La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DOMO INTER LA DUNOJ

Aŭtoro: Maxence Van Der Meersch

©2026 Geo

La Enhavo

TRIA ĈAPITRO

Post kiam li deponis Tom en la nutraĵvendejon, Silvano emante gapvagi, decidis promeni ĝis la ĉirkaŭaĵo de Furnes, ĉar li havis nenion ajn por fari dum tiu tuta posttagmezo.

Trairante la kampojn, li alvenis apud Furnes, malnova flandra urbo, kies dentvica belfrido tre alte en la helblua ĉielo levis la bulbon de sia ardeza tureto.

Silvano ne iris pli foren. Li enpaŝis etan butikon, meze de domareto, por aĉeti panon kaj ŝinkon. Kaj manĝante, laŭirante la kanalon de Furnes li revenis al Dunkirko ; li iris laŭlonge de la malrapida kaj kvieta akvo, finmanĝante sian panon kun bona apetito. Kiam oni iras al Dunkirko, la vojo situas maldekstre de la kanalo. Sed tie Silvano ne ŝatis marŝi. Tro ofte la aŭtomobiloj trudas la piedirantojn flankeniri. Malplaĉis al li tiu longa unutona rubando, senfine disvolvanta sian perspektivon el gudrita makadamo, kies bitumo haladzis. Li preferis sekvi la dekstran kanalflankon, kie, en la herbo, apenaŭ desegniĝis padeto kaprica kaj dolĉa al la piedoj. Tie li piediris, kvietega, spirante kun feliĉo la freŝan aeron, en la malstreĉa etoso de tiu senfara posttagmezo.

Tiam li malkovris la malnovan « kabareton[9] ».

Tiel ekzistas lokoj, kies aspekto – pro nekonata kaŭzo – vin ĉarmas, vin senreziste ravas, vin subite instigas rekoni kaj ami la belecon. Ĉu nekonsciaj memoraĵoj, obskure revokataj el la profundejoj de la memoro? Ĉu rememorigo pri malnovaj bildoj?

Ĉu efektiviĝo de idealo malrapide formita en la profundo de la memo?

Silvano ne sciis, kie li jam vidis tiun lokon, kial li ĝin rekonis, ŝatis kaj plezure retrovis ties detalojn. Sed nediskuteble, ĉio el tio estis al li familiara. Certe iam li sonĝis pri tio. Ja en tia dekoro okazas la fabeloj, kiujn oni antaŭlonge rakontis dum lia infanaĝo.

Ĉio estis tiel, kiel devis esti.

Kaj, sen ia miro, Silvano forlasis sian vojon, malsupreniris la herban irejon, kiu kondukas al la gastejo. Li sidiĝis sur kamparstilan seĝon ĉe malnova tablo el kverko, kies ligno skrapita per vitropapero dise kaviĝis kaj ondoformiĝis. Atendante la gastejestron, li lasis sian rigardon vagi ĉirkaŭ si, sur tiujn aĵojn nekonatajn kaj tamen familiarajn. Ŝajnis al li, ke li subite eniris en la pejzaĝon de unu el tiuj anglaj gravuraĵoj, sur kiuj vidiĝas vojego, kie haltis fiakro kun du blankaj ĉevaloj ŝvitofumantaj ; dika gajmiena ĉeval-kondukisto, kiu trinkas glason da ĝino ; kaj, sur la herbo, dancantaj je la sonoro de violonistaĉo el hazarda renkonto, du aŭ tri paroj da junaj landsinjoroj kaj beletaj sinjorinoj.

La fiakro ne ĉeestis. Nur ĝi, kun la roluloj, mankis en la dekoracio.

Dum kvin minutoj Silvano atendis. La gastejestro ankoraŭ ne alvenis. Sed Silvano ne alvokis, ĝuante tiun kvietecon.

La gastejo estis konstruita apud la kanalbordo, laŭlonge de larĝa pavimita vojo forlasita, kvazaŭ ia vojego, kiu abrupte haltas, krute super la akvo. Post pli bona observo, Silvano komprenis, ke temas pri eksvojego, kiu iam pasis trans la kanalon per iu ponto nun detruita. Cetere, la novan ponton oni ekvidis je tri cent metroj de tie.

