La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DOMO INTER LA DUNOJ

Aŭtoro: Maxence Van Der Meersch

©2026 Geo

La Enhavo

DEK-UNUA ĈAPITRO

« Lasu, sinjorino, proponis Silvano, tion mi mem tuj faros anstataŭ vi. »

Kiam li eniris la malnovan kabaredon, la olda onklino de Paskalina estis tondanta la harojn de sia edzo, delikate manipulante la tondilon ĉirkaŭ la orelojn de la maljunulo.

– Ĉu ankaŭ tion vi scipovas fari?

– Vi ja scias, ke ĉion mi scipovas fari, ridante respondis Silvano.

Kaj li deprenis de ŝi la tondilon, kaj ektondis la malsuplan blankan barbon.

Li fariĝis nun intimulo en la domo. Neniam li venis en Belgion sen pasigi la tagon tie. Li nostalgie enamiĝis al tiu perdita loko. Li havis la impreson, kvazaŭ li jam vivis tie. Tie logike devintus okazi lia ekzistado, se la eventoj estus, kiel ili devus esti. Tie li estis hejme. De tiu verda landaro izolita en la erikejo, al li plaĉis ĉio : la arboj, la ĝardeno, la kanalo, la domo. Kiam li alvenis tien, ŝajnis al li kvazaŭ li reirus en la pasintajn jarojn. Li ne plu estis Silvano la fraŭdulo. Li eĉ ne plu pensis pri sia okupo, pri ĉio, kion li lasis malantaŭ si, tie for, kaj kion li retrovos vespere. Li sentis, kvazaŭ li refariĝus la Silvano de siaj dek kvin jaroj, la kuraĝa kaj ankoraŭ honesta Silvano, kiu naive esperis trovi la feliĉon en vivo de paca laboro. Ĉi tie, la aferoj ŝajnis pli simplaj, kvazaŭ senigitaj de tiu komplikeco, kiun li ĉie renkontis pro sia danĝera okupo.

Estis unu el la maloftaj lokoj, kie li sentis sin sekura, kie li ne timis subite senti sur sia ŝultro la brutalan pojnforton de la polico.

Oni parolis nek pri tabako, nek pri dogano en la malnova gastejo.

Tiuj aferoj ne plu ekzistis. Estas nur iu Silvano gaja kaj ĉiam kontenta, kiu retrovas kun nedirebla feliĉo la vivspecon, por kiu, nesciante tion, li ekzistas.

– Vi tondas kiel vera barbisto! ekkriis la maljuna virino.

– Atendu, ĝis mi finos, diris Silvano; vi ne plu rekonos lin.

Lerte, li fortondis la longajn barb– kaj harfasketojn. La blankaj rigidaj haroj falis en la tualettukon, kiun Henrieta nodintis kiel barbiro-mantelon ĉirkaŭ la kolon de sia edzo. Tiu ĉi antaŭe demetis sian kaskedon, kiun li lasis kune kun siaj okulvitroj sur seĝo apud li. Kun la okuloj fermitaj, li restis senmova ; kun lia neĝblanka ĉirkaŭmentona barbo, lia granda nuda frunto kaj la fiera kurbo de lia nazo, oni kredintus vidi kapon de Kristo, maljuniĝintan kaj dolorplenan. Inter polekso kaj montrofingro, Silvano kaptis tufon da haroj. La tondilo klakrefermiĝis. Kaj nova breĉo aperis en la blanka amaso, kiu kovris la maldikan kaj ĉifitan haŭton de la kranio. Silvano levis la mentonon de la oldulo, zorge metante unu manon malantaŭ lian nukon por subteni la lacan kapon. Kaj li tondis la longajn malmolajn harojn de la gorĝo, delikate, singarde, por ne enpreni inter la klingojn de la tondilo la molan kaj falditan haŭton.

Kiam la tasko estis farita, la onklino singarde malnodis la grandan tualettukon, ĝin duoble faldis por elskui la harojn ekster la domo. La maljunulo reprenis siajn kaskedon kaj okulvitrojn kun kontentega mieno. Kaj tre lacigita pro tiuj prizorgoj, li iris sidiĝi en sian fotelon ; kaj de tempo al tempo, kun kontento li heziteme karesis siajn vangojn kaj mentonon.

– Li rejuniĝis je dek jaroj! ekkriis Henrieta revenante en la domon.

– Ĉu ne? diris Silvano. Pri kio mi okupiĝos nun?

– Pri la ĝardeno, se vi bonvolas, proponis la onklino.

Kaj Silvano preninte ŝpaton foriris al la ĝardeno.

Plurajn metiojn li faris nun en la malnova domo. Tio komenciĝis per etaj servoj, helpoj kompleze proponitaj por iom senŝarĝigi la malfortajn brakojn de la du maljunuloj aŭ la delikatajn manojn de Paskalina. Pumpi akvon, haki lignon, ŝpati teron, por tio pli bone taŭgis Silvano ol la gastigantoj. Kaj tiel okazis, ke oni iompostiome alkutimiĝis vidi lin labori, fari malfacilajn taskojn kvazaŭ li estus la domestro. Ĉu estis fuŝita seruro, rompita vitro aŭ falintaj tegoloj, oni atendis la alvenon de Silvano por la riparo. La onklino Henrieta iom post iom kutimiĝis diri : « Tion faros Silvano », kiam ŝi trafis taskon super siaj fortoj. Kaj ŝia fido al Silvano, neniam trompita, kreskis post ĉiu sperto. Silvano scipovis ĉion fari : ripari la pumpilojn, reveldi la defluilojn, cementi ŝtonan plankon, malmunti horloĝon. Li fariĝis la viro de la domo, li iom post iom anstataŭis la eluzitajn fortojn de la maljuna Samuelo.

Dum tiu sezono, oni vidis lin ĉie, en la mil kaŝanguloj de la malnova domo ; li purigis la ĝardenon, segis kaj ordigis la lignon.

Dank’al li, la onklino Henrieta povis plani kaj fari taskojn, kiuj antaŭe teruris ŝin. Estis Silvano, kiu refaris la tutan ŝtonan plankon de la gastejo, kiu firmigis la ĉarpentaĵon de la tegmento, kiu rekunigis ties tegolojn. Krom tio, sagace eltrovema, kutimiĝinta elturniĝi per hazardaj rimedoj, li akiris al si la sinjorinan simpation, des pli grandan, ke ŝi ne ŝatis elspezi monon. Tial ŝi vere laŭdis lin.

Sed kio plej plaĉis al li – kaj tion li daŭre diris al si laŭirante la aleojn, kun sia laborilo surŝultre – tio ja estis labori en la ĝardeno.

Tie li sentis sin trankvila. Tiu kvieta kaj ŝatata okupo akaparis liajn pensojn, ne tirane kiel zorgo aŭ ĉagreno, sed sen perforto, nur instigante al li ripozigan revadon, dum li enterigis la semojn kaj sarkis la aleojn.

Tiun tagon, li priklis poreojn. Li nombris ilin dum li samtempe enterigis la blankajn radikojn. Kaj li ne enuis. Tiam li pensis pri nenio krom sia laboro. Sed tiu vegeta vivo, tiu enpensiĝo kvietigis lin, liberigis lin de la senfina ĉiutaga streĉo. Kiam li finis sian poreobedon, li kuŝis sin sur la herbon, piede de unu el siaj amikoj la altaj arboj, kaj ne plu moviĝis. Li lasis siajn pensojn kuri post la grandaj nuboj el vato, kiuj distranĉis el la vigla bluo de la ĉielo la blankon de siaj neĝpintoj. Ĉirkaŭ li, la amaso da arbofoliaro pulsis pro tremetanta vivo. Kiam oni fermis la okulojn, la daŭra kanto en la frondaro similis la flustradon de ondoj. La vento enkorpiĝis kaj tremetis trairante la foliaron. Oni vidis ĝin pasi de unu arbo al alia, ŝanceli ilian senmovecon, enmeti kvazaŭ vekmurmuron. La branĉoj milde kurbiĝis. La folioj flustris, sin tuŝetis kun dolĉa kaj forta ĉifbruo. Oni vidis ilian amason ondobrili kun plej helaj nuancoj, pro la strebo de la venteto, kiu levis ilin dum lumludis la suno. Longa regula balancado kiel kvieta hulo lulis la tutajn arbotufojn. Oni vidis ilin unu post la alia dolĉe kliniĝi kaj restariĝi, kvazaŭ ili transdonus al sia najbaro la ŝarĝon, kiu klinis ilin. Kaj tio ankaŭ memorigis la maron, la barkojn, kiuj laŭvice salutas la venteton per sia peza riverenco. Tiu senfina lulmovo dormigis Silvanon, forprenis lin tre malproksimen, malplenigis lin de ĉiuj liaj pensoj kaj lasis lin perfekte feliĉa en tia torporo de cerbo. Li perdis sian orientiĝokonscion, li ne povus diri, je kia rapida aŭ lanta kadenco fuĝas la tempo. Li forgesis la ĝardenon, la gastejon kaj la mondon…

Paŝoj revokis lin al la realeco. Li stariĝis, kun peza menso kaj kapturno pro la tuta sango, kiu amasiĝis tie. Tiaj momentoj estis doloraj. Sed li rekonis Paskalinan kaj estis kontenta. Ŝi kunportis libron por ripozi en la ombro.

– Ĉu vi jam finis? ŝi demandis.

– Jes ; mi estas pigra hodiaŭ.

– Mi ĉiam estas, ride diris Paskalina. Tion jam diris al vi mia onklino, ĉu ne? Sed estas tiel agrable!

– Jes, diris Silvano. Mi ŝatus pasigi mian tutan vivon tiel…

– Ankaŭ mi. Tio estas, tamen ne mian tutan vivon. Nur de tempo al tempo.

– La tutan vivon, miaflanke, asertis Silvano. Ĉu vi ne opinias, ke alimaniere la tempo pasas tro rapide?

– Ne, konfesis Paskalina.

– Jes ja. Vi vidos. Oni ne vidas sin vivi. Kaj kiam mi pensas pri tio, mi senkuraĝiĝas. Oni tiel forte klopodas fari al si belan vivon, ke oni fuŝas ĝin sen ekkonscii pri tio. Por vere profiti el ĝi, necesus ĉiam esti, kiel mi ĵus estis antaŭe, pensante pri nenio, senti sin nur vivi. Tiel, oni ne perdus sian tempon.

– Vi estas stranga…

– Jes. Antaŭ ol mi venis en tiun ĉi domon, mi neniam pensis pri tio. Kaj nun, mi opinias, ke mi vere vivas nur ĉi tie. Aliloke, mi atendas…

– Kion?

– Esti ĉi tie. Ŝajnas, ke mi ekzistas nur por vivi en tiu ĉi loko.

Apenaŭ mi alvenis, mi tuj sentas min kvazaŭ en mia domo. Mi ne plu petas ion. Nenio plu mankas al mi. Tion mi sentis la unuan fojon, kiam mi venis al via domo…

– Eble vi ŝatintus esti ĝardenisto?

– Ja eble.

Silvano reprenis sian ŝpaton, kun bona rideto rigardis Paskalinan. Kaj li foriris por ekŝpati novan bedon per malrapidaj gestoj.

Paskalina rigarde sekvis lin. Tiu konversacio eklaborigis ŝian menson. Ŝi alproksimiĝis Silvanon kaj denove pridemandis lin, esplorante lin per sia sincera kaj naiva rigardo, antaŭ kiu Silvano sentis sin sen forto, nekapabla je trompkaŝo.

– Kaj kial vi ne faras tion?

– Kion?

– Nu, la metion de ĝardenisto?

– Ha, vi ankoraŭ pensis pri tio. Ĉar… Ĉar… fakte, ĝi ne tiom plaĉas al mi.

– Kial do vi ne estas kontenta?

– Ĉar nur ĉi tie mi ŝatus esti ĝardenisto, kiel vi diras. Estas strange, sed aliloke tio tute ne plaĉus al mi.

Kaj Silvano ridis, iom konfuza pro tiele devi vortigi aferojn, kiujn li mem ne tre klare komprenis. Li bedaŭris nun tioman konfidencon. Li dezirus repreni siajn parolojn. Sed kun sia junulina simplanimeco, ŝi senkompate daŭris sian inkvizicion.

– Ĉu estas nia domo, kiu plaĉas al vi? ŝi demandis.

– Estas ĉio, diris Silvano.

– Ne estas tiel bele ĉe vi?

– Nenie.

Li denove malprenis sian ŝpaton.

– Mia vizito ĉi tie ja ŝanĝis min, fraŭlino Paskalina. Vi ne povas kompreni tion, ĉu ne?

– Ne, ŝi respondis.

– … Sed mi trovis ion, kio mankis al mi, kio ne ekzistis en realo, tion mi pensis. Ofte pri tio mi revis. Sed mi opiniis neeble ĝin eltrovi.

– Kaj pri kio vi revis? demandis Paskalina.

– Pri ĉio, kio estas ĉi tie : pri tia ĝardeno ; altaj arboj ; maljunuloj, kiuj ne estus malbonaj ; pri junulino kiel vi, kun kiu mi povus paroli kiel ni parolas nun…

– Ĉu tio estas ja tiel malofte?

– La homoj, kiujn mi renkontis ne estas kiel vi. Bedaŭrinde. Sed estas jam malfrue, ĉu ne?

– Jes, diris Paskalina, sen kompreni.

– En la vivo, oni tiele preterpasas multajn aferojn…

Estis longa silento. Silvano plenigis siajn okulojn per la densa kaj ĉarma dekoracio, kun la domo kaŝita malantaŭ la frambujoj, la perspektivo de la gigantaj arboj, kiuj disvolvis sian faskon tre alte, kaj la pura fono de la blua ĉielo.

– Vi ne estas gaja hodiaŭ, murmuris Paskalina. Kutime vi estas tiom gajiga!

– Vi ne povas scii… Kelkfoje, sciu, mi diras al mi, ke mi ne plu devus reveni.

– Sed vi ĉagrenus ĉiujn el ni.

– Aŭ ĉu nur poste mi revenu, kiam mi povos?... Sed tiam estos tro malfrue... Necesus ĉion rekomenci, ĉu ne?

– Oni povas ĉiam rekomenci, flustris Paskalina kvazaŭ por si mem.

Silvano levis la okulojn sur ŝin, rigardis ŝin kun malkvieta atento. Ŝi fariĝis serioza. Tio ŝanĝis ŝian infanan mienon, pli aŭdacigis ŝian bluan rigardon ; flankeniĝis la knabineto.

Malantaŭe travidiĝis la virino, maturigita, transfigurita pro la soleneco de la momento. Ŝiaj rufaj haroj flugis ĉirkaŭ ŝia vizaĝo, sed ŝi eĉ ne pensis religi ilin. Fronte al la vento, kiu blovis sur ŝian frunton, ŝi ŝajnis silente pridemandi la malproksiman horizonton de la dunoj, unuafoje serĉi en ĝi la klarigon de sia destino.

« Ĉu tion vi kredas? demandis Silvano per obtuza iom tremanta voĉo... Ĉu tion vi ja kredas? »

Kaj nekonsciante pri tio, ŝi kunigis siajn manojn kvazaŭ por preĝo.

« Oni ĉiam povas », rediris Paskalina.

Emocio ŝveligis la koron de Silvano, dolĉa ekzaltiĝo alvenigis larmojn ĉe la randon de liaj palpebroj.

« Do mi provos », li mallaŭte diris.

Kaj tio estis ĉio. Neniam estis io ajn plu inter Paskalina kaj li.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.