|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DOMO INTER LA DUNOJAŭtoro: Maxence Van Der Meersch |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Por honestulo, kiu plentrankvile, nepensante pri malbono, promenas sur iu strato, tiu loko estas esence kvieta kaj sekura. Ĝi povas prezenti agrablajn diversaĵojn, proponi amuzajn aŭ dramajn spektaklojn, sed oni ĝenerale ne iras tien por eltrovi malbanalecon aŭ romanecon. Ĝi estas ĉies propraĵo, kie ĉiu sentas sin hejme, kie ĉiu okupiĝas sen ia alarmo.
Sed por Silvano, la strato estis batalkampo.
Tion li ankoraŭ diris al si tiumatene, forbiciklante, sub densa kaj malvarma pluvo, por liveri sian tabakon. Li sin « tegis », kiel diris la fraŭdantoj. Tra la aperturo de sia ĉemizo, li estis enŝovinta kaj bonorde vertikale metinta du vicojn de ok tabakpaketoj. Kvar kilogramojn li tiele kunportis sur sia haŭto. Por kovri la tuton, li butonis larĝan veŝton kaj surmetis sian puloveron el malfajna lano.
Kun sia jako forte premita sur la tuto, ŝajnis, ke li transportas nenion. Oni konjektus ne pli ol ventrodikeceton.
Sian tabakon li liveru en Mardiko[12]. Tiucele li nepre devis trabicikli Dunkirkon. Antaŭ ol eniri la urbon, li unue debicikliĝis por urinsimuli ĉe palisaro, kaj, de tie, observis la akcizejon, atendante taŭgan okazon.
Ĝi ne malfruis. Longa vico da aŭtomobiloj estis ĵus transpasintaj; la oficisto reiris en sian dometon por iom ŝirmi sin kontraŭ la pluvo. Tuj Silvano surseliĝis, impete pedalis, kaj rapidegis kiel sago preter la dometon.
Jen la unua obstaklo venkita!
Poste, kun la manoj supre de la stirilo, Silvano senhaste rajdis longan momenton, rigardante dekstren kaj maldekstren, aspektante gapvagi. Tamen, nenio eskapis al liaj okuloj; li bone vidis du virojn vestitajn per eluzitaj pluvmanteloj, kun la kruroj en gamaŝoj[13]. Ambaŭ atendis ion, sin apogante sur la framo de la
biciklo, kiun ĉiu tenis malantaŭ si.
Pro singardemo, Silvano elektis ĉirkaŭvojon, laŭirante alian straton. Dum li rajdis en la urbocentro, apud la stacidomo, estus facile fuĝi. Li povus senpene enŝovi sin en la stratlabirinton kaj devojigi siajn postkurantojn. Tiele li evitis du pliajn lokojn kun «negroj». Jam de la stratkomenco, li kapablis rekoni ilin. Familian similecon li trovis en ili, pro iliaj pluvmanteloj, gamaŝoj kaj kaskedoj aŭ molaj ĉapeloj. Ĉiuj sammaniere starigis sian biciklon malantaŭ si, apogis sin duonsidante sur la framstango, kaj atendis, ĉiam ĉe la angulo de du stratoj. Ili levis la nazon, ŝajnis serĉi numeron de iu domo. Tiam Silvano ĉirkaŭvojiris kaj evitis la baraĵon per elekto de alia strato.
Tiel li bicikladis sur pluraj ĉirkaŭvojoj, laŭ la strato Marŝalo Foch, la strato Jean-Bart kaj la placo Johanino d’Arko. Finfine li revenis sur la Parizo-strato, kiun li devis sekvi de komenco ĝis fino por trairi la urbon. Ĉe la enirejo de la ĉefvojo, li refoje haltis sur la ponto, kaj, antaŭ ol bicikli plu, li longe ekzamenis la situacion. Tiam, tre malproksime, sur la vojkruciĝo ĉe la Lillostrato, li rekonis Lurĵon, kiu atendis kun alia «negro».
