La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DOMO INTER LA DUNOJ

Aŭtoro: Maxence Van Der Meersch

©2026 Geo

La Enhavo

SESA ĈAPITRO

Nur post la deka revenis Cezaro kaj Silvano. Tiumomente en la kafejo restis nur S-ro Henriko, absorbata en aparte interesa konversacio kun Lurĵo. Per glaseto post glaseto, la doganisto kvazaŭ ebriigis sian partneron, kiu volonte oferis sin por funkciigi sian komercon. Dum S-ro Henriko parolis pri siaj ambicioj kaj estontaj planoj, Lurĵo lin pridemandis pri Ĵermena, per lertaj frazoj, kiuj iom post iom sukcesis klarigi obskurajn punktojn.

Lurĵo interesiĝis pri Ĵermena. Ŝi apartenis al la virina tipo, kiu plaĉis al li : juna, grasa, fortika. Ŝi havis belajn brilajn okulojn, kiuj malkaŝis voluptaman kaj vivoplenan virinon al iu ajn kompetentulo. Ŝi ŝajnis honesta, kio igis ŝin des pli alloga en tia rondo. Krome, Lurĵo kredis antaŭflari ŝian intereson por li. Per multe da insidaj demandoj, li finfine eksciis, ke tiu ekspensionanino de S-ino Johanino edziniĝis kaj estas rigardata kiel serioza, havante edzon, kiu gajnas multe da mono, kaj kiun ŝi ŝajnas ami. Eĉ pli ekscitis Lurĵon ĉiuj tiuj obstakloj…

Kiam eniris Cezaro kaj Silvano, Lurĵo apenaŭ atentis pri tiuj novaj alvenantoj, kiuj senprokraste eniris en la kuirejon, kiel kutimaj gastoj. Cetere, tion li tuj poste bedaŭris ĉar S-ro Henriko diris al li :

« Nu! Ĉu vi ekvidis lin? Estas li : jen la edzo! »

Lurĵo rapide rigardis returne, sed tro malfrue ĉar Silvano estis jam foririnta.

Instinkte naskiĝis en Lurĵo senkiala obtuza malamo nur pro antaŭsento, ke tiu homo povus esti estonta rivalo.

– Nu, bone lukras tiu ulo, li daŭrigis. Kion do li faras?

– Mi ne bone scias, diris Henriko, kiu, eĉ kiam ebria, ĉiam konservis sian realosenton. Li komercas pri grajnoj, mi opinias.

– Ha! Ĉiurilate belan edzinon li havas! Tion mi diros al li venontfoje, kiam mi vidos lin.

– Ne faru tion! ekkriis S-ro Henriko. Li kapablus rompi al vi la kapon. Sciu, ke li amas ŝin…

– Necesus alia viro ol li por rompi mian kapon, Lurĵo respondis malhumile.

Kaj senkonscie li rektiĝis kaj ŝveligis la torson, kvazaŭ prepariĝante al la lukto.

Sed S-ro Henriko ne ŝajnis impresata. Li dube grimacis :

« Ankaŭ li estas fortikulo… »

Lurĵo sentis, ke neracia malamo kreskas en li kontraŭ tiu nekonatulo, kiu bone lukris, posedis belan edzinon kaj estis rigardata kapabla rivali kun li, Lurĵo, per muskola forto. Li tamen komprenis, ke estus ridinde pluinsisti tiurilate kaj montri senutilan fanfaronadon. Pri alia afero li ekparolis.

Cetere, S-ino Johanino nuntempe deziris fermi la trinkejon. Tuj eksonos la dekunua. Necesos mallumigi por eviti monpunon. Ŝi estis elpelanta la ebrietan klientaron, kiu daŭre restadis en la salono – junaj diboĉantaj fraŭloj, kun kiuj ŝi cetere vigle ĵus diskutaĉis, ĉar ŝi postulis, ke ili pagu por malplenaj boteloj da ĉampano, kiujn ŝi lerte miksis kun aliaj, en la malordon de la tablo. Fine ŝi sukcesis, timiginte ilin per la elvoko de la okazonta alveno de policanoj ĉi-nokte.

Kiam malpleniĝis la salono, oni mallumigis. Sed Lurĵo ne estis decidita foriri.

– Mi havas kamaradojn en la polico, li diris. Ĉu vi atendas viziton ĉi-nokte?

