La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DOMO INTER LA DUNOJ

Aŭtoro: Maxence Van Der Meersch

©2026 Geo

La Enhavo

DEK-KVINA ĈAPITRO

La sekvan ĵaŭdon, tre frue antaŭ la kutima horo, Lurĵo alvenis al Henriko. Li daŭre renkontis Ĵermenan – ankaŭ tiun tagon. Ĉar li tre regule venis ĉiusemajne, ili fine kamaradis, familiare parolante kaj reciproke rakontante la semajnajn okazaĵetojn.

Lurĵo ne plu estis sekretema nun : li malkaŝe montris sin kvazaŭ ŝian amindumanton, insiste demandis al Ĵermena, ĉu ŝi « ankoraŭ ne decidiĝis por hodiaŭ ». Tion Ĵermena traktis kiel bagatelon, do frivole ŝi respondis ke ne, ke oni ja havas tempon, ke li ne sukcesos per tro urĝema sinteno.

Sed sub tia ŝercado, ŝi ja sentis, ke estas io profunda. Per sia virina antaŭflaro, duobligita de eksputina malvirto, ŝi konjektis violentan pasion malantaŭ la rideta mieno kaj afableco de Lurĵo.

Tiu sovaĝa, vivega pasio kelkfoje neatendite seriozigis lin, kiam li rigardis Ĵermenan per strangaj okuloj, harditaj de deziro. Tio konfuzis ŝin. Ŝi sentis sin kaj flatita kaj timigita. Ŝi samtempe deziris kaj timis, ke « estiĝus io serioza ».

Tiun tagon, kiel kutime, Ĵermena alvenis ĉirkaŭ la tria.

En tiu momento, oni estis trankvila ĉe S-ino Johanino. Nur pli malfrue alvenos la klientoj. La virinoj jam foriris, profitante sian ferian tagon. Post interŝanĝo de kelkaj vortoj kun la paro, S-ro Henriko, kiu klare komprenis la tutan aferon, zorge lasis Ĵermenan kaj Lurĵon solaj en la salono. Li tamen iomete aŭskultis trans la pordo, por ekscii pri la situacio, sed nenion plian li faris.

Jam de longe, Lurĵo ne plu kaŝis al Ĵermena, ke li estas doganisto. Tio multe impresis Ĵermenan same kiel la belstaturo de la viro.

Kaj, se ŝi daŭre restis fidela al Silvano, tio estis pro ia resto de ŝuldosento pro tio, kion li faris por ŝi en la pasinteco. Tamen, precipe ekde kiam li ĉesis fraŭdi, ŝi volonte sin liberigus de tiu sento, por adulti sen ia maltrankvilo.

Ankaŭ hodiaŭ ŝi estis kolerega. Ŝi petis bagatelaĵon, kvardek frankojn por aĉeti al si ĉapelon, pri kio ŝi sopiris. Kaj Silvano strikte rifuzis.

« Ĉiusemajne, mi donas al vi tricent frankojn, li diris. Elturniĝu! »

Laŭ Ĵermena, li fariĝis fia avarulo. Ĉar ŝi estis kutimiĝinta ĉiam elspezi senkalkule, imponi per sia brila lukso al la najbarinoj kaj ekskamaradinoj, ŝi suferis pro tiu ŝanĝo; ekmankis al ŝi eĉ la monataj vivrimedoj. Ŝi multe fordonus, por vidi Silvanon reiĝi kontrabandisto. Li lukrus pli multe. Kaj eble, dank’al iom da bonŝanco, li estus arestita, kaj tiel redonus al ŝi liberecon, kiun ŝi nun plenforte deziris.

– Ĉu glatas? ŝi demandis alvenante.

– Bonege. Ĉu ankaŭ vi?

– Jes. Sed mi kverelis kun Silvan’. Eĉ ne volas, ke mi aĉetu al mi ĉapelon je nur kvardek frank’ .

– Se vi ’stus pli amika, ne longe vi atendus ĝin.

– Ĉiam vi diras stultaĵojn.

– Do, ne ’stas por hodiaŭ, ĉu?

– Ankoraŭ ne.

– Tamen, mi venis kun novaĵ’.

– Kio?

– Mi eltrovis, kial Silvan’ ĉesis fraŭdi.

– Kial?

– Pro ulin’.

– Vi frenezas, ĉu?

– Mi ja diras, ke li havas fraŭlinon! Kaj io beleta, ŝi ’stas! Tut’ juna, tut’ freŝa, nu : piĉulin’.

– Kie?

– En Belgio. Kaj ’stas varma l’amafer’, sciu, amikin’ mia! Vin, iun tag', li abrupte forlasos.

Kolerego misformis la vizaĝtrajtojn de Ĵermena.

– Ĉi vi vidis ŝin?