Grandaj arboj bordis tiun eksan vojon, enkadrigis la gastejon kaj tiun tutan loketon en aranĝo de densaj folioj. Tio aspektis kvazaŭ foliriĉa insuleto da verdaĵo meze de la monotona nudeco de la ĉirkaŭaĵo. Kaj, kutiminta je la sterileco de la sabla erikejo, je la arboj magraj kaj fuŝkreskaj, kiujn la marvento skuadis kaj turmentadis ĉirkaŭ sia loĝejo, Silvano nekonscie spertis la logon de tiu abunda vegetalaro, de tiu kvieta kaj nobla forto, kiu ŝajnis eliĝi el bela arbo.

Premita sub tiu vivopleno , la gastejo aspektis tute malgranda.

Malnova domo konstruita el sablobrikoj, nuntempe kolorigitaj de ŝtongriza patino, ĝi estis tre malalta, kvazaŭ enprofundiĝinta en la grundo. Grandega tegmento el ruĝaj tegoloj pezis sur ĝi, deklivis sur la fenestroj ; tie freŝaj kurtenetoj bluaj kaj blankaj aldonis ion pimpan kaj gajan – kvazaŭ kreitaj per ĉarma kaj diskreta estetika sento de avino. Sur la fenestrobretoj kuŝis ankaŭ kestoj verdaĉe farbitaj. Tie kreskis fuksioj kaj asparagusoj volviĝintaj ĉirkaŭ fajnaj subteniloj el blanka ligno. La malfermita pordo de la alloga malnova loĝejo ŝajnis instigo por eniri en la freŝon de la duonombro, kiu plenigis la internon.

Herbo kreskis en la juntoj inter la pavimeroj de la eksa vojego.

Tra la arbobranĉoj, la suno filtriĝis, sur la grundon projekciis rondojn el blonda lumo. Kaj tio estigis en la aero sennombrajn radiofaskojn, nubeton, ŝvebantan lumpulvoron, kiuj donis al tiu loko feinan etoson. Malsupre, piede de la taluso kruta, kiu ĉesigis la pavimitan vojon, la akvo murmuris per plaŭdoj kaj lantaj tremetoj tra la junkoj.

En la domo ekestis paŝbruo. Iu aperis sur la soljo. Antaŭ ol Silvano returne rigardis por peti trinkaĵon, li aŭdis etan surprizkrion. Tiam li vidis tre junan fraŭlinon, kiu mire lin rigardis.

– Ĉu delonge vi estas ĉi tie? ŝi demandis.

– De kelka tempo, jes.

– Kial vi ne alvokis?

– Ĉar mi sidis tre trankvila ĉi tie, kompreneble!

Ne vere sciante kial, li ridis, feliĉa senti sin tie, plena de svaga kaj dolĉa kvieto.

La junulino rigardis lin. Kaj ankaŭ ŝi ridis.

– Ŝajnas al vi eksterkutime, ke mi estas ĉi tie, daŭrigis Silvano.

Vi aspektas ege surprizita.

– Ĉar ne estas dimanĉo, ŝi respondis.

– Ĉu nur dimanĉe vi havas klientojn?

– Jes. Homoj, kiuj venas fiŝkapti aŭ deziras ripozi.

– Mi opinias, ke vi ne rapide riĉiĝos, se vi restas senlaboraj tutan semajnon.

Ankoraŭfoje ŝi havis ridon belan, junan, freŝan, – ridon de knabineto, pensis Silvano mirigite. Kaj ŝi naive respondis :

– Ho! ne. Sed de longa tempo, ankaŭ ni jam ne esperas riĉiĝi.

De kiam oni detruis la malnovan ponton, vi komprenas…

– Do vi estas ja trankvilaj tutan semajnon?

– Preskaŭ. Oni ne lasus min sola, vi ja sciu, se oni kredus, ke alvenos klientoj.

– Ĉu vi estas tute sola?

– Jes, miaj geonkloj estas foririntaj al Furnes.

– Ĉu ne viaj gepatroj, kiuj loĝas ĉi tie?

– Ne. Ili estas mortintaj.Ili mortis Ombro de tristeco pasis sur ŝiajn trajtojn, sen ilin longe malheli.

Oni sentis en ŝi superabundon da juneco, grandan vivĝojon, simplaniman miregon antaŭ la okazaĵoj, kiu malpermesis al ŝi daŭre resti trista.

– Nu, ŝi diris kun embarasa mieno, kion ni faros nun?

– Ĉu vi ne povus doni al mi trinkaĵon?

