|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DOMO INTER LA DUNOJAŭtoro: Maxence Van Der Meersch |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Sian humiliĝon Lurĵo sukcesis konservi en si. Li estis el tiuj, kiujn atendado neniam malkuraĝigas, kaj kiuj scias pacience esperi bonan okazon. Li sciis, ke por li agas la tempo. Per la virino, li fine kaptos la viron. Dekfoje li jam ludis tian ludon. Li memoris, ke li neniam fiaskis.
Kiam li revidis Ĵermenan post la malsukcesa traserĉo, li faris al ŝi riproĉojn tiom malgrandajn, kiom lia kolero permesis al li. Ĉar fakte, li malfacile « digestis » tiun fuŝaĵon. Fidinte la parolojn de Ĵermena, li ekimpulsis la tutan komplikan maŝinon, kiun postulas traserĉo en persona domo. Kun plena memfido, li asertis antaŭ sia estraro, ke oni sukcesos belan prenon. Kaj jen fuŝis la tuta afero.
Tial li iom perdis el la blinda fido, kiun liaj estroj metis sur lin.
Fronte al Silvano, li denove travivis fiaskon, plian humiliĝon, pri kiuj li ne povis pensi sen ia obtuza furiozo. Kontraŭ la rivalo plu kreskis lia malamo, des pli vipata de la malkaŝa mokado de Silvano.
Sed Lurĵo havis nun fortegan atutan karton en sia ludo:
Ĵermenan.
Tagon post tago, la virino pli korligiĝis kun sia amanto. Ŝi estis de li sorĉita. Ĉiujaŭde, ili kune rendevuis en la dormoĉambro, kiun por unu nokto ili luprenis de Sinjorino Johanino. El tie, ŝi eliris laca, kun la korpo elĉerpita de plezuro, sed ne sata – tute male : multe pli malsatega. Estis volupta diboĉado, reciproka konkero per la sensoj. Nuntempe, Ĵermena plu vivis nur en la fervora atendo de tiuj jaŭdaj posttagmezoj.
Ŝi estis tute kaptita de Lurĵo. Sur lin ŝi reportis la pasion, kiun ŝi iam sentis por sia edzo. Male, Silvano nun naŭzis ŝin. Lin ŝi malsimpatiis, eĉ abomenis. Ŝi fine atingis malamon. Ŝi sentis en si venĝdeziron, ĉar li flankenlasis ŝin kaj eĉ postulis, ke ŝi laboru. Ŝi ja sentis, ke ilia repacigo nur ŝajniĝas, ke Silvano restas kun ŝi nur pro kutimo, ĉar li kondutas nun kvazaŭ korpo sen animo, kie ajn li estas. Sed malantaŭ tiu fasado, apartigis ilin fosaĵo. Li ne plu interesiĝis pri ŝi. Plejsupre indiferenta li estis pri ŝi, same kiel pri ĉio ajn. Kaj tion ŝi ja sentis. Pro tio ŝi koleregis.
Ŝi donis sin al Lurĵo kun ekzaltiĝo, kiu enhavis tiom da malamo kontraŭ Silvano, kiom da amo por la doganisto. Kaj ŝi fine pelis Lurĵon, ke li incitu ŝian edzon ; ŝi provokis aŭ vundis lin, por pligrandigi la fortan venĝdeziron, kiun ŝi sentis en li, eĉ se tion li ne volis konfesi. Se eblus al ŝi denove perfidi Silvanon, ŝi tuj farus tion. La amo, kiun ŝi iam sentis por li, fariĝis furiozo, plena de abomeno kaj venĝemo.
Unu jaŭdan posttagmezon, ŝi alvenis la rendevuon kun gajega mieno, tiel ĝojradia, ke Lurĵo tuj antaŭflaris novaĵon. Ŝi urĝis lin, ke li supreniru en la dormoĉambron, kiu estis kutime rezervita por ili tiun tagon. Kaj tie, ne donante al si tempon por senvestiĝi, ŝi kuntiris Lurĵon sur la liton kaj sidiĝis apud li, kun radianta vizaĝo.
– Jen, mia karul’! ŝi ekkriis. Ni ja tenos lin! Ĉifoje, vi arestos lin!
– Ĉu Silvan’? tuj komprenis Lurĵo.
– Jes!
– Vi havas novaĵojn, ĉu?
– Multajn. Kaj interesajn aferojn. Vi baldaŭ sukcesos belan kapton, dank’al via karega virinet’. Ja vidu, kiom mi ’stas kontenta!
Lurĵo kvietigis ŝin. Li ne plu pensis pri amoro. Pli forte ol ĉio, lin reprenis liaj profesio kaj malamo al Silvano.
– Nu, rapide klarigu, li petis. Mi ne komprenas.
– Aŭskultu : morgaŭ vespere, Silvan’ transpasos la landlimon.
– Kien?
– En Ghyvelde. Inter la kanal’ kaj la fervoja lini’.
– Tion li diris al vi, ĉu?
