|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DOMO INTER LA DUNOJAŭtoro: Maxence Van Der Meersch |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Kiam Silvano eksciis pri la aresto de Cezaro, lia unua penso estis fortega deziro pri venĝo. Tute ne kontraŭ Lurĵo. Same kiel Silvano, li praktikis sian profesion por perlabori sian vivon. Sed tio, kion Silvano tute ne pardonis, estis la rolo de l’alta Fernando, la fraŭdestro. Fakte, Silvano tuj komprenis kaj klarigis al Julio, kion signifas la paroloj de Cezaro : « Dankon al Fernando pro tio, kion li faris al mi. » Sen ia eksterordinara hazardo, pro la perfido de tiu ulaĉo, Silvano estintus kaptita de la doganistoj. Kaj li ne sciis, ĉu li ĝoju aŭ tristiĝu pro sia forsavo, ĉar li anstataŭe sendis sian plej bonan kamaradon – la solan, kun kiu li ĉiam plenfide laboris ; la solan, kiu sentis por li veran amikecon. Kaj la justica dosiero de Silvano daŭre estis virga. Male, Cezaro havis ja pezan pasintecon kaj sennombrajn ĉiuspecajn kondamnojn. Kun iom da malbonŝanco, tiuj ĉi povis okazigi lian enkarcerigon. Por li, de longe ne plu eblis prokrasto de la puno.
Kvar tutajn tagojn, li gvatadis apud la domo de Fernando.
Fortega kolero lin vigligis. Se li renkontus la fraŭdestron, la afero tutcerte fariĝus perforta. Cezaro estis ĉio por Silvano. La admonoj de la policisto Julio tute ne efikis kontraŭ tiun koncentritan furiozon.
Feliĉe, Silvano ne renkontis Fernandon. La ulo sin kaŝis.
Sendube, Julio timis la sekvojn, kiujn tiu disputo povus okazigi, kaj sentante, ke lia rolo en la afero povus altiri la severecon de lia ĉefo kontraŭ li, sekrete avertis la fraŭdestron. Tion suspektis Silvano poste. Sed li ne havis venĝemon kontraŭ Julio, kiu laŭeble plej bone agis por ĉiuj.
Ĉiel, post kvar vanaj atendotagoj, Silvano devis provizore forlasi la esperon batali kontraŭ la fraŭdestro. Malkiel lia pacienco, liaj monrimedoj elĉerpiĝis. Li nepre devis labori.
Ĵermena jam ekplendis, ke ŝia monujo iĝas malplena.
Tiam Silvano faris decidon. La fraŭdadon li ne plu eltenis. De longe estis al li peza tiu senfina danĝera vivo. Ne estis deca ekzistado, tiele vivi, persekutita kiel bandito, inter la aliuloj tiel kvietaj, tiel trankvilaj sub la leĝoŝirmo. Fatale, oni iam arestos lin.
Ĉu ne pli indus tuj ĉesi, kiam ankoraŭ ne estas tro malfrue?
Krom tio, lin zorgigis la promeso, kiun li faris al Paskalina. « Mi provos », li diris. Bona estis tiu ĉi okazo : nun aŭ neniam. Kaj sen konfesi tion al si, li sentis en si la esperon, la deziron por elaĉeto.
Kiel? Tion li ne sciis. Li ne volis vortigi la nesolveblajn problemojn, kiujn starigis tiu espero. Estis lia pasinteco ; estis Ĵermena, kiu ligis lin al lia antaŭa vivo. Sed li ne volis pensi pri tio. « Oni povas ĉiam rekomenci », diris Paskalina. Kaj li ne deziris vidi trans tio. Li deziris fari lojalan kaj plenan klopodon, kiun nenia dubo malvigligus.
Li serĉis laboron, petis dungadon ĉe dokistoj* por firmao de ŝipmalŝarĝado. Lia forto ebligis al li elekti tian profesion, timindan por malpli fortika viro. Jam pli da malfacilaĵoj li travivis, kiam li rapidiris tra kampoj kun grandega pakaĵo da tabako surdorse.
Laŭ la kutimo, dum la unuaj tagoj, liaj laborkamaradoj elprovis lin. Ili lasis por li la plej aĉan taskon kaj laboradis laŭ rapidega ritmo. Ili provis lin ebriigi, celante vidi lin krure malfortiĝi kaj febliĝi dumlabore. Laboraĉon, pezegajn ŝarĝojn, elprovojn pri sia rapideco, glasetojn da alkoholo : ĉion Silvano suferis kun la indiferenteco de nelacigebla vigleco. Ekde tiam, li estis akceptita en la timindan dokist-konfederacion.
