|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DOMO INTER LA DUNOJAŭtoro: Maxence Van Der Meersch |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Kiam Ĵermena rakontis al Lurĵo tiun transformon, li unue rifuzis kredi ŝin. Neniam oni vidis fraŭdulon saĝigi sin, li diris. Denaskan inklinon li havas.
Por pravigi sian opinion, Lurĵo memoris multegajn similajn ekzemplojn. Li ofte vidis tiajn pentojn. Post kruda leciono, ses monatojn en malliberejo, oni kelkfoje ne plu povis elteni tion. Oni revis haltigi sin sur la deklivo, resupreniri, reiĝi homo kiel la aliuloj : libera, protektita anstataŭ persekutita. La edzino kaj la infanoj pelis vin sur tiun vojon. Oni serĉis dungadon kaj kuraĝe eklaboris. Ĉio iris glate unu-du monatojn. Poste, tiu bela fervoro febliĝis. Ne plu envenis sufiĉe da mono. Oni sentis sin laca pro la unutoneco de malfacila tasko malbone pagata. Bona okazo prezentiĝis. Amiko, kliento aŭ fraŭdestro venis al vi. Li bezonis vin. Sendanĝera afero, grandega gajno. Por unu nura fojo, oni cedis al tento. Oni trompis sin mem kaj interkonsentis kun sia konscio. Unu fojon, unusolan fojon. Poste, oni ĉesos.
Kaj ek al nova aventuro!
Se ne okazis la bonŝanco de tuja aresto, jam finiĝis la honesta vivo. Oni refalis sub la influo de sia malvirto. Kaj tio ĝis la finofara afero, kiu almetis finan punkton al l’aventura serio : interbatado kun doganistoj aŭ rivaloj, tranĉilpiko aŭ revolverpafo, forpaso aŭ malliberejo. Tiajn pasiojn oni kunportas en sia haŭto, ne plu liberiĝos de ili.
Lurĵo ja sciis tion. Li sciis, ke fraŭdulo ne plu povas labori, ke al tiu ŝajnas stulte elĉerpiĝi kvardek ok horojn semajne por cent kvardek frankoj, dum li povas lukri tiom en unu nura duontago.
Kaj li kalkultis je tio, rifuzante kredi, ke Silvano povintus sincere forlasi la fraŭdadon.
Plurajn klarigojn li imagis por pravigi la asertojn de Ĵermena.
Eble la virino timis, ke Lurĵo gvatsekvos Silvanon, kaj ŝi provis forlogi liajn suspektojn. Aŭ eble Silvano mem malfidis sian edzinon kaj ne plu bonvole parolis al ŝi pri siaj aferoj.
Tamen, Lurĵo informiĝis. L’ alta Fernando sciigis al li, ke Silvano fakte ne plu aĉetis eĉ unu tabakpaketon de post la aresto de Cezaro. Sed tio nenion pruvis. Eble Silvano malfidis ankaŭ la fraŭdestron kaj provizis sin aliloke.
Sed siaflanke S-ro Henriko asertis, ke Silvano honeste laboras ; al la doganisto li eĉ donis la nomon de la havena entrepreno, kiu dungis lin.
Lurĵo iris promeni en tiu kvartalo kaj antaŭ ne longe, sur la kajoj, ekvidis Silvanon, kiu, kune kun aliaj dokistoj, laboris en la holdo de granda ŝipo, malŝarĝante platojn levitajn per gruo.
Lurĵo devis ja akcepti la evidentecon. Vigla malplezuro naskiĝis en li. Sian venĝon li ja ŝatintus fari. Sed reiĝinte honesta, estis Silvano nevundebla.
Lurĵo tiel pensis kiam novaj indicoj alvenis, por ke li denove dubu pri la vereco de la diraĵoj de Ĵermena. El unu doganejo ĉe landlimo, oni sciigis al li, ke Silvano pasas tien du-trifoje ĉiusemajne por bicikli al Belgio. Unu doganisto, kiu konis lin, rapide rimarkis tiujn suspektindajn vojaĝojn. Ĉar Lurĵo jam rakontis al li, ke Silvano verŝajne estas kontrabandisto, la doganisto ĉiufoje haltigis lin, pripalpis lin de l’kapo ĝis piedoj, detaleme ekzamenis lian biciklon, sed ĉio senrezulte.
Lurĵo tuj certiĝis, ke tio kaŝas novan ŝakradon, malbanalan kombinaĵon, kiun oni nepre malkaŝu. Tiajn suspektojn li konservis por si mem, parolis pri tio nek al Ĵermena, nek al Henriko, kiun li malfidis. Kaj li komencis ellabori planon kun tiu obstino, kiu estis lia forto.
Unue, li devis ekscii precize, kien iras Silvano. La doganisto, kiu rimarkis lin, diris al Lurĵo, ke la eksfraŭdulo regule transpasas la landlimon ĉiun sabaton. Estis logike : Silvano laboris « anglasemajne »[17], tial profitis de sia libertempo por aĉeti. Sed estis altvalora la informaĵo. Ĝin Lurĵo uzis por deĵorigi en la doganejo homon en civilaj vestoj. Li ordonis al li, ke, tuj post kiam Silvano estos transpasinta la limon, li diskrete gvatsekvu lin en Belgion, vidu kien li iros, kaj bone notu la domon, tiel ke ĝi estos facile retrovebla.