– Samkiel mi vidas vin. Pri virt’, pri honestec’ ili parolas. Li ’stas returnita kvazaŭ gant’. Ĉarlatanos vin, se tio daŭros. Vidu, kiom malprave vin ĝeni por li.

Eĉ ne unu minuton Ĵermena dubis. La diraĵoj de Lurĵo ja bonege konfirmis ŝiajn proprajn suspektojn. Estis multegaj indicoj, pri kiuj virino ne eraras, kaj kiujn ŝi jam rimarkis de longe. Silvano ne plu drinkis, ne plu ludis. Li fariĝis tiel ŝparema, ke Ĵermena riproĉis lian avarecon. Li ŝajnis ŝanĝiĝinta. Li, kiu iam estis tiom voluptema, tiom malforta antaŭ la karna deziro, nun iĝis pli frida.

Li malatentis Ĵermenan ; kelkfoje, ŝajnis, ke la kontakto kun tiu virino, kiun li amis, estigis en li ian naŭzon.

Krome, plej neprecizaj indicoj revenis al la memoro de Ĵermena.

Silvano ne plu estis ĵaluza, kiel antaŭe. Kaj li ŝajne fariĝis pli knaba ; okazis, ke infanaĵoj gajigis lin. Aŭ li estis kortuŝita sen kialo. Li ne plu ridis kiel antaŭe, per konfuza rikano, kun fermita buŝo. Li malkaŝe ridis, nun, montrante siajn belajn dentojn, pli sincere, kvazaŭ sen ia kaŝita penso. Fakte, li aspektis rejuniĝinta.

« Nu, demandis Lurĵo, tio decidigas vin, ĉu? Ĉu por hodiaŭ? »

Ĵermena levis la ŝultrojn. Ja certe estis nun momento por pensi pri tio!

– Ĉu vi scias, kie ŝi loĝas? ŝi demandis.

– Jes.

– Bone. Vi min veturigos tien. Mi ja scios, ĉu ’stas vere.

– Kaj, kio se ’stas vere?

– Oni vidos.

Tiun sabaton, kiel kutime, Silvano jam iris al Furnes. Li revenis relative malfrue vespere kaj, enirante la domon, li ne vidis Ĵermenan. Sen maltrankvili, pensante, ke ŝi foriris por viziti najbarinon kiel ŝi foje faris, li enlitiĝis.

Nur iom antaŭ noktomezo Ĵermena rehejmeniĝis. Ŝi ne respondis al la demando de Silvano, kiu estis malbone vekita el sia unua dormo. Cetere li reendormiĝis tuj poste.

La sekvantan matenon, li ellitiĝis kaj tuj malsupreniris en la kuirejon. Ĵermena jam estis tie. Tio estis nekutima. Ŝi estis malfruellitiĝema, precipe dimanĉon.

« Jam ellitiĝinta! Vi ne ’stas malsana, ĉu? »

Ĵermena nenion respondis.

– Kio ne ’stas glata denove?

– Multaj aferoj.

La nekutima mieno de Ĵermena alarmis Silvanon.

– Kien v’ iris hieraŭ? pludiris Ĵermena.

– Promeni.

– Kien?

– Kien plaĉis al mi.

– Ja ĝenus vin respondi al mi, ĉu?

– Min?

– Jes. Sed n'indas fari. Kien v’ iris, mi mem povas diri. V’iris al Furnes por vidi vian ulinon.

Silvano treege paliĝis. Ŝajnis al li, kvazaŭ lia koro frostiĝis en la brusto. Li deziris paroli sed ne trovis eĉ unu vorton. Nenion plu regis lia konfuzita cerbo.

« Ha ha!… Nenion vi povas respondi, ĉu? rikanis Ĵermena. Mi ja konas vian afereton, mia ul’! M’ iris tien hieraŭ por vidi mem.»

Silvano ektremis sed daŭre silentis.

« Bonan guston vi havas! pludiris Ĵermena, ĝuante sian venĝon. Beleta ulin’! Ŝi ’stis vere mirigita, kiam mi diris al ŝi, ke mi ’stas via edzin’. »

Silvano relevis la kapon :

– Vi faris tion, li murmuris. Vi aŭdacis ŝin alparoli…

– Nu! ekkriis Ĵermena, ege ofendita. Mi ja valoras tiun pudorafektan piĉulinon! Ne mi forprenas l’edzon de aliul’…

Kaj sur la puran bildon de Paskalina, kiun Silvano konservis en si, Ĵermena sputis torenton da abomenindaj insultoj. Ŝi senbridiĝis.