– Jes. La fraŭdestr’ venis al nia dom’ por interkonsenti kun li. Mi ja aŭdis ilin.
– Ĉu li ’stos sola?
– Ho, ne! Sesope ili ’stos!
– Ses?!
– Jes. Ili transpasos per kamionet’.
Lurĵo fajfis.
– Jen malfacila task’. Kial do Silvan’ prenos tian riskon? Mi opiniis lin pli ruza.
– Sed kun ili ’stos unu doganist’.
Lurĵo unusalte levis sin. Nun li ja tute ne plu pensis pri amoro.
– Vi ’stas certa, ĉu?
– Ja tutcerta. Ili transpasos, ĵus kiam tiu doganist’ komencos sian deĵoron.
– Do, kial sesope ili ’stos?
– Ĉar ili pasos tra la kampoj. Ŝajne, ili devos puŝi l’aŭton super fosaĵoj. Po mil frankoj ĉiu el ili havos por tiu afer’.
– Ĝi ja valoras tiom. Vi ’stas tutcerta, ĉifoje, ĉu? Mi tute ne volas, ke okazos sama fuŝaĵ’, kiel antaŭe!
– Plene certa! Mi aŭdis ĉion.
– Mil diabloj! ekkriis Lurĵo. Ĉifoje, mi kaptos lin!
Laŭlonge kaj laŭlarĝe, li paŝetis en la ĉambro. Lia ekzaltiĝo malpermesis, ke li restu kvieta.
– Nu, li plu diris turnante sin al Ĵermena, oni ja bezonos dekon da homoj, ĉu?
– Mi samopinias.
– Jes. Kaj vi diris, ke ili pasos tra la kampoj, ĉu? Bone. Oni faros embuskon. Kiu ’stas tiu doganist’, kiu lasos ilin transpasi?
– Lia nom’ ’stas Leret aŭ Laret…
– Lorret! Nu, kia fiul’! Sed tio ne mirigas min, ĉar li havas amatinon… Mi senmaskigos lin. Ĉe bona posten’ li baldaŭ deĵoros, tion mi jam imagas. Kaj tutcerte ili ĉiuj enkaptiĝos!
Subite vervega kaj agema, Lurĵo ĝoje revenis al Ĵermena kaj brakumis ŝin. Ĵermena kun feliĉo premis sin al lia flanko :
– Nu, post l'afer', kiel feliĉaj ni 'stos ambaŭ, ŝi diris.
– Jes ja! Nenio kaj neniu plu tedos nin! Mi volus, ke l’afer’ jam komenciĝus.
– Kaj mi, ke ĝi jam finiĝus. Ho! mi povos tiam pasigi tutan nokton kun vi!… Fakte, jam ĉi-nokte mi ne devos rapidi. Hodiaŭ, mi havas tempon.
– Kial?
– Ĉar Silvan’ foriris.
– Ĉu por fraŭdi?
– Ne. Por serĉi Tom.
– Tom?
– Jes, sian hundon. Li sendis ĝin por tabak’ hieraŭ, kaj oni ne plu revidis ĝin.
– Ha!… Via edz’ ankaŭ faras tion, ĉu?
– Jes. Ekde nia kverel’, li rekomencis. Ĉar tiu ’stis la hund’ de Cezar’, Silvan' nun malkvietas. Li ŝatis ĝin.
Ĉio baldaŭ finiĝos, diris Lurĵo. Nu, hop! enlit'! Ĉi tien ni venis ne por paroli pri doganaferoj!
Fakte, tuj post vespermanĝo, Silvano foriris por serĉi Tom.
La antaŭtagon, li estis kunpreninta ĝin al Belgio, esperante ties rehejmeniĝon ĉirkaŭ noktomezo, kiel kutime. Sed la hundo ne jam revenis.
Silvano multe malkvietiĝis. Neniam Tom malfruis je pli ol unu horo. Dresita hundo ĉiam rekte revenas al la domo de sia mastro tuj post kiam oni ellasis ĝin. Kaj jam de longe Tom estis kutimiĝinta al tiu laboro. Oni povis facile veti, ke nun ĝia «kariero» estas finita.
Fraŭdanto neniam iras por serĉi sian hundon. Estus por doganisto tro facile lin atendi kaj aresti. Hundon, kiu ne revenas, oni lasu kaj forgesu. Oni ne plu parolu pri ĝi kaj tuj dresu alian.
Sed por Silvano, Tom ne estis hundo kiel la aliaj. Jam de tro longe ili kune laboris. Plie, ĝi estis la memoraĵo kaj la heredaĵo de Cezaro.
Tial Silvano foriris per biciklo al Belgio.
Li unue iris al la nutraĵvendejo, kien li antaŭtage kondukis la hundon. La estro klarigis, ke li ellasis la hundon ĉirkaŭ la deka vespere, kiel kutime. Li montris al li la vojon, laŭ kiu la besto estis foririnta, tre fortika sub sia ŝarĝo.
