La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() ORIENTA ALMANAKODiversaj aŭtoroj |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Mia kvinjara filineto Mini ne povis vivi sen babilado. Mi vere kredas, ke neniam en la tuta vivo ŝi pasigis eĉ unu minuton, restante silenta. Ŝia patrino estas ofte ĉagrenata kaj volas haltigi la babiladon, sed mi ne povas senti sammaniere. Estas tiel kontraŭnature vidi Mini kvieta, ke mi ne povas suferi tiom longe. Do, mia interbabilado kun ŝi estas ĉiam vivoplena.
Unu matenon, kiam mi estis en la mezo de la deksepa ĉapitro de mia nova novelo, mia Mini enŝtelis sin en la ĉambron kaj enmetante sian maneton en la mian, diris: “Paĉjo! Ramdajal, la pordisto, nomas korvon “korbon”, li nenion scias, ĉu ne?”
Antaŭ ol mi povis klarigi al ŝi la filologian diferencon inter la diversaj sonoj de la hinda lingvo, ŝi komencis novajn demandojn: “Pensu do, paĉjo, Bhola diras ke estas elefanto en la nubo, kiu blovas akvon el la rostro, kaj tial pluvas!”
Kaj rapide ŝanĝante la temon: “Paĉjo! kiu estas la rilato de panjo kun vi?”
“Estas laŭleĝa, mia karulino!” mi murmuris ne volonte, sed kun grava aspekto sukcesis respondi: “Iru por ludi kun Bhola, Mini, mi estas okupata”.
Tra la fenestro de mia ĉambro mi povis rigardi la straton. La filineto sidiĝis ĉe miaj piedoj apud la tablo kaj ludis kviete, tamburante sur siaj genuoj. Mi laboregis por mia deksepa ĉapitro, kie Pratap Singh, la ĉefrolulo, ekprenis Kanĉanalatan, la ĉefrolulinon, en siaj brakoj, kaj ili ambaŭ estis forkurontaj tra la trietaĝa fenestro de la kastelo – sed subite Mini forlasis la ludon kaj ekkuris al la fenestro, kriante, “Kabulano! Kabulano!” Efektive tra la strato malsupre iris malrapide Kabulano. Li portis la vastajn vestaĵojn de sia lando Kabulo, kun granda turbano. Sur la dorso li portis sakegon kaj en la mano vinberskatolojn.
Mi ne povas klarigi, kion sentis mia filineto vidante tiun ĉi homon, sed ŝi komencis alvoki lin laŭte. “Ho!” mi pensis, “li certe eniros kaj mia deksepa ĉapitro neniam finiĝos”. Ĝuste je tiu momento la Kabulano turnis sin kaj rigardis supren la knabineton. Sed kiam ŝi ekvidis lian vizaĝon, ŝi estis ekster si de teruro, kaj, turninte sin, forflugis post la ŝirmon de la patrino. Ŝi havis la blindan kredon, ke en la sakego la grandkorpulo verŝajne portis du aŭ tri aliajn infanetojn kiel ŝi mem. La vendisto dume eniris tra la pordo kaj salutis min ridetante.
Kvankam la situacio de miaj geĉefroluloj estis tre kriza, mia unua impulso estis, tamen, halti kaj aĉeti ion, ĉar li estis alvokita. Do mi aĉetis iajn malgrandaĵojn kaj komencis paroli kun li pri la Amir Abd-ur-Rahman, pri la Rusoj, la Angloj kaj pri la landlima politiko.
Sed forironte li demandis: − Kie estas do la filineto, sinjoro?
Mi pensis, ke Mini devas forĵeti la sensencan timon kaj alvokis ŝin.
Ŝi obeis, sed ŝi staris apud mia seĝo, rigardante la Kabulanon kaj lian sakegon. Li regalis ŝin per nuksoj kaj sekvinberoj, sed ŝi ne volis esti tentata, kaj nur des pli forte tenis sin apud mi kun tutaj siaj duboj pliigitaj.
Ĝi estis ilia unua renkonto.
