|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DOMO INTER LA DUNOJAŭtoro: Maxence Van Der Meersch |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Tiun postan tagon, Silvano devis foriri al Belgio por tiu riska afero kun la aŭto. La fraŭdulo estis trankvile vestiĝanta en la kuirejo, kiam oni frapis je la pordo.
De post la traserĉo de Lurĵo, Silvano fariĝis singarda. Ĉiam, li riglis sian pordon. Li supreniris al la fronta dormoĉambro, kie Ĵermena ankoraŭ dormis, kaj li rigardis tra la fenestro. Dank’al lia kepo, li rekonis la policiston Julio.
Li scivolis, ja kion deziras la kamarado. Rapide, li malsupreniris por malfermi la pordon.
– Ĉu novaĵoj? li demandis.
– Ĉu vi ’stas sola? demandis la policisto.
– Jes. Eniru.
Julio eniris.
– Kio pri Ĵermena?
– Ŝi ankoraŭ dormas.
– Vi certas, ĉu?
– Mi ĵus supreniris.
– Nu, vi ’stas singarda. Vi pravas.
– Kial vi ne laŭte parolas?
– Mi ne volas, ke ŝi aŭdu nin.
– Kiu? Ĉu Ĵermena?
– Jes. Mi aŭdis aferojn pri ŝi.
– Kiajn?
Pro singardo, Julio kunprenis Silvanon apud la fenestron, kiu rigardas al la strato, malproksime de la pordo al la ŝtuparo.
– Ŝi havas aventuron, li flustris.
– Ĉu Ĵermena?
– Jes, kapsignis Julio.
Silvano tuj komprenis.
– Kun kiu? li demandis.
– Tion vi scios post nelonge. Tion mi diros al vi, nur se vi promesas esti prudenta.
– Vi opinias, ke mi ’stas knabeto? Nu, rapide diru al mi pri kiu temas.
– Antaŭe, lasu min diri, kiel mi eksciis l’aferon. Tion diris al mi kamarado, alia policisto. Li daŭre iras al la drinkejo de Henriko, sciu. Kaj tute hazarde li eksciis, ke ĉiujaŭde ŝi supreniras en dormoĉambron.
– Nun, mi komprenas, diris Silvano. ’Stas Lurĵo.
– Jes.
– Tion mi komencis konjekti ekde l’afer’ de la traserĉo.
– Vi ne tro malkvietas pro tio, ĉu?
– Kial mi malkvietus?
– Nu… diris Julio, iom mirigita de la kvieto de Silvano.
Ĉiaokaze, mi venis por antaŭdiri, ke vi malfidu. Tamen silentu pri ĉio. Komprenu, ke mi riskas mian postenon. Sed estu ja singarda, ĉar post nelonge ŝi rakontos viajn aferojn al la doganist' – eble ŝi jam faris tion… Kion vi mem faros nun?
– Nenion.
– Ŝin vi tute ne riproĉos, do?
– Jes ja. Eble pli malfrue. Nun mi prifajfas, komprenu min, amiko : Cezar’ en malliber’… Tom mortinta…
– Mortinta?
– Jes, dum la antaŭtaga nokto… Mi dezirus, ke tio ĉesus. Ĉio lacigas min.
– Silvano, vi devas reagi. Serĉu laboron, ĉesu fraŭdon, forlasu Ĵermenan.
– Ĉio tio nun finiĝis, Julio. Oni ne povas ĉiam rekomenci, ĉu ne? Oni ne povas ĉiam rekomenci…
– Ne faru ian stultaĵon, ĉu? plu diris Julio, malkvieta pro lia stranga mieno.
– Trankviliĝu, ridetis Silvano. Mi jam travivis pliajn malfacilaĵojn, kredu min! Dankon, amiko. Vi ’stas bravulo, eĉ se policisto!
Je la sepa vespere, Silvano denove foriris al Belgio.
Post kvardek minutoj, li alvenis al la eta vendejo, kie la fraŭdestro jam atendis siajn homojn. Ĝi situis dek kilometrojn de la franca landlimo.
La rendevuo devis okazi je la oka. La veturilo jam staris antaŭ la pordo. Tio estis kamioneto Berliet, forta je proksimume du tunoj.