Multan monon li perlaboris. Kompreneble, malpli ol kiam li estis fraŭdulo, sed ja sufiĉe por vivi komforte kaj ŝpari monon.
Ĉiusemajne, li donis tricent frankojn al Ĵermena. La troaĵon li konservis por fari al si etan ŝparaĵon. Por kia celo tio estos? Li ne sciis. Estis nur ero de lia programo.
* Dokisto = laboristo ĉe doko, deŝarĝisto.
Dua avantaĝo rezultis el tiu profesio : ĝi lasis al li multe da libertempo. Estis ne ĉiam malŝarĝendaj ŝipoj. Kaj vespere, oni elturniĝis por frue fini la taskon. Preferinde estis labori tre frumatene, kiam la varmego malpli sufokigas.
Tio bone taŭgis al Silvano. Tuj post la laborfino, kiam li havis kelkajn horojn da libero, li zorge lavis sin, surmetis puran jakon, kaj fulmorapide biciklis al Furnes.
Kiam komenciĝis tiu nova vivo, Ĵermena tute ne ŝajnis entuziasma. Po tricent frankoj semajne, tio estis ja bone. Multaj virinoj kontentiĝus per tiom. Tamen, tio ne sufiĉis por retrovi la facilan vivon, al kiu ŝi estis alkutimiĝinta. Fakte, de kelka tempo, per sia neerarema virinintuicio, Ĵermena antaŭflaris profundan ŝanĝon ĉe Silvano.
Estis vere. Silvano devis ja konfesi tion al si : li ne plu havis por sia edzino la samajn sentojn, kiujn li havis antaŭe. Longe, li kredis, ke li eĉ vere amas Ĵermenan. Ankoraŭ tre juna li estis, kiam li renkontiĝis kun ŝi. Lian naivecon ŝi forprenis. Lia iniciatinto ŝi fariĝis. Kaj la fortegaj karnligoj alligis lin al ŝi. Krom iaj maloftaj diboĉoj kune kun liaj kamaradoj, ŝi daŭre restis lia unusola amsperto. Longe, li estis al ŝi dankema por la plezuroj, kiujn ili kune spertis. Pro tio, tuj post kiam naskiĝis tiu korinklino, li postulis, ke ŝi foriru el la domaĉo de Sinjorino Johanino.
Tamen, tiaj aferoj eluziĝas kun la tempo. La rutino senĉarmigas la plezurojn, kiam temas nur pri amoro. Kaj Silvano ekkonsciis pri tio, tuj post kiam li renkontiĝis kun Paskalina. Ekde kiam eniris en lian menson tiu pura kaj freŝa afero, aperis pensoj kaj memoroj, kiujn li dezirintus elŝiri el sia animo. Ĵermenan li ne plu povis ami.
Estis inter li kaj ŝi tro da hontindaĵoj, tro da malpuraĵoj. La penso pri ĉio, kion ili kune faris, kelkfoje revenis al lia memoro kaj naŭzis lin. Ŝi sciis ebriigi lin per siaj karesoj; de sia antaŭa profesio, ŝi konservis la hontindan konadon de viroj, ties deziroj, ties masklofantaziaĵoj. Ŝi antaŭiris la dezirojn de Silvano; kvazaŭ malsatega monstro, ŝi elĉerpis lin, malplenigis lin, sorbis liajn fortojn, kaj ŝi lasis lin volupte mortantan sed ankaŭ tute naŭzitan.
De longe li pardonis ŝin, sed li tamen diris al si, ke li fariĝis Silvano la fraŭdulo pro ŝia kulpo. Por ŝi, li rezignis la bokson, sian pasion por la sporto, kiu eble farintus el li ĉampionon. Ĵermena tute ne ŝatis tion. Al virino plaĉas, ke la viro, kiun ŝi amas, restu proksime al ŝi. Instinkte, ŝi ĵaluzas ĉiujn virpasiojn, kiuj ne direktiĝas al ŝi. Ŝajnas, ke oni ŝtelas de ŝi… Plue, se Silvano nur praktikintus malpli danĝeran sed pli elegantan sporton! Sed la bokso riskas difektigi, malbeligi vin. Kaj Ĵermena trovis Silvanon tre bela. Por ŝi multe gravis lia eksteraĵo. Li iom similis filmaktoron. Ŝi ne volis, ke li daŭre boksu, ke li iam revenu kun premita kaj monstra nazo. Ĉar ŝi estis aĉetema, kaj pro la fakto, ke Silvano ne plu konsentis dividi ŝin kun aliaj, li devis nepre serĉi pli lukran laboron. Sed neniam sen dolora korpremo Silvano retrovis sur ĵurnalo, afiŝo aŭ programo, la nomon de iu ekskamarado el tiuj gloraj tagoj.