La sekvantan lundon, la doganisto alvenis al la oficejo de Lurĵo.
– Nu? li senpacience demandis.
– Mi sekvis la ulon. Li eniris en Belgion. Li biciklis sur la vojo de Dunkirko al Furnes, laŭlonge de la kanalo.
– Kaj poste?
– Ĉe la eta ponto antaŭ ol alveni al Furnes, li iris maldekstren kaj trapasis la kanalon.
Preninte krajonon, Lurĵo samtempe skribis.
– Kio poste?
– Li sekvis etan vojeton, laŭ la bordodeklivo. Li alvenis al loko de eksa ponto, kie staras malnova domo, ia kabaredo aŭ io simila.
Li eniris tien. Pli ol unu horon mi atendis, sed ne vidis lin eliri.
Tiam mi revenis.
– Bone, diris Lurĵo. Ĉu tio estas ja kiel vi klarigis? Vi ne povas erarigi min?
– Estas ja neeble.
– Do, mi mem iros tien por vidi. Dankon.
La viro eliris. Lurĵo traserĉis siajn notlibretojn. Li ĉiam kunprenis sur si multvalorajn informaĵojn pri ĉiuj aferoj rilate al sia profesio. Kaj li relegis la tutan liston de la belgaj domoj, kiujn oni suspektis vendi tabakon al la fraŭduloj aŭ nokte ellasi ties hundojn. Kabaredojn, nutraĵvendejojn, farmbienojn, li ĉion relegis. El tiuj domoj, kelkajn li konis ; eĉ pluraj konkorde laboris kun li. Aliajn, li konis nur reputacie ; li sciis, ke estas preferinde gvati ilin ; de tempo al tempo, ilin ĉirkaŭvagi en civilaj vestoj ;
noti la numeron de la francaj aŭtoj, kiuj haltis tie, kaj demandi informaĵojn pri ties proprietuloj en prefektejo. Per multe da pacienco, kontroliroj, spionadoj, denuncoj kaj perfidoj, pri tiu temo li finfine kolektis dosieron proksimume kompletan, tiom detalan kiom oni esperas.
Sed vane li detaleme faris la inventaron de siaj slipoj. Li eltrovis neniun noton, kiu donas al li klarigon pri la malnova domo rimarkigita de la doganisto.
Tie estis problemo, pri kio Lurĵo komencis pasiiĝi.
« Tion mi mem iros vidi sabaton, » li ekpensis, reenpoŝigante siajn paperojn.
Kiam, la sekvan sabaton ĉirkaŭ la dua posttagmeze, Silvano preterbiciklis la francan doganejon, li ne konjektis, ke malantaŭ la kurteno de la kabaredo de la doganoficisto, Lurĵo vidis lin foriri direkte al Belgio.
Tuj post kiam Silvano estis foririnta, Lurĵo eliris, surbicikliĝis kaj komencis sekvi la fraŭdulon.
Silvano rajdis malrapide. Baldaŭ Lurĵo lin revidis je du-tri cent metroj antaŭ si . Li ne pli proksimiĝis, kontentiĝante konservi la interspacon, okaze ke Silvano rigardus returne. Se la kontrabandisto rekonus Lurĵon, li malfidus. Kaj ĉio fiaskus. Tial Lurĵo laŭiris tuj apud la vojranda fosaĵo, ĉe la kontraŭa flanko de la kanalo, estante preta ĵeti sin inter la veprojn se la sekvato rigardus returne.
Sed Silvano aspektis tre trankvila. Li kviete pedalis, senhaste.
Nenio en lia sinteno memorigis al Lurĵo la fraŭdulon, kiu foriras ŝakri. Kaj tia kvieto denove konfuzis la doganiston.
Oni ekzakte laŭiris la vojon, kiun indikis la doganfunkciulo. Sed alveninte al la ponto, tuj post kiam li transiris ĝin, Lurĵo ne iris pli foren. Li kontentiĝis rigarde sekvi Silvanon ĝis la malnova gastejo. Kaj li malsupreniris la deklivaĵon, kiu direktas al la akvorando, kaŝis sian biciklon inter la herbojn kaj paŝis laŭ la kanalo, certa ne esti videbla de iu ajn el la loĝantaro de la malnova domo. Nur povis vidi lin tiuj, kiuj pasis sur la granda vojo ĉe la alia flanko. Plue, por preventi ian suspekton, Lurĵo paŝante rigardis la akvon, piede sondis la grundon, simule serĉis bonan lokon por fiŝkapti.
Post kelkaj minutoj, li atingis la lokon de la ruina malnova ponto. Li pluiris kvindekon da metroj. Kaj li supreniris, troviĝis tiam je la nivelo de la forlasinta eks-granda vojo.
Ternivele, li levis la kapon supre de la herboj kaj rigardis.