Ĝi alvenis kun dokumentoj – franca atesto kaj tripaĝa licenco – ŝtelitaj en alia aŭto, kaj lerte falsitaj. En la vendejo troviĝis stakoj da paketoj jam preparitaj : tabak– kaj cigaredpaketoj, envolvitaj en griza fortika papero kaj firme ŝnurligitaj. Por ke ili okupu malpli da spaco, unu viro platigis la tabakon per ofica premilo ; dume, alia nombris kaj envolvis la paketojn.
Je la naŭa, ĉar aperis brumo, la fraŭdestro kontrolvokis siajn homojn. Ili estis ok ĉar, en la lastaj momentoj, oni opiniis pli saĝe kunpreni pliajn helpantojn.
« Ĉio iras glate », diris la fraŭdestro.
Li eliris por kontroli la senvivan straton kaj la ĉielon, kiu rapide malheliĝis.
« Neniu. Oni povas ŝarĝi », li diris revenante.
Li timis, ke eble iu « negro » hazarde vagante en Belgio interesiĝos pri tiuj pretigoj.
Sub lia kontrolo, la homoj rapide transportis la pakegojn en la kamioneton. Silvano rimarkis, ke la aŭtorisortoj rapide subfleksiĝas.
– Kiom oni enmetos? li demandis.
– Du mil ducent. Nun, ĉio estas ŝarĝita. Ni havas bonŝancon, ĉar ne ’stas lunlume.
– Kie ni estos? demandis unu el la alvenantaj homoj.
– Du sur la tegmento. Kvar en la aŭto kun la tabak’. Silvan’ estos tuj apud la ŝofor’. Ĉu la tabuloj ’stas sur la tegmento, Zidor’?
– Jes, respondis la ŝoforo.
– Bone. Nu, he! vi ĉiuj! Atente aŭskultu Zidoron kaj faru, kiel li diros, se vi volas enpoŝigi vian monon!
Komuna grumblado signifis konsenton.
« Do, ni foriru nun. »
Ĉiu okupis sian lokon.
Zidoro startigis la motoron per krankturno. Li sidiĝis malantaŭ la stirilo, ekfunkciigis la unuan rapidumon kaj premis la kluĉopedalon. Kaj la peza aŭtomobilo ekveturis direkte al la franca landlimo.
Dum longa tempo, ili ĉiuj silente veturis. Pli-malpli, ĉiu sentis sian gorĝon kunpremita de ia emocio, kiam alvenis la momento por riski la aventuron. Feliĉe, en la aŭto, unu fraŭdulo estis kunpreninta botelon da rumo, kiun li disdonis al la aliaj, tiel gajigante ĉiujn. Necesis, ke Zidoro kolere ekkriu, por ke la du kamaradoj sur la tegmento ĉesu refrenon, kiun ili ekkantis.
– Ĉu ni ’stas tuj apud la landlimo? demandis Silvano. Mi tute ne rekonas la lokon.
– Jes, respondis Zidoro. Neniam vi venis ĉi tien, ĉu?
– Jes ja, sed mi iris trans la dunojn. Oni ’stas proksime de Furnes, ĉu ne?
– Ne. Ĝi situas malantaŭ ni ; la kanalo ’stas maldekstre kaj la dunoj dekstre.
Silvano instinkte rigardis returne, kvazaŭ en la mallumo li povus vidi la domon, kies memoro lin obsedis.
La kamioneto veturis laŭ mallarĝaj tervojetoj, ĉe la rando de rojoj, trans etajn lignopontojn. Ĝi haltis en kava vojeto.
– Ĉu paneo? demandis Silvano.
– Ne. Oni devas atendi ĝis la unua. La doganist’ deĵoros nur de tiam.
Unu post la alia, la homoj eliris el la aŭto. Ili sidiĝis sur la herbo kaj ekbruligis cigaredojn. La botelo da rumo estis rapide malplenigita. Oni gajiĝis kaj ŝercis, sed mallaŭte, senbrue, ĉar la landlimo ne estis malproksime. Eble iu doganisto povus aŭdi tiujn konfuzajn voĉbruojn kaj signali alarmon.
– Kioma horo estas nun? demandis unu viro. Ĉu ni devos ankoraŭ longe plu atendi?
– ’Stas noktomezo, diris Zidoro. Restas nur eta horo.
