|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DOMO INTER LA DUNOJAŭtoro: Maxence Van Der Meersch |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La postan tagon, kiam Silvano tagmeze alvenis al la domo de sia amiko, Cezaro en blanka subĉemizo estis boksanta, en la kuirejo, kun la granda Julio, la policisto.
Afabla knabo, tiu Julio. Li loĝis en la tria domo pli fore.
Kvankam li konis la suspektindan finegocon de Cezaro kaj Silvano, li tamen restis ilia amiko. Cezaro kaj li amikiĝis pro sia komuna amo al boksado kaj sportoj. Julio amatore praktikis la «noblan arton» dum sia juneco. Kiam lin rekaptis unu el liaj grandaj sopiroj al trejnado, Cezaro regule renkontiĝis kun Julio por kelkaj raŭndoj.
Granda, masiva, kun la membroj kaj torso rigidaj, Julio havis nek suplecon, nek facilan moveblecon. Tamen, dank’al siaj pezo kaj rezisto, la granda Julio sukcesis ĉiam venki sian kamaradon, pli maljunan kaj lacan precipe pro neregula vivo. Cezar furiozis, ĉiufoje eltrovis senkulpigojn pro sia malvenko, asertis, ke li gajnos revanĉon la venontan fojon. Tiel granda estis lia humiligo, ke, post tiuj krudaj lecionoj, li ofte ree ektrejnis sin ĉar li ege deziris retrovi « sian bonfarton ». Kaj, dum kelkaj tagoj, oni vidis lin, frumatene, kuri sur la vojo, ekprovi kuradojn de kvarcent aŭ okcent metroj, levi pezmasojn el giso, ŝnursalti, kaj lanĉi longajn bastonojn kvazaŭ ĵetlancojn. Nur akvon li trinkis kaj fumadon li ĉesigis. Pro tio estis lia edzino mirigita kaj kontentega.
Sed tio neniam longe daŭris. Malgraŭ sia obstino, Cezaro rapide sentis, ke estas tro malfrue, ke oni ne revivigas maŝinon malpurigitan, rustigitan pro diboĉoj kaj malregula vivo. Spiron li ne plu havis. En lia brusto, malespere la koro rapidege batis post cent metroj de piedkurado. Kramfoj kaj muskoldoloroj krakigis liajn membrojn kaj artikojn. Pri tio li ĝemis furioze, insultis sin, mokpikis sian propran ostaron, pritraktis sin insultmoke. Tiam, venkita, li rekomencis sian senenergian vivon, li diboĉis dum tri aŭ kvar sinsekvaj tagoj. Reaperis la Cezaro cinika kaj elrevigita.
Finiĝis la ludbatalo. Indiferente, sidante sur seĝo, Silvano rigardis la kontraŭstarantojn, kiuj haltis kaj grave manpremis laŭ la ritoj. Kaj Cezaro venis direkte al li, etendis siajn gantitajn pugnojn por ke Silvano malstreĉu la laĉojn. Li anhelis, li senspiriĝis.
– Tamen vi ne venkis min, ĉu ne? li diris al Julio.
– Tio okazos venontan fojon, respondis Julio sen emociiĝi.
Kvieta, li apenaŭ ŝvitis. Ĉar malpli ol Cezaro li strebis. Dum la « fraŭdanto », memorante la batalojn de sia juneco, provis retrovi siajn lertajn evitojn, siajn fintojn, sian krurludon, sian tutan antaŭan flekseblecon, Julio taksis ja neutile tiom klopodi por tiel ĉirkaŭdanci la kontraŭstaranton : firme staranta sur siaj kruroj, li kontentiĝis atendi la alproksimiĝon de Cezaro, por lin forte pugni.
Neniam plu boksis Silvano. Ĵermena tute ne ŝatis tion kaj ankaŭ li ne plu volis. Antaŭlonge, kiam li aĝis proksimume dudek jarojn, li estis tre forta. Belan karieron ĉiuj el lia rondo prognozis al li.
Belajn batalojn li gajnis. Li estis ĉampiono de la departemento Nordo, kiam li ĉesigis ĉion. Nun estus por li tro malfrue, ĉar li ĉagreniĝus konstati sian defalon kaj memori pri la brila estonto, pri kiu li rezignis por sekvi Ĵermenan.