– Jes. Ĉiufoje, kiam okazas kontrolturneo en la apudeco, ili venas pasigi kelkajn horojn tie ĉi. Des pli bone! Ĉiam valoras bone akordiĝi kun policanoj. Venu do en la kuirejon, se vi volas ilin atendi.

Ili malfermetis la pordon rigardantan al la strato. Kiam la kafejo estis tute malluma, ili eniris la kuirejon. Tie, S-ino Johanino kviete trikis ŝtrumpojn por sia edzo. Cezaro kaj Silvano ambaŭ faris komplikajn kontojn, antaŭ ol foriri. Tuj apud sia edzo, Ĵermena silente rigardis la fajron, moliĝanta, malvigliĝanta en tiu bona varmo, kie ŝia apatia naturo plezuriĝis.

Lurĵo tuj rekonis Cezaron. Kaj ĉi tiu lasta ankaŭ rekonis la « negron ». Jam antaŭe ambaŭ konfliktis. Sed ili manpremis sen kontraŭsento, eĉ elkore – iom kvazaŭ luktantoj, kiuj post la batalo forgesas ĉian rankoron.

Sed Lurĵo tuj ekhavis dubojn. Silvano ŝajnis tro kamarada kun Cezaro ; estis suspektinde.

« Ĉu estus ankaŭ li fraŭdulo? sin demandis la doganisto. Estus ja komike! »

Li ŝtelekzamenis la vizaĝon de la homo, sed ne sukcesis rekoni lin. Kompreneble, li neniam renkontis lin. Kaj, koncerne siajn profesiajn aferojn, Lurĵo havis seneraran memorkapablon.

Ankaŭ Silvano neniam renkontis Lurĵon sed konis lin pro onidiro. Tamen, li estis tre kvieta : eĉ ne unu belgan cigaredon li kunportis, kaj la « negro » ne povis suspekti lin. Silvano estis do sufiĉe kontenta pro tia ebleco rigardi tiel komforte kaj tute sekure la famulon de la doganbrigado. De tempo al tempo, ambaŭ viroj rapide kaj funde esplorante ekrigardis unu la alian.

Cetere ili ne havis tempon por longe ekzameni unu la alian.La pordo rigardanta al la strato grincis sur siaj ĉarniroj.

« Jen ili alvenas », diris Johanino levante la kapon.

Kaj S-ro Henriko rapidiris por ŝalti la lumon por tiuj sinjoroj de la polico. Gajaj, kontentaj pro la bona tempo, kiun ili jam antaŭvidis, la policanoj eniris en tiun lokon, kie ili estis la mastroj.

Ĉiujn ili manpremis, diskrete mansignis al Lurĵo, tiamaniere ne riskante lin kompromiti, kaj reiris en la salonon, kie S-ro Henriko jam malkorkis ĉampanon por ili. En la kuirejo restis nur Julio, la najbaro de Cezaro, por iom paroli kun tiu ĉi kaj Silvano. Li vidis Ĵermenan, kaj ne aŭdacis festadi antaŭ ŝi : tion ŝi povus rakonti al lia edzino. Cetere, Cezaro lin tuj alparolis, ĉar ili estis grandaj amikoj.

– Ĉu glatas ĉio en la polico? demandis la fraŭdulo.

– Jes. Kaj pri la tabaknegoco?

– Ankaŭ glate. Tiu diabla Lurĵo! Li ankoraŭ ne sukcesis min kapti!

Ĉiuj ne povis ne ridi, Lurĵo la unua. Tiu ŝerculo Cezaro scipovis amuze paroli pri la aferoj. Kaj Lurĵo definitive forĵetis sian maskon : li mendis ĝeneralan trinkregalon, kaj enmiksiĝis en la konversacion sen plua rezerviĝemo. Tie oni estis inter amikoj ; nun la batalo ĉesis ; ĝi povus ja morgaŭ rekomenciĝi.

