|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DOMO INTER LA DUNOJAŭtoro: Maxence Van Der Meersch |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
– Ĉi-vespere mi revenos hejmen malfrue, diris Silvano al Ĵermena, forirante iun tagmezon. Mi iros kun Cezaro ĝis Gravelino[11] por alporti tabakon.
– Kioma horo signifas « malfrue »?
– Je la deka aŭ deka kaj duono.
– Por atendi vin mi iros do al Luiza, diris Ĵermena, kiu estis timema.
– Ŝi ne estas hejme. Cezaro jam diris al mi, ke ŝi forestos ĝis morgaŭ vespere. Ŝia patro malsaniĝis kaj ŝi devas flegi lin.
– Tamen… mi ne restu ĉi tie sola! Mi mortos pro timo en tiu dezerto!
– Vi ne bezonos atendi min. Enlitiĝu.
– Nu!… Ĉu por esti murdita en mia lito?! Neee! Mi prefere iros al Dunkirko. Mi vizitos Johaninon. Kiam vi revenos, survoje pasu tien por akompani min hejmen.
– Laŭ via volo, diris Silvano.
Li ne tro ŝatis, kiam Ĵermena vizitis siajn eks-gemastrojn en tiu suspektinda aĉa kafejo, kie li ekkonis ŝin. Sed li ne volis ĉagreni ŝin.
Post la foriro de Silvano, Ĵermena do rapide lavis sin kaj ekiris al Dunkirko. Plaĉis al ŝi tiaj eskapoj. Tiuokaze, ŝi kutime elektis siajn plej briletajn tualetojn por fari sensacion. Hodiaŭ, ŝi surhavis nigran robon el fajo kun falbaloj, kaj surtuton el la sama ŝtofo, ambaŭ formis « ensemblon ». Ŝia peltkolo – ĉirkaŭkolo el ermenpelto – estis donaco de Silvano. Krom tio : ĉapelo ornamita per plumego, kiu kaŝis ŝian vangon kaj karesis ŝian vizaĝon ; ŝuoj el bruna ledo de damao kun dika buko el straso ; gantoj el perlogriza fadeno, kaj mansaketo el blua bovidoledo kun ŝia inicialo el arĝento. Tio ĉi ŝajnigis ŝin tre « granda sinjorino », kiel
ŝi mem diris.
Kiam ŝi alvenis al Dunkirko, ekpluvis. Ĵermena devis malfaldi sian pluvombreleton, alian donacon de Silvano. Kun sia pluvombrelo ĉemane ŝi laŭiris la kotoplenajn kajojn. Ŝi saltetis de unu pavimero al alia, afekte marŝis piedpinte. Singarde, kun mienoj de katino kiu timas malsekigi siajn piedojn, ŝi klopodis eviti ŝprucmakulojn. Viroj returne rigardis ŝin, ridis diskrete aŭ ne, elmontris sian admiron. Ŝi ja sentis tiun scivolon, tiun intereson, kiujn ŝi pasante estigis. Dank’al sia sagaco de eks-ĉiesulino, ŝi ne bezonis rigardi por vidi. Ŝi antaŭflaris tiujn, kiuj sekvos ŝin. Kaj instinkte, eĉ nepensante pri tio, ŝi nekonscie retrovis sian teniĝon, sian antaŭan paŝadon, tiun koksan svingeton kiun ŝi antaŭe uzadis por loginciti la pasantojn.
Tiel ŝi trairis la kajojn de Dunkirko, laŭirante la kotajn trotuarojn, meze de la interpuŝiĝoj de maristoj, ŝarĝistoj, fiŝvendistinoj, gapvagantoj kaj promenantoj, kiuj obstrukciis la trairejon. Ŝi devis ĉiumomente devojiĝi por eviti montetojn el forĵetaĵoj, superpaŝi ŝnuregojn, ĉirkaŭiri ĉiajn obstaklojn.
Indiferente pro kutimo, ŝi paŝis tra tiu vigla svarmo, piede de la grandaj grizaj velŝipoj, kies mastaroj estis konfuzitaj de ŝnuregoj.