Sed unu matenon, post malmultaj tagoj, ekirante el la domo mi estis tre surprizita trovante Mini sidantan sur benketo apud la pordo, ridantan kaj babilantan, havante la grandan Kabulanon ĉe siaj piedoj. Ŝajnis kvazaŭ ŝi neniam trovis, dum sia tuta vivo, iun tiel paciencan aŭskultanton, krom sia patro. Kaj jam la sarieto[9] estis plenigita per migdaloj kaj sekvinberoj, la donaco de la vizitanto. “Kial vi donas al ŝi?” mi diris, kaj eltirante unu okana-an[10] moneron enmanigis ĝin al li. La viro akceptis tion sen kontraŭparolo kaj metis ĝin en la poŝon.
Sed ho, ve! Kiam mi revenis post unu horo, mi trovis, ke la malfeliĉa monero kaŭzis konfuzon duoblan, ĉar la Kabulano redonis ĝin al Mini kaj la patrino, vidante la brilantan rondan moneron, ekkaptis la filineton kaj demandis: “Kie vi trovis tiun okana-an moneron?”
“La Kabulano donis ĝin al mi”, diris Mini ĝojplena.
“La Kabulano donis ĝin al vi!” ekkriis la patrino ŝokegita, “ho, Mini! kiel do vi kuraĝis preni ĝin de li?”
Mi, enirante samtempe, ŝirmis la filineton kontraŭ la minacanta malfeliĉo, kaj komencis miaflanke esplori la aferon.
Jam ne la unuan aŭ duan fojon mi trovis, ke ili renkontiĝis. La Kabulano venkis ŝian unuan timon per prudenta subaĉetaĵo: per nuksoj kaj migdaloj; do nun ili estis grandaj amikoj.
Ili havis serion da kuriozaj ŝercoj, kiuj donis al ili grandegan plezuron. Sidante apud li kaj desupre rigardante lian gigantan figuron, Mini ondetiĝis de rido kaj komencis:
“Ho, Kabulano! Ho, Kabulano! Kion vi havas en la sakego?”
Kaj li respondis kun la naza akcento de montanoj: “Elefanton”. Verŝajne ne estas tie ĉi granda okazo por amuzado, tamen kiel multe ili ambaŭ ĝuegis la ŝercon? Por mi tiu ĉi babilado de la infaneto kun la plenaĝa fremdulo ĉiam enhavis ion strange kortuŝantan.
Nun la Kabulano, verŝajne, ne volante esti malfrua, komencis siavice: “Fraŭlineto! kiam do vi venos al la bopatro”.
La plimulto da hindaj knabinoj jam tre frue scias pri la bopatro[11]. Sed ni estis iomete novmodaj kaj tial ni kaŝis tiun ĉi aferon de nia filineto. Kaj Mini estis iomete konfuzita per tiu ĉi demando. Sed ŝi, kaŝante la konfuzon, kun la spiritĉeesto respondis: “Ĉu vi intencas iri tien?”
Inter la samlandanoj de la Kabulano la vortoj: “Ĉe la bopatro”, havas duoblan signifon. Ĝi estas eŭfemismo por la malliberejo, la ejo, kie oni zorgas pri ni tiel bone kaj tute senpage! Laŭ tiu signifo la forta vagema vendisto komprenis la demandon de mia filineto. “Ha!”, li diris, skuante la pugnon kontraŭ nevidebla policisto, “mi bategos mian bopatron”. Tion aŭdante kaj imagante la malfeliĉan, venkitan parencon, Mini eksplodis de tempo al tempo per ridego kaj ŝia timiga amiko ridis kune.
Tiu ĉi estis la sezono de aŭtuno – la ĝusta tempo, kiam la reĝoj de malnovaj tempoj foriris militi por la venkado – kaj mi, kvankam neniam moviĝante el mia anguleto en Kalkuta, karesis mian penson travojaĝi la tutan mondon. Eĉ aŭdante la nomon de fremda lando, mi sentis korbaton, kaj vidante fremdulon en la strato mi komencis plekti teksaĵon de sonĝoj pri la montaroj, la valaroj, kaj la abraroj de lia malproksima hejmo, pri lia dometo, kaj pri libera kaj sendependa vivo en liaj sovaĝaj lokoj. Verŝajne des pli forte la vojaĝbildoj stariĝis magie en mia fantazio apud mia spirita vizio, pasante kaj repasante en mia penso, ĝuste pro tio, ke mi vivas tiel vegetante, ke eĉ la propono de forvojaĝo min frapas kiel fulmofajro. En la ĉeesto de la Kabulano mi estis tuj trasportata en Kabulon al la bazoj de la senarbaj montoj, kun la mallarĝaj gorĝoj, en- kaj eltordiĝantaj inter iliaj altegaj pintoj. Tie mi vidis per la spirita okulo la kamelaron portantan la komercaĵojn kaj komercistaron kun turbanoj – kelkaj el ili portas strangajn malnovmodajn pafilojn, aliaj portas lancojn – vojaĝante malsupren al la ebenoj. Mi povis vidi – eĉ ĝuste en tiu momento la patrino de Mini interrompis min plorpetante: “Gardu vin kontraŭ tiu homo!”