Sen scii la kialon, Silvano ne aŭdacis antaŭvidi, ke ŝi mem servu glason. Krome, la fraŭlino aspektis konsternita pro tiu peto.

– Neniam mi faris tion, ŝi konfesis. Neniam mi servis klientojn ; mi konas nek la trinkaĵojn nek la prezojn. Ne delonge mi estas ĉi tie.

Ekestis silento.

– Aŭskultu, ŝi fine daŭrigis, plej bone estus, ke vi foriru…

Tio estis tiel gajiga, ke Silvano ne povis ne ridi.

– Sed mi soifas, li protestis. Oni ne povas tiel forpeli klientojn.

La fraŭlino iĝis pli kaj pli perpleksa.

– Ĉu vere? ŝi insistis. Ĉu vere vi soifas?

– Jes ja! Mi ne volas ofendi vin, sed vi ŝajnas esti stranga komercistino!

Denove, ankaŭ ŝi ridis.

– Do, kion ni faros nun? ŝi rediris.

– Nu, en la hejmo vi havas tamen ion por trinki, kio eĉ estu nur por la dimanĉoj?

– Jes. Estas biero, vino, ribo-siropo.

– Bone. Mi tuj servos min mem.

– Prave. Estas plej simple. Venu ĝis la verŝtablo kaj mem elektu.

Silvano ekstaris, eniris en la gastejon. Neniam li vidis ion tian.

Ĝi estis ĉambro vasta, malalta, malhela, lumigita per etaj fenestroj.

La bruniĝinta plafono, la planko el bluaj ŝtonoj, la fumomakulitaj muroj, ĉio estigis apartan agordon, ian agrablan kaj freŝan klarobskuron. Du ŝprucoj el vigla lumo enfalis tra la fenestroj kaj trairis la ĉambron per krudaj radioj. La okuloj rapide kutimiĝis al ili. Tiam Silvano ekvidis, ke, multe pli ol nur gastejoĉambro, ĝi estas ia granda kuirejo, ĉambro kie la tuta domanaro kutime kunvivas. Kontraŭ la malantaŭa muro staris larĝa kameno, kian oni ankoraŭ kelkfoje vidas en la malnovaj farmobienoj de Flandrio. Tre alta, ĝi fariĝis pli mallarĝa ĝis la plafono ; duonalte, mantelo transverse trairis ĝin. Tuta sinsekvo da kaseroloj, marmitoj, lampo el kupro kaj statueto de la Virgulino estis ordometitaj sur tiu tabulo. La grandega aperturo de tiu kameno estis masonfermita. Oni tie lasis nur truon, tra kiu eniris la tubo de flandra rondpota stovo – fornelo ornamita per nikelitaj stangoj, kaj zorgeme polurita per grafito. Ĉiuflanke de tiu stovo staris unu brakseĝo, ambaŭ tegitaj per tapiŝo, kaj kies fundoj kaviĝis pro ĉiutaga uzado. Sur tiu ĉe la dekstra flanko dormis hundeto buliĝinta. Meze de la ĉambro, sub pendolampo kun granda lumŝirmilo el tapeto, staris tablo kahelita per blanka fajenco.

Kontraŭ la muro : servicoŝranko kun koloritaj vitraloj, kie supre viciĝis spicoskatoloj. Vidalvide, kontraŭ la alia muro : ne funkcianta malnova horloĝo kun senmova pendolo el kupro, en longa ingo el bruna ligno, kun ciferplato el blanka emajlo sen hormontriloj. En la angulo de la maldekstra fenestro : eta verŝtablo, kun breto sur kiu vidiĝis kelkaj boteloj kaj returnite metitaj puraj glasoj. Tiuj ĉi estis la solaj aĵoj por rememorigi, ke oni troviĝas en kabareto.

Silvano ne havis la tempon por vidi plu. La eta rufa hundo vekiĝis kaj, bojante furioze, impetis al li.

« Ĵim! Ĵim! Bonvolu…! » ekkriis la fraŭlino. Kaj ŝi kuris ĉirkaŭ la hundeton, penante sensukcese kapti ĝin.

– Li estas ja malica, ŝi diris, timigata. Li volas mordi vin!

– Lasu min fari, respondis Silvano. Mi kutimas.

Li ne moviĝis, lasis priflari la etan beston, kiu hirtigis la felon kaj alpaŝis al li malfide, senaplombigata pro tiu senmoveco.

