La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DOMO INTER LA DUNOJ

Aŭtoro: Maxence Van Der Meersch

©2026 Geo

La Enhavo

NAŬA ĈAPITRO

Dum la sekvanta periodo, Ĵermena pli ofte vizitis la domon de S-ino Johanino. Sen precize konfesi tion al si, ŝi svage esperis revidi Lurĵon. Ŝin interesis tiu viro. Sub la banala konversacio, kiu okazis inter ili, ŝi ja sentis ion pli gravan, ian silentan simpatifluon, kiun povas tamen diveni virino kutiminta al tiaj amaventuroj. Ŝi sciis, ke tiele komenciĝas koraferoj.

Ĵermena ja ŝatis Silvanon. Li donis al ŝi multe da mono kaj lasis ŝin tute libera. Ŝi havus grandajn skrupulojn kokri lin. Eĉ ne celante tion, tamen oni ja rajtis ekprovi nekonsekvencan amafereton. La honesta virino, kia ŝi fariĝis, komencis tediĝi pro tiel longa bona konduto. La aventurojn de sia ĉiesulina freneza vivo, ŝi iam bonvole rezignis. Pri ĉio ŝi estis tiam laca, do ĝoje akceptis la seriozajn proponojn de Silvano. Sed nuntempe, kiam la bonaj flankoj de ŝia kvieta edzinvivo ne plu ŝajnis tiel klaraj, ĉar malgravigitaj pro vivaranĝoj, ŝi kelkfoje sopiris al la ĉarmoj de sia antaŭa vivo. Ŝi eĉ forgesis ties malfacilaĵojn kaj mizeron, nur memorante ties plaĉajn aspektojn. Ŝajnis al si malfacile rezigni ĉiujn aventurojn, ĉiun ekscitan allogon de koraferoj, dum ŝi estis apenaŭ tridek-jaraĝa. Ŝi ne intencis adulti je Silvano : ŝi esperis ankoraŭfoje regi amuzan amafereton ; ŝi ja scios malebligi, ke ĝi fariĝu seriozaĵo.

Finfine, iun posttagmezon, ĵus kiam ŝi eniris en la domon de S-ino Johanino, ŝi renkontiĝis kun Lurĵo, kiu jam alvenis tien antaŭ duonhoro.

De sia renkonto kun Ĵermena, ankaŭ Lurĵo konservis daŭran memoraĵon. Ŝi vere impresis lin. Li opiniis, ke ŝi estas linda virino. Kaj li dezirus brili antaŭ ŝi per sia plej favora flanko.

Bedaŭrinde liaj debutoj fuŝis pro tiu stulta provoko, kiun li malprudente direktis al la edzo. Pro sia malvenko, la doganisto daŭre sentis fortan rankoron kontraŭ tiu Silvano.

Pliaj incidentoj tiun vesperon, la suspektinda kamaradeco de Silvano kun Cezaro, kaj precipe tiu hazarda renkonto, kelkajn tagojn poste, ĉio vekis la nefidon de la doganisto. Li ja certis, ke li rekonis Silvanon sur la biciklo. Kaj la sinteno de la viro, kiu fuĝis plenrapide anstataŭ akcepti inspekton, ŝajnis al li vere dubinda. Li ekopiniis, ke Silvano povas ja havi la saman profesion kiel tiu delonge bonkonata Cezaro. Tial li ekplanis gvatsekvi tiun suspektan ulon por akiri certecon pri tiu demando, kiu ekpasiigis lin. Pri tio, li unue enmetis sian profesian memestimon. Pro sia pasinta malvenko, li ankaŭ deziris, ke lia venkinto pagu. Fine, li opiniis, ke tia sukceso povus nur servi liajn interesojn rilate al la bela Ĵermena.

Pripensinte, Lurĵo opiniis, ke la plej bona rimedo por akiri informojn pri Silvano, estas interparoli kun S-ro Henriko, kiu ŝajnas amike rilati kun siaj klientoj. Pro multaj kialoj, li ne malakceptus tiun etan servon al sia amiko Lurĵo.