De sia sidloko, Ĵermena ŝtelrigardis Lurĵon. Ŝi estis tuj kontraŭ la ŝultro de Silvano ; tie ŝi ripozis, en feliĉa dormemo. Kaj ŝajnis al ŝi agrable rigardi tiun belan viron. Ŝi trovis lin belega. Eliĝis el li impreso de forto kaj memfido, kiu trafis la junan virinon. El la malproksimaj ŝlimaj tempoj de sia aventura vivo, ŝi konservis tiun respekton por la muskola fortikeco. Kontraŭ ŝia volo, fortika viro samtempe timigis kaj allogis ŝin. Antaŭ li, Ĵermena sin sentis senrezista. Ŝi komprenis, ke ŝi povus lin nur obei kaj sekvi obeeme, se li iam antaŭflarus tion, kio okazis en ŝi.

Ankaŭ Lurĵo rigardis Ĵermenan de tempo al tempo. Tutcerte, ŝi plaĉis al li. Ŝatante la virinojn, li havis de tiaj situacioj jam longan sperton. Eĉ ne trifoje lia rigardo krucis tiun de Ĵermena : li komprenis jam, ke ŝi iel interesiĝas pri li. Tio donis al li aplombon por pli laŭte paroli, diri spritaĵojn; li impresis ĉiujn per la klareco de siaj asertoj. Li aspektis kiel memcerta viro, sciante kion li diris kaj volis. Ĉiuj, Ĵermena la unua, admire aŭskultis lin. Iafoje, li turnis sin al la juna virino, parolante rigardis ŝin tiel insiste, ke Ĵermena havis la impreson, ke li parolas nur por ŝi sola. Tio emociigis ŝin. Ŝi deturnis la okulojn, kaj tuj kiam li ne plu rigardis ŝin, ŝi refoje direktis ilin al li. Kiam iliaj rigardoj kruciĝis, ŝi havis rapidan palpebrumon, kiun Lurĵo rimarkis. Tiel pli ekscitite, li montriĝis malavara kaj pagis pliajn rondregalojn. Obtuze en li kreskis malamikeco kontraŭ Silvano. Li ekzamenis la fraŭdulon per rapidaj ŝtelrigardoj. Scipovante rapide opinii pri la homoj, li ekkoleris ĉar li ne sukcesis malkovri iun ajn malfortan flankon, iun ajn fizikan malperfektaĵon ĉe la eks-boksisto. Li devis konsenti, ke tiu viro estas belstatura, kun larĝa torso kaj ne tro pezaj membroj, fleksebla malgraŭ la forto de la muskolaro. Bela batalbesto nekontesteble li estis.

Dum li parolis, Lurĵo ne perdis sian sagacon, sian profesian zorgon. Ĉe ĉiu interveno de Silvano en la konversacio, Lurĵo aŭskultis, analizis ĉiujn liajn parolojn, klopodis eltrovi indicon, kiu ekmalkaŝu la profesion de tiu, kiun li kontraŭvole jam ekrigardis kiel rivalon. Kaj li koleris, ĉar nenion suspektindan li malkovris en la lakona sinteno de Silvano. Tamen, en ĉi tiu li sentis singardemon kaj nenormalan deteniĝemon. Incitite, malkontente, li povis nur imagi al si, ke tiu ulo muskola kaj robusta ne estos facile venkita per ruzo.

S-ino Johanino estis foririnta en la salonon, kie tiuj sinjoroj policistoj estis ja tro bruemaj. Ili fariĝis malprudentaj ĉar oni povis aŭdi ilin ekstere. S-ro Henriko estis parolanta kun Julio kaj Cezaro. Tiu ĉi lasta, mokeme, ŝatis ŝerci pri tiuj policanoj kaj doganistoj, kun kiuj, ĉi-foje, li povis interparoli egalnivele; li rememorigis la pasintan aferon, la batalon inter Silvano kaj la doganistoj. Tiu evento jam estigis multajn komentojn. La doganistoj, malfieraj pro sia rolo, ĝin zorge prisilentis, temante mallaŭdon de siaj estroj. Sed la « akcizulo » estis malpli silentema. Kaj nun la doganistoj multe donintus por purigi tiun ardan ofendon, kiun nekonatulo altrudis al ili.

– Nu, diris Cezaro, fortikuloj vi estas en la polico kaj dogano, tion oni vidis! Tri homoj kontraŭ unu, ne eblis venki!

– Unue, replikis Julio, malkontente, mi ne ĉeestis, kaj mi ne lasintus min bati tiamaniere.

– Vi farintus kiel la aliaj. Oni konas vin. Vi ĉiuj estas kuraĝaj en la policejo, precipe kiam vi estas deko por draŝi unu kompatindan ulon. Sed unu homo kontraŭ alia… Ĉu ne, Silvan?

– Estas vere, kurtvorte diris Silvano.

Kaj li silentis. Ne plaĉis al li paroli pri tio antaŭ Lurĵo. Cezaro estas nesingardema, li opiniis.

– Vi ja bone scias, diris Julio, ke en la policejo mi draŝas nur malofte.

– Vi, ne…

– Kaj ankaŭ, ke mi neniam retroiras antaŭ unu homo; pruvo estas, ke kelkfoje ni ambaŭ trejnas. Ĉu mi timas vin tiam?

– Ne, refoje respondis Cezaro, sed Silvanon vi timas.

– Jes ja, Julio senhonte konfesis, sed li estas tro peza por mi; ne estas malhonoro.

– Kial vi parolas pri tio? malkontente reagis Silvano. Oni ne estas ĉi tie por paroli pri bataloj.

– Kompreneble, sed temas pri tiu pasinta afero. Se la ulo estintus kiel Silvano, imagu, kion vi farintus, Julio?

– Kaj vi mem?

– Mi lasintus lin foriri.

– Do ankaŭ mi. Vi vidas ja, ke vi ne estas pli ruze lerta ol aliulo.

Venkite, Cezaro ĉesis argumenti.

Tiam enmiksiĝis Lurĵo. Tiu tuta konversacio, kiu nur strebis senkontestan akcepton de la escepta fortikeco de Silvano, incitis la doganiston. Li ne suspektis la rolon de Silvano en la pasinta afero, sed li ŝatintus, ke la viro fieriĝu kaj montru sian forton, por malmilde rebati lian arogantecon poste. Bedaŭrinde, Silvano ne kontraŭstaris, daŭre restis indiferenta pri la debato, kaj per sia sinteno ŝajnis nur mallaŭdi la kamaradon, kiu okazigis la konversacion rilate al tiu riskplena temo.

Tiam decidiĝis Lurĵo mem ataki.

– Nu, li diris, vi povas ja fanfaroni, Julio, sed mi ne komprenas, ke tri homoj lasis sin bati per unu sola. Jam aliajn fortikulojn mi mem kontraŭstaris!

– Vi pravas, akordiĝeme diris Silvano, homo estas nur homo.

– Jes, rebatis Cezaro, sed iuj estas dikuloj kaj aliaj malgranduloj.

Mi volas diri, ke, de tempo al tempo, la doganistoj eltrovas sian mastron. Estas bona leciono por ili!

– Sian mastron ĉiu eltrovas iam, rimarkigis Julio.

– Tamen, diris Lurĵo, mi ne ofte eltrovis lin.

Kontraŭvole, li rigardis Silvanon, kaj lia rigardo pli malboniĝis.

Malrespekte rideksplodis Cezaro :

– Tamen ekzistas iuj, li diris kun incitega rido, apud kiuj la dika Lurĵo tute ne estas tiom granda!

– Ĉu eble vi mem?

– Ne mi, malgraŭ ke, iam, se mi ne ŝatintus la virinojn… Sed ja tiu ĉi!

Kaj li montris Silvanon en la angulo, kie li sidis.

– Nu, sufiĉas! Sufiĉas, Cezaro! diris Silvano.

Lurĵo arogante rigardis Silvanon.

– Amiko, vi ne sukcesus min ĵeti teren.

– Eble, flegme respondis Silvano.

Sed Julio mem proteste ekkriis :

– Vi ne scias, kion vi diras, Lurĵo!

– Jes ja, asertis la doganisto.

– Nu, provu do, spiteme diris Cezaro.

– Sufiĉas nun, Cezaro, pludiris Silvano.

Sed Lurĵo intervenis :

– Ne estas mi, kiu malkuraĝas, kamarado. Fronte al iu ajn, neniam mi cedis.

Silvano komprenis, ke tiun interbatalon li ne povos eviti. Iom pala, li stariĝis :

– Ĉu batalon vi deziras, kamarado? Eksciu, ke mi ne timas ĝin.

– Tia vi ne aspektas.

Silvano ne degnis repliki.

– Kion vi volas? Luktadon aŭ piedbatolukton? Bokson mi ne volas. Oni ne eltrovus boksgantojn ĉi tie, kaj mia edzino ne plu volas, ke oni difektu al mi la vizaĝon.

– Luktadon do, elektis Lurĵo. Sentrompe, ĉu?

– Kompreneble. Kiam la unua el ni ŝultren tertuŝos, tiam estos la fino de la batalo.

Kutimiĝinta al tiaj moroj, S-ro Henriko deprenis de la ĉambro ties tablon kaj seĝojn. Julio alvokis la policistojn, kiuj estis en la salono. Unu el ili sin proponis kiel arbitracianton. Kaj la du viroj ekmalvestiĝis, aperis senveste, gardante nur la pantalonon zontenitan. Lurĵo, pli dika, estis ankaŭ pli peza, ronda kiel bovo, kun mamoj kvazaŭ virinaj. Silvano, kun larĝa brusto kaj longaj nervaj brakoj malgrasaj, havis pli maldikajn koksojn. Plie, li estis pli svelta.

Ĉirkaŭ ili formiĝis cirklo. Por ĉiuj tiuj homoj, reĝis muskolforto.

Kaj la vigleco de ambaŭ luktontoj, ilia impona aspekto, estigis admiron.

Ĵermena, sidanta sur sia seĝo, ankaŭ rigardis, sen pli emociiĝi.

Tute ne estis la unua fojo, kiam ŝi vidis Silvanon interbatali, ĉu en amika batalo aŭ ne.

Eksilentiĝis.

La arbitracianto rigardis sian brakhorloĝon.

« Ek! » li ordonis.

Lurĵo ne moviĝis. Firme starante sur siaj fortaj kruroj, masiva, kun la manoj malfermitaj por tuj ekkapti, li atendis. Li sciis, ke se li sukcesos ĉirkaŭpremi Silvanon sub la ripoj, li gajnos. Neniu eltenis la teruran premsufokantan fortegon de liaj herkulaj brakoj.

Sed la taktiko de lia kontraŭulo senaplombigis lin. Silvano estis kliniĝinta ; li malfermis la brakojn ; kun la kapo mallevita, li impetis al Lurĵo. Instinkte, la doganisto sin klinis antaŭen, malmoligis la abdomenajn muskolojn por elteni la ekfrapon. Kaj li provis manpremi la kontraŭulon. Sed Silvano, kun dorso rondigata, kaj kapo sub la maldekstra brako de la aliulo, prezentis al li neniun manteneblon. Li etendis la brakon, ĉirkaŭtalie kaptis Lurĵon, lin levis el la planko, nerezisteble. Lurĵo volis streĉiĝi.

Estis tro malfrue. Silvano lasis sin ekfali sur lin. Kaj sub sia kontraŭulo, Lurĵo surdorsen falis, peze pro siaj naŭdek sep kilogramoj.

Ekis elkriego.

– Nu, jen farita, jam restarante diris Silvano, kiu brue spiregis.

– Sen ia kontestado, konstatis la arbitracianto ; estis sentrompa batalo.

Malfacile, Lurĵo siavice restariĝis. Li sentis sin tute ŝanceliĝanta, post tiu peza falo. Li ŝatintus rekomenci sed sentis sin kvazaŭ disartikigita, sen ajna forto. Li bezonus ripozi tri aŭ kvar tagojn, antaŭ ol retrovi sian ekvilibron.

Ambaŭ luktintoj revestiĝis. Cezaro ĝojegis, proponis nekredeblajn vetojn al la policianoj, kiuj estis iom elrevigitaj, ke la batalo tiel rapide finiĝis.

« Pardoneme, » diris Silvano etendante sian manon al Lurĵo, antaŭ ol foriri. Ili manpremis.

« Pardoneme, » diris Lurĵo.

Sed lia rigardo evitis tiun de lia venkinto.

Cezaro kaj Silvano eliris, repreninte siajn biciklojn el la koridoro, malantaŭ la trinkejo. Kaj piedirante, tenante siajn biciklojn per la stirilo, ili foriris kune kun Ĵermena. Superekscitita, Cezaro senĉese plukomentis. Zorgema, Silvano daŭre silentis.

Rekonkerita, Ĵermena ameme sin premis kontraŭ sia viro, esplorante la timindan mallumon de la stratoj ĉirkaŭ si.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.