Ŝi eĉ ne plu rigardis la trolŝipojn, la barkojn de fiŝistoj, la grandajn vaporŝipojn, kiuj dormis tie, flankon ĉe flanko, sur la glaŭka profunda akvo, kie flosis malpuraĵoj. Ŝi ne vidis la ciklopan laboron de la gruoj, kies brakoj malrapide turniĝis en la ĉielo kaj translokis balanciĝantajn ŝarĝojn ĉe ekstremaĵo de ŝnurego. Ŝi ne plu flaris la fortegan odoron de fiŝo, sala vento kaj algo, el ĉiuj tiuj maraĵoj, kiuj miksiĝis kun la karba fumo de la gruoj, kun la akra haladzo de brulita benzino.
Tiel ŝi alvenis antaŭ etan kafejon ĉe placeto, kiu duflanke larĝe rigardis al la haveno. Sep aŭ ok samaj drinkejoj konsistigis la tutan fundon de la placo ; tiu de la eks-mastrino de Ĵermena distingiĝis de la aliaj banale verde aŭ brune farbitaj, per sia viola fasado plibeligita per flavaj strekoj, kiuj evidente celis aspekti kvazaŭ « moderna arto ». Antaŭ ol eniri, Ĵermena jam konis la dekoracion, kiun ŝi vidos ene. Ĝi estis kafejo, kiun oni volis altigi al la rango de stardrinkejo per stranga flortapeto, komplika verŝotablo, rombaj speguloj, lustro el farbita ligno de kie falis senĉarma rozkolora lumeto, tre etaj tabloj ringitaj per kupro, kaj malstabilaj ridinde altigitaj taburetoj. Jam en la tempo de Ĵermena ĉio estis simila. Nenio estis ŝanĝita.
La eniro de Ĵermena okazigis sensacion. Ĉeestis multaj homoj.
La trinkejo estis plena. Kaj la salono mem estis plenplena de klientoj, kiuj trinkis ĉampanon, fakte « ŝaŭmvinon » tiel nomsanĝita por la cirkonstanco. Ĵermena trairis tiun tumulton, estigante bruan kriadon de admiro survoje. Ŝi eĉ ne ridetis. Ŝi kutimis tian entuziasman bonvenigon, tiajn kriadojn de ebriaj uloj, kiuj ĝenerale salutis la alvenon de iu ajn virino en la domon de Sinjoro Henriko. Ŝi eniris en la kuirejon, kie Sinjorino Johanino estis kontrolanta sian kontolibron.
S-ino Johanino estis virineto proksimume kvardek jaraĝa, bulronda, kun dikaj brusto kaj koksoj, kaj kies ventrego ne malhelpis ŝin rapidegi, sen paŭzo nek ripozo, de supre malsupren en sia tuta domo. Ĉiam ŝi vestiĝis per morkonforma longa robo, deca antaŭtuko de bona hejmomastrino. Malsupre aperis mallongaj dikaj kruroj kun masivaj maleoloj. Ŝiaj nudaj brakoj eliris el manikoj daŭre falditaj kuspe sur la kubutoj. Ruĝaj, vermiljonaj, riĉaj pro abunda sango, kiun oni sentis fluegi tuj sub la haŭto, ŝiaj brakoj faris impreson de bonega farto. La estrino havis bonan vizaĝon, larĝan, grasan, gajan, kie vidiĝis vejnetoj.
Ŝia haŭto brilis pro ŝvito kaj graso. La nazo eta, kuspa – iom kiel marmitopiedo ; la okuloj globaj, grizaj, kvietaj ; la lipoj molaj kaj larĝaj ; la hararo lin-kolora, kuntirita sub dika hartubero laŭ malnova maniero : ŝi multe pli ŝajnis kuraĝa hejmomastrino ol mastrino de fifama drinkejo.
– Nu… ŝi diris, vidante Ĵermenan eniri, ĉu estas vi, filino mia?
Ja eksidu! Ĉu ĉio plu iras glate?
– Jes, dankon, respondis Ĵermena.
Kaj ŝi prenis seĝon, sidiĝis apud la fajrejo, etendis la manojn al la varmo.
– Ĉu vi kontrolas viajn kontojn?
– Ne, mian vendosumon. Kaj mi ne plu memoras, ĉu estis la 17an aŭ la 18an, kiam mi vendis tiom da ĉampano.
– Ĉu tio multe gravas?
– Ha, karulino mia!… kaj se li estus impostoficisto, tiu ulo kiu venis tiom diboĉi? Eble li intence faris tion por enfali min en kaptilon. Mi ja memoras, ke li havis strangan aĉan vizaĝon.
