|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DOMO INTER LA DUNOJAŭtoro: Maxence Van Der Meersch |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La tutan matenon de la sekvanta tago, Ĵermena montriĝis aparte nervoza. Ŝi ŝajnis atendi ion, kaj atente aŭskultis la plej mallaŭtan bruon.
Silvano fine miris pri tio.
– Kio okazas al vi? li demandis. Ĉu io timetas vin?
– Ne, diris Ĵermena, sed mi ne sentas min bone. Tiu hieraŭa afer’ ja ĉagrenas min.
– Iam vi ne estis tiom nervoza, kontentiĝis respondi Silvano. Ne indas malkvieti : ĉio estas nun solvita.
Kaj li daŭrigis kalkuli siajn kontojn.
Ĵermena jam inventis por li specialan rakonton pri la hieraŭaj eventoj. Laŭ sia versio, ŝi estis arestita, priserĉita, kaj tenita unu horon en la doganejo. Sed, profitinte de momenta malatento de la doganistoj, ŝi sukcesis forkuri kaj rifuĝi en belgan teritorion. Ŝi tamen devis forlasi sian tabakon sur la tablo de la doganoficejo.
Sen ia malfido, Silvano akceptis tiun kredeblan klarigon. Kaj li rapide konsolis sin pri la monperdo, kiun konsistigis la forlasita tabako. Tri kilogramoj, ĉiu je dekunu frankoj, la tuto kostas nur tridek tri frankojn. Tio estos rapide regajnita. De sia flanko, li ĵus faris bonajn negocojn. El la kvardek kilogramoj, kiujn li havis en tenejo, li jam liveris dudek kvin la antaŭtagon kaj sep tiun matenon. Nur ok kilogramojn li daŭre havis en sia kaŝejo, sub unu ŝtupo de la ŝtuparo.
Tio turmentetis Ĵermenan. Ŝi nun bedaŭris, ke ŝi informis Lurĵon. Ŝi tute ne sentis ian rimorson. Ŝi estis el tiaj virinoj, kiuj povas nur malami de kiam ili ne plu amas. Sed ŝi timis, ke Lurĵo koleros pro senutila veno… nur por tiuj ok kilogramoj da tabako!
Li verŝajne akuzos ŝin, ke ŝi primokis lin.
Eble, Silvano iros al la fraŭdestro por plu aĉeti kelkajn kilogramojn? Sed pri tio li ne parolis. Timante veki liajn suspektojn, tion Ĵermena ne aŭdacis konsili al li.
Silvano ĵus finis kalkuli sian enspezon, kiam, relevante la kapon, ŝajnis al li, ke li ekvidis ombron pasi sub lian fenestron.
Samtempe, bruis kvin fortaj batofrapoj kontraŭ la muron, kiu apartigas la domon de tiu de la dika Luiza.
Silvano eksaltis. Luiza certe vidis ion por tiel atentigi lin. Dum la Cezar-epoko, kvin batoj signifis : « danĝero ».
Fulmrapide, Silvano supreniris al la subtegmento. Ŝovante la kapon tra la klapfenestron, li rigardis en la straton. Li vidis doganistojn ĉe ĉiu stratfino. Fronte al lia pordo staris amaso da homoj en nigra uniformo. Inter ili, li rekonis Lurĵon. Pliaj homoj alvenis, pasis kun kurba dorso antaŭ lian fenestron, por ne esti videblaj de ene.
Silvano komprenis. Oni ĉirkaŭbaris lin. Tuj okazos traserĉo.
Li rapidegis malsupren.
« La negroj », li flustris al Ĵermena.
Li iris rigli la pordon, kiu donas aliron al la strato. Li malfermis sian kelon, malplenigis la kaŝejon, enŝovis la tutan tabakon, kiun ĝi enhavis, en grandan sakon. Tion li ĵetis surŝultren kaj kuris al la korto ; li metis eskalon kontraŭ la muron, kiu apartigas la korton de la eksteraĵo.
« Ĵermena! », li alvokis.
