La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORIENTA ALMANAKO

Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La historio de Savitri.

La plej konata kaj plej ŝatata historio el la nacia eposo.

En la antikva tempo estis reĝo nomata Aŝvapati en la lando de Madra. Li estis religiema piulo, adoranto de la vereco, havanta la koron fermitan kontraŭ la sentobjektoj. Li plenumis siajn religiajn devojn kaj estis tutkore amata de siaj subuloj por sia bonfarado. Sed li ne havis idon[18]. Tial li preĝis al la diino Savitri[19] tre forte, ke ŝi donu al li idon. Post iom da tempo lia reĝino havis belan filineton. La patro kaj la saĝuloj donis al ŝi la nomon Savitri, ĉar ŝi estis donacita de la sundiino. Tiu reĝidino kreskis plena de beleco kaj de virto, kiel la diino de Fortuno mem, kaj post kelkaj jaroj ŝi estis belega junulino. Ŝi brilis kiel brilanta oro kaj la popolo kredis, ke ŝi estis vere diino, veninta sur la teron. La patro maltrankviliĝis pri ŝia edziniĝo, li alvokis ŝin kaj diris: “Karega filino mia! Nun venas la tempo de via edziniĝo. Mi tre ŝatus vidi vin edzino de bela edzo. Do elektu belan boninstruitan, pian reĝidon, kiu indas vin”. Ŝi respondis: “Kara patro! Mi obeas”. Tuj ŝi ordonas, ke oni pretigu ŝian belan oran kaleŝon por la vojaĝo. Baldaŭ ŝi ekiris kaj vojaĝis tra diversaj landoj, vizitante diversajn reĝfamiliojn. Post kelka tempo ŝi revenis hejmen kaj iris en la kortegon por rakonti ĉion al la patro.

La patro sidis tie parolante kun la granda saĝulo Narada[20]. Ĉirkaŭ ili sidis la reĝoficistoj kaj la saĝuloj. Narada vidis la reĝidinon kaj demandis Aŝvapati: “Kien iris via filino? De kie ŝi estas revenanta? Kial ŝi ankoraŭ ne edziniĝis?” Aŝvapati diris: “Ĝuste tial mi sendis ŝin, por ŝi vojaĝu tra diversaj landoj kaj elektu indan edzon por si mem. Ŝi ĵus revenis kaj bonvolu, via saĝula moŝto, aŭskulti ŝian rakonton”. Tiel dirante li proponis al la filino: “Rakontu nun, karulino!”

Ŝi salutis profunde ambaŭ kaj komencis: “Estas en la Ŝalva lando reĝo nomata Djumatsena. Li malfortune blindiĝis. Kaŭze de tiu ĉi malfeliĉo kaj kaŭze de la infaneco de lia filo, nomata Satjavan, liaj malnovaj malamikoj ekkaptis la landon. Tiam li iris en la piajn arbarojn[21]. Tie nun li vivas pian vivon kaj estas trankvila pensante pri Dio. La filo de tiu Reĝa Moŝto, kiu kreskis en tiu ĉi arbaro, estas la edzo, kiun mi elektas”. Narada, aŭdinte tion, ekkriis: “Ho, malfeliĉo! Kial la saĝa Savitri elektis tiun ĉi edzon? Ho, malfeliĉo!” Aŝvarati timante diris: “Kiu estas la malfeliĉo en tiu elekto?” Narada klarigis: “Vere li estas plena de bonecoj. Sed li havas nur unu malbonecon. Tute ja ne estas eble eĉ per grandega penado evitigi tion. Malfeliĉe lia vivo estos mallonga. Kaj precize post unu jaro li forlasos sian korpon”. Post tiaj teruraj vortoj de Narada Aŝvapati maltrankvile diris al la filino: “Idino mia! elektu do alian edzon, ĉar la elektita de vi havas tian grandan malbonecon”. Savitri diris: “La partigado de propraĵoj, la edziniĝo de virinoj, kaj trie, la donaco al iu estas ĉiam netuŝebla. Do, ĉu li estu longvivulo aŭ mallongvivulo, ĉu boneculo aŭ malboneculo, mi elektis lin mia edzo kaj mi neniam elektos alian”. Narada diris: “Ho, Aŝvapati! tiu ĉi filino via estas unucelulino. Do mi kredas ke estus la plej bone, se vi donacus ŝin al Satjavan”. Tiel dirinte Narada reiris ĉielen.

