La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DOMO INTER LA DUNOJ

Aŭtoro: Maxence Van Der Meersch

©2026 Geo

La Enhavo

KVARA ĈAPITRO

Tamen, unu plian fojon okazis al Tom aventuro, kies profundaj kialoj restis al ĝi nekompreneblaj, sed kiu jam ofte ripetiĝis en la pasinteco kaj fine fariĝis kutima.

Silvano estis foririnta, lasinte Tom sola en tiu domo kun odoroj malprecize konataj, kaj kien, laŭ sia hunda memoro, ĝi jam kelkfoje venis.

Tom troviĝis en granda kaĝo el tabuloj fermita per aĵura pordo.

La hundo sciis, ke iu liberigos ĝin nur post longa atendo. Sed ĝia sperto jam instruis, ke estas neutile ĝemi, ĉar neniu venos antaŭ nokto.

Kiel kutime, dum momento ĝi gratadis la tabulojn de sia hundejo, priflaris la interspacojn, per sia muzelpinto serĉis la odorajn spurojn, kiujn lasis en la kaĝo aliaj hundoj enŝlositaj antaŭe. Poste, por forgesi la malsaton, kiu iritis ĝian stomakon, ĝi filozofie rezignaciis antaŭ ol ekdormi. Kaj ĝi memoris, ke en tiaj tagoj oni lasas ĝin ĉiam fasti.

Longan tempon poste – jam estis nokto – homoj eniris en la korton. La maniero, laŭ kiu iu alpaŝis al ĝia kaĝo, komprenigis al Tom, ke ĝi baldaŭ estos libera. Ĝi subpremis la grunton, kiu jam ekrulis en la gorĝo. Tio estis malpermesita. Kiam oni malfermis la pordon, Tom dankeme eliris, premis sian nazpinton sur la kruron de la viro, kaj longe analizis lian odoron. Nekonata, tiu fremdulo.

Sed ŝajne li ne havis malfavorajn intencojn. Li mandorlotis Tom, amike gratetis sub ĝia mentono. Lia voĉo artikulaciis bruojn.

Fingre li frapetis kontraŭ sian femuron, faris alvokajn signojn.

Tom sekvis lin, eniris en ĉambron, kie estis virino kun sia infano.

La virino ektimis, kio ne plaĉis al Tom. Ĝi malfidis la homojn, kiuj forkuras, kaj instinkte deziris postkuri ilin. Sed la viro ekparolis kaj la virino silentis. Ŝi eĉ alpaŝis al la besto kaj karesis ĝin, tamen ne tro aŭdace. Ŝi volis doni sukeron, kiun Tom volonte krakmanĝus, kvankam ĝi preferus viandon. Sed la viro denove intermetis, malpermesante, ke la virino donu eĉ la sukerpecon. El ŝranko li eltiris grizan tolon, malvolvis ĝin, pugnobate amasigis en ĝin sekan malbonodoran herbon.

– Kiom oni surmetas sur ĝian dorson?

– Dek-ok kilogramojn.

– Dek-ok kilogramojn! Ĉu ĝi povos tiom transporti?

– Eĉ dudek-kvin tia fortikulo transportus, mi opinias. Mi scivolas, kie tiu fripono Cezaro malkovras tiajn hundojn.

Tom atendis, priflaris la suban parton de la pordo, kaj forte enflaris la odorojn de tiu loko, kiun ĝi ne konis. Dume, la viro jam finplenigis la sakon. Li levis ĝin, alpaŝis al Tom :

« Dolĉe, amiko », li diris.

Jam sciante kion li deziris, Tom firme apogis sin sur siaj piedoj, senflekse ricevis surdorsen la pezan ŝarĝon. Kaj la viro ĝin firme alligis, pasigante la laĉegojn sub la ventron kaj antaŭ la bruston.

La ŝarĝo ne estis ekvilibra; unu rimeno ĝenis Tom. La hundo kuŝiĝis, rifuzis moviĝi, sciante per sia sperto, ke tiel ĝi ne povus kuri sed tuj skrapvundus sian haŭton.

– Kion ĝi faras? zorgis la virino.

– Ne gravas, diris la viro. Silvano klarigis al mi, kiel mi reagu tiuokaze.

La viro iom malstreĉis la laĉegojn, remetis la ligaĵon pli supre sur la postkolon. Tiufoje Tom ekstaris, iris al la pordo, gratis ĝin per sia ungegofino. La virino malfermis ĝin kaj Tom estis ekstere, en la nokto.

Ĝi ne povis sin orienti en tiu nova lando. Ĉio aspektis malamika.