Tial Lurĵo vizitis la domon de S-ino Johanino tiun tagon.

Ekvidante Ĵermenan en la kafejo, li malfacile kaŝis sian internan feliĉon. Tamen, li restis senemocia, alproksimiĝis al la verŝotablo kaj salutis ŝin per afekta ĝentileco. Dank’ al sia sperta rigardo el virinŝatanto, li komprenis, ke Ĵermena estas samtempe emociata kaj kontenta, ke ŝi revidas lin.

– Ĉu vi fartas bone? li demandis.

– Jes, diris S-ro Henriko.

– Ĉu kvieta la komerco?

– Kiel ĉiam dumtage. Sed oni ne plendas, ĉar tio ripozigas la cerbon.

Kaj S-ro Henriko karesis sian frunton, kvazaŭ li estus zorgpremata homo.

– Kio pri vi? li aldiris. Ĉu ĉio glatas hodiaŭ?

– Iele iome. Ĉar mi ferias hodiaŭ, mi pripensis, ĉu mi pasigos unu horon ĉe tiu brava Johanino. Tute taŭgas, ĉar oni estas kvieta kiel en familia rondo, ĉu ne?

– Jes. Jen bona ideo.

– Nu, ni trinku vinon ĉiuj kune. Mi volas ne enui.

– Johanino! laŭtpetis S-ro Henriko. Iru por serĉi botelon de Heidsick. Nu, veran ĉampanon, ĉu?!.. Ni eniru la salonon, tiel ni estos kvietaj se alvenos klientoj.

Dum tiu konversacio, Ĵermena silentis. Ŝi ne sciis, kian sintenon havi. Lurĵo parolante rigardis ŝin, ŝajnigis alparoli ŝin, sed ŝi ne eltrovis favoran okazon por respondi. Ŝi sentis sin ĝenata, kiam S-ro Henriko proponis eniri la salonon. Ŝi ne sciis, ĉu ankaŭ ŝi estas invitata. Sed Lurĵo divenis ŝin kaj aŭdacis demandi :

– Kompreneble, la Sinjorino venas kun ni, ĉu?

– Sed…

– Ne afektu, Ĵermena, diris S-ro Henriko. Oni ne povas malakcepti glason da bona ĉampano!

Li rapidegis al la kuirejo, kaj ankaŭ invitis sian edzinon, kiu ĵus kunportis la ĉampanon el la kelo. Ĉar plaĉis al li, ke Johanino profitu de tiaj surprizaj oportunoj.

En la ĉambreto meblita per ruĝaj foteloj, unupieda tableto kun marmora supraĵo, kaj piano pri kiu fieris Johanino, oni babiladis.

Ĝoje oni bagateladis ĉirkaŭ la botelo. Lurĵo volis brili, klopodis ŝajni sprita kaj delikata. Kiel kutime, S-ro Henriko estis solena ;

S-rino Johanino, bulforma kaj senafekta. Rilate al Ĵermena, estis neutile, ke Lurĵo strebu por aspekti spritega antaŭ ŝi : lin ŝi ne aŭskultis. Ŝi kontentiĝis mute rigardi lin. La virojn ŝi taksis per siaj okuloj. Mole sidante sur la kanapo, kun la dorso komforte apogata kaj la kapo laca, ŝi sentis sin bone.

De tiu makulita lukso kaj tiuj falsaj splendaĵoj de malsupera domo, ties mizeron ŝi ne vidis. Tiujn aĵojn, ŝi admiris ; ŝi ekvidis nek la makulojn sur la silkaĵoj, nek la skrap-difektaĵojn sur la mebloj, nek la eluziĝon de la tapiŝoj. Estis por ŝi agrable sidi inter tiuj riĉaĵoj.

Dum Lurĵo parolis, ŝi rigardis lin. Freŝajn dikajn lipojn li havis.

Densaj lipharoj vigle baris lian vizaĝon. En la lumo, liaj tinkturitaj haroj aspektis pli naturaj. Kiam li ridis, li montris siajn belajn dentojn. S-ino Johanino diris, ke li estas virinŝatanto ; estas evidente : valora li estas, kaj ĉiuj virinoj certe freneziĝas por li.

