La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DOMO INTER LA DUNOJ

Aŭtoro: Maxence Van Der Meersch

©2026 Geo

La Enhavo

DEKA ĈAPITRO

Unu el la ĉefaj kialoj de la forto de Lurĵo estis lia aŭdaco por veni alfronti en ilia rifuĝejo la friponojn kaj la fraŭdulojn, kiujn la polico kaj la dogano plej timis. Sed tiujn suspektindajn kvartalojn, tiujn domojn kun famo de rabmurdejoj, Lurĵo vizitis sen malkvietiĝi.

Tian memfidon li konservis de sia junaĝo. Ĉar Lurĵo travivis tumultan pasintecon. Li mem kulpis pri kelkaj « fraŭdheroaĵoj », pro kiuj fieriĝus eĉ danĝera kontrabandisto. Li fariĝis saĝa ĉar li komprenis, ke pli valoras stari flanke de la plej fortaj. Kaj, finfine dungita en la lokŝanĝa doganbrigado, li iĝis fama en la rondo de fraŭduloj, per sia nekredeble riskema sinteno kaj per la ŝanco, kiun li havis por sukcesi en pluraj gravaj arestoj.

Nun tre utilis al li tiuj pasintaj rilatoj kun la friponaro. Li konis ties morojn kaj pensmanieron. Li konis ĉiujn artifikojn kaj ruzojn de tiu senfina gerilo, kiu kontraŭstarigas la doganistojn kaj la fraŭdulojn. Per siaj vizitoj al la mizerejoj kaj de la suspektindaj kabaredoj, plej bone ol ĉie ajn, li eksciis altvalorajn informojn.

Krom tio, li persone ŝatis tiun medion. Al li, ĝi rememoris lian junecon, la heroan tempon, kiam li situis aliflanke de la barikado.

Kaj li ŝatis virinojn. Plaĉis al li eniri tien, kvazaŭ mastro, kaj imponi al ili per sia reputacio de sentima viro. Tiamaniere, li forĝis al si renomon de Donjuano, kiu altiris sur lin samtempe konsideron kaj insidajn malamojn.

Estis tre riskeme por li tiel provoki en ilia medio tiujn, kontraŭ kiuj li batalis. Sed, sciante pri la danĝero, li spitis ĝin kun la senzorgeco de kuraĝulo, kiu fidas siajn muskolojn kaj memregon.

Tiun tagon, ne bezonante pliajn klarigojn, li iris do al l’alta Fernando, kiun de longe li jam konis kiel gravan fraŭdestron.

Li sciis, kie situas la domo de tiu kanajlo : Kajo Leughenaer, tuj apud la haveno. L’alta Fernando maskis kontrabandon per eta komerco de hakita ligno. Estis proksimume tagmezo kiam Lurĵo, sen frapi nek sonorigi ĉe la pordo, eniris tra mallarĝa portalo en nigran kaj tristan korteton, troplenigitan de ligno el malkonstruaĵo.

Tie salutis lin gorĝpremita kaj furioza bojado de griza hundego, kiu feliĉe estis alligita. Tiuj kriegoj venigis sur la sojlon de la kuirejo virinon en ŝia kvara jardeko, kun flava vizaĝkoloro.

Lurĵo aliris al ŝi, tre proksime ; demandante ŝin : « Ĉu ne ĉeestas Fernando? », li samtempe kaj sentime enŝovis sian kapon en la kuirejon. Tio sendevigis la virinon respondi. Ĉar fakte ĉeestis Fernando, kiu finmanĝis sian teleron da supo.

« Aĥ! », li diris kun ĝena mieno, ekvidante Lurĵon.

Kaj sen atendi inviton, Lurĵo eniris.

– Kiel vi? li demandis kun ŝajna afableco.

– Bone, respondis la viro iom maltrankvile. Ĉu vi bezonas min?

– Jes.

– Sidiĝu.

Lurĵo prenis seĝon. La edzino de Fernando komprenis la okulsignon de sia edzo, tial ŝi plenigis teleron per supo por la vizitanto. Lurĵo senafekte altabliĝis apud la fraŭdmajstro kaj ekmanĝis.

– Mi venis por demandi al vi etan helpon, li diris dum li malplenigis sian teleron.