Ĵermena alvenis. Ŝia paleco okulfrapis Silvanon.
– Kion vi tuj faros? ŝi demandis.
– Fuĝi. Se ili frapos je la pordo, ne malfermu antaŭ ol mi foriros.
Diru, ke vi estis supre do ne aŭdis ilin.
Kaj li supreniris la eskalon, jam preta superpaŝi la muron.
« Damne!… »
Starante ekstere, unu doganisto ironie mansalutis lin :
« Kiel vi, Silvan’? Vi ’stas nun blokita, ĉu? » li kriis.
Silvano sobiris kaj reeniris en la domon, ĝustatempe por haltigi kaj malantaŭen forpuŝi Ĵermenan, kiu estis malfermonta la pordon.
– Vi freneziĝas, ĉu? li ekkriis.
– Oni frapis je la pordo, ŝi klarigis.
– Ĉu vi ne komprenis, kion mi diris al vi?… Forprenu la kovrilon de la stovo.
Ĵermena obeis. Rapidege, Silvano amasigis la paketojn da tabako en la fajron. Kun ronko, la flamoj konsumis la sekan herbon.
Ĉe la pordo, ekbruegis fortegaj batoj.
« Dio mia! Dio mia! » Ĵermena ĝemis.
Febre, Silvano daŭre amasigis siajn paketojn en la stovon. Li denove sakris.
« Neniam ni sukcesos. Ĵermena, donu petrolon! »
Ĵermena ne aŭdacis lin malobei. Ŝi alportis la kanistron da petrolo. Silvano iom abunde verŝis el ĝi en la stovon.
Tondre elŝprucis flamo, kiu evidentigis la palecon de Ĵermena kaj lumis sur la konvulsiajn trajtojn de Silvano.
Pli forte oni frapis je la pordo, kiu ekkrakis.
« Malfermu, en la nomo de la leĝo! » unu voĉo kriis.
Ĵermena ekpaŝis al la pordo.
« Ĉu vi ja helpos min? » ekkriis Silvano.
Kaj li trudis, ke ŝi ĵetu tabakon en la fajron, same kiel li. Sed la stovo estis mallarĝa. Malgraŭ la petrolo, la tabako daŭre brulis tro malrapide.
Tiam Silvano ne plu hezitis. El sia sako, li ĵetis teren la ceteron, ĝin abunde priverŝis per petrolo kaj fajrigis.
Tuj, forte ruĝiĝis la eta ĉambro, lumigita de ekflamanta incendio. Kaj Silvano elverŝis la ceteron de sia petrolo.
« Li frenezas! Li frenezas! Li bruligos miajn meblojn! »
Ĵermena kriegis.
Pro la batoj, per kiuj oni forte frapadis ĝin, la pordo krakegis.
« Malfermu! Malfermu! » kriis furiozaj voĉoj.
Ĵermena impetis por malfermi. Per eksalto, Silvano tuj estis apud ŝi, retenis ŝian brakon tiom vigle, ke li piruetigis ŝin. Kaj, rigardante ŝin en la okulojn, parolante al ŝi kun kvieto pli timenda ol kolero, li ordonis :
« Restu ĉi tie, Ĵermena! Mi scias, kial vi volas tiom haste malfermi. Sed se vi tuŝos la pordon antaŭ ol mi finos… »
Kaj super ŝin li levis manon, kiu kapablus dispremi ŝin.
Ĵermena ne plu moviĝis kaj restis tuj kontraŭ la muro.
Dume Silvano, kun sovaĝa mieno, kunpremitaj dentoj kaj severaj okuloj, rigardis forbruli la restaĵon de sia tabako. Li ne returnis sin malgraŭ la bruego de la doganistoj ĉe la pordo. Li eĉ ne plu zorgis pri Ĵermena. Li sciis, ke ŝi obeos.
Cetere, ŝi tiom timis lian koleron, ke ŝi ankoraŭ ne aŭdacis moviĝi, kiam ĉio estis forbruligita. Kaj estis Silvano mem, kiu malriglis la pordon kaj lasis la doganistojn eniri.