Nenian kialon Silvano havis por dubi pri la homo. De ĉiam, ili kune laboris. Kaj oni konis Tom pro ĝia humoro. Ĝi ne estis tia hundo, kian nova mastro povus facile malsovaĝigi. La vendisto tute ne povintus pensi kaŝi kaj revendi ĝin.
Silvano do petis precizajn klarigojn koncerne la irvojon, kiun Tom elektis. Li poste reprenis sian biciklon por sekvi tiun direkton.
Li forlasis la vilaĝeton, antaŭeniris en la kamparon kaj laŭ mallarĝaj vojetoj ĉe la rando de la kampoj. Instinkte, sen ia gvidsigno, li direktis sin al la landlimo. Li strebis nur diveni la irvojon, kiun Tom certe preferintus sekvi. Li ofte revenis returne, celante ne preteratenti lokon survoje, kien la hundo eble paŝis.
Sen ekkonscii tion, li transpasis la landlimon, en tiu plata kaj nuda ebenaĵo, tiel malplena kiel la senlima ĉielvolbo, kiu kovris ĝin. Estis regiono, kiun oni nomas ĉi tie « les moëres » (la marĉoj), kaj kiun la homoj malrapide ekprenis de la maro. Tiu tero konservas ankoraŭ iom de la grandeco kaj melankolio de sia mara pasinteco, pro sia dezerta nudeco, siaj monotone plataj horizontoj kaj samaspektaj areoj, kie la vento libere impetegas. Kampoj de sekalo kaj aveno, kaj paŝtejoj partigas tiun ebenaĵon. La akvo, tiu malamiko, kiun oni devas sencese reteni, elŝprucas el ĉie, saturas la teron, sin lasas diveni tuj sub la sabla kaj malriĉa grundo.
Sennombraj rojetoj limigas ĉiun ĉirkaŭbarejon, ricevas la akvon de defluiloj kaj dreniloj, dise plivastiĝas en marĉetoj, kie trinkas la brutaro. Ilin oni konjektas sub la ebena tapiŝo de la herbejoj, pro la viglaj vegetaĵoj – kanoj, junkoj, akvaj herboj – kiuj kreskas en iliaj fluejoj. Kaj trairante tiun regionon, oni miras vidi ĝin tiel dispecigita, ŝajne partigita per tiuj riveretoj kun rekta, geometria fluo, kruciĝantaj je ortangulo. Ili estas kvazaŭ vivanta kvadrataĵo desegnita de homoj por dreni la landon.
Tra tiu akva reto, Silvano antaŭeniris malrapide. Li estis tute sola. Ĉirkaŭ li, kun daŭra forto, la vento fajfis senĉesan kanzonon, kiu bruis en liaj oreloj. El lontano oni vidis ĝin alkuri, pro la senfina ondiĝo, kiu pasis kvazaŭ hulo sur la avenojn kaj herbojn.
Pro tiu daŭra malmilda blovego, oni sentis la proksimecon de la maro.
Silvano transpasis la rojetojn sur tabuloj instalitaj ie kaj tie. Aŭ li ĵetis sian biciklon super tiujn ĉi antaŭ ol mem transsalti. Laŭ la akvoprofundo, li strebis malkovri la vadejojn, kiujn Tom preferintus. Ĉiufoje, kiam li vidis sur la ondo malproksiman makulon, li devojiĝis kaj alproksimiĝis por kontroli, ĉu ne temas pri lia hundo. Li iom post iom laciĝis kaj malkuraĝiĝis. Nuntempe li plu antaŭeniris en francan teritorion. Baldaŭ li nepre rezignos sian serĉadon, por ne esti videbla el la doganejo.
Ĝuste tiam, li ekvidis padon kvazaŭ desegnita tra la altaj herboj de ia paŝtejo. Iu certe paŝis tien antaŭ ne longe ĉar la kreskaĵoj ankoraŭ ne rektiĝis.
Silvano eniris ian vojeton. Li alvenis al vastigita areo, kie la surtretitaj herboj evidentigas, ke tie okazis batalo. Poste la pado fariĝis pli larĝa kaj tre konfuza, kvazaŭ pluraj homoj aŭ bestoj jam pasis tien.
Silvano plu iris… kaj tiam li retrovis Tom. La hundo surflanke kuŝis. Ĝi ne plu havis sian nazon. Tion elŝiris dentmordo kaj ĝin anstataŭis horora truo. Dudeko da ŝiroj en la haŭto atestis, ke ĝi kuraĝe defendis sin antaŭ ol morti. Unu doganisto detranĉintis ĝian dekstran piedon por enspezi la rekompencon.
Dum momento, Silvano rigardis sian hundon. Li sentis akran ĉagrenon, pri kio li miris. Neniam li emis plori por iu ajn hundo.
Se li havus ilon, li enterigus ĝin. Sed mane, tio tute ne eblis.
Antaŭ ol foriri, li denove rigardis Tom.
« Ĝi estis brava hundo », li elparolis.
Kaj li foriris, forlasante sian hundon en tiu senlima kaj trista ebenaĵo, kie loĝis nur la eterna ventoplendo…
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.