Tom ne plu foriris, ĝi levis siajn okulojn al la viro kaj la virino, kiuj sur la sojlo rigardis ĝin. Se ili bonvolus, ĝi ja restus tie, en tiu domo, kie lumas kaj varmas.

– Kia kompatinda besto! diris la virino.

– Pŝ! Pŝ! diris la viro, manlevante kvazaŭ preta bati ĝin.

Tom tuj komprenis, per unu eksalto grunte foriris.

Krome, jam io nedifinebla maltrankviligis la hundon. Neniu el ĝiaj kutimaj sensoj, nek la aŭdo, nek la flarsento avertis ĝin, sed obskura instinkto, io simila al la magneta influo, kiu orientas la kompasmontrilon. Tom ekstaris, malproksimiĝis, paŝis dum momento, revenis. Sian vojon ĝi nun retrovis. Ĝi sciis, kiun direkton elekti por hejmen reiri.

– Kion ĝi serĉas? demandis la virino.

– Sian itineron. Sed jen trafite. Ĝi sin orientas nun.

Dum momento la vendistoj rigardis, kiel foriras Tom. Kiam ĝi profundiĝis en la nokton, ili revenis hejmen.

Tom rapide kuris. La kamparo dronis en tenebro. Neniu lunlumo. Tamen la hundo povis vidi. Cetere ĝi laŭiris tervojon, kiu kondukas rekte al Francio. Sur ĉiu kurpaŝo, Tom sentis, ke pligrandiĝas en ĝi tiu mistera povo, kiu gvidas ĝin. Kaj vigla, malgraŭ dek-ok kilogramoj surdorse, ĝi rapidiris, per troto longa, regula, persista, lasante malantaŭ si, je egalaj interspacoj, malpezajn vapornubetojn de spirado. Tom pasis, ombro griza misformata pro la grandega pako, kiu ĝibigis ĝian dorson. En la nokta silento, oni aŭdis nur la hastan kaj ritman tuŝeton de ĝiaj piedoj sur la grundo. Ne estis iu, la kamparo estis senhoma, malplena, peze kvieta. Kaj en la nokto, meze de tiu soleco, kvankam estis malhele, Tom vidis la longan kaj mallarĝan sablan vojon. Neniu arbo, neniu bosko, neniu arbetaĵo. Kvieta majesto etendiĝis sur tiu areo.

Post longa kurado, Tom alvenis al rivereto. Tie la vojo turniĝis orten, laŭiris la etan rojon, eble ĝis la plej proksima ponto. Sed laŭ sia sperto Tom sciis, ke necesas malfidi pontojn. Tie oni ofte renkontas homojn kun suspektindaj intencoj. Do Tom haltis etan tempon, priflaris la venton, kaj, lasinte la vojeton, dekstren laŭiris la rivereton, serĉante vadejon. Senŝarĝe, ĝi transnaĝus la obstaklon sen ia hezito. Sed kun sia pakego sur la dorso, ĝi ne aŭdacis fari tion. Iufoje, ĝi preskaŭ mortis pro tia risko. Feliĉe, elirinte el la rivero per energimiraklo, ĝi finfine revenis al la domo de sia mastro nur iomete antaŭ tagiĝo, elĉerpita, premegita sub grandega maso da tabako malseka kaj gutadanta.

Kvincent metrojn ĝi iris. Ĝi trovis irejon, kie ĝi singarde enŝoviĝis. La akvo malsekigis ĝiajn piedojn, poplitojn kaj ventron.

Jam ĝi antaŭeniris nur malrapide, preta returniri se ĝi sentus, ke la pakego trempiĝas en la akvo. Sed sub la besto, la grundo ree plialtiĝis. Sen malhelpo, Tom trafis la alian bordon. Tie, ĝi vigle skuiĝis antaŭ ol daŭrigi sian iradon.

Sed tie ne plu estis vojeto. Tom devis nun sekvi mallarĝajn padetojn, herbajn bendojn, randojn de fosaĵoj kiuj limigis la kampojn. Malantaŭ ĝi, neatendite aperis la luno inter du nigraj nuboj disŝiritaj de ventopuŝo. Ekde tiam, Tom instinkte malleviĝis, fariĝis pli malalta kaj pli longa, kate ŝoviĝis laŭlonge de la tritikoj kaj avenoj. Unu fojon, ĝi denove haltis, levis la kapon super la aveno-tigoj, foren rigardis la vastegon de la kampoj, kiuj sub la luno lumiĝis de transmonda fantoma helo. Kaj meze de tiu ebena kaj senĝoja dezerto, ankoraŭ tre malproksime, direkte al la malhela linio de la dunoj, kiuj dekstre fermis la horizonton, ĝi ekvidis la silueton de atendanta homo. Tom faris longan rondiron, ĉirkaŭpasis la viron je ducent metroj por esti sub la vento. Tiam ĝi eksciis, ke estas hundo kun la homo. Kaj tio sugestis al ĝi malfidon. Sperto revenis al ĝia memoro, ke tiuj uloj, kiuj nokte atendas kun armiloj kaj hundoj, estas timendaj kaj evitendaj.