Kiel postulas traserĉo, ĉeestis la dogan-kapitano, leŭtenanto kaj subleŭtenanto, unu impostinspektoro, la polickomisaro kaj du doganistoj, inter kiuj Lurĵo.
« Eniru », kviete petis Silvano.
La tuta grupo eniris la fulmoplenan ĉambreton, haladzan pro la odoro de petrolo kaj tabako, kaj kie ŝvebis nigraj densaj fulgeroj.
« Jen kaptitaj! » diris Lurĵo.
Silvano ĉarme klarigis :
– Mi bezonis longan tempon antaŭ ol malfermi la pordon, ĉar mi ĵus havis kamentuban incendion, kiun mi ja tre malfacile estingis.
– Aŭ ekbruligis, diris Lurĵo.
– Vi venas por traserĉo, ĉu? daŭrigis Silvano sen reagi al lia pikŝerco. Nu, komencu. Vin mi rigardos!
Kaj li iris por malfermi la pordon al la korto, tiel kaŭzante fortegan trablovon, kiu forbalais fumon kaj cindrojn.
– Nu, kie ni komencu? demandis la kapitano.
– Ne penindas serĉi, respondis Lurĵo. Ni ne plu eltrovos eĉ eron da tabako ĉi tie. Ne plu restas iu ero.
– Sed… kie ĝi estas?
– Ĉi tie…
Lurĵo montris la cindrojn.
« … kaj tie! »
Li montris la lastajn fumtrenaĵojn.
« Ha! Ha! Ha! mokridis Silvano. Vi certe ricevos belan ekstran pagon, kamarado, ĉu? »
Kaj fronte al la doganleŭtenanto, li plengorĝe plu ridis.
– Nu, aŭskultu, Silvano! diris la leŭtenanto kaŝante sian elrevigon. Mi ne komprenas vin. Tamen vi ne estas stultulo! Mi miras, ke vi ne scias pli bone elturniĝi. Kion vi perlaboras, per tiu afero?
– Tiom kiom vi ĉiuj.
– Nu, tute ne! Ni perdas nenion. Sed via tabako forbrulis.
– Vi ne konsideras la plezuron, kiun mi havas pro primoki ĉiujn vin, precipe tiun « belan birdon », kiu jam antaŭĝojis pro sia revenĝo.
Lurĵo deziris respondi. La leŭtenanto signis, ke li silentu. Kaj li plu parolis :
– Eble. Sed post du aŭ tri pliaj amuzaĵetoj kiel tiu ĉi, ne plu restos al vi multe da mono, ĉu?
– Estas mia afero.
– Konsentite. Sed, nu, mi scias, ke mi alparolas sinhelpeman personon, ulon, kiu bone scias pri kio temas. Ĉu vi estus preta labori kun ni?
– Kun vi?
– Jes. Ne estu idiota. Vi tre bone komprenas. Kaj vi ja konas valorajn informojn, ĉu? Se vi bonvolos, vi multe perlaboros kun ni. Ni kundividos la premiojn.
Ĉiuj rigardis Silvanon.
– Nu, insistis la leŭtenanto. Oni lasos vin trankvila : vi senĝene kaj tute kviete laboros. Imagu, ke vi portas paketojn sub la brako, kiel burĝo, kiu promenas! Estus por vi granda ŝanĝo, ĉu ne? Kaj por tio, vi nur bezonos kuniĝi kun ni. Ne ĝenos vin farigi al ni belajn kaptojn, ĉu? Kion vi diras pri tio?
– Mi diras : ne! respondis Silvano, rigardante Lurĵon.
Kaj tio estis tiom firma, ke la leŭtenanto ne plu insistis.
« Nu, diris la kapitano, estas malutile plu perdi sian tempon. Jen fiasko… ĉifoje! »
La sep viroj eliris.
Sed sur la sojlo, antaŭ ol foriri, la leŭtenanto denove turnis sin al Silvano :
« Vi elektis. Tion vi bedaŭros. »
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.