li ne lasu sin aresti. Oni ne maltrafos lin, ĉifoje. Por longe, vi ’stos liberigita je li, mia belulin’. Kun mi, vi ’stus feliĉa, sciu…
– Jes, multe pli ol kun tiu fripon’! Li naŭzas min. Mi volus, ke li krevus! Nu, Lurĵ’, se vi daŭre deziras, ankaŭ mi bonvolas! Tion li ege meritas : repagu al li!
Kaj Lurĵo repagis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.