– Kian? demandis l’alta Fernando, iom trankviliĝinta pro la kvieta aspekto de sia vizitanto.

– Tion mi diros poste. Necesas esti kvietaj.

Dum momento, l’alta Fernando demande rigardis Lurĵon, per siaj grandaj kaŝtankoloraj okuloj ruĝe filigranecaj. Li povis legi nenion sur la senemocia vizaĝo de la doganisto. Turnante sin al la virino, li petis :

– Ĉu vi ne devos iri al la butiko, Melia?

– Ne.

– Nu. Iru do por aĉeti litron da bier’!

Kaj Melia foriris. Fernando denove turnis sian longan malgrasan vizaĝon al Lurĵo.

« Nu, li diris, ni ’stas solaj nun. Pri kio temas? »

Lurĵo, kiu ĵus finmanĝis sian supon, flanken ŝovis la teleron, formovis sian seĝon el la tablo, kaj turnante sin al Fernando, fronte rigardis lin kaj severe anoncis :

– Nu, knabego, mi ne volas perdi mian tempon. Mi scias pri via ŝakrado…

– Ĉu ŝakrad’…?

Fernando paliĝis. Sub liaj malgrasaj vangoj vidiĝis kontrahiĝo de la makzelmuskoloj. Kaj la falto de liaj naztruoj premiĝis, blankiĝis. Li tamen regis sian emocion kaj demandis :

– Kia ŝakrad’? Mi ne komprenas.

– Ne estu do ansero, krude respondis Lurĵo. Fraŭdul’ vi estas, amiko! Ne indas nei! Nur sufiĉas al mi traserĉi vian domon, kaj vi estos kaptita.

– Ne ’stas vere, denove neis Fernando sen memfido.

Lurĵo levis la ŝultrojn.

– Mi opiniis vin pli inteligenta. Estas stulte tiel obstini. Vi devus tamen kompreni tion : se mi dezirus turmenti vin, mi ne amike avertus vin kiel mi faras nun. Ĉu utilas, ke vi agas kvazaŭ vi ne komprenas? Estus tiel simple diri al mi : « Jes, kara Lurĵo, mi estas fraŭdulo ; ĉu mi povas helpi al vi? ».

– Vi mokas min, ĉu? demandis l’alta Fernando, ne komprenante kion celas la tuta konversacio.

– Ne, tute male : mi estas tre serioza. Mian tempon, ne pli ol vi, mi volas perdi. Ĉiuj tiuj petolaĵoj estis nur por diri al vi, ke mi scias pri via finegoco. Ĉu konsentite pri tio?

– Nu, ni supozu, koncedis la fraŭdestro.

– Bone, daŭrigis Lurĵo, sen plue insisti. Nu, vi ne estas ruze lerta. Kiom da mono vi lukras per ĉiu kilogramo?

– Kiom…? demandis Fernando, konfuzita. Kiom mi…? Vi…

– Ĉu ok? Naŭ frankojn? Ni diru dek. Nu, sur via loko mi ja lukrus multe pli ol vi!

– Kiel do, he?

– Tio interesas vin, ĉu ne? mokpikis Lurĵo. Per la makleraĵoj, diable! Vendu vian tabakon, honeste, je bona prezo, kontante pagitan. Samtempe avertu min, kiam oni venas por aĉeti ĝin. Kaj ni dividos la makleraĵon.

– Mi ne ’stas tia perfidul’ , Lurĵo, diris Fernando plu paliĝante.

Kaj li leviĝis, abrupte forpuŝis sian seĝon.

Lurĵo siaflanke daŭre sidis, konservante sian ironian kvieton. Li supren rigardis al Fernando :

 Vi stulte decidas, Fernando, vi stultas. Tamen eblus al vi pli facile perlabori vian panon. Sed pro via rifuzo, sciu, ke mi ne plu povos indulgi vin. Lojala mi ja estas ĉar mi avertas vin. De nun, eĉ tabakeron ne plu venigu ĉi tien. Malplenigu vian domon, purigu ĝin de subtegmento ĝis kelo, ne konservu eĉ unu cigaredon. Ĉar, de hodiaŭ, ne ĉesos la traserĉoj, vizitoj, enketoj kaj tiel plu. Kaj ne forgesu, tion mi diras al vi, Fernando la moralisto : se malfeliĉe vi havos en via butiko peceton da tabako tiel grandan kiel cigaredstumpo, nur unu cigaredon, tion mi scios. Kaj al vi tio multe kostos. Vi ja konas Lurĵon, ĉu ne? Kiam li volas aresti iun, tion li faras. Ĉu vi komprenis?