Oni ankaŭ diris, ke li estas malavara, ke multe da mono li perlaboras.

Lurĵo sentis tiun rigardon sur si. Li opiniis esti aŭskultata kaj tio vigligis lian memfidon. Li divenis la intereson, kiun li ricevis.

Ankaŭ S-ro Henriko ja antaŭflaris ion. Por ĉio koncerne sian komercon, li havis mirindan sagacon. Li ekkonsciis jam la unuan fojon, ke inter Ĵermena kaj Lurĵo estiĝas ia mistera simpatifluo, kiu komencas « korinklinojn ». Hodiaŭ, ŝajnis evidenta tiu sento.

Dank’al tiu senduba antaŭvido, kiun li ŝuldis al sia kutimo pri tiaj amaferoj, li tuj antaŭflaris por si la tutan avantaĝon, kiu rezultos de eta amrilato inter Lurĵo kaj Ĵermena. Sciante tiun aferon, li povos regi ilin ambaŭ. Lurĵo devos esti afabla kun li. La doganisto ne plu rifuzus al li ajnan bonfaron, kiun li okaze bezonus.

Konkordi kun la publikaj instancoj, tio estis la plej grava principo de S-ro Henriko.

Krom tio, kiom da pluaj etaj gajnoj! Rendevuoj, renkontoj, leteroj : ĉio okazos ĉi tie, interŝanĝiĝos ĉi tie. Jen fonto de sufiĉe gravaj profitoj.

Tial, S-ro Henriko, kiu okaze sciis semi malavare por rikolti plimulte, petis duan botelon da vino. Kelkajn minutojn poste, li pardonpetis, pretekstante farendajn preparojn por manĝo, kiu okazos tiun vesperon. Kaj li foriris por helpi sian edzinon, kiu jam laboris en la kuirejo.

Pro tio ĝojis Lurĵo. Ĵermena sentis tiom da antaŭtimo, kiom da scivolemo pri kio estis okazonta.

– Estas strange, komencis Lurĵo. Mi ne plu renkontis vin ĉi tie ekde la alia tago.

– Tamen, mi ankoraŭ ofte venas, diris Ĵermena.

– Ĉu de longe vi konas S-inon Johanino?

– Ho jes! Ĉi tie mi loĝis antaŭ mia edziniĝo.

– Tio memorigas al vi tristajn tagojn, ĉu? ŝercis Lurĵo.

– Tute ne. Mi ne povas plendi. Silvano estas bona edzo.

– Tamen, malofte oni ne sopiras pri tiaj aventuroj.

– Jes, reveme diris Ĵermena. Kompreneble, nun tio ne estas plu la libero.

– Nu, aŭdacis Lurĵo, bedaŭrinde, mi ne venis en la kafejon de Henriko en tiu tempo. Mi opinias, ke ambaŭ ni bone akordintus.

Nu, mi ne scias kial, sed estas vizaĝoj, kiuj plaĉas al mi.

Ĵermena ridis.

– Mi certas, ke vi estis bona fraŭlino, ĉu ne? reparolis Lurĵo.

– Jes ja! Tion ĉiuj diris.

– Kaj vi certe ne ŝanĝiĝis…

– Ne tro. Kondiĉe, ke oni ne tedas min, neniu estas pli bona ol mi.

– Tion mi jam rimarkis. Tia virinspeco plaĉas al mi. Mi malŝatas la prudajn aĉulinojn, al kiuj oni eĉ ne povas diri unu vorton…

– Ankaŭ mi. Oni povas esti edziniĝinta kaj samtempe honesta ; iom bagatele ŝerci ne signifas senhonorigi sin, laŭ mi. Sen ia malbona intenco, ĉu?

– Kompreneble, aprobis Lurĵo, kiu tamen konsentis kun tiuj ĉi lastaj paroloj ne senrezerve. Nu, oni amuziĝas. Sed mil diabloj! refoje mi bedaŭras, ke ni ne interkonatiĝis antaŭe. Ni ambaŭ multe ridintus! Mi opinias, ke malofte ni kverelintus.