Sufiĉus, ke li venos por kontroli mian kontolibron, grave fuŝus mia komerco… – Kaj kiel fartas Silvano? Ĉu li daŭre okupiĝas pri tabako?
– Ĉiam.
S-ino Johanino multe interesiĝis pri Ĵermena, unu el siaj eks-
« pensionaninoj ». Dum pli ol kvar jaroj ŝi loĝis en la domo. Kaj – jen raraĵo – ambaŭ virinoj bonege konkordis kaj neniam kverelis.
Poste alvenis Silvano, kiu konatiĝis kun Ĵermena kaj enamiĝis al ŝi. Kiam li postulis, ke Ĵermena forlasu tiun profesion por esti ekskluzive lia, S-ino Johanino spertis grandegan ĉagrenon. Tamen ŝi komprenis, ke tio estas necesa, ke temas pri la bono de tiu fraŭlino. Sed pro tiel longa kunvivado, ili korligiĝis. Kiam unu « pensionanino » de S-ino Johanino eksiĝis, la mastrino ŝin promesigis, ke ŝi skribu ; ŝi ŝatis daŭrigi la interrilatojn, almenaŭ kelktempe, ĝis la vivo ilin definitive apartigos. Ĵermena daŭre restis la amikino de S-ino Johanino ĝis tiu tago. Ŝi loĝis tuj apud Dunkirko. La profesio de Silvano ofte rilatigis lin al klientoj de S-ro Henriko, la mastro. Pro tio, ne pasis unu semajno sen ke Ĵermena venis por revidi S-inon Johaninon. Ŝi ŝatis tiujn vizitojn.
Tiam ŝi retrovis konatajn etoson, parolmanieron, vizaĝojn, odorojn – fakte la medion de sia juneco. Krome, ŝia nova situacio de edzino iom ebriigis ŝin. Ŝi sentis fierecon pro paradi tien, honesta kaj respektinda antaŭ tiuj virinoj, kiuj ŝin iam konis kiel ĉiesulino same kiel ili. Ŝi estis kvazaŭ tiuj novriĉuloj, kiuj, elirinte el nenio, poste revenas altrudi la spektaklon de sia sukceso al sia naska vilaĝo. Des pli, ke ŝi estis nun bonhava. Silvano lukris multe da mono kaj de tio Ĵermena profitis. Ŝi aĉetis al si belajn tualetojn, tro multekostajn aĵojn, senutilajn koketaĵojn, konservante en tiu nova situacio siajn malnovajn gustojn de ĉiesulino, kies mono rapide gajnita estas rapide elspezita. Neniam ŝi alvenis ĉe S-ino Johanino sen elmontri ian novan galanterion, ĉapelon, gantojn el damaledo, robon el ĉina krepo, ŝuojn el serpentoledo, aŭ skarpon, mansaketon, etan ombrelon kun strangega tenilo. Kaj tio ĵaluzplenigis la « pensionaninojn » de S-ino Johanino, antaŭ kiuj, Ĵermena orgojle elmontris siajn ornamaĵojn.
– Kia homamaso, hodiaŭ, ĉu ne!? diris Johanino, finfine refermante sian kontolibregon, kaj relevante la kapon por rigardi al Ĵermena.
– Jes ja! Kie estas S-ro Henriko?
– Li staras ĉe la verŝotablo kaj servas la klientojn.
– Neniun konatulon mi vidas…
– Ne, nur novajn vizaĝojn. Ha, jes ja!… tamen ĉeestas Lurĵo.
Ĉu vi ne konas lin?
– Ne. Kiu?
– La alta ulo, kiu parolis al Henriko. Li certe estas nun ĉe la verŝotablo. Iu « negro », laŭdire fortikulo. Silvano devus ja malfidi lin.
– Mi ne rimarkis lin, diris Ĵermena kun intereso. Kia li estas?
– Ho! Bonaspekte! Belega viro, alta brunulo kun dikaj lipharoj… Nu, iru por voki al Henriko. Nur diru, ke mi bezonas lin. Tiel vi vidos la aliulon. Estas por vi preferinde, ke vi ekkonu lin. Jen homo, pri kiu oni ne malfidas, sed li estas ja danĝera.
– Mi tuj iru, diris Ĵermena.