Estis peza silento.

– Kiom havos mi? finfine demandis Fernando.

– La duonon de mia gajno, krom via parto de la kaptaĵo.

– Bone, diris la fraŭdestro ree sidante.

– Ĉu konsentite?

– Ne ’stas elekt’.

– Kion vi nuntempe preparis?

Fernando plu hezitis.

– Ne estu stultega!… ĉar ni ja interkonsentas.

Pene, Fernando decidiĝis paroli :

– Unu aŭto transpasos la limon morgaŭ, li diris.

– Kie?

– En Hondschoote[15], ĉe la Pont’ de l’ Cervo.

– Bone. Ni lasos ĝin pasi. Al kiu vi vendos la varon?

– Al Parizanoj. Ili devos preni ĝin merkredon matene. ’Havas kamioneton.

Lurĵo ĉion skribis sur sia notlibreto.

– Pli bone, ke ili ne ’stu arestitaj tro proksime, diris Fernando.

Tio povus noci al mi.

– Kompreneble. Oni sekvos ilin per aŭto. Nur pli fore oni arestos ilin, survoje. Kiel promesite, duono por mi kaj duono por vi. Ĉu estos ia danĝero?

– Ne. Nur ’stos unu : tiu kiu stiros… L’ aliaj timos kaj lasos sin kapti senprotest’.

– Bone! Sed ne sufiĉos.

– Jes, sufiĉos, asertis Fernando.

– Por vi, sed ne por mi. Ĉu vi konas iun Silvanon? Ne utilas nei, tion mi scias.

– Ĉu ’stas grave por vi? Multe d’ aliaj mi konas.

– Pri la aliaj mi fajfas. Interesas min tiu Silvano.

– Kial?

– Ĉar lin mi volas kapti.

– Ĉu li suferigis vin?

– La kialojn mi konas… Nu, li venas ĉi tien, ĉu ne?

– Kelkfoje.

– Li vendas tabakon, ĉu?

– Jes.

– Ĉu li ne iras al Belgio?

– Malofte. Li aĉetas precipe en Francio, ĉi tie kaj aliloke.

– Bone. Se vi lasos min kapti lin, mi donos al vi la tutan parton de mia premio.

– Ne plaĉas al mi, sciu. Afabla knab’ li ’stas, bon’ amiko. Ĉu ne prefereble alia, iu ajn?

– Silvanon mi volas preni. Ne utilas serĉi evitilon. Sentimenton mi ne konas. Ĉu piede li venas ĉi tien?

– Aŭ bicikle.

– Li avertas vin, ĉu?

– L’ antaŭtagon li petas, ĉu mi havas tabakon.

– Do vi ĉiufoje antaŭscias. Nu, bone. Kiam li avertos vin, ke li venos, tuj informigu min. Estu trankvila, mi scias silenti.

– Pli bone ’stas, ke oni ne kaptos lin ĉe mia pord', ĉar certe l’ aliaj min turmentos. Mian vivon mi devas perlabori, ĉu ne?

– Kompreneble. Sed trankviliĝu, vi trovos nur profiton de tiu afero.

Lurĵo leviĝis.

– Ĉu vi ne atendos mian edzinon? demandis l’alta Fernando, pli komforta nun. Vi ja trinkos glason da bier’...

– Dankon, sed post la supo, prefereble ne.

Lurĵo eliris enirante la korton. La fraŭdestro akompanis lin ĝis la strato. Sur la sojlo, ili manpremis.

– Vi ne forgesos, ĉu? refoje demandis Lurĵo, kun rigardo kie vidiĝis malkaŝa minaco.

– Vi povas ’sti trankvila.

Kaj post tiu promeso, Lurĵo forlasis l’altan Fernandon, kiu sen bedaŭro vidis lin foriri.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.