Sen konfesi tion al si, li konservis obtuzan rankoron kontraŭ Ĵermena.
Sed la granda, la vera kialo de lia senintenca sintenoŝanĝo estis lia kreskanta pasio por Paskalina. Tiu forta kaj sekreta sento, kiu ĉiutage pligrandiĝis en li, kvazaŭ kaŝita fajro, sen ke li konsciis, fine regis lin tute. Nur de tempo al tempo Silvano ekkonsciis pri tio, per indicoj kiuj mirigis lin, neatendite malkaŝis al li la grandegan ŝanĝon de lia personeco. Sen eĉ esprimi tion, nun li sentis, ke li deziras nur unu aferon : esti kiel eble plej ofte proksime de Paskalina. Li estis feliĉa nur tie. Aliloke li atendis la momenton, kiam li povos tien reiri. Li pasigis tutajn semajnojn atendante tiujn kelkajn horojn. Tiu senpacienco tute malsimilis la febron, kiu iam ekkaptis lin, kiam li iris al rendevuejo de Ĵermena.
Nun, estis io multege pli kvieta kaj dolĉa. Li ne komprenis, kial li tiom ŝategis tiujn momentojn en la eta gastejo de Furnes. Kiam li forlasis ĝin, li ne kapablis diri, kiamaniere pasis la horoj, kiuj fuĝis en la malnova domo, kiel fuĝas la feliĉaj momentoj. Neniaĵoj, infanaĵoj pri kiuj li iam eklevis la ŝultrojn, sufiĉis por lin okupi tie, kaj eĉ doni al li pacan kaj profundan feliĉon, kiun li ne povis klarigi al si. Apud Paskalina, senkaŭze, nur pro la ĉeesto de la fraŭlino, Silvano estis nepriskribeble feliĉa. Li sentis neniun deziron, nur kvietan kontenton de l’animo, kvazaŭ ĉiuj deziroj estus plenumitaj. Neniam li sentis apud Paskalina ian konfuzan tenton. Li eĉ ne ekpensis kisi ŝin. Iom infana estis lia tenereco por ŝi. Neniam li spertintis ion similan.
Okazis, ke li amuziĝis kun la fraŭlino per aferoj, kiuj antaŭe ŝajnus al li infanaĵoj. En la ĝardeno aŭ dum promenadoj tra la ĉirkaŭa kamparo, ili ambaŭ freneze ridadis laŭvoje. Kial? Tion Silvano sin poste demandis. Neniaĵo, amuza vorto, misparolo, grimaco aŭ eĉ la nekutima arbo-, nubo– aŭ ŝtono-formo : io ajn sufiĉis por okazigi tiujn ridojn, kiuj ŝprucis pro la plej eta preteksto, kvazaŭ la feliĉo de la gejunuloj bezonis korelverŝiĝi kaj komunikiĝi.
Forlasinte Paskalinan, Silvano forgesis la tutaĵon. En lia menso nur restis memoro, radiado, kiu illuminis lian tutan estaĵon.
Revenante hejmen , li paŝis pli gaje. Li sentis ĝojegon, kiu levis lin, emociigis lin, donis al li kvazaŭ deziron eluzi pliaĵon da fortoj.
Kaj ĝis la tago, kiam li povos finfine reiri tien, li vivis per siaj memoroj. Li kelkfoje ekridis, kiam li memoris pri la paroloj de Paskalina, kiuj amuzis ilin ambaŭ. Kun neesprimebla kortuŝo, li surprizis sin pensanta pri kaveto, kiu desegniĝis sur ŝia vango, kiam ŝi ridis. Li fariĝis nun pudora. Vortoj, kiujn iam li senkonsidere uzis, nun ŝajnis al li maldecaj. Li ne plu aŭdacis diri ilin. Li estis kortuŝita antaŭ spektaĵoj, kiuj antaŭe lasis lin indiferenta. Kelkfoje, li sentis ridindan kortuŝon vidante filmon, aŭskultante amromancon, rigardante lunlumon aŭ belan pejzaĵon.
Siamaniere, li fariĝis poeto, iom koleris kvazaŭ temus pri malforto aŭ humiliga afero, kiun li ne povis eviti. Tute nova respekto por virineco, naiveco, juneco, nun malpermesis al li galantajn ŝercojn, kiujn li iam faris, kiam li renkontis iun fraŭlinon.
Plurfoje li eĉ ploris, pensante pri sia infanaĝo, kiam li ankoraŭ estis tute naiva, honesta kaj meritanta la simplaniman freŝecon de Paskalina.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.