Nenion li vidis, krom la tremantajn altajn arbojn, kaj antaŭ si, la fasadon de la malnova gastejo.
Dum momento, li hezitis. Ĉu li montros sin malkaŝe? Ĉu tielmaniere li ne riskos ĉion kompromiti? Tion li opiniis. Li lasis sin denove malsupreniri la deklivaĵon kaj proksimiĝis al la gastejo.
El supre, li ekaŭdis flustradon de voĉoj. Ĉar li kredis, ke oni lin malkovris, li ne plu moviĝis, atendante tion, kio okazos.
La voĉbruo daŭris. Li levis la kapon. Nenion li vidis, krom malaltan heĝon, kiu staris super la kanalbordo. Alvenis al li vortoj ; li rekonis la voĉon de Silvano.
Tiam, per lantaj kaj silentaj rampmovoj, li denove supreniris la deklivaĵon. Li atingis la heĝon, sukcesis kroĉi sin al ĝi kaj kaŝiĝi tie. Kaj tre proksime de si, li vidis la kontrabandiston ; turnante al li la dorson, li estis en la ĝardeno kaj parolis kun fraŭlino. Silvano mantenis pendantan hakilon, per kiu li ĵus hakis lignon iom antaŭe. Li parolis per vibranta voĉo, pro emocio.
– Jes, estas malfacile, li klarigis. Sed necesas, ĉu? Kaj mi jam spertis pli gravajn malfacilaĵojn.
– Ĉu pri negoco?
– Kvazaŭ, jes. Sed mi ne kontentiĝos pri tio. Mi volas sukcesi pli rapide…
– Senpacienca vi estas…
– Jes. Sed ne por mi. Mi mem estas feliĉa, sciu, kiel nuntempe.
Nenion pli mi deziras. Ŝajnus al mi belege, se tio ĉiam daŭrus tiele. Sed estas neeble… Tamen, kun multe da volo… Nu, iam ĉio ŝanĝiĝos.
Lurĵo esperis de la fraŭlino demandon, kiu klarigus la misteron de tiu konversacio. Sed la fraŭlino ŝajne komprenis, aŭ eble timis pridemandi lin. Ŝi silentis ; kun sonĝa mieno, ŝi rigardis la flavajn florojn, kiuj kreskis en la herbo de la aleo, je ŝiaj piedoj. Rilate al Silvano, kiu ĵus ellasis sian hakilon, li nerve krucis kaj frotis siajn fingrojn.
– Oni ne bezonas tiom da mono por vivi, li pludiris.
– Ĉi tie, oni ne multe elspezas. Sed la domo ja ne estas granda.
– Ne pli mi bezonus. Domon kun eta ĝardeno kiel tiu ĉi, kaj mi vetas, ke mi fariĝos tiel maljuna kiel via onklo.
La fraŭlino ridis. Kaj ankaŭ Silvano ridetis.
En sia kaŝejo, Lurĵo komencis kompreni. Li laciĝis, pro sia malkomforta pozicio, sed multe interesiĝis pri tiu konversacio.
Malgraŭ la laceco de siaj brakoj, li daŭre kroĉis sin al la heĝo de sambuko. Li koncentris sian tutan atenton por pli bone aŭdi la mallaŭtan voĉflustradon, kiu alvenis al li.
– Ne longe daŭras por sufiĉe perlabori, se oni estas ŝparema, pludiris la fraŭlino.
– Ne. Sed necesas tiom malmulte, por ke ĉio fuŝos… Mi timas malfeliĉon, ĉiufoje kiam mi revenas ĉi tien…
– Kial? Kian malfeliĉon?
– Nu, mi ne scias. Sed oni povas nenion fari, ĉu? Oni bezonas atendi. Kun tempo, oni solvas ĉion. Kaj tamen, se okazus io…
– Kio?
– Oni neniam scias… Aferoj…
– Nu?
– Nu, vi ne devus havi venĝemon kontraŭ mi…
– Kial mi havus venĝemon?
– Mi scias, ne estas kialo… Sed kelkfoje… Ĉiuokaze, mi estus ja kontenta, tiam, se mi estus certa, ke vi dirus : li tamen faris kiel eble plej bone. Ĉu?
– Mi ja vidas, ke vi multe strebas.
– Jes. Do, vi ne havus venĝemon?
– Neniam mi havus venĝemon kontraŭ vi.
– Dankon. Tiel mi estos pli kvieta.
Lurĵo jam divenis. Li opiniis neutile pluspioni Silvanon, kaj eble kompromiti sian tutan esplorvojaĝeton. Oni povus malkovri lin pro movo aŭ pro kraketo de la branĉoj, al kiuj li kroĉis sin.
Malrapide, li lasis sin gliti sur la herbon, laŭ la deklivaĵo, kaj malproksimiĝis laŭ la akvobordo. Nevidite, li alvenis al la ponto, kiu transpasas la kanalon.
Li retrovis sian biciklon, ekrajdis, kaj, pensante pri la sukceso de sia entrepreno, per bona rapido, tute gaja, li foriris direkte al Francio.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.