La reĝo pretigis ĉion por la venonta edziniĝo de sia filino kaj kiam la tuto estis preta li venis piede al la ermitejo de Djumatsena kune kun sia kara filino kaj saĝaj pastroj. Alveninte tien, li diris al la blindulo: “Mi alkondukas mian filinon kiel edzinon por la filo de via Reĝa Moŝto”. La maljuna blindulo diris: “Ni estas senlanduloj kaj loĝas ĉi tie en arbara ermitejo, pensante pri Dio. Kiel povos la filino de via Reĝa Moŝto elporti la mizerecon de nia arbara vivado?” Sed Aŝvapati ree kaj ree certigis al la maljuna reĝo, ke lia filino amas lian filon tutkore, kaj fine Djumatsena konsentis. Tiam ili invitis ĉiujn tieajn geermitojn kaj laŭ religia rito la edziĝo de la gereĝidoj estis solenigita. Aŝvapati donacis al la filino riĉan doton kaj ĝojplene reiris hejmen. Satjavan ankaŭ estis tute feliĉa, havante tiun belan kaj saĝegan edzinon; kaj ŝi mem estis tute kontenta, ĉar ŝi ricevis la amantan kaj korege deziratan edzon.

Post la foriro de sia patro ŝi flankenmetis la riĉajn vestaĵojn kaj ornamaĵojn, sin vestinte per la ermitaj vestoj, faritaj el arbŝelo. Kaj la gepatroj de la edzo estis tre feliĉaj de ŝia zorgo kaj amo pri ili. Nun alvenis la tempo de la morto de Satjavan laŭ la parolo de Narada. Ŝi kalkulis, ke restis ankoraŭ kvar tagoj kaj ŝi decidis fordoni sin dum tiuj lastaj kvar tagoj al preĝo kaj fasto. La maljunaj bogepatroj ne komprenis tion kaj demandis ŝin pri la kaŭzo. Ŝi diris: “Karaj gepatroj, ne timu, mi faris solenan promeson kaj mi plenumos ĝin decideme. La veran kaŭzon mi klarigos al vi post kvar tagoj”. Je la tago kiam Satjavan devis morti ŝi levis sin fruege, kaj post bano kaj preĝo ŝi salutis ĉiujn gepiulojn, salutis siajn bogepatrojn, kaj ricevis ilian benon: “Neniam estu vidvino!”[22]. La bopatro diris: “Filineto! Jam estas la kvara tago de via fasto; nun estas tempo por manĝi; do manĝu”. Ŝi diris: “Ne, patro kara! Mi decidis, ke mi fastu ĝis la subiro de la suno hodiaŭ”. Dume, Satjavan prenis hakilon kaj eliris por alporti lignon el la arbaro. Savitri treege deziris iri kune. Li diris: “Se vi deziras mi ne kontraŭdiros, sed la gepatroj eble ne deziras, ke vi eliru. Do, demandu ilian permeson”. Ŝi demandis kaj ricevis la permeson de la gepatroj kaj iris en arbaron kun la edzo.

La riĉkoloritaj floroj, la dolĉe fluanta rivero kaj la verdaj arboj treege plaĉis al la geedzoj. Satjavan unue kolektis fruktojn por la gepatroj kaj poste komencis haki la arbojn por ligno. Kaŭze de la abraro kaj de la varma suno li havis kapdoloron. Li diris: “Kredeble mi malsaniĝas kaj mi deziras ekdormi, ĉar mi ne povas stari”. Savitri ĉiam preta por servi al la edzo, metis lian kapon sur sian bruston kaj sidiĝante sur la tero kantis dolĉe al li, ĝis li ekdormis. Post kelka tempo ŝi vidis la teruran, nigravizaĝan, ruĝokulan dion de morto, kiu havante kaptoŝnuron en la mano staris apud Satjavan. Rigardante lin, ŝi demandis: “Mi kredas, ke via moŝto estas morto. Tiu ĉi korpo via ne estas homa. Diru al mi, kiu vi estas kaj kion vi deziras?” Li responde diris: “Jes, mi estas morto. Mi deziras ekkapti la vivon de Satjavan, ĉar lia tempo sur la tero estas finigita”. Tiel dirante Jama[23] poste eltiris el la korpo de Satjavan fingrolarĝan hometon kaj ligante lin per la ŝnuro li ekiris suden[24]. Savitri plena de grandega malĝojo postiris. Jama vidis ŝin kaj diris:

“Ho, Savitri! revenu hejmen kaj faru la funebrajn ceremoniojn pro via edzo, vi jam plenumis vian devon pri la edzo. Jen la limo, kiun homo vivanta ne povas transpasi.