Malrapide, Tom enŝovigis sin en la tritikojn. Ĝi fariĝis ankoraŭ pli eta, tuŝetante la grundon per sia ventro, disŝovante la cerealojn per sia nazpinto, ondetiĝante, ŝtelirante ; apenaŭ tremetis la tigoj ĉirkaŭ ĝi. En tiu ondanta verdaĵmaro, ĝi glitis kvazaŭ ŝipo, senbrue, senskue…

Sed subite, ĝia nazo, kiu simile al pruo fendis la dikajn tritikojn, trovis antaŭ si malplenon. Tom estis alveninta al la kampolimo. Pli malproksime kuŝis nur erikejo nuda, sen kreskaĵoj, apenaŭ dise makulita de spacoj el herbo mallonga kaj rufeta.

Tom iom hezitis. Dekstre estis la dunaro, kaj pli fore la maro. Ĝi dezirus trafi tiun sekuran areon, kie la sablomontetoj ĝin kaŝus.

Sed antaŭe, ĝi devis trapasi la nudan kamparon, sub la rigardo de la doganisto. En sia besta cerbo, Tom meditadis pri tiuj aferoj, kiam, subite, la hundo de la doganisto priflaris ĝin. Tom tuj komprenis, ke ĝi estis malkovrita. La tiea hundo ĵus levis la kapon, pintigis la orelojn, flaris la venton. Nun ĝi gruntis, levis la okulojn al sia mastro.

« Ek, iru Dick! », kriis la homo.

Kaj de malproksime sekvata de la doganisto, kun la furiozo de malbona besto finfine liberigita, Dick ekimpetis al la flarita malamiko.

Tom ektimis. Ĝi reiris en la kampon, kaŭriĝis, provis sin kaŝi.

Sed ĝi estis jam malkovrita. Per unu eksalto, Dick plonĝis en la tritikon kaj stariĝis sur la malantaŭaj piedoj por retrovi la lokon, kie kaŝiĝis la malamiko. Tom komprenis, ke ĝi devos akcepti la batalon. Ĝi restariĝis, firme rektiĝis sur siaj fortaj piedoj harditaj pro la kutimaj penoj. Kaj, eĉ nevole, ĝiaj spinharoj hirtiĝis, ĝiaj lipegoj leviĝis ; ĝi estis preta por interbatali.

Alvenis la malamiko. Estante vidalvide, ili hezitis, ronde iris unu ĉirkaŭ la alia. Kaj, elmontrante la dentegojn, Dick bruske decidis impeti. Ĝi provis mordi sed ne trafis sian celon. Tom evitis ĝin, flanken glitis, kaj samtempe, subite turnante la kapon, longe ekŝiris la flankon de la kontraŭstaranto. Dick furioze kriegis. Per returniĝo, ĝi refoje alfruntis Tom, antaŭ ol tiu ĉi povus mordkapti ĝian gorĝon. Dume de malproksime alkuris la doganisto. Tiam Tom returniĝis kaj forkuris, ĉar ĝi ja sciis, ke ĉio estos finita se la homo alvenos pafdistance. Furioza pro tio, ke fuĝas nun sia predo, la hundo impetis malantaŭ ĝin, saltis sur ĝian dorson, provis enplanti siajn kaninojn en la ŝultron. Sed la grandega tabaksako protektis Tom. Dick ne trovis ŝireblan pecon sur tiu senforma amaso, kiun vane mordis ĝiaj makzeloj. Dume Tom kuntrenis la beston pli foren en la tritikokampo. Kiam ĝi taksis, ke tiu lasta estas sufiĉe for de sia mastro, sen ia grunto, sen ia averto, Tom malrapidigis sian kuradon, kaj flanke enigis la dentegojn en la gorĝon de sia malamiko.

Ili sin rulis surtere, miksitaj en furioza interbatado. Dick sufokis, baraktis, koleris ĉar ĝi sentis sin mortanta. Ĝi tordiĝis, sin movis per grandegaj skuadoj. Ĝenata pro sia pakego, Tom ne havis sufiĉan flekseblon; ĝi klopodis por restariĝi, kiam ŝoko faligis ĝin dorsen. Dick sukcesis liberiĝi. Poste okazis konfuza miksbatalo : malsupre Tom, supre Dick mordante ĝian ventron kaj elŝirante haŭtopecojn. Ili sovaĝe gruntis, spiregis, ĝemis… ĝis kiam Tom sukcesis mordi la antaŭan kruron de la malamiko, iom sub la ŝultro. Sub ĝiaj molaroj la osto fleksiĝis kun longa krako, kvazaŭ seka ligno, kaj nete rompiĝis.

Dick haltis, ĉesis mordi, eligis ĝemon, kiu sinistre trenadis antaŭ ol estingiĝi. Jam estis Tom starinta kaj ĝi rapidegis tra la tritikoj.

Ĝi alvenis la nudan areon, la sterilan erikejon, kie alkuris la doganisto. Ĝi ekvidis, ke la homo haltis ; la hundo ja sciis, kion li tuj faros. Tial ĝi plilongigis siajn eksaltojn, antaŭen impetis per mirindegaj malstreĉoj de siaj poplitoj. Aŭdiĝis pafo. Dum ĝi sovaĝe saltis, io krude trafis Tom kaj ruligis ĝin surteren. Sed nenion ĝi sentis. La kuglo nur trairis la dikan tabaktavolon, kiun ĝi portis surdorse. Kaj tuj restarinte, Tom daŭre forkuris kaj alvenis al la unuaj ondantaj dunoj ; tie, ĝi ĉesis kuri, haltis malantaŭ maldika arbetaĵo, kiu kreskis sur la sablo, kaj rigardis. Ĝi vidis la doganiston, kiu alproksimiĝis al sia hundo. La vundita besto daŭre hurladis. Dua pafo… tuj ĉesis la hurladoj.

Tom longe atendis, ke la luno estu denove nubkaŝita. Poste, ombrego kuris sur la senvivan vastejon kiam pasis nubo. Nur tiam Tom forlasis sian kaŝejon antaŭ ol malaperi inter la dunojn.

Ankoraŭ longatempe ĝi plu kuradis. Ĝi grimpadis supren-suben montetojn, ondiĝojn kun krutaj deklivoj, ree supreniris, dum unu momento malkovris la senvivan kaj senliman hulon de la dunaro, kaj denove plonĝis. Ĝi tuŝetis veprojn, kuradis sur la seka herbo, kiun la vento svingis per turmentigaj tremoj.

Ĝia neerarema flaro anoncis la ĉeeston de alia doganisto iom pli malproksime. Por eviti lin, ĝi devis alproksimiĝi al la maro. De tiam Tom laŭiris la strandon. Firme sur siaj piedoj, ĝi nelacigeble kuradis sur la malseka sablo, kie la alfluo bruete deponis malpurajn ŝaŭmpaketojn. Blovadis fortega vento. En la stranga pure blua ĉielo fuĝis nuboj, krudaj masoj tra kiuj malvarme lumis la luno. Ĝi arĝente franĝis la ondokrestojn, kuŝigis mirigitajn kontrastojn de lumo kaj ombro sur la dunoj, inundis la senliman strandon de pala radiado, kiu heligis la flavan sablon. Tie, laŭirante la flusolinion, projekciante sur la grundon netan kaj fortikan ombron, Tom senlace plilongigis sian rapidan kaj regulan paŝon, rapide kaj senpene trotadis, apenaŭ elspirante. Ĝi estis kapabla tiele iradi horojn, kun tiu sama facileco. Ĉirkaŭ la hundo, plenigante la spacon, blovis la vento kun unutona kaj senŝancela kanto. Dum la silentaj intertempoj, aŭdiĝis nur la basvoĉo profunda kaj majesta de la ondoj. Ili alkuris el la plej fora alfluo de la tajdo, haste kaj regule, plenaj de kolosa kaj retenata forto. Ili ĉiuj ŝajnis konverĝi al Tom, mole venis sur la strandon por morti ĉe ĝiaj piedoj, kaj kelkfoje dolĉe lekis ĝiajn krurojn, kun tremeto de ŝaŭmanta akvo.

Ĉirkaŭ noktomezo, tra la dunaro, Tom revenis en la domon de sia mastro. Kaj demetita de siaj dek-ok kilogramoj da kontrabanda tabako, ĝi englutis kun ĝoja apetito grandegan pladon da ĉevalaĵo kun brano, antaŭ ol ekdormi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.