Bedaŭrinde la patrino de Mini estas tre timema virino. Kiam ajn ŝi aŭdas bruon en la strato aŭ vidas homojn proksimiĝantajn al la domo, ŝi tuj konkludas, ke estas ŝtelistoj, aŭ drinkemuloj, aŭ serpentoj, aŭ tigroj, aŭ malario, aŭ blatoj, aŭ raŭpoj, aŭ angla ŝipano. Eĉ post la sperto de tiom da jaroj ŝi ne povas kontroli sian timon. Do ŝi estas plena de duboj pri la Kabulano, kaj petegis, ke mi ĉiam observu lin vigleme.
Mi penadis kviete moki ŝian timon, sed ŝi turnis sin kontraŭ mi kaj seriozege proponis al mi gravajn demandojn:
“Ĉu infanoj neniam estis forrabitaj?”
“Ĉu ne estas vere, ke sklaveco ekzistas en Kabulo?”
“Do, ĉu estas tro nekredinde, ke tia giganta homo povus forporti tian malgrandan knabineton?”
Mi respondis, ke kvankam ne tute neebla, tio estas tamen treege neverŝajna. Sed tio ne sufiĉis kaj ŝia timo daŭris. Tamen tiu ĉi timo estis tiel nedifinebla, ke ne ŝajnis ĝuste malpermesi la viron en la domo, kaj la intimeco daŭris senĉese.
Unu fojon ĉiujare, en la mezo de Januaro, Rahmud, la Kabulano kutimis reveni al sia lando, kaj kiam tiu tempo proksimiĝis, li estis tre okupata, irante al domo post domo, kolektante siajn ŝuldojn. Tamen tiun ĉi jaron li ĉiam trovis la tempon por iri al Mini kaj babili kun ŝi. Tio ĉi ŝajnis al fremduloj, kiel se estus komploto inter ili ambaŭ, ĉar se li ne venis matene, li certe venis vespere.
Eĉ mi mem estis de temp’ al tempo surprizata, renkontante subite en kiu ajn angulo de malluma ĉambro la altkreskan, vastvestan, multsakan viron; sed kiam Mini enkuris ridetante kun sia “Ho, Kabulano! Ho, Kabulano!” kaj kiam la du geamikoj, tiel malsamaĝaj, sin sidigis kune kaj komencis sian kutiman ridadon kaj ŝercadon, mi estis ree trankvila.
Unu matenon, kelkajn tagojn antaŭ la dato fiksita por la foriro de l’ Kabulano, mi estis en mia verkoĉambro korektante miajn presprovaĵojn. Estis malvarma vetero. Tra la fenestro la sunradioj tuŝis mian korpon kaj la ioma varmeco estis bonveninta. Preskaŭ la oka horo estis kaj la frumatenaj promenaduloj reiris hejmen. Subite mi aŭdis bruegon en la strato. Rigardante eksteren mi vidis Rahmud, la Kabulanon, kondukatan de du policistoj kaj ilin sekvis arego de scivolemaj buboj. Estis sangmakuloj sur la vestoj de la Kabulano, kaj unu el la policistoj portis tranĉilon. Rapidante eksteren, mi haltigis ilin kaj demandis la signifon de tiu ĉi afero. Parte de unu, parte de alia mi sciiĝis, ke iu najbaro ŝuldis al la Kabulano iomete por ŝalo de Rampur[12]; sed li mensoge neis, ke li iam aĉetis ĝin, kaj dum la disputado Rahmud ekbatis lin. Kun furioza kolero la arestito insultis la malamikon per ĉiaj malbonaj nomoj, kiam subite mia Mini forkuris el la verando de la domo kun sia kutima ekkrio, “Ho, Kabulano! Ho, Kabulano!” La vizaĝo de Rahmud lumiĝis de ĝojo, kiam li turniĝis al ŝi. Hodiaŭ li ne havis sub la brako la sakegon, do ŝi ne povis paroli kun li pri la elefanto. Tial ŝi tiuj komencis per la dua demando, − “ĉu vi iras al la bopatro?” Rahmud ridis kaj diris: “Jes, fraŭlineto, mi iras tien”. Sed rimarkante, ke tiu respondo ne amuzis la knabineton, li levis la kunligitajn manojn kaj diris “Ho! mi volus batadi la bopatron, sed miaj manoj estas kunligitaj”.