Estis ŝi, kiu delogis lin el lia vojo. Ŝin li ekkonis en sia dudeka jaro kaj pasie ekamiĝis. Al ŝi, li foroferis siajn forton kaj esperojn al gloro malgraŭ la konsiloj kaj avertoj de siaj geamikoj. Por ŝi, li rezignis ĉion Cetere, ŝi bone kondutis. Nenion li riproĉu al ŝi. Ekde kiam ilia rilato fariĝis serioza, ŝi eliris el la suspektinda domo, en kiu ŝi allogis klientojn. Ŝi forgesis sian antaŭan vivon, siajn kamaradinojn, sian tutan malvirtan ekzistadon. Kaj ŝi fariĝis rektanima, iĝinte bona hejmomastrino. Depost ilia geedziĝo, Silvano ne plu havis ian mallaŭdon por adresi al ŝi. Sed tamen, kelkfoje li havis bedaŭrojn, meditante pri kio li eble fariĝintus sen ŝi. Kaj tio dolorigis lin ; male al Cezaro, li preferis forlasi ĉiujn siajn memorojn.
– Nu, ĉu vi vestiĝos? li petis al Cezaro.
– Jes.
– Ĉu vi tuj promenos? demandis la granda Julio.
– Ne, ni tuj « transpasigos » Tom al Belgio. Ĉu vi ne venu kun ni? ironie demandis Cezaro.
Cezaro ne ŝatis la policon. Kaj, kvankam Julio estis lia amiko, la « fraŭdanto » ne perdis unu okazon por klare sentigi al li sian opinion pri la tuta ĝendarmaro.
Julio, kiu estis pri tio kutimigita, ne kontraŭdiris.
– Estas granda enspezo, tia hundo, li simple diris.
– Jes, replikis Cezaro, sed ĉu vi opinias, ke kostas nenion por aĉeti kaj nutri ĝin? Ĉiutage ĝi manĝas unu panon, tiu fortikulo!
Malfermante la kortopordon, li alvokis :
« Tom! »
Kaj, oscedante, hundo eliris el sia hundujo, streĉiĝante eniris la kuirejon. Ĝi estis granda ŝafhundo de Tervueren[6], tiom alta kiom la tablo, kun longa felo rufa kaj kapo maldika kun belaj okuloj brunaj. Ĝi priflaris Silvanon, kiun ĝi konis, kaj rondkuŝiĝis ĉe liaj piedoj.
– Tiu ĉi estas superlertulo, orgojle diris Cezaro.
– Ĉu vi ne timas iam perdi ĝin? demandis Julio.
– Estas metiorisko, respondis Cezaro.
Sed li silentis. Oni ja vidis, ke li ŝatas sian hundon pli ol li asertas : la paroloj de la policisto lin lasis meditema, kontraŭvole.
– Ĉu vi jam perdis iujn? plu demandis Julio.
– Kompreneble, diris Cezaro. Unufojon aŭ alian, ili estas murditaj de fusilpafo. Aŭ ili renkontas sian superulon : pli fortan hundon, kiu strangolas ilin. Ankaŭ la doganistoj tiucele havas siajn hundojn.
Tom, ankoraŭ kuŝanta, levis la okulojn al sia mastro, kvazaŭ ĝi aŭskultadis.
– Kion vi faras tiam? daŭrigis Julio.
– Mi aĉetas alian kaj dresas ĝin.
– Ĉu vi mem?
– Kompreneble! Ĉu vi neniam vidis? Estas grava afero. Komence oni aĉetas viandon ; oni donas al la hundo tiom kiom ĝi deziras. Oni starigas por ĝi bonan hundejon. Oni manĝigas al ĝi sukeron, ostojn, ĉion kion ĝi ŝatas. Vi ja komprenas, ke la hundo kutimiĝas al tio ; ĝi opinias, jen estas bona hejmo. Se alvenas iu kamarado, oni petas, ke li frapu la hundon, piedbatu ĝin, se ĝi alproksimiĝos. Kial? Por ke la besto iĝu malfidema. Necesas, ke ĝi havu nur unu mastron, ĉu vi komprenas?
