La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


ORIENTA ALMANAKO

Diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Notoj

[1] Same en la № 5677 (j. 1906) de hispana gazeto “El Eco de Orenze” aperis traduko de mia rakonto “Sur la kampo de la Morto”, originale verkita en Esperanto.

[2] Estas kurioze, ke eĉ unu el la plej kompetentaj tradukistoj el la rusa lingvo germanen s-ro L. erare tradukis la frazon: “Al mi apartenas la venĝo kaj mi revenĝos” per “Mia vico estas ludi kaj mi komencas per la aso”. La eklezie-slava vorto Az (= mi) estas tradukita per simile sonanta germana vorto Ass (= aso).

[3] Derviŝo. Fakiro (Rim. de la trad.); vaganta monaĥo (NPIV); ano de islama asketisma ordeno de sufiismo (Vikipedio).

[4] Araba vorto = vero, ĝusteco. Ĉiu derviŝo havas sian devizon, kiun li ripetadas sur la stratoj (Rim. de la aŭtoro).

[5] Respekta titolo, uzata ĉe alparolado de pliaĝuloj (Noto de la red.).

[6] Slogano (Noto de la red.).

[7] Unu el persaj amkantoj (Rim. de la trad.).

[8] Sanskrita vorto, signifanta animan ĝuon, eternan ripozon (Rim. de la aŭtoro).

[9] “Sari” estas la tuko, kiun la hindaj virinoj portas.

[10] Okana-oj aŭ duona rupio estas arĝenta monero ĉe ni, kiu valoras 0,33 Sm.

[11] Ĉar ili edziniĝas tre frue.

[12] Urbo fama per ŝaloj.

[13] Grandega festo religia en Bengalujo dum la aŭtuno.

[14] Durga estas la Diino, kies festo estas la “Puĝa”. Kailaŝa estas la montego en la nordokcidenta Himalajaro, kie ŝi loĝas kaj kien ŝi reiras post la festo.

[15] Ĉe ni la aŭtuno komenciĝas post la pluva sezono.

[16] Laŭvorte “filino de la montoj”, do montana knabino.

[17] La signo de edziniĝo. La virinoj portas ĝin konstante dum la vivo de la edzo.

[18] Estas treege necese, ke la Hindo havu idon, precipe filon.

[19] La diino de la suno.

[20] Li estis la plej granda saĝulo de la malnovaj tempoj, konsilanto kaj helpanto de ĉiuj reĝoj.

[21] En la malnova tempo kiam oni maljunĝis oni retiris sin en arbaron por resti tie pripensante dion. Do la arbaroj estis plenaj de ermitejoj de tiaj maljunaj gepiuloj.

[22] Ĝi estas la plej granda beno por hinda edzino. Oni ankaŭ kredas ke la beno de piulo kaj ermito estas ĉiam plenumota.

[23] Nomo Sanskrita de morto.

[24] Jama loĝas en la suda ĉielo.

[25] Vidu noton 1-an sur la pĝ. 22.

[26] La suno.

[27] Signifas “filo de la suno”. Estas nomo de morto.

[28] Estas alia nomo por morto.

[29] Aria (nobla) estas la pranomo de la hinda raso. La nomo signifas ĉiun bonan econ. Do agi kiel Arioj estas la plej alta idealo de la hinda vivado.

[30] Burko – felmantelo.

[31] Malnovan literaturon de Ĥinlando karakterizas la “rapida stilo”, t. e. en malgranda amplekso oni priskribas multe da okazintaĵoj. Pro tio la frazoj estas tre mallongaj kaj punktoj ĉiam apartigas unu vorton aŭ du. La “Vivrakonto pri la kuracisto” estas tradukita laŭvorte kaj prezentas specimenon de l’ rapida stilo.

[32] Van Jan-Min vivis antaŭ 400 jaroj kaj estis geniulo, kies filozofion pri “Konscienco” japanoj tre adoras ĝis nun. Laŭ ĥina kutimo post morto de amiko aŭ parenco oni faras tian funebran rakonton. (Rim. de l’ trad.).

[33] En la malnova tempo la registaro de Ĥinlando aranĝis ĉie oficialan hotelon, en kiu nur povis halti oficialaj senditoj k. t. p. Ĉiuj oficistoj-servistoj estis krimuloj, kiuj neniam povis reveni hejmen. (Rim. de l’ trad.).