Ŝi leviĝis, trairis la salonon, alvenis en la kafejoĉambron plenplenan de homoj. Per la unua rigardo, ŝi ekvidis unu grandan brunulon, kun larĝaj ŝultroj, kiu parolis kubutapogante ĉe la verŝotablo. Ŝi tuj divenis, ke estas li tiu timinda Lurĵo.
Nediskuteble, belulo li estis. Ĉar ŝi kutimis ĵuĝi la virojn kiel masklojn, laŭ iliaj fizikaj ebloj, Ĵermena admiris lin. Imprese ŝultrolarĝa li estis! Liaj haroj, kies koloro aspektis tro intence nigra por esti natura, dense kovris lian kvadratetan kapon firmiĝintan sur masiva kolo. Lia frunto estis malalta sed inteligenta, ŝveligita de tuberetoj kaj enfendita de energia falto.
Malpli nigraj ol la hararo, liaj brovoj desegnis malregulajn liniojn, kaj, hirtaj, sovaĝigis liajn etajn bluajn okulojn kun senmova kaj malmilda rigardo. Lia nazo misformita pro multaj batiĝoj ampleksiĝis sur la kvadrata vizaĝo larĝa en la malsupro. La vangostoj kaj la muskoloj de liaj makzeloj forte elstariĝis. Ĵermena mire rigardis la gigantan pugnon tuberplenan kaj malglatan, kiun li parolante metis sur la verŝotablon.
Fronte al li, malantaŭ la verŝotablo, S-ro Henriko razita, pudrita, « kosmetikita », kontraste aspektis preskaŭ malfortika. Tamen ankaŭ li ne estis tiel malbela persono. De meza staturo, kun eta kaj inteligenta vizaĝo, li tre kokete zorgis pri si, glatigis siajn blankiĝantajn harojn, ŝmiris sian haŭton per parfumaj kremoj, ofte karesis sian mentonon per aŭtomata gesto por kontroli al si la freŝecon kaj velurecon de la epidermo. Krome, li havis la vizaĝon rozkoloran kaj grasan de bonfarta homo, kiu nenion rifuzas al si.
Liaj grizaj okuloj brillumis pro ĉiama memkontento. La oreloj apenaŭ tro ruĝaj, la lipoj malsekaj kaj vermiljonaj, la vangoj plenaj : ĉio atestis fortikan sanon. Li havis manojn blankajn kaj bone prizorgatajn, manojn de senokupulo, kun mola haŭto kaj puraj ungoj. Estis li homo kontenta je sia sorto.
Kaj kial do li ne estus tia? Li loĝis en tiu prospera domo kvazaŭ vera rentulo. La mono eniris sen ia problemo ; oni havis nek zorgon nek timeton. Ĉiutage, S-ro Henriko iris en la urbon por sia eta promenado, kaj tie renkontis geamikojn, kiuj montris al li multan konsideron. Por ĉiu sezono, li havis grandan elekton da distraĵoj : fiŝkapto, kartludo, sed ankaŭ kino, buloludo kaj bilardo.
Kaj tamen la enspezoj grandiĝis : S-ino Johanino kontrolis ĉion, spertege mastrumis la domon. Malrapidete oni akumuladis rentojn, bonajn ŝtatajn rentojn, aŭ la plej elstarajn akciojn, senriskajn valorpaperojn. Henriko nur bezonis lasi sin vivi, dorlotita, eldorlotita, karesetita de sia tenera edzino, por kiu li estis objekto de amo kaj admiro.
– Kion vi volas, Ĵermena? li demandis ekvidante la junan virinon alproksimiĝi.
– Vin vokas Johanino… kiam vi havos tempon.
Lurĵo insiste rigardis Ĵermenan. Al li plaĉis ŝia freŝeco, ŝia komenciĝanta ventrodikeco. Krom tio, ŝi aspektis decidita, memfida, malsimile al la ĉiesulinoj kun iliaj maltimo kaj senhonto. Ŝi volis sentigi, ke ŝi estas serioza virino. Sed aliflanke ŝin allogis Lurĵo. Ŝi ne povis ne ŝtelrigardi lin, interesata, konfuzata de tiu bela viro, kiun ŝi antaŭflaris virinŝatanto. Kaj Lurĵo ekkonsciis pri tio. Iliaj rigardoj kruciĝis du-trifoje. Tio stulte emociigis Ĵermenan, dum Lurĵo kontraŭe eltiris el tio vantecon, kiu aŭdacigis lin.