Pro la sangavida atako Rahmud estis kondamnita al kelkjara mallibereco.
La tempo forpasis kaj Rahmud ne estis memorigita. Min okupis ĉiam la kutima laboro en la kutima loko kaj neniam pensis pri la libera montano, kiu pasigis siajn jarojn en malliberejo. Eĉ mia Mini forgesis, mi hontas diri, sian malnovan amikon. Novaj amikecoj plenigis ŝian vivon. Kreskante, ŝi pasigis la tempon pli kaj pli kun knabinoj. Ŝi pasigis tiom da tempo kun ili, ke ŝi ne venis plu en la patran ĉambreton, kiel ŝi kutimis fari. Mi nun preskaŭ neniam babilis kun ŝi.
Jaroj pasis for. Estis ankaŭ aŭtuno kaj ni preparis la edziniĝon de nia Mini. La soleno estis fiksita por la Puĝa festo[13]. Samtempe kiam Durga reiras hejmen al Kailaŝa[14], la lumo de mia domo ankaŭ estis foriranta al la edza hejmo, forlasante la patran domon en ombro.
La mateno estis brilanta. Post la pluvado[15] estis sento de pureco en la aero, kaj la sunradioj brilis kiel pura oro. Tiel pure ili brilis, ke ili donis eĉ al la malluksaj brikoj de niaj stratetoj en Kalkuta belegan brilecon. De frua tagiĝo la edziĝaj muzikiloj sonis kaj kun ĉiu takto mia koro ankaŭ batis la takton kune. Ĉiu noto plialtigis mian kordoloron pri la proksima disiĝo. Mia Mini estis edzinigota vespere.
De la frua mateno bruo kaj klopodo plenigis la domon. En la korto la baldakeno devis esti starigita sur siaj bambuaj stangoj. La tintantaj kandelabroj devis esti pendigitaj en ĉiu ĉambro kaj en la verando. La eksciteco kaj entuziasmo ŝajnis esti senfina. Mi sidis en mia verkoĉambro trarigardante la kontojn, kiam iu eniris kaj, salutante min respektplene, ekstaris apud mi. Ĝi estis Rahmud, la Kabulano. Ĉe la unua rigardo mi ne povis rekoni lin. Li ne portis la sakegon, nek la longajn harojn, nek la saman fortecon. Sed kiam li ridetis, mi tuj rekonis lin.
“Kiam vi venis, Rahmud?” mi demandis lin.
“La lastan vesperon”, li diris “mi estis liberigita el la arestejo”.
La vortoj frapis maldolĉe miajn orelojn. Mi neniam parolis por vundi sian kunhomon, kaj mia koro kuntiriĝis en si mem, kiam mi realigis tion. Mi sentis, ke la tago estus plibone antaŭsignita, se li ne estus veninta.
“Ni havas solenon ĉe ni”, mi diris, “ĉu vi eble povos veni alian tagon?”
Li tuj turnis sin por foriri, sed kiam li estis apud la pordo, li hezitis kaj diris: “Ĉu mi ne devus vidi la fraŭlineton, sinjoro, nur unu minuton?” Lia kredo estis, ke Mini estus ankoraŭ la sama. Li imagis ŝin kurantan al li, laŭ sia kutimo, ekkriante: “Ho, Kabulano! Ho, Kabulano!” Li imagis, ke ili ankoraŭ ridos kaj interbabilos, ĝuste kiel en la malnovaj tempoj. Fakte, kiel memorigon de tiuj tagoj, li alportis zorgplene envolvitajn en papero kelkajn migdalojn kaj sekvinberojn, iamaniere havigitajn de ia samlandulo, ĉar la propra provizo estis delonge disĵetita.