– Sed Tom? Tamen vi permesas, ke oni ĝin karesu.
– Tiu ĉi estas maljuna, ĝi estas dresita. Ĝi konas la hejmon, nun.
– Kaj poste vi alportas ĝin al Belgio, ĉu?
– Ne tiel rapide. Unue, mi donas la hundon al kamarado, kiu kunprenas ĝin kun si. Je kvincent metroj de mia domo, li batadas la beston, kun bastono postkuras ĝin, ĵetas brikojn al ĝi. La hundo forkuras, rapidege revenas hejmen. Kaj ĝin mi atendas. Je la ĵusa reveno, ĝi tuj ricevas bonan manĝaĵon, sufiĉe por plenigi sian ventron. Oni tiel daŭre rekomencas, plilongigante la distancojn.
– Same kiel oni faras por trejni kolombojn, komentis Silvano.
– Kaj finfine ĝi komprenas. Oni povas kunpreni la hundon tiom fore kiom oni deziras. Apenaŭ ellasita, tuj ĝi rapidegos por reveni.
– Estas strange, diris Julio.
– Jes, daŭrigis Cezaro. Ne ĉiam la hundoj havas belan vivon, kiam ili devas kuri kun du aŭ tricent paketoj da cigaredoj surdorse.
Komence, ankaŭ tiucele oni devas ilin dresi.
– Ĉu ili ne volas iradi?
– Ne. Ili ne komprenas, kion oni volas ilin farigi.
– La unuajn fojojn, daŭrigis Cezaro, kiu ĵus finis sin lavi kaj pretigi, la dresado okazas ĉi tie. Sakon da pajlo oni metas sur iliajn lumbojn. Kaj se ili ne volas iri, oni lasas la bestojn tiel ŝarĝitajn.
Iuj kvazaŭ freneziĝas. Ili sin trenas sur la postaĵo, sin rulas sur la dorso, ĝemas tutan tagon.
– Kaj finfine?
– Ili ja devas finfine iri. Oni ne plu nutras ilin tutan tagon ; al ili oni poste proponas pecetojn da viando. La hundoj fine sin decidas antaŭeniri por ilin kapti. Iom post iom ili kutimiĝas. Tamen, la unuan tagon, kiam oni « transpasigas » ilin al Belgio, la bestoj estas ŝarĝitaj per fojno, ĉar oni neniam estas tro prudenta...
– Venu ĉi tien!
Tom alproksimiĝis. Cezaro surmetis al ĝi buŝumon. Li estis preta kaj prenis sian kaskedon. Julio kaj Silvano ekstaris.
– Ĉu ni foriru?
– Ni foriru!
Cezaro elirigis sian biciklon.
– Nu, bonan ŝancon, deziris Julio forirante.
– Ni provos!
Silvano havis sian biciklon antaŭ la pordo. Cezaro kaj li ekrajdis, forirante malrapidete, por ne lacigi Tom, kiu regule trotadis je la dekstro de sia mastro.
Ambaŭ homoj bicikladis kelkajn kilometrojn sur la ŝoseo de Dunkirko al Furnes. Poste, alproksimiĝante la doganejon, ili transiris la kanalon, ĝirante maldekstren en la direkto al la dunoj kaj la maro. Ili sekvis vojeton, sur kiu streta strio de malglataj pavimeroj duone malaperis sub la sablinvado.
Ankoraŭ necesis transiri la fervojon de Ghyvelde[7]. Tie, ĉe la elirejo de la vilaĝo, ili lasis la biciklojn en eta trinkejo. Piedirante ili foriris al la landlimo, paralele al la maro, lasante Bray-Dunes maldekstre. Cezaro intence elektis tiun lokon, kiu estis al li kutima, ĉar tie li povos senkatenigi Tom, tute nerimarkitaj de la doganistoj. Tiel ili diskrete pasis malantaŭ la lastan doganejon antaŭ la maro. Kaj ili plu marŝis ĝis la dunoj, kies unuajn montetojn ili atingis post kelkaj minutoj. Tie, dum Cezaro surgrimpis ramplon, de kie li supervidu la landon, Silvano alligis Tom al kondukŝnuro, kaj atendis.
Cezaro revenis.