« Ĉu la Sinjorino trinkos glason? », li gaje proponis.
Kaj S-ro Henriko, kiu bone konis sian profesion de kafejestro, tuj verŝis glason da benediktanlikvoro. Li rigardus kiel gravan ofendon, el Ĵermena, la fakton fuŝeti la vendon per rifuzo de iu ajn trinkaĵo.
Ĵermena trinkis sian glason kun nekutimaj mienoj, lipfine, tre konvene. S-ro Henriko foriris al la kuirejo ; dum momenteto ŝi estis sola kun Lurĵo.
Serĉante konvenajn vortojn, la viro kuspis al si la lipharojn per sia pugno.
– Ĉu vi ofte venas en la kafejon de Henriko? li demandis.
– Jes, ĉar mi estas amikino de S-ino Johanino. Kio pri vi?
– De tempo al tempo, diris Lurĵo, kiu ne volis kompromitiĝi malkaŝante sian funkcion de doganisto.
– Ĉu vi estas kliento?
– Jes, precipe amiko. Dank’al mia metio, mi devas ofte veni ĉi tien, en tiujn havenajn kvartalojn.
– Vi estas…?
– Reprezentanto.
Ĵermena, komprenante la pravan singardemon de Lurĵo, ne rebatis la mensogon. Cetere, eniris unu policano en la kafejon ; li alproksimiĝis al la verŝotablo.
« Bonan tagon, Ĵermena », li diris.
Ĵermena rekonis sian najbaron Julio.
– Ĉu vi atendas vian edzon? li demandis.
– Jes.
Julio jam komprenis la palpebrumon, kiun Lurĵo direktis al li. Li ŝajnigis ne koni lin, kaj ignori lian ĉeeston, kvankam la plej sentima « negro » en la brigado estis fama ĉe ĉiuj policanoj.
– Ĉu la estro ne apudestas? li demandis.
– Li estas en la kuirejo, diris Ĵermena, mi tuj iros por voki lin.
– Laŭ via volo. Oni patrolos ĉi-vespere. Sed ne estas taŭga vetero por promenadi, ĉu ne? Tial oni dezirus, ke li malfermu la kafejon kaj preparu kafon.
– Bonvolu iomete atendi.
Ĵermena foriris en la kuirejon :
– La policist’ Julio estas ĉe la verŝotablo. Li venos ĉi-vespere, ŝi diris.
– Ĉu li deĵoros?
– Ŝajnas.
– Mi tuj iros.
Ĵermena restis sola kun S-ino Johanino.
– Ĉu vi vidis Lurĵon? demandis la estrino.
– Jes.
– Bela viro li estas, ĉu ne?
– Jes.
– Kaj ankaŭ lertulo, vi sciu! Jam multe da fortuloj li arestis…
Ĉu Silvano venos ĉi-vespere por hejmen reiri kun vi?
– Jes. Sed li ne plu havos tabakon. Ĉion survoje li devas liveri.
– Des pli bone! Ĉar tiu Lurĵo povas flari belgan tabakon kvazaŭ vera ĉashundo. Nekredeble! Kaj aŭdaca li estas! Nenion li timas ; eĉ la plej aĉajn drinkejojn li vizitas ; kun iu ajn li ekbatalas. Iam lin trafis revolverkuglo en la ŝultron, kaj tranĉil-frapo sur la frunton. Ĉu vi vidis la cikatron?
– Ne.
– Tio ekforviŝiĝas nun. Sed li estis forte vundita. Ja maltima li estas. Kaj ankaŭ obstina. Kiam li volas iun kapti, li sukcesas. Ĉe stratangulo li povus resti tutajn tagojn sen manĝi, eĉ sen trinki unu glason, ĉu neĝus aŭ frostus. Kiam li scias, ke oni transpasigos tabakon, nenio povas haltigi lin.
– Ŝajne li ne konas Silvanon, ĉu?
– Ne. Ĉar li jam parolintus kun mi pri Silvano. Sed Cezaron li jam malkovris, tion mi scias… Ankaŭ virinojn li ŝatas. Li estas edziĝinta, sed ne gravas, li tamen amindumas. Sian edzinon li abrupte forlasis pro tio…
S-ino Johanino ĉesis paroli, levis la kapon por aŭskulti pezan paŝon, kiu krakigis la ŝtuparon.