Silvano malrapide alproksimigis la manon al sia poŝo, elŝovis sukerpecon, eklevis ĝin al sia buŝo, ŝajnis longe maĉi. Ĵim levis la kapon, pintigis la orelojn, kun interesata mieno. La haroj de ĝia dorso lante malaltiĝis. Silvano duonrompis la sukerpecon, donacis duonon al la besteto. Ĵim akceptis ĝin, kontentige krakmanĝis, svingis la voston. Tiam Silvano donis al ĝi la restaĵon de la sukero.

Kaj Ĵim ŝajnis paciĝi kaj akcepti la entrudulon!

– Estas eksterordinare, diris la fraŭlino. Li estas tiel malica. Mi vidas, ke vi ne timas hundojn.

– Ne, diris Silvano, amuzata ; male : mi iom scias, kiel dresi ilin.

– Kun Ĵim, neniu ankoraŭ sukcesis pri io ajn. Li estas tro malica.

– Se mi havus tempon, tamen mi ja volonte instruus al li kelkajn trukojn.

– Sen suferigi lin?

– Kompreneble. Tute male, kaj per multe da sukero.

– Estas bedaŭrinde, ke vi ne ofte venas ĉi tien : vi instruus al li prezenti unu piedon aŭ stariĝi. Mi havas amikinon, kies hundo scias fari tion… Tre afabla vi estas!…

– Kiam eblos la okazo, mi revenos ĉi tien kaj provos tion.

Silvano iris ĝis la verŝtablo, servis al si glason da blanka vino, ĝin kunprenis eksteren kaj metis sur la malnovan tablon, en la ombro. La knabino sekvis lin, apogis sin kontraŭ la muron de la malnova domo, kaj rigardis la junan viron kun scivolemo tiel naiva, ke ĝi ne ofendiĝis. Oni sentis, ke interesas ŝin tiu viro, kiu neatendite alvenis, servis sin mem, superfortis la furiozon de Ĵim kaj parolis pri instrui al ĝi trukojn.

– Do vi ne venis por fiŝkapti, ĉu? ŝi denove demandis.

– Ne, sed simple por promeni. Mi iom ripozas, ĉu vi komprenas?

– Ĉu vi ne laboras?

– Ho jes, tamen kelkfoje.

– Vi ne estas kafejestro, ĉu?

– Ĉu mi? Kial do? Ĉar mi sciis, kiel malkorki botelon kaj servi al mi glason? Ne, mi faras… eksporton. Kaj ĉu vi mem nenion faras ĉi tie?

– Ne ; fakte preskaŭ nenion. Mi helpas mian onklinon en la mastrumado, promenadas, ĝardenas. Nur de kvin monatoj mi estas ĉi tie. Antaŭe, mi loĝis en Nieuport[10], kun mia patrino. Sed ŝi forpasis kaj nun mia onklo zorgas pri mi.

Silvano rigardis ŝin, dum ŝi parolis. Ŝi estis tre juna, eble aĝis maksimume dek kvin aŭ dek ses jarojn. Tion oni konjektis pro la desegno de ŝiaj lipoj, kiuj tuj ridis pri la plej eta bagatelaĵo, pro la ankoraŭ simplanima maltimo en ŝia blua rigardo, kiu profunde rigardis vin fikse, sen malrespekto, kun ia naiva miro. Ŝi havis ruforajn harojn, kiujn oni antaŭvidis bruniĝontaj, fariĝontaj arde kaŝtankoloraj, sed kiuj, nuntempe, ankoraŭ konservis varmajn kuprajn rebrilojn. Ilin ŝi tiris ĉiuflanken de sia vizaĝo, sencede
malhelpante, ke ili bukliĝu aŭ ekflugu en malsaĝaj hartufetoj. Ŝi nodis ilin en dika bulo, tre malalte en sia kolo. Oni konjektis pri tio la senindulgajn konsilojn de rigora patrino. Tio ne malbeligis ŝin, sed male vidigis ŝian palan kaj rektan frunton, tiel donante al ĝi ion sinceran kaj puran. En la estonto, la aĝo sendube substrekos la desegnon de ŝiaj naztruoj, sed nun ili havis ankoraŭ tiun etecon kaj moveblecon de la infanaĝo.

Antaŭ ŝi, Silvano sentis sin mallerta. Li ne sciis pri kio paroli.