Silvano ne povis erari. Por diveni tiajn ulojn, li havis neeraripovan antaŭflaron. Je la unua rigardo, jam lin okulfrapis la masiva silueto de Lurĵo; li estis certa pri tio.
Lurĵo staris tie jam ekde tagiĝo. De pluraj tagoj, li venis posteniĝi en tiu loko, ĉar oni atentigis lin pri suspektinda kontraŭleĝa komerco per bicikloj aŭ aŭtomobiloj en la ĉirkaŭaĵoj de granda kabaredo, kiun li obstine prigardis kiel farus buldogo.
Seninterrompe de matene ĝis vespere, li ĉeestis tiun spionadejon. Li tagmanĝis per sandviĉo, kiun lia kamarado iris aĉeti por li. Stoike, li lasis sin trasorbigi de la pluvo. Malseka, frostiĝinta, ĝismorte tedigita, li tamen arde persistis. Li koleris ĉar verŝajne nur fabelojn li aŭskultis; li tute ne konsentis, ke oni povus trompi lin tiagrade. Je la malespero de sia kamarado, li jam maltrafis bonajn okazojn – estintus interese sekvi suspektindajn ulojn por ekscii kien ili iras, kion ili enhavas en sia pakaĵo. Daŭre li obstinis : tiun lokon li forlasos nur kiam lia certeco iĝos definitiva.
Nun, je tricent metroj de tie, ankaŭ Silvano gvatis lin. Kelkajn minutojn li atendis. Kaj ne ekvidante ian movon, li sciis, ke Lurĵo esplorrigardas.
Al Silvano eblis elekti alian irvojon. Sed dekstren, li devus tre longe ĉirkaŭbicikli por eviti alian suspektindan grupon, kiu baris la vojon al Fort-Ludviko. Kaj flanke de la stacidomo, maldekstren, ne estus eĉ aŭdacinde. Tie kiel formikoj svarmis doganistoj : tuj li estus arestita ĉar li tute ne povus fuĝi, meze de la tro densa trafiko.
Li devos do nepre pasi antaŭ Lurĵo.
En tiuj malfacilaj situacioj, Silvano havis sian propran taktikon, kiu jam multfoje sukcesis. Ĝin li decidiĝis refoje elprovi. Li stariĝis trotuarrande, kaj sidante sur sia selo, kun unu piedo sur la pedalo, tutpreta por impeti, li atendis.
Ĉirkaŭ li pasis homoj : laboristoj, burĝoj, sinjorinoj kaj popolvirinoj. Ĉiuj kviete iris al siaj aferoj aŭ plezuroj, plentrankvile kaj plensekure. Neniu supozis, ke la viro, kiun oni preterpasas tie, kaj kiu ŝajnas tiel kvieta kiel iu ajn, fakte estas viro gvatata, persekutata, atendata, kaj ke lia simula indiferenteco fakte kaŝas internan preskaŭ dolorigan streĉon. Antaŭ li, vice pasis aŭtomobiloj, luksaj veturiloj kaj motorpenantaj kamionoj. Nenio el tio taŭgis al Silvano. Tiuj veturiloj iris aŭ tro rapide aŭ tro malrapide. Li plu atendis. Al li taŭgis tiaj kamionetoj, kiajn ofte stiras biervendistoj, « Ford » aŭ « Chevrolet », malpezaj kaj rapidaj veturiloj, kiuj ruliĝas proksimume po kvardek kilometroj hore. Malantaŭ tiaj aŭtoj, Silvano povos rapidege bicikli kaj trapasi la baraĵon.
Li finfine ekvidis, elvenanta el la strato Alberto la Unua, la veturilon, kiun li esperis : kamioneton « Latil », kies kesto estis plenplena de karbo. Ĝi preterpasante preskaŭ tuŝis lin. Malantaŭ ĝi, li impetis, pedalante plenforte. Li reatingis ĝin kaj nur kontentiĝis daŭrigi sian rapidon, helpata kaj kuntirata per la aspirado de la aermoviĝo. Tiel li fulmrapide biciklis antaŭ la nazon de Lurĵo. Li aŭdis fajfilosignalon sed ne rigardis returne; plej rapide li rajdis malantaŭ la ŝarĝaŭto.
– Ĉu vi vidis, Désiré? demandis la « negro » apud Lurĵo.
– Ek ni iru, diris Lurĵo : tuj surbiciklen, rapidu!
Ambaŭ viroj surbicikliĝis kaj impetis post la kamiono.
Sed la veturilo rapidegis. Oni bezonis rajdi po kvindek kilometroj hore por reatingi ĝin. La kolego de Lurĵo, malpli fortika, restis malantaŭe, komence je unu metro, poste je du. Li finfine estis postlasita. Ankaŭ Lurĵo estis forlasonta tiun predon, kiu povus fine prezenti neniun intereson, kiam Silvano, pensante ne esti postkurata, turnis la kapon por rigardi malantaŭ si. Necerta, Lurĵo kredis, ke li ĵus rekonis la viron, kun kiu li interbatalis. Tio multe vigligis lin. Li volis certiĝi. Tiam li furioze klopodegis, li kurbiĝis sur sia maŝino, plenpremis la pedalojn per sia tuta pezo.
Fortikulo estis tiu Lurĵo. Iom post iom malgrandiĝis la interspaco, kiu apartigis lin de la kamioneto. Je dudek metroj, li duonrelevis sin, unumane tenis sian stirilon, kaj, per fingroj en la buŝo refoje fajfis. Antaŭ li, la viro pli kliniĝis sur sian bicikloframon, ne plu rigardis returne. Kaj Lurĵo malakcelis, iom malprogresis. Sed li furioziĝis. Li estis konvinkata, ke Silvanon li postkuras. Antaŭ momento, tiom proksime, li ja rekonis lin. Kaj kial do la viro ne haltis, ne turnis sin posten? Kulpulo li sendube estis.
Dŭm ankoraŭ du minutoj, buliĝante, kun la premitaj makzeloj, la manoj streĉitaj sur la stirilo, Lurĵo puŝegis sur la pedalojn kvazaŭ li volus ilin dispremi. Li ne progresis, nur sukcesis konservi la interspacon.
Tro neegala estis la lukto. Silvano, kuntrenata, aspirata de la aerkirlo de tiu kamioneto, devis nur pedali regule, senpene, senlace. Li eĉ delasis la mantenilojn de la stirilo, kies supraĵon li tenis unumane, kaj rektiĝis por ripozigi sian dorson. Malgraŭ sia energio, Lurĵo perdis kuraĝon. Li tro strebis. Lia klopodo estis tia, kian oni ne longe povas daŭrigi. Li sentis, ke purpuriĝas lia vizaĝo. Ŝvito laŭfluis lian dorson. Por venki la ventoreziston li bezonis ege peni. Tiam li malakcelis kaj vidis Silvanon malaperi post la ŝarĝaŭto, sur la vojo al Kalezo.
Lurĵo returneniris. Li debicikliĝis, kaj por ripozi, piedirante revenis al sia kamarado. Sed li certiĝos, li nepre eksciu per ia ajn maniero, kiu estas kaj kion faras la edzo de Ĵermena.
– Vi ne kaptis lin, ĉu? demandis lia kamarado.
– Ne. Sed tio baldaŭ ja okazos… Ĉu nenio nova, ĉi tie?… Nu, bone.
Sub la pluvo, Lurĵo ĝibigis sian larĝan dorson. Apogata sur sia biciklo, persisteme, obstine, li senlace daŭrigis sian senfinan gardostaradon fronte al la suspektinda trinkejo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.