« Nun malsuprenvenas la kliento de Neneta. Lin mi tuj paroligu! »
Kaj ŝi rapidegis al la ŝtuparoŝakto, atendis la klienton, invitis lin en la kuirejon.
« Venu por trinki glason. Ion bonan mi havas en la kuirejo. »
La viro eniris. S-ino Johanino plenigis unu glason da portovino.
– Vi pravas! Bonega ĝi ’stas! trinkinte li diris – Tiu ĉi estas nur por amikoj, mia karul’! Do, ĉu glatis la afer' ĉi-supre? Ĉu vi bone amuziĝis?
– Ho jes ja!
– Ĉu vi estis aminda kun la etulin’? Vi espereble donis al ŝi sufiĉan trinkmonon, ĉu? Vi bone scias, ke tio 'stas ŝia eta gajno.
– Dek kvin frankojn mi donis. Ne ’stas malsufiĉe, ĉu?
– Bonege! Bone sufiĉas. Ĉar lastfoje, vi ne estis tiel donacema.
– Jes ja! Mia prez’, tio ’stas. Donas ĉiufoje dek kvin frankojn.
– Ha! diris Johanino. Mi kredis, ke… Bone, ne gravas.
La viro trinkis duan glason da portovino kaj foriris en la kafejon.
« Kia knabinaĉ’! Kia ŝtelistin’! ekkriis Johanino. Mi tuj superruzu ŝin! Tion vi tuj vidu! Jen ŝi malsuprenvenas… »
La knabino envenis la kuirejon. Ŝi estis granda brunulino kun graka voĉo kaj kontuzitaj okuloj. Ĵus alveninte, ŝi eksidis sur seĝon. Kaj, aspektante lacega, ŝi oscedis, larĝe malfermante la buŝon, montrante sian blankan kaj tute tartrigitan langon.
« Kia profesi’! », ŝi sopirĝemis.
S-ino Johanino sin retenis, klopodis bone vizaĝaspekti.
– Nu, kio pri niaj kontoj? ŝi demandis.
– Jen, diris la fraŭlino.
Ŝi eltiris el sia ŝtrumpo du bankbiletojn de kvin frankoj.
– Mi ricevis dek frankojn. Jen kvin por mi kaj kvin por vi.
– Ĉu vi certas, rilate vian konton? demandis S-ino Johanino.
– Jes.
– Nu, estas bone. Vi povas resupreniri en vian dormoĉambron kaj fari viajn pakaĵojn. Mi ne plu volas vin ĉi tie.
– Sed kial do?
– Ĉar tro stulta vi estas por trompi min, kara. Oni ne tiel facile superruzas min. Ankoraŭ ne estis vi naskiĝinta, kiam mi mem faris jam tiun metion, vi sciu! Vi ricevis dek kvin frankojn de via klient’, kaj dek kvin lastan fojon, kaj dek kvin ĉiufoje, kiam li supreniras kun vi. Tion mi scias ĉar li mem diris al mi. Kaj se vi ne estus stultulin’, vi malfidus, kaj vi ne provus trompi min. Nun, for! Pretigu viajn pakaĵojn!
– Nu, bone… Ni ne kverelu pro tio, provis diri la fraŭlino.
Sed S-ino Johanino estis malcedema :
– Estas mia hejm’ honesta. Oni ne bezonas ŝtelistojn. Ek!
Foriru!
– Sed mi ne plu scias kien iri ; ĉie oni jam ekscias pri mi en Dunkirk’. Kaj Ludvik’ min batados… bonvolu Sinjorin’ Janjo…
– Vi iru prepari viajn pakaĵojn, mi jam diris. Nenion mi aŭskultos. Kaj se vi min plu tedegos, mi alvokos Henrik’. Vian pugon li eĉ piedbatos! For el mia hejm’!
La knabino foriris.
– Je kioma horo Silvano venos kunpreni vin? tuj poste demandis S-ino Johanino kun la menskvieto de virino kutimata je tiaj kvereloj.
– Ĉirkaŭ la deka, ŝi diris.
– Tiel vi ankoraŭ havas tempon. Mi tuj faru kafon por vi.
Kaj pludaŭris la konversacio.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.