La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DOMO INTER LA DUNOJ

Aŭtoro: Maxence Van Der Meersch

©2026 Geo

La Enhavo

SEPA ĈAPITRO

Iun mardon por la dua fojo Silvano devis helpi Cezaron por « transpasigi » Tom al Belgio. Pro tio Silvano sentis sin ĝoja. Iun mardon li unuafoje eltrovis tiun pentrindan malnovan kabareton, kies memoro profunde restadis stampita en lia menso. Kaj, superstiĉe, li esperis, ke la juna knabino de tiu tago denove estos sola en la domo. Eble la geonkloj refoje estos foririntaj al Furnes.

Post kiam Tom estis enŝlosita en la hundejo de la tabakvendisto, Silvano reiris sur la vojon, kiu ĝisiras al la Dunkirko-kanalo. Li grandpaŝe marŝis. Baldaŭ, kun ĝoja emocio, li retrovis la strangetan kaj verdegan kadron de la malnova gastejo.

Tiam li komprenis, kial la alloga pejzaĝo neniam trafis lian rigardon, malgraŭ ke multfoje li laŭiris tiun vojon. Kutime, nur irdirekte al Belgio li pasis sur la granda ŝoseo.

Sed pro sia hazarda promenado de la pasinta tago, li marŝis sur tiu vojo kontraŭdirekten. La gastejon oni povas malkovri irante nur tiun direkton. Alidirekten, ĝi ne estas videbla : nur ekvideblas konfuza bukedo da arboj. Oni bezonas atenton por konjekti, ke en tiu arbobukedo troviĝas spuro de eks-landvojo kaj vestiĝoj de malnova ponto.

« Sen tiu hazardo, mi povintus ja neniam eniri tien », pripensis la juna viro.

Ĉar tiu ideo lin tristigis, li forpelis ĝin.

Silvano plumarŝis du aŭ tricent metrojn en la direkto al Dunkirko. La novan ponton li eltrovis, ĝin transpasis, dekstren turnis kaj laŭiris padon al la malantaŭa flanko de la kabaredo. Tie estis sambukoheĝo, kiu limigis tiun ermitejon. En ĝia mezo estis aranĝita aĵura pordo. Silvano alproksimiĝis kaj vidis, ke ĝi estas fermita nur per klinko. Li levis ĝin, puŝis la pordon kaj aŭdace eniris en la ĝardenon.

« Nu finfine mi retrovos la fasadon », li opiniis.

Li sekvis centran aleon borderitan per pirarboj piramide tonditaj.

Laŭlonge de la transversaj aleoj viciĝis ribarbetoj kun bela foliaro helverda. La tuta ĝardeno estis partigita en bedoj iom malbone prizorgitaj. En la mezo, kliniĝinta al la grundo, maljunulo elprenis trudherbojn.

« Hoj! » alvokis Silvano.

Sed la maljunulo ne rigardis returne.

Silvano daŭrigis sian iradon. Li atingis konfuzan amason da konstruaĵoj kunmetitaj iom hazarde, unuj kontraŭ la aliaj. Li rekonis, ke tio devas esti la malantaŭa parto de la gastejo. Sed ĉio estis droninta en konfuzaĵo de superkreska vegetalaro, interplektaĵo de senfruktaj frambujoj, iom post iom ree sovaĝintaj, kaj kiuj nerezisteble grimpe sturmis la malnovan domon. Pli fore, viditaj super la alta tegmento el ruĝaj tegoloj, soriris la arboj de la eks-landvojo, gigantaj, etigantaj sub la vigla disvolviĝo de siaj foliaroj la gastejon, kiun ili ŝajne ŝirmis.

Tiujn fortikajn kaj masivajn arbojn, Silvano tutcerte tuj rekonis pli frue ol ĉio ajn. Plu antaŭen li iris, ĉirkaŭpaŝante la konstruaĵojn. Finfine li troviĝis sur tiu speco de subombra placeto, kiu formis terason antaŭ la gastejo. Li sidiĝis sur la sama loko kiel la unuan fojon. Kaj sen malpacienco li atendis, plenigante siajn okulojn de tiu abunda verdaĵo. Kun strangeta feliĉo en la animo li retrovis la memorojn, la diskretajn kaj ĉarmplenajn emociojn de sia unua vizito.

Sur la planko de la kabaredo eksonis paŝo.

Silvano ne returnis sin kaj atendis.

Li subite vidis antaŭ si maljunan virineton kun tutblanka hararo, ruĝa sed freŝa vizaĝo, nigraj kaj viglaj okuloj, kiuj rigardis lin.

– Kion vi deziras, Sinjoro? ŝi demandis.

– Glason da biero, Sinjorino.

La oldulino malaperis. Iom elrevigita, Silvano konjektis, ke ŝi estas la onklino.

« Mi envenis tra la malantaŭa pordo, Sinjorino, li diris kiam ŝi alportis lian kruĉon da biero. Mi ne plu retrovis mian vojon. Kaj mi vidis oldulon, kiu ne aŭdis min. »

La maljuna virino ridetis.

– Temas pri mia edzo. Surda li estas. Kaj mi ne plu klare vidas.

Do ni ambaŭ bone kunvivas, ĉu ne?

– Li aspektas olda.

– Li aĝas jam pli ol okdek jarojn. Ankaŭ mi baldaŭ, post du jaroj.

– Tio ne ŝajnas multe ĝeni vin. Mi eĉ opinias, ke vi fariĝus ja pli bona komercistino ol via nevino.

– Ho jes ja! ekridis la oldulino, kiu certe estis ege babilema kaj ekĝojis pro la eblo babili kun iu. Ŝi tute ne aspektas kiel kabaredestrino… Sed kial do vi diras tion?

– Ĉar mi konas ŝin.

– Ĉu vi estas kliento?… Strange, mi ne rekonas vin.

– Ne mirinde! Ĉi tien mi venis hazarde la pasintan tagon, unuafoje en mia vivo. Mi mem devis servi al mi glason. Kaj krome, via nevino forgesis pagigi min.

Silvano ridetis. La olda virino ekridegis. Ŝi enigis la kapon en la gastejon kaj alvokis :

« Paskalina! Via kliento! »

– Ni multe amuziĝis pro tiu anekdoto, Sinjoro, ŝi diris revenante apud Silvanon. Ŝi daŭre diradis, ke vi revenos. Por kolerigi ŝin, ĉiuj kontraŭdiris ŝin.

Vigla paŝo resonis. Paskalina estis alkuranta. Ŝi rekonis Silvanon kaj ĝoje ekkriis :

« Ha! Mi ja sciis, ke vi revenos! »

Malantaŭ ŝi alkuris ankaŭ Ĵim, mordema, graŭlanta, eta sed furioza. Ĝi aspektis plena de senbrida kolero. Ĝi kvietiĝus, se ĝi povus fine mordi iun. Ĝi blinde impetegis al Silvano.

« Nu, Ĵim, riproĉvoĉe diris Silvano, ĉu ni ne plu estas amikoj nun? »

Ĵim abrupte haltis. Malrapide, Silvano elprenis sukerpecon el sia poŝo, proponis ĝin al la eta besto. Pri tio Ĵim memoris, akceptis la sukeron, ĝin krakmaĉis kaj, amike svingante sian vosteton, venis grati per siaj antaŭaj piedetoj la genuojn de Silvano.

– Vidu! ekkriis Paskalina.

– Nekredeble, diris la onklino. Sed…

Ŝi pripensis.

– Mi demandas min, kiel vi tuj sciis, ke mi estas la onklino de Paskalina. Vi diris al mi, ke vi neniam venis…

– Ne malfacile. La fraŭlino diris al mi, ke ŝi havas maljunan onklinon, kiu tre ŝatas paroli.

– Ho! ekkriis Paskalina, iom konfuza.

Kaj ĉiuj pluridis, bonkore.

Stranga hejmo ĝi estis. Nenie ajn Silvano sin sentis kun tiel etpeza koro. Ŝajnis al li, ke tiu loko ne estas mondoparto, ke ĝi estas insuleto de freŝeco kaj poezio, izolata de la tercetero, kie oni devas nature pensi nur pri feliĉaj kaj sanaj aferoj. La juna viro tie sentis sin pli gaja, pli malpeza ; li iom havis la impreson ne plu esti la ĉiutaga Silvano, sed Silvano tia, kia dum etulaĝo li pensis fariĝi, antaŭ ol la vivo per grandaj batpuŝoj instruis al li sian severan leĝon.

– Ĉu vi ofte venas en la ĉirkaŭaĵon? reparolis la onklino.

– Tre ofte. Eksciu, ke mi komercas. Kaj tio ripozigas min, kiam mi iom promenadas tra la kamparo. Sed neniam mi trafis iun lokon tiom kuriozan kiom tiu ĉi.

– Dimanĉe venas pliaj homoj.

– Por mi tio ne estas avantaĝo. Mi preferas ĝin tia.

– Mia onklino senĉese plendas, ĉar ĉi tie estas tro kviete, interparolis Paskalina. Vi ja vidas, onjo mia, mi pravas preferi semajntagojn.

– Ha! Sinjoro, diris la oldulino, se vi ŝatas kvieton, vi estos la amiko de Paskalina. Ŝi asertas, ke ĉiuj klientoj estas tedaj…

– Almenaŭ, ŝi ne flatas la homojn.

– Ha! Pardonon, sed mi bezonas aldoni, ke vi ankoraŭ ne estas unu el miaj klientoj.

– Des pli bone!

– Estas vere. Ili nur venas ĉi tien por elpaki sian materialon por fiŝkapti, siajn logaĵojn, kaj mi ne scias kion ajn. Pro siaj malbenitaj fiŝoj, ili forgesas ĉiujn.

– Mi havas ja bonan ŝancon ne esti fiŝkaptanto.

– Ho jes! Jam delonge, mi lasintus vin kun viaj fiŝfadenoj kaj hoketoj. Vi, almenaŭ vi, scias pri kio paroli ; oni ne enuas kun vi.

Ili timas movi siajn lipojn. Laŭdire, tio timigas la fiŝojn!

– Devas esti terure por vi, ĉu?

– Jes ja, naive diris Paskalina.

Sed el la fundo de la ĝardeno iu alvokis :

« Henrieta! Henrieta! »

– Nu, diris la onklino. Li ankoraŭfoje perdiĝis.

Ŝi rapidegis al la ĝardeno per neatendita vigleco.

– Kiu refoje perdiĝis? mire demandis Silvano.

– Mia onklo. Li estas ja tre maljuna. De tempo al tempo, li perdiĝas. Liaj okuloj estas eluzitaj kaj li ne plu bone aŭdas.

Silvano karesis Ĵim, kiu buliĝis sur liaj genuoj. Li dolĉe prenis ĝin korpomeze, sidigis ĝin sur la seĝo antaŭ li, kaj levis ĝiajn antaŭajn piedojn. Ĵim sin lasis subfali. Silvano pacience rekomencis, juste alternante sukerpecetojn kaj frapetetojn. Post kvin minutoj, Ĵim ŝajnis neprecize kompreni, kion oni volas encerbigi al ĝi, kaj, kun nediskutebla bonvolo, ĝi klopodis sin teni pli-malpli bone sur sia postaĵo.

– Sufiĉas por hodiaŭ, diris tiam Silvano. De tia laboro, oni ne devas lin mallogi.

– Neniam mi havus tiom da pacienco, ekkriis Paskalina.

– Li lernos ja multajn aliajn trukojn, se vi bonvolas.

La onklino revenis. Je ŝia brako sin apogis granda oldulo, apud kiu ŝi aspektis tute malgranda. Tio ne malhelpis la onklinon admoni lin vigle, kolereme svingante sian manon por plifortigi la energion de siaj paroloj. La olda viro, sen emociiĝi, pluiris kun mieno de iu, kiu kutimas al tiaj aferoj. Kvankam kurbdorsa, li estis ankoraŭ tiel granda kiel Silvano. Esceptan viglecon li certe iam havis ; tion asertis liaj ŝultrolarĝo kaj brakodikeco. Lia dika kapo aspektis pezigita pro densa blanka hararo kaj distaŭzita barbo, kiu krispiĝis sur liaj vangoj. Silvano, kiu nur duone ekvidis lin en la ĝardeno, lin admiris. Li havis grandan rektan nazon, larĝan karnodikan buŝon daŭre ruĝegan malgraŭ lia aĝo, kaj helbluajn okulojn kun senluma rigardo. Li faris impreson de saĝo, de biblia graveco. Nur kiam li alvenis tuj apud Silvano, li ŝajnis ekvidi lin.

« Saluton! Saluton! », li diris.

Kaj li pasis, lasante sin kuntreniĝi de sia edzino, kiu plugestadis, kaj diris, ke li estas pli senpripensa ol infano, ke oni ne plu povas lasi lin sola sen ke li farus stultaĵojn, ke ĉiutage ŝi senĉese devas prigardi lin, ke ŝi freneziĝas…

« Jes, edzino mia. Jes, edzino mia, » nur ripetis la oldulo, kun la sereneco de olda filozofo.

Kaj ili malaperis en la gastejon.

– Li estas belega, ĉu ne? demandis Paskalina – Jes ja, sincere diris Silvano, belega!

– Vi vidos, kiam vi bone konos lin. Preskaŭ neniam li parolas, sed ĉio, kion li diras, estas aŭdinda.

– Ĉu via onklino koleras?

– Tute ne. Sed ŝi ne havas multe da pacienco, do ŝi kelkfoje taŭzas lin iomete. Ŝi enuas ; tio estas ŝia sola distraĵo.

Ŝi ridis dirante tion. Kaj Silvano forgesis la sencon de ŝiaj paroloj, ne plu aŭskultis ŝin, pensis nur rigardi ŝin ridantan.

– Feliĉe, li fajfas pri tio, ŝi pludiris ; li daŭre sekvas siajn ideojn.

– Ŝi ne volas, ke li iru en la ĝardenon, ĉu?

– Ne. Ŝi timas, ke li falos. Sed li ŝatas ĝardenumi. Li estas trista, ĉar li ne plu povas labori ; li iras tien por levpreni ŝtonetojn, elradikigi herbaĉojn. Lin konsolas tio. Fakte, ili tamen amas unu la alian. Kiam ŝi estas malsana, li ne plu volas manĝi.

– Ĉu ili estas viaj solaj parencoj?

– Jes.

– Tamen ili estas maljunaj.

– Jes. Li estas la frato de mia avo.

Ŝi silentis. Per natura reago, ŝia intereso revenis al la juna viro : ŝi rigardis lin same kiel dum lia unua vizito, kun sincera scivolo, kiu ne aspektis malrespekta, ĉar ŝi lasis sin tralegebla kvazaŭ libro malfermata.

Silvano divenis sur tiu ŝanĝema vizaĝo ĉiujn pensojn, kiuj speguliĝis tie, kiuj pasis sur ĝiaj trajtoj kvietaj kvazaŭ ondoj sur trankvila akvo.

« Kaj kio pri vi? » ŝi deziris demandi, sed ne aŭdacis uzi tiun krudetan dirmanieron.

Li antaŭrespondis ŝian demandon.

« Ĉar mi komprenas, ke tio interesas vin, mi nomiĝas Silvano, li diris. Mi loĝas en Dunkirko, kie mi eĉ ne konas la feliĉon havi onklinon, kun kiu mi pasigus la tempon kverelante. »

Paskalina refoje ridis.

-Vi estas amuza, kiam vi diras tion. Jes, mi demandis al mi, kiu vi estas. Kaj ĉu vi ofte tiel promenas?

– Relative ofte, jes.

– Do vi revenos ĉi tien, ĉu?

– Ĉu vi ŝatus, ke mi revenu?

– Ho, jes ja! diris Paskalina, sen ia ĝeno. Vi estas ŝerce amuza kiam vi volas. Krome, por Ĵim estus bone iomete labori.

Tion ŝi diris tiel simple, ke oni ankoraŭ sentis en ŝi plenan infanspontanecon. Dormetis en ŝi virineco ; estis neniu koketeco, neniu volo plaĉi, neniu malklara kaŝpenso en tiu deziro revidi Silvanon, naive vortigita. Silvano komprenis kaj tamen nenian vantemon li tiris el tio. Eble li esperintus pli. Sed eble li ankaŭ estintus elrevigita, se tio ne okazintus tiel.

Ĉar ŝia naturo estis tia, Paskalina harmoniiĝis en absoluta maniero kun io, kion Silvano kunportis en si : ia deziro aŭ aspiro ekde sia junaĝo – ia idealo samtempe komplika kaj preciza, kiun la vivo estis repelinta, kunpreminta, sed ne sukcesis estingi aŭ detrui en li. Pro tia abrupta renkontiĝo kun ĝi, Silvano sin sentis samtempe feliĉa kaj malkvieta. Li timetis vidi ĝin estingiĝi. Li sentis timon, ke ĉio estas nur malica ruzo pli lerta ol la aliaj, ruzo de koketulino lerte regita. Kion aliulo dezirintus, li timis, ke tio okazus.

Sed la juna fraŭlino estis for de tiuj pripensoj. Por ŝi mem, ĉio estis klara, tiel simpla en realo kiel en ŝiaj paroloj. Ŝi eĉ ne suspektis tion, kio kirliĝis en la animo de la juna viro, dum li silentis.

Silvano stariĝis.

« Ĉifoje, mi estus ja feliĉa, ke mi povus pagi, » li diris.

La domon li eniris kun tia plezuro, kiun oni sentas pro retrovi agrablajn memorojn. Li rekonis la vastan salonon freŝan kaj malhelan, la kamenon laŭ antikva modo kaj la fotelojn el tapeto.

La maljuna onklino alvenis por ricevi la moneron de Silvano.

Dume la onklo, enprofundiĝinta en sia fotelo el tapeto, senmova kun la okuloj duonfermitaj, ne forlasis sian kvietan pozon, tiun senfinan internan revadon, kiu estigas al maljuneco imponan majeston.

Silvano eliris el la gastejo, promesinte al la maljuna virino reveni laŭ ŝia invito. Ĝis la lastaj arboj de la antaŭa vojego, la onklino kaj nevino akompanis lin. Kiam li malproksimiĝis, li daŭre vidis Paskalinan, kiu tre alte levis en siaj brakoj la petolan Ĵim, por ke ĝi salutu sian edukanton per lastaj bojadoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.