[34] Vidu la antaŭan noton.

[35] 5 doŭoj da rizo kostas nun 4 sm. Tiutempe nur 1-2 sm. (Rim. de l’ trad.).

[36] Lunĉan inter montoj estas sovaĝa loko. (Rim. de l’ trad.).

[37] Estas konate, ke ĥino de unu regiono ne komprenas ĥinon de alia regiono.

[38] Laŭ la malnova kutimo oni povis libere vendi virinon al riĉuloj kiel “duagradan” edzinon.

[39] En antikva tempo, ĥina riĉulo per sia tuta arĝento faris grandegan tuberon sur la korto, por ke oni “neniel” povu enŝteliĝi.

[40] Parigo estas la arto en la ĥina literaturo. Kiu ne scias tiun arton, ne povas verki versaĵon. Ĉar en ĥina versaĵo oni ne nur atentas pri ritmo kaj rimo, sed ankaŭ pri la esenca pariĝo de l’ vortoj. (Rim. de l’ trad.).

[41] Antikva literaturisto.

[42] Monsumo de 500 ĝis 1000, kiun oni pagas por la fianĉino.

[43] La aventuron, tuj rakontotan, certigas la samtempularo kiu ne forgesis ĝin. La terura sangoverŝado, okazinta delonge, estas neforviŝeble engravurita en la memoro de la tuta gento.

[44] Talmudo – antikva hebrea religia kodekso – estis verkata dum tricent jaroj – de 500 ĝis 200 jaro antaŭ Kristnasko. Ĝi enhavas Halaĥon (leĝaro) kaj Agadton – aron da fabloj, fabeloj, klarigantaĵ la moralajn eldirojn kaj rakontojn el Biblio kaj Talmudo mem. (Rim. de l' trad.).

[45] Eminenta moderna hebrea verkisto.

[46] La hebreoj opinias la litvakojn ruzaj.

[47] Antaŭ la indulgofesto la hebreoj preĝas nokte. (I. M.).

[48] Melamed estas instruisto de lernejo de malnova sistemo, kie krom sanktolibroj oni uzas nenian lernolibron.

[49] Ŝolom-Aleĥom estas la plej eminenta hebrea humoraĵisto. Liajn verkojn legas ne nur la intelegentularo, sed ankaŭ la simplaj hebreoj, kaj preskaŭ ne ekzistas hebrea familio, ne konanta ilin, ne citanta fragmentojn el ili. En siaj verkoj Ŝ.-A. priskribas diversajn hebreajn klasojn. La tradukita de mi monologo apartenas al la volumo “Malgrandaj homoj kun malgrandaj deziroj”. Ĉi tiu volumo konsistas el rakontetoj pentrantaj la vivon de malgranda, tre malriĉa urbeto Kasrilivka. (Rim. de la trad.)

Nun la pseŭdonimon de la aŭtoro, Solomon Naumoviĉ Rabinoviĉ, en Esperanto oni kutime skribas en la formo Ŝolom-Alejĥem. (Noto de la red.)

[50] Manĝadon por sabato hebreinoj preparas vendrede kaj ĉiam en pli granda kvanto kaj de pli bona kvalito, ol ordinare. La necesajn objektojn ili aĉetas ĵaŭde, kaj tial ĵaŭdo estas la plej malbona kaj nedezirata tago por malriĉaj hebreoj.

[51] Dum ia ĉefpreĝo hebreoj devas stari senmove sur unu loko kaj, sekve, ili ne povas eviti la pluvgutojn, se la tegmento estas trua.

[52] Se hebreo parolas pri io sankta, kaj poste pri io ordinara, aŭ male, li diras: “Estu diference”.

[53] Vestantoj nudajn.

[54] Prunte donantaj monon sen procentoj.

[55] Zorgantoj pri malriĉaj fianĉinoj.

[56] Supera ortodoksa lernejo ĉe hebreoj.

[57] Kvinlibro de Moseo.

[58] Komentario al la Biblio kaj Talmudo.

[59] Komentario al Talmudo.

[60] Komentarioj al Talmudo.

[61] Tiun esprimon hebreoj uzas, kiam ili parolas pri ia malfeliĉo, por eviti la saman malfeliĉon.

[62] Kutimo de multaj hebreoj respondi demandon per alia demando.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.