Mi diris refoje: “Estas ceremonio ĉe ni”.
Lia vizaĝo reflektis doloron. Li rigardis min unu momenton, kaj dirinte: “Bonan matenon”, ekiris.
Mi sentis iomete simpation je lia doloro kaj volis realvoki lin, sed mi rimarkis, ke li mem revenas. Li proksimiĝis kaj donante al mi la donacon diris: “Mi alportis ĝin, sinjoro, por la fraŭlineto. Ĉu vi, mi petas, transdonos ĝin al ŝi?”
Mi prenis ĝin kaj volis pagi al li, sed li ekprenis mian manon, dirante: “Vi estas tre bonkora, sinjoro. Tenu min en via memoro. Ne proponu monon al mi. Vi havas filineton; mi ankaŭ havas unu, kiel ŝi, en mia propra hejmo, en Kabulo. Mi pensas pri ŝi, kaj tial mi alportas fruktojn al via filineto, ne por profiti monon.”
Tiel dirante, li metis la manon en sian grandan vastan mantelon kaj eltiris mallarĝan, malpuran peceton da papero. Kun granda zorgo li disvolvis ĝin kaj glatigis ĝin sur mia tablo per siaj manoj. Ĝi prezentis bildon de maneto. Nek fotografaĵon, nek desegnaĵon, sed nur la postesignon de inkŝmirita maneto, plate alpremita sur la papero. Tiu ĉi tuŝo de lia propra filineto restis ĉiam sur lia koro, kiam li vagadis, jaro post jaro, tra la stratoj de Kalkuta, vendante sian komercaĵon.
Larmoj aperis en miaj okuloj. Mi forgesis, ke li estis mizera fruktovendisto el Kabulo, kaj mi estis – sed ne, kiu do mi estis? ĉu pli grava ol li? Li ankaŭ estis patro.
Tiu ĉi premsigno de la maneto de lia Parbati[16] en ŝia malproksima monta dometo rememorigis min pri mia propra Mini.
Mi tuj alvokis ŝin el la virinĉambroj. Oni ne volis ellasi ŝin. Sed mi ne aŭskultis iliajn argumentojn. Vestita en la ruĝa silka tuko de sia edziniĝa tago, kun la sandala signo[17] sur la frunto, kaj ornamita kiel edzinigota, mia Mini eniris.
La Kabulano rigardis ŝin kun miro. Li ne plu povos reĝui la malnovan amikecon. Fine li ridetis kaj diris: “Fraŭlineto, ĉu vi iros al via bopatro?”
Sed Mini nuntempe komprenis la signifon de tiu frazo kaj tial ŝi ne respondis al li, kiel ŝi kutimis fari alifoje. Ŝi ruĝiĝis pro la demando kaj staris apud li, rigardante flanken.
Mi rememoris la tagon, kiam la Kabulano kaj mia Mini renkontiĝis unuafoje, kaj mi sentis malĝojon. Post ŝia foriro el la ĉambro, Rahmud ekĝemis kaj sidiĝis sur la plankon. La ideo subite trairis lian cerbon, ke lia filino ankaŭ devus esti kreskinta dum la longaj jaroj, kaj li devus amikiĝi kun ŝi denove. Certe li ne trovos ŝin la saman kiel li ŝin konis. Kaj kio eble povus okazi al ŝi dum tiuj jaroj.
La edziĝaj muzikiloj eksonis, kaj la milda aŭtuna suno brilis. Sed Rahmud sidis en la strateto de Kalkuta kaj vidis en sia fantazio viziojn de la senarbaj montaroj de Afganujo apud si.
Mi eltiris bankbileton kaj donis ĝin al li, dirante: “Rahmud, revenu al via filineto; mia amiko, revenu al via propra lando, kaj la feliĉo de via reunuiĝo kun ŝi alportu al mia filineto bonan fortunon!”
Farinte tion, mi devis pro monmanko fortranĉi iome la detalojn de la festo. Tial la virinoj de la familio estis ĉagrenitaj. Sed por mi la festo estis des pli brilanta kaŭze de la penso, ke en la malproksima lando la longe perdita patro reunuiĝis kun sia sola filineto.
Tradukis el la hinda lingvo
kun permeso de la aŭtoro
Irach Jehangir Sorabji.
Benares, Hindl.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.