Sian tutan galon, sian tutan ĵaluzon de koruptita kaj defalinta virino, ŝi elkraĉis kontraŭ tiun fraŭlinon, kiun ŝi malamegis, ĉar ŝi divenis ŝin netuŝita. Ŝi estis inteligenta en sia malboneco. Ŝi ja bone komprenis la ekaperon de tenero, kiu certe kreskis en la koro de Silvano por tiu juna fraŭlino, kiu ankoraŭ estis tute simplanima kaj pura. Kun feroca ĝojo ŝi malpurigis tiun freŝecon. Ŝi mokpikis Silvanon per vortoj, kiuj elŝiris lian koron, nudigis kaj ruinigis la esperojn, la revojn, la tutan misteran kaj delikatan ekfloradon de tiu ankoraŭ ne konfesita amo. Ŝia kolerego kreskis kune kun sia parolfluo. La malespera ekkrio de Silvano : « Ĉu vi aŭdacis fari tion? » profunde vundis ŝin en ŝiaj orgojlo kaj malamoplena envio. Kaj ŝi plu furioziĝis fronte al la sinteno de la viro.

Nenion li plu diris. Stupora, li ĉeestis tiun buĉadon, tiun masakradon de siaj revoj. Pri frapi li eĉ ne pensis. Plori povus iom refortigi lin, sed liaj okuloj daŭre estis senlarmaj kaj brulantaj.

Senspire, Ĵermena finfine ĉesis. Ekestis pezega silento. Silvano ne faris ian geston, ne moviĝis pli ol marmora statuo. Eĉ liaj okuloj restis neŝanĝeble fiksitaj sur io nevidebla. Tio fine timigis Ĵermenan, pli ol la plej fortimiga kolerego.

« Parolu! Diru ion! » ŝi fine ekkriis.

Silvano rektiĝis, ŝajnis rekonsciiĝi. Poste, li eliris kaj foriris sen iu vorto.

Nur la sekvan mardon li revenis, ĉirkaŭ noktomezo. Ĵermena, kiu ne plu enlitiĝis de du noktoj, aŭdis tiam hezitantajn paŝojn sur la trotuaro antaŭ la domo. La paŝoj haltis ĉe la pordo.

Anhelante, Ĵermena leviĝis el la seĝo, kie ŝi vigilis. Kun lampo ĉemane, ŝi proksimiĝis al la pordo. Ŝi ne plu aŭdis ion.

« Ĉu ’stas vi, Silvan’? » ŝi angore demandis.

Kaj, ekstere, estiĝis lamento, ĝemado, kiu ŝajnis enhavi la tutan humanan mizeron, kaj kiu tremigus vin. Ĵermena malfermis la pordon. Silvanon ŝi rekonis antaŭ si.

Li fariĝis terura vidaĵo. Hontinda, malpurega, kun disŝiritaj, kotmakulitaj vestoj, grizaj pro polvo, li kunportis sur si la spurojn de ĉiuj fiaj lokoj, kien li vagadis dum tiuj du tagoj. Unu el liaj piedoj estis senŝua. Kaj la nuda piedo trapasis la truojn de lia eluzita ŝtrumpeto. Sed timigis Ĵermenan precipe lia vizaĝo. Ŝi retrovis tie la trajtojn de Silvano, kaj tamen ne plu estis li. Sur liaj stultigitaj trajtoj, en liaj okuloj, kiuj ne plu vidis, en la fieco de la tuta vizaĝo pro alkoholo kaj elĉerpiĝo, estis io, kiu atestis nedireblan suferadon, kvazaŭ la konscio daŭre memoris malgraŭ tia brutiĝo.

« Dio mia! » ekkriis Ĵermena.

Ŝi enirigis kaj sidigis lin. Ŝi deprenis lian ŝuon, viŝis la kotajn manojn, la lipojn malpurigitajn de salivŝaŭmo, kaj la frunton, kiu sangis pro vundeto. Ŝi kompatis malgraŭ sia kolero. Ŝi sentis sin aflikta pro la vido de sia edzo en tia stato. Kaj ŝi forgesis sian rankoron ; ŝi provis lin konsoli kaj revigligi. Li lasis sin fari kvazaŭ infano. Fojfoje, li ellasis tiun plendon simila al stertoro, kiu timigis Ĵermenan. Kaj sen ia kuntiro nek ia ektremo de lia vizaĝo, la larmoj plu formiĝis en liaj okuloj, kroĉiĝis al la okulharoj kaj ruliĝis sur la vangojn. Ne farinte ian geston, li endormiĝis sur la seĝo. Malhumana doloro daŭrigis lian ploradon eĉ dum la dormo.

Silvano rekomencis sian profesion de fraŭdulo. Li denove vivis kiel antaŭe. Li ŝajne pardonis al Ĵermena. Sed li laborigis ŝin de nun. Ŝin li devigis porti tabakon aŭ eĉ iri al Belgio por ĝin aĉeti.

Krom tio, li reiĝis la Silvano, kiun ŝi iam konis. Sed li ja sentis, ke li ne plu estas la sama homo. Estis io frosta, malvarma en li.

Ŝajnis al li, kvazaŭ li estas kiel tiuj virinoj, kiuj portas en si senvivan infanon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.