– Neniu. Ni ekmarŝu. Mi tuj foriru en tiun direkton. Kiam mi estos « sur » Belgio, liberigu Tom. Ne tuj, ĉu ne? Atendu, ĝis mi ne plu estos tuj apud la landlimo.
– Tie for? demandis Silvano, montrante al la horizonto, trans la landlimo de ambaŭ landoj, izolatan domon kun ruĝa tegmento sur la belga teritorio.
– Jes. Kaj ankaŭ tien vi min reatingos. Mi atendos vin.
Cezaro ekiris. Kiam Tom vidis sian mastron foriri, ĝi gruntis kaj tiris sian kondukŝnuron por lin sekvi. Sed per firma pojno Silvano restigis la hundon, kaj frapetante ĝian postaĵon, devigis ĝin sidiĝi.
Tom ĉesis moviĝi, kontentigis sin iom ĝemeti, ne ĉesante okulsekvi la silueton de sia mastro, kiu rapide malkreskis. Silvano ekbruligis cigaredon.
Fore, Cezaro bonpaŝe antaŭeniris. Li transpasis la landlimon, ĉirkaŭen rigardis, sin turnis por amike mansigni al Silvano, kiu komprenis la averton : « Ĉio iras glate. » Sian iradon li daŭrigis kaj baldaŭ estis sur la belga teritorio. Silvano vidis lin paŝi ĝis la dometo kun ruĝa tegmento. Alveninte tien, Cezaro sin turnis, okulserĉis la du nigrajn punktojn, kiel aspektus por li Tom kaj Silvano. Li ne trovis ilin, tiel perditajn en la ondata tereno de la unuaj dunoj, kie la rigardo konfuziĝis de la aspektoj, ĉiuj similaj, de la pejzaĝo. Silvano dume supreniris la altaĵon, kien iris Cezaro antaŭ nelonge. Ĉirkaŭ sin li rigardis, neniun vidis, nek unu doganiston, nek unu suspektindan promenanton. Tiam li malkroĉis la kondukŝnuron, dum momento plu retenis Tom per la kolringo.
« Nu iru, Tom, li laŭte rediris plurfoje, iru serĉi vian mastron, iru serĉi vian mastron! »
Kaj li ellasis la beston.
Tom senhezite tuj fulmrapide malsuprenkuris la dunon, impetegis sur la spurojn de Cezaro. Oni vidis ĝin saltegi tra la samaspektan ebenaĵon. Ĝi forkuris per longaj kurpaŝoj, per sia plenrapideco. Same kiel sago, ĝi transpasis la landlimon kaj reatingis sian mastron post kelkaj minutoj.
For malantaŭ ĝi, ankaŭ Silvano ekiris. La landlimon li transpasis sub la nefidema rigardo de doganisto, kiu ĵus alvenis por patroladi en tiu ĉirkaŭaĵo. Sed jam de longe Tom estis sekura apud Cezaro.
– Jen tio farita, diris Cezaro, kiam Silvano siavice reiris kun li.
Ni sukcesis « pasi sub iliajn barbojn… » ĉu ne, Tom?… Tamen, tiu fortulo postkole alte mezuras iom pli ol tridek-sep centimetrojn! Nun, Silvano, vi povas formarŝi kun Tom. Mi mem devas reiri al Dunkirko. Tie atendas ulo, kiu havas tabakon por mi.
– Kio koncerne vian Tom? Al kiu mi devos ĝin konduki? Ĉu kiel kutime?
– Ne, sed al Duplo, la nutraĵvendisto, vi ja scias, ĉe la elirejo de Adinkirko[8]…
– Jes.
– Vi lin petos, ke li surmetu dek ok kilogramojn, same kiel la unuan fojon. Li ellasu Tom proksimume je la deka.
– Ĉu vi reiros samvoje?
– Ne.
– Pli bone. Kiam mi transpasis, tie estis unu doganisto, kiu rigardis min strange. Li povus malfidi.
– Mi preterpasos la doganoficejon de Ghyvelde. Ĝis ĉi-vespere, ĉu?
– Ĝis ĉi-vespere.
Cezaro reiris al Francio. Kaj Silvano kuntrenis Tom ĝis
Adinkirko.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.