Li iris priserĉi sub la seĝo de la kamioneto, elŝovis ion, el kiu ŝprucis hela penikforma lumo.
« Silvan’, venu lumigi al mi », li petis.
Kaj li levis la kapoton de la kamioneto.
Silvano enmanigis la elektran lampon, kies lumon li direktis sur la motoron. Per tuba ŝraŭbilo , Zidoro malmuntis la sparkilojn, purigis ilin kaj kontrolis la interspacojn de ties elektrodoj. Poste, li kontrolis la magneton kaj ties kontaktilojn. Fine, li provis startigi la motoron, kiu tre facile ekfunkciis.
Zidoro tuj haltigis ĝin.
– Nu, ĝi bone funkcias, ĉu?! li fiere diris.
– Jes!
– Nepras. Baldaŭ ni ja ne povos uzi la krankon!
Por plia sekuro, li ankaŭ verŝis kelkajn gutojn da benzino en la kompresorojn – ĉar la malnova veturilo ankoraŭ havis tian sistemon. Poste, referminte la kapoton, ankaŭ li ekbruligis cigaredon.
– Ĉu ni estas malproksime de Francio? demandis Silvano.
– Je kvincent metroj. ’Stas granda fosaĵo ĝuste sur la landlimo.
– Ĉu ponto?
– Ne, ne ’stas ponto.
– Ni faros ĉirkaŭiradon, do?
– Ne. Vi ja vidas, ke oni kunprenis tabulojn, ĉu? Ponton ni mem faros. Poste, ni fulmrapidos tra la kampoj.
Sub la lumo de la elektra lampo, li rigardis sian brakhorloĝon.
« Kvaron’ antaŭ l’ unua. Mi tuj iros kontroli. Nu, vi ĉiuj silentu, knaboj! »
Li malproksimiĝis direkte al la landlimo.
Silvano profunde spiris. Kiel okazis antaŭ ĉiuj danĝeraj aferoj, lia brusto estis nun premita. Ŝajne, li sentis malvarmon. Li iomete tremis. Fakte, tio malaperis tuj kiam ekiĝis la danĝero, sed li timis en tiu ĉi momento. Li preskaŭ bedaŭris sian partoprenon. En lian memoron revenis la paroloj de Julio. Ĉu Ĵermena perfidis lin?…
Li forpelis tian penson.
Rigardante la malhelan stelplenan ĉielon, li iom paŝis laŭ la vojo, kiun ili ĵus sekvis. Kontraŭ lia volo, tristaj pripensoj venis en lian menson. Premegis lian animon la senlima profundeco de tiu volbo senviva kaj abismo-nigra. Li sentis sin strange malgrandiĝinta. Por la unua fojo, li ekkonsciis pri la eta spaco, kiun li okupas inter tiuj aĵoj. Li ne plu komprenis, ke oni povas klopodi por zorgi pri afero tiel vana, kiel estas ekzistado. Fakte, ĉio tio gravis nur antaŭ liaj okuloj, ĉar temis pri li. Sed post li, same kiel li, kiom da homoj ankaŭ ĉesigos dum momento sian malesperan lukton kontraŭ neniigo?… Kiom da ili plu observos tiun indiferentan ĉielon, kiu, de jarmiloj, senemocie ĉeestis la senfinan ripetadon de la sama dramo?… Silvano estis nur sensignifa epizodo… Kaj fronte al la universo, ne multe gravis lia suferado…
Alvenis al li obtuza fajfo, kiu eltiris lin el lia revado. Tiam li reiris al la aŭto.
Sub la ordonoj de Zidoro, la homoj jam estis malŝarĝantaj la tabulojn el la tegmento.
« Nu! rapidegu! Ja tempas! » diris Zidoro, ekvidinte lin.
Silvano grimpis sur la veturilon kaj helpis la aliajn. La tabulojn, ili malsuprenigis kaj surteren aranĝis laŭ duobla vojo, tra la freŝplugita kampo, kiun la aŭto estis traveturonta. Sur tiun preparitan vojon, ili manpuŝis la kamioneton, kies motoro estis haltigita. Zidoro sidis malantaŭ la stirilo. Puŝis du homoj la antaŭajn radojn, du la malantaŭajn, kaj la aliaj ĉe la flankoj. En la nokto, oni aŭdis nur la krakojn de la tabuloj kaj la kurtajn anhelojn de la viroj. Trairinte la tutan longon de la tabuloj, tiujn ili levprenis por rearanĝi antaŭ la aŭton. Kaj ili denove puŝis ĝin.