– Tia estas la vivo, diris Ĵermena, kiu ŝatis tiajn neprecizajn respondojn facile eltroveblajn pro sia malvigleco.

– Ne gravas. Ni plu revidos nin, estante geamikoj de la kafejestroj. Ĉiam kun plezuro mi invitos vin kuntrinki glason.

Li serĉis artifikon, diskretan rimedon por aranĝi rendevuon kun preciza dato.

– Ĉu vi ofte venas ĉi tien? li finfine demandis.

– Ĉiusemajne.

– Ĉiam jaŭdon?

– Jes, diris Ĵermena, kvankam ŝi ne havis regulan vizittagon.

Sed tiel, ŝi estis certa, ke venontan semajnon ŝi revidos Lurĵon.

Fakte, ŝi ja komprenis la kialon de lia ŝajne indiferenta demando.

– Ĉu vi devas jam foriri? ŝi demandis, vidante Lurĵon stariĝi.

– Jes. Ĉar mi deĵoras.

Ĉar nun ili senvorte interkonsentis, Lurĵo opiniis, ke li povos foriri.

Li duonmalfermis la pordon de la kuirejo, laŭte vokis :

« Ej! Henriko, ĉu vi enpoŝigu la monon por la botelo? »

Kaj li paŝis en la kafejon, kien S-ro Henriko reiris kun li.

– Kiom?

– Kvardek.

Lurĵo pagis. Kaj li kliniĝis al la kafejestro por mallaŭte demandi :

– Nu, diru! Ne rakontu sensencaĵojn. Kion li faraĉas, ŝia edzo?

– Kies?

Lurĵo kapsignis en la direkto al la salono.

S-ro Henriko admirinde ludis sian rolon.

« Mi ne scias, li diris. Ŝakradon… »

Li ne plu memoris, kion li iam diris al Lurĵo pri tio, kaj la malpreciza vorto « ŝakrado » ne estas kompromit-veka.

Sed Lurĵo ne lasis sin « dormigi », kiel li kutime diris.

– Nuuu! Ĉu vi opinias min ŝtipkapulo? Mi gvatsekvis lin, la pasintan tagon. Li ja fraŭdas.

– Ne estas maleble, sed tion mi neniam vidis.

– Nu, diru, vi ŝercas! Ulo kiel vi ja konas la klientojn, kiujn li akceptas. Ne de hieraŭ venas tiu Silvano ĉi tien. Do ne rakontu al mi stultaĵojn. En via propra intereso, plej bone estus, ke vi akordiĝu kun mi.

– Mi scias.

– Parolu, do. Tion vi ne bedaŭros. Li ja fraŭdas, ĉu?

– Laŭ mia opinio.

– Kun kiu li laboras?

– Kun ĉiuj. Li precipe revendas.

– Ĉu li kelkfoje venas kun tabako ĉi tien?

– Malofte. Sed vi ne povas aresti lin ĉi tie, Lurĵo. Mia komerco… la skandalo… mia bonfamo…

– Kiu diras, ke mi volas aresti lin?

– Nu, vi estas ruza, sed mi ne estas stulta.

Kaj S-ro Henriko ekridis.

Ankaŭ Lurĵo malforte ridis.

– Bone. Ni ne plu parolu pri vi. Mi lasos vin trankvila, ĉar estas konsentite, ke ni laboru kune. Do… kie li aĉetas?

– Hm…, diris Henriko, gratante al si la kapon, mi aŭdis, ke li multe aĉetas ĉe l’ alta Fernando.

– Ĉu temas pri tiu Fernando, kiu loĝas ĉe la Kajo Leughenaer?[14]

– Jes.

– He he… tiu fripono Fernando! Nu, bonege! Ĉio glatos. Ĝis venonta semajno, Henriko. Mi opinias, ke vi aŭdos pri mi.

– Ni silentu, ĉu?

– Ni silentu.

Kaj post tiu promeso Lurĵo foriris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.