Ĉiuj liaj vortoj, lia tuta propra vortotrezoro, ŝajnis al li enhavi ion krudan, maldecan, kiu devus ŝoki tiun infanon. Li, kiu asertis posedi sperton pri virinoj, kiu ne renkontis unu el ili sen tuj pensi pri amoro, kaj sen provi plaĉi al ŝi kelkfoje eĉ nekonscie, sentis sin tiumomente senarma, konfuzita. La simpleco, la simplanimeco de tiu knabineto senaplombigis lin. Ĉe la aliaj virinoj, li ordinare kaptis pensojn, kiuj kongruis kun liaj : intereson, scivolon, afablan simpation aŭ malinklinon. Fronte al ŝi, nenia el tiuj sentoj tuŝetis lin. Kaj tiu freŝeco, tiu juneco kortuŝis lin. Ne longe li aŭdacis elteni ŝian rigardon. Ŝajnis al li insulteme vizaĝobservi ŝin, vidigi al ŝi la pensojn, kiujn ŝi sugestis al li. Li rigardis ŝian korsaĵon, ankoraŭ apenaŭ desegnitan, simile al brusto de adoleskantino. Ŝi surhavis etan robon el indieno, kies krucforma dekoltaĵo vidigis nur la brustkomencon, kaj plenigis Silvanon de ĉasta emocio, en kiu miksiĝis nenio malpura. Junecon ŝi simbolis al li. Ŝajnis al li honte senti malmoralan penson je ŝia apero. Image, li komparis ŝin kun io pura, senmakula, kiel blanka neĝo, sur kiu li hezitus stampi sian paŝmakulon.

– Kompreneble viaj geonkloj delonge loĝas ĉi tie, li daŭrigis.

– De ĉiam. Ambaŭ estas maljunaj, preskaŭ tiel maljunaj kiel la domo, mi opinias. De mateno ĝis vespero ili kvereladas, kaj unu ne povas vivi sen la alia. Estas kurioze, ĉu ne?

Denove, ŝi havis sian belan junan ridon, kiun Silvano ŝatus longe aŭdi.

– Verŝajne ili ne multe perlaboras en tiu ĉi loko, li diris por paroli plu, por respondigi ŝin, kaj revidi, sur ŝia freŝa vizaĝo, la ŝanĝantan kaj ĉarman rebrilon de la enaj emocioj.

– Ho! ne. Antaŭ tre longe, la vojo pasis ĉi tie, almenaŭ laŭdire.

Sed la ponto estis detruita dum la milito, kaj rekonstruita pli fore.

Tion mi mem ne bedaŭras. Pli kvietaj ni estas. Kaj samopinias mia onklo. Nur mia onklino kelkfoje enuas, ĉar ŝi ŝatas paroli, tion mi devas konfesi…

– Ĉu vi ne iom similas al ŝi tiurilate?

– Ĉu vi divenis? Jes, vi pravas, mi estas ege babilema ; tion ĉiam diras mia onklo. Kaj ĉu vi mem ne ŝatas paroli?

– Kun vi, mi tre ŝatas…

Kaj li tuj pentis pro tiu senĉarma galantaĵo, kiu eble ŝokos aŭ ofendos la knabinon.

Sed li estis trankviligita. Ŝi ne divenis la intencon kaj daŭrigis :

– Nu, kun mia onklino vi ja bone konkordos. Mia onklo neniam parolas. La viroj ĝenerale kondutas tiamaniere. Estas amuze… Ĉu vi jam foriros?

Silvano elpoŝigis sian horloĝon.

– Jes. Tempas. Mi devos marŝi longan vojon.

– Ĉu vi iros malproksimen?

– Francion. Apud Dunkirko.

– Do ne ofte vi venas ĉi tien, ĉu?

– Tute male, mi ofte venas.

– Nu, se iafoje vi revenos en nian domon, vi povos eble lernigi ion al Ĵim?

– Konsentite. Mi ne forgesos. Ĝis la revido!

Silvano reprenis sian ĉapelon, refoje karesis Ĵimon, definitive konkeritan, kaj, malrapide, li forlasis la freŝan azilon, retrovis sian irejon kaj denove direktis sin al Francio.

Kvincent metrojn li ankoraŭ ne iris, kiam li bruske memoris : li forgesis pagi.

« Mi revenos, » li pensis.

Kaj sian marŝadon li daŭrigis cele al Dunkirko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.