Du-trifoje, la kamioneto forlasis sian vojon kaj profunde enŝlimiĝis en la grundo. Tiam necesis uzi dikajn stangojn el ligno por ĝin levi kaj eltiri el la glueca argilo.
Ili fine atingis la etan rojon, kiu formis la landlimon inter Francio kaj Belgio… Kaj tie, ili haltis. Sur la alia flanko, Silvano divenis la silueton de la doganisto.
« Bone! Ekprenu la trabojn kaj kuŝigu ilin trae! » ordonis Zidoro.
Ili levprenis kaj trametis la dikajn trabojn super la rojon. Sur tiujn, ili laŭlarĝe aranĝis la tabulojn. Ili tiom rapidegis, ke ĉiuj ŝvitis malgraŭ la nokta malvarmeto. Vestita per longa kapoto, la doganisto senmove kaj silente rigardis.
« Kia fiul’! Siajn mil frankojn li lukras pli facile ol ni! » grumblis unu el la fraŭduloj.
Ĉiuj ridis.
Kiam la ponto estis preta, ili reiris al la kamioneto. Denove, ili manpuŝis kaj ruligis ĝin malrapide sur la tabulojn. La traboj ekĝemis sub la ŝarĝo. Sed post kiam ĝi transpasis la duonon de la ponto, ne estis plu romporisko. La malplipezigitaj traboj malrapide rektiĝis. Kaj la kamioneto atingis la francan bordon.
Tie, ili estis sur firma grundo, ia herbejo el malaltaj kreskaĵoj, sur malmola kampo, kie la aŭto facile veturos.
Ĉirkaŭrigardante, Silvano ekvidis iom pli fore straton, kiun ili povos atingi sen obstaklo. La plej malfacila parto estis farita.
Dekstre, je cent metroj, ankaŭ nigra maso atentigis lin.
– Kio estas, tie for? li demandis.
– Nenio, tiam respondis la doganisto, kiu unuafoje parolis. Estas ŝirmejo por la bovinoj, kiam pluvas.
Zidoro denove kunvenigis siajn homojn kaj diris :
« Vi ambaŭ levprenu kaj stakigu la tabulojn sur la belgan flankon. Oni venos repreni tiujn morgaŭ. Revenu post kiam vi finos tion. Silvan’ kun Ludvik’, dum momento vi helpos ilin. Ni atendos vin tie for, sur la bona vojo, pretaj por rapidege forveturi. La aliaj puŝu la aŭton ĉe ties postaĵo. Ni tuj metos ĝin sur la straton. »
Li iris preni la krankon en la kamioneto por startigi la motoron.
Silvano jam estis transdononta tabulon al unu el la du fraŭduloj, kiuj atendis sur la alia bordo de la rojo. Ĝuste tiam, li aŭdis laŭtegan parolbruon. Li rigardis returne. Deko da homoj ĉirkaŭis la kamioneton. Ekestis furioza batalo.
Silvano tuj komprenis. Unu doganisto saltis sur lin – ĝuste tiu, kiu antaŭe lasis la aŭton transpasi, kaj kiu eble esperis nun simuli sian rolon en tiu afero, fronte al la kamaradoj. De sube, Silvano frapis lian makzelon per hoko[18] supren, kiu laŭvorte lin levis el la grundo kaj ĵetis malantaŭen, svenigita de la bato. Liberigita, Silvano impetegis en la miksbatalon.
Estis, ĉirkaŭ li, konfuza kirliĝo de brakoj kaj levataj pugnoj. Sur la kapon li ricevis batojn, kiujn li redonis hazarde al aliaj.
Proksime, li vidis Zidoron, kiu, per sia kranko, frapis la kranion de unu atakanto kaj kuris al la aŭto. Li ne plu vidis lin, sed tuj poste, la motoro ekbruis.