Savitri diris: “Kien oni alkondukos mian edzon aŭ kien li mem iras, tien ankaŭ mi venos kune. Ĝi estas nepra devo de edzino.

La saĝuloj diras, ke post sep paŝoj estas amikeco kun bonuloj; do aŭskultu, kiel amiko, miajn vortojn:

“La malsaĝuloj vagadas en arbaroj kaj kredas, ke per nura vagado, fasto kaj sinturmento oni estas libera; sed la saĝuloj diras, ke komprenante kaj farante la religian devon oni atingas la celon de l’ vivado; tial metas la bonfarantaj saĝuloj religian devon en la unuan rangon”.

Jama diris: “Revenu hejmen, mi ŝatas aŭskulti viajn belajn vortojn, tiel bone diritajn. Esceptinte la vivon de Satjavan, elektu kiun ajn deziron, mi certe ĝin plenumos”.

Savitri diris: “Senlandulo kaj blindulo, mia kara bopatro, loĝas en la arbaro kiel ermito. Mi deziras, ke li estu forta reĝo kaj rehavu siajn okulojn; per via benaĵo li estu brilanta kiel suno”.

Jama diris: “Ho, kara filino! mi donas al vi ĉion deziratan. Mi vidas, ke vi estas lacigita pro la longa vojo, revenu, – vi ne devus vin lacigi”.

Savitri rediris: “Kiel estus laciĝo apud mia edzo? mia vojo estas certe sama kiel la lia. Mia vojo estas ĉiam tien, kien vi lin alkondukas. Ho, dia moŝto! aŭskultu ankaŭ mian pluan parolon:

“Kun la virtuloj la unua konatiĝo estas tre dezirinda; poste oni iĝas ilia amiko, kaj amikeco kun virtuloj estas ĉiam fruktoplena. Tial oni loĝu ĉiam kun la virtuloj.

“La nepra devo de la virtuloj estas amo al ĉiu vivaĵo, montrita per ago, vorto kaj penso, kaj la dua devo ilia estas bonfarado”.

Jama diris: “Kiel akvo por soifantoj estas via parolo por miaj oreloj. Do ankaŭ esceptinte lian vivon, elektu vian duan deziron, ho, virtulino!”

Savitri diris: “Mia patro, la reĝo de la mondo, restas sen filoj[25]. Mi deziras, ke li havu cent saĝajn filojn, kiuj faros lian nomon honorinda tra la tuta mondo”.

Jama diris: “Via patro certe estos patro de cent famaj, saĝaj filoj. Nun estas viaj deziroj plenumitaj. Ho, reĝfilino! revenu, vi jam iris longan vojon”.

Savitri diris: “Ne estas la vojo longa por mi kun mia edzo, mia penso estas ĉiam kun li. Kaj mi plu diros ion al via moŝto:

“Vi estas la forta filo de Vivasvat[26] tial oni nomas vin Vajvasvata[27]. Vi gardas la popolojn kun egala justeco, tial vi estas la Dharmaraĝa[28] (la Reĝo de Justeco).

“Vi ankaŭ gardas la popolojn per justaj reguloj, kaj vi ilin kondukas sur la vojo de la Vero, tial oni nomas vin Jama (la vera kondukanto).

“Oni konfidas al la virtuloj pli ol al si mem, kaj tial ĉiuj deziras nepre la helpon kaj la konsilon de la virtuloj”.

Jama diris: “Ho, bona virino! mi neniam aŭdis, krom de vi, tiajn vortojn. Mi estas ĝojplena. Do elektu la trian deziron, esceptinte la vivon de Satjavan”.

Savitri diris: “Mi deziras cent glorriĉajn filojn, kiuj portos la nomon de mia edzo, kaj kiuj etendos tra la tuta mondo la famon de lia familio. Ĝi estas la tria deziro”.

Jama diris: “Ho, belulino! Vi havos cent glorriĉajn filojn, kiuj trovos grandan famon en la mondo. Mi ne deziras lacigi vin, do revenu, vi jam iris longan vojon”.

Savitri diris: “La virtuloj estas ĉiam religiemaj kaj rajtemaj, ili neniam estas malfeliĉaj kaj neniam funebraj. La kunveno de virtuloj kun virtuloj neniam estas senfrukta. La virtuloj neniam timas apud virtuloj. La virtuloj neniam timas kontraŭagon, ĉar ili agas ĉiam kiel Arioj