La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DOMO INTER LA DUNOJ

Aŭtoro: Maxence Van Der Meersch

©2026 Geo

La Enhavo

DEK-DUA ĈAPITRO

Silvano promesis al l’alta Fernando, ke li iros al lia domo por aĉeti dek kilogramojn da tabako la venontan semajnon. Klientojn li devis provizi apud Loon[16]. Li pripensis, ke li biciklos tien, iel alivestita, kiel li kutimis. Sed la antaŭan vesperon, revenante al Ĵermena, li falis de sia biciklo kaj dolore kontuzis sian genuon.

Neeblos do, ke li foriros al Loon la morgaŭan matenon.

Tial li sendis Ĵermenan tuj apuden por venigi Cezaron. Ili interkonsentis : kontraŭ partigo de la gajno, Cezaro bonvole akceptis la proponon, ke li anstataŭos Silvanon. Tiu ĉi lasta zorge indikis al li la klientojn, kiujn li vizitu, kaj la kvantojn da tabako, kiujn li liveru al ili. Kaj la sekvan matenon, Cezaro komencis sian mision.

Li foriris piede. Li ne plu estis tiel forta kiel antaŭe, kaj bicikli postulas pli da spir-kapablo ol li ankoraŭ havis. Alkoholglasetoj, virinoj kaj fumado jam « tranĉis al li la krurojn », kiel li diris. Tial li planis piediri al l’alta Fernando. De tie, li prenos la tramveturilon tiom longtempe kiom li povos en la direkto al Loon.

Estis pli danĝere, tion li sciis. La leĝo tiele fundas subtilajn distingojn inter pieda fraŭdo kaj fraŭdo per veturilo : ĉarumo kaj biciklo apartenas al la unua grupo, dum vagono, tramo kaj aŭto estas klasifikitaj en la dua.

Sed Cezaro ja esperis, ke li ne estos kaptita. Li kunprenis grandan korbon, kien li enmetos la tabakon. Ĝin li lasos sur la platformo, en angulo de la tramveturilo. Kaj se okazos, ke iu ajn doganisto lin pridemandos, li ludos la senkulpulon, li ja tutforte neos, ke la korbo estas lia posedaĵo. Jam unu fojon li sukcesis per tia ruzo.

Je la naŭa, kun sia malplena korbo sub la brako, Cezaro alvenis antaŭ la domon de la fraŭdestro. Antaŭ ol eniri la korton, pro singardemo li longe ekzamenis la straton, sed ne vidis ion nenormalan.

La viro estis hakanta lignon en sia korto.

« Saluton, hej! », diris Cezaro.

L’alta Fernando rigardis returne.

– Nu, jen Cezar’! Ĉu novaĵoj?

– La novaĵoj ’stas bonaj. Vi havas mian tabakon, ĉu?

– Kian tabakon?

– La tabakon por Silvano.

– Ĉu li ne venos mem?

– Ne. Hieraŭ li vundis sin ; li falis de sia biciklo.

– Ha! diris Fernando. Kia malfeliĉ’!

– Jes ja. Sed ni elturniĝis. ’Stas mi, kiu portos por li.

L’alta Fernando aspektis ĉagrenata. Li skrapis sian nazon, ŝajnis pripensi pri io.

– Ŝajnas, ke tio turmentetas vin, ĉu?

– Mi!? Ne… Ne ’stas tio. Mi pensis pri io.

– Pri kio? demandis Cezaro, kiu ne kapablis esti diskreta – Neni’… Nu, vi volas vian tabakon, ĉu?

– Jes ja, mi ĝin volas! Intence mi venis tiucele!

– Eniru.

L’alta Fernando antaŭiris Cezaron en la kuirejon, eniris sian subtegmenton por preni kvardek paketojn de duonfunto da tabako, kaj enmetis ilin funden de la korbo de Cezaro. Per tavolo de hakitaj lignopecetoj li kovris ilin.

– Jen ĝi, diris Cezaro.

– Dek kilogramoj po dudek kvin frankoj. Tio ’stas ducent kvindek frankoj.

– Ĝuste tio.

Cezaro pagis kaj surŝultren metis la korbon. Li premis al l’alta Fernando la manon, kaj post lia elkora « bonan ŝancon! », li eliris en la korton. Sur la trotuaro, la edzino de Fernando antaŭiris lin kaj atendis, ĝis alvenu tramveturilo. Kiam ŝi vidis unu alvenontan, ŝi alvokis Cezaron, kiu atendis en la korto. Kaj Cezaro eliris, saltis sur la antaŭan platformon kaj foriris.

Tiam la virino reiris al sia domo.

– Malbela afer’, ŝi diris.

– Jes, grumbletis Fernando. M’ min demandas, kion diros Lurĵ’.

– Ne ’stas via kulp’, aparte dirite.

– Ne, sed tion li ne komprenos kiel vi. Silvanon li volas, Cezaron ne bezonas.

– Nu, restos al li rekomenci. Ĉu ne?

– Kaj tio ’stas via opini’? Post l’arest’ de Cezar’, Silvan’ malfidos!

– Sed Lurĵ’ ne arestos Cezaron, ĉu?

– Ne Lurĵ’, sed la negroj. Ne ’stas Lurĵ’, kiu gvatas. Du kolegojn li deĵorigis. ’Stas mi, kiu konsilis tion. Ĉar Silvan’ ne ’stas facila ul’. Se li havas venĝemon kontraŭ Lurĵ’, li ne lasus sin preni. ’Stus granda fuŝ’.

– Do, ’stas nun por Cezar’ lia fin’, ĉu?

– Lia fin’. Kaj m’ imagas la vizaĝon de Lurĵ’, kiam oni alportos al li birdon, kiun li ne atendas. Ni ’stas nun en malbona situaci’ pro la tut’ afer’!

– Eble Cezar’ ne lasos sin preni, ĉu?

– Li ja ne povos ne ’sti prenita. La du negroj atendis lin en la drinkej’ tuj apud. Ili saltis en la saman tramon kiel li. Mi vidis ilin.

– Kaj li mem ne vidis ilin, ĉu?

– Ne. Ili eniris ĉe la malantaŭa part’, ĉe l’alia flank’. Nu, ne ’stas nia kulp’, tion ni diros.

Dume, per la tramo, Cezaro rapidveturis al Loon. Konforme al sia taktiko, li estis metinta sian korbon en angulon de la ekstera platformo. Tuj apud la ŝtupareto, li kviete fumis sian cigaredon, rigardante la domojn, kiuj defile kuris antaŭ li. Tiam malfermiĝis la pordo al la interna kupeo. Du viroj eliris. Rigardinte returne, Cezaro instinkte antaŭflaris, ke ili estas negroj.

Estis kvin aŭ ses homoj sur la platformo. La negroj rigardis la korbon, okulserĉis Cezaron inter tiuj personoj. Ili rekte alparolis al li :

– Kies korbo estas tio?

– Mi ne scias, diris Cezaro.

– Ne indas simuli stultulon, krirespondis unu el la doganistoj. Ni vidis, ke vi enveturiĝis kun ĝi…

Li kliniĝis, priserĉis en la korbo. Senhezite, Cezaro profitis tiun momenton por agi. Li puŝpelis maljunan viron, kiu baris lian antaŭan irejon. Li eksaltis sur la ŝtupareton, kliniĝis eksteren, kaj saltis sur la pavimitan vojon. Ĵus tiam li ricevis fortegan baton malantaŭ la kapon. Kaj li falegis. Ŝajnis al li, ke li sinkas en grandan kvanton da akvo, kiu plenigas liajn orelojn, subakvigas lin, dronigas lin per ŝaŭma inundo. Li malklare aŭdis el ĝi kvazaŭ intestobruon. Tiu laŭta zumado kovris ĉiujn bruojn ĉirkaŭ li.

Poste, ŝajnis al li, ke li lante elakviĝas. La ŝaŭmbruo fariĝis pli mallaŭta. Voĉflustradoj aŭdebliĝis, plilaŭtiĝis. Kaj kiam Cezaro retrovis sian konscion, li vidis, ke li sidas sur trotuaro, kun ŝtalmankatenoj ĉirkaŭ la pojnoj. Li suprenrigardis, revidis la du negrojn kaj tuj rememoris ĉion.

« Ha, ha! Vi ja pensis, ke vi sukcesos pafrapide eskapi, fanfaronis unu el la doganistoj. Sed ĉifoje vi havas aferon ne kun la ŝtipkapuloj de l’alia tag’, sciu! Nu, stariĝu Silvan’! »

Cezaro komprenis, ke la negroj kredis aresti lian kamaradon. Li tamen ne donis klarigojn. Krome, lia kapo doloris. Li kontentiĝis obeeme sekvi ambaŭ homojn ĝis la ĝendarmejo. Laŭirante, li kunpremiĝis kontraŭ unu el la doganistoj, ĉar li malŝatis trairi la urbon tiele mankatenita kun la interĉeno.

En la ĝendarmejo, Lurĵo estis atendanta. Kun granda konfuzo, li vidis aperi Cezaron anstataŭ Silvano. Li ne povis ne ekkrii :

– Sed ne ’stas li!

– Ĉu ne li? diris unu el la negroj. Jes ja! Ni senĉese gvatis kaj sekvis lin.

– Mil diabloj! sakris Lurĵo. Kia fuŝ’!

Cezaro ekkomprenis.

– Se ne ’stas mi, do lasu min iri, li pikdiris.

– Fermu vian buŝegon, kreten’! Krome, vin oni jam tenas! ’Stas bona via afer’!

– Li pagos por l’aliul’ , aldonis unu el la negroj.

La ĝendarmoj estis komisiitaj por enŝlosi Cezaron en la ĝendarmejon. Kaj tie, li havis multan tempon por pripensi. La perforto dum lia aresto, la paroloj de la doganisto, kiu nomis lin Silvano kaj elvokis la pasintan interbatalon, la ekkrio de Lurĵo… ĉio elmontras, ke Silvanon oni atendis. Krom tio, estas ja Silvano, kiu estintus arestita, se ne okazintus tiu malhelpo. Oni ja sciis, ke li planis viziti Fernandon. Tiam Cezaro rememoris la elrevigitan mienon de la fraŭdestro, kiam li vidis lin alveni.

« Tiu fiulo, li pripensis. Li denuncis min. »

De tiam, unu solan penson li havis : atentigi Silvanon kaj la amikojn, ke Fernando perfidas, ke li estas nur fiviro.

Je proksimume la unua, oni malfermis la pordon. Du ĝendarmoj elirigis lin.

– Kien ni?

– Al l’ malliberej’.

Ili eliris, Cezaro inter la du ĝendarmoj.

Vojirante ili parolis. Cezaro rakontis, kiel li estis kaptita, kaj tio multe amuzis la ĝendarmojn. Ĉar neniu doganisto priserĉis lin, li ankoraŭ portis sur si, inter ĉemizo kaj veŝto, tridekon da cigaredpaketoj. Po du paketoj li donis al ĉiu el siaj gardantoj. Kaj li petis ilin preni etan ĉirkaŭvojon proksime al la policejo, kie deĵoras lia kamarado Julio.

Tie, ili eniris etan trinkejon kaj vokigis Julion. Li alvenis.

– Vidu, li senmire diris! Mi ja daŭre diris al vi, ke oni rekaptos vin.

– Nu, mi ne vokis vin por moraladmon’, respondis Cezaro. Ĉu vi transdonu mesaĝon al mia edzin’?

– Jes.

– Diru al ŝi, ke oni prenis min, ke ŝi forlasu tian laboron. Ŝi reiru por rikolti cikorion. Tio pli indos ol rekuniĝi kun mi en prizonon.

– Vi ’stas edziĝinta, ĉu? demandis unu ĝendarmo.

– Jes.

– Petu alporton al ŝi de la cetero de viaj cigaredoj. Tio eblos al ŝi kelktempe havi iom da mon’.

– Dankon! diris Cezaro.

Kaj al Julio li transdonis siajn paketojn da cigaredoj.

– Ne ’stas ĉio, li aldonis. Vizitu Silvanon. Diru al li, ke li ja nepre danku al l’alta Fernand’ pro tio, kion li faris por mi. Ĉu vi bonkomprenis?

– Jes.

– Ha! Ankaŭ diru, ke mi donas Tom al li. Tro kostos al mia edzin’ por nutri ĝin nun. Oni nepre ne mortigu Tom, ĉar ĝi estas bona hundo.

– Vi ne scias, kiom longe vi restos en prizon’, ĉu?

– Ne, amiko. Sed tro da stultaĵoj mi jam faris. Ili ne lasos min foriri baldaŭ, ĉifoje.

– Nu, vidu, se vi estus min aŭskultinta…

– Nu, bone, sufiĉas…

Li ankaŭ eltiris sian biletujon, enserĉis, hezitis.

« Nu, des pli malbone. Vi ankaŭ donos al ŝi tridek frankojn. Tie for, mi ne bezonos monon. Mi faros florkronojn, ĉu ne? »

Ambaŭ ĝendarmoj ekridis.

– Nu, demandis unu el ili. Ĉu ĉio?

– Jes, ĉio.

– Ĝis baldaŭ, Cezaro, diris Julio.

– Ĝis, amiko!

Julio pagis la trinkaĵojn. Cezaro stariĝis, kaj daŭre inter siaj du gardantoj, li foriris. El la pordosojlo, Julio lin rigardis iri. Nun, kiam Cezaro opiniis, ke neniu rigardas lin, li mallevis la kapon kaj, dorskurba, malfortigita, kun trista mieno, li aspektis malgranda inter siaj gardantoj.

« Ha! Kia… », serĉis Julio, ne trovante taŭgan vorton, kiu akordigu liajn amikecon kaj malaprobon.

Kaj, kun peza koro, kun trista graveco, li iris por plenumi la volojn de Cezaro, kvazaŭ temus pri tiuj de mortinto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.