La batalo tiam fariĝis sovaĝa. Du kurtaj fulmoj kun pafoj. Unu homo ruliĝis teren tuj antaŭ Silvanon, kiu ne povis vidi, ĉu temas pri amiko aŭ malamiko. Instinkte, ĉiuj fraŭduloj alproksimiĝis al la kamioneto, la sola espero por fuĝi. Zidoro certe sukcesis preni la stirilon, ĉar ekestis forta grincado de dentradetoj nervozege endentigitaj. Unu homo dorse atakis Silvanon, alia kroĉis lian maldekstran brakon. Duonsvene batita de pugno pli peza ol martelo, tiu tamen eltenis la batojn, kaj kroĉiĝis al sia predo. Tiam helpe alvenis tria homo. Neeblis reatingi la kamioneton.
Malgraŭ ĉio, Silvano provis fari tion. Li kunigis siajn fortojn, kuntrenante la tri homojn, kiuj kroĉiĝis al li. Li fortege pugnobatis ilin. La motoro pli laŭte bruis. La aŭto ekmoviĝis. Dek brakoj vane etendiĝis por ĝin reteni. Ĝi estis veturonta.
Silvano terure eksaltis pro furiozo. Li ekprenis la orelon de tiu, kiu firme tenis lian maldekstran brakon, kaj li nerezisteble relevis lian kapon. Kaj, kun liaj falangostoj antaŭe, per frapo en kiun li metis sian plenforton, li pugnobate frakasis lian vizaĝon. La viro falegis. Hoko al hepato estigis strangan singulton el la dua homo kaj duonkurbigis lin, kvazaŭ rompita ĉe la korpomezo. Silvano estis impetonta malantaŭ la veturilon, kiam la doganisto sur lia dorso ekkaptis lian kolon de malantaŭe, kaj interrompis lian spiron.
Silvano haltis, strebis enspiri la aeron, kiu mankis al li. Tiam la kamioneto startis kaj forveturis.
Plia fulmo ŝprucis apud la aŭto. Unu korpo, kiu kroĉiĝis al ĝi, groteske rulfalis.
Ĉi tie, sur la landlimo, restis nur Silvano kaj du kamaradoj, kiuj daŭre bataladis. Silvano tuj estis ĉirkaŭita de kvar doganistoj.
Malantaŭ li, tiu, kiu firme tenis lin, malstreĉigis sian ĉirkaŭpremon.
« Kapitulacu! » diris unu el la viroj, irante al Silvano kun mankateno enmane.
Obeeme, Silvano etendis siajn manartikojn al la kateneto.
Sed iu flankenpuŝis la doganiston.
« ’Stas mi, kiu arestos lin! »
Kaj Lurĵo stariĝis fronte al Silvano.
En la miksbatalo, lin ankoraŭ ne vidis Silvano. Lia sango refluis al lia koro, per brutala fluo. Nova furiozo subite ŝprucis en li. Li retropaŝis, rifuzante prezenti siajn manojn al la mankateno de Lurĵo.
« Ne vi! », li ekkriis.
Lurĵo antaŭeniris kaj intencis perforte lin mankateni. Plenforte frapante per sia dekstra pugno, Silvano frakasis lian makzelon.
Lurĵo kriegis. Li retropaŝis kaj faris rapidan geston. Tiam Silvano vidis en lia mano la flamon de revolvero.
La kuglo rekte trafis lian ventron. Tiun momenton, Silvano nur sensis ian brulvundon. Sed li daŭre sentis sian tutan forton en la brakoj. En lia cerbo fulmrapide pasis tiu penso, ke li nepre tuj agu, kiam li ankoraŭ povas. Li impetis al Lurĵo. Lin trafis dua pafo, kiu trapasis lian hararon. Li elŝiris la pafilon el la mano de la viro kaj premis ĝin sur lian frunton. Kaj la kranio de Lurĵo malfermiĝis, fendiĝis, elŝprucante sangajn karnpecojn. Silvano rigardis lin subenfali kvazaŭ malplena ĉifono.
Samtempe, kuglo ektranĉis lian orelon. Li rigardis returne, malplenigis la pafilon hazarde kaj vidis ombrojn fali ĉirkaŭ li. Per eksalto, forlasante la batalon kaj la du kamaradojn, kiujn li ne povis plu helpi, li transiris la rojon kaj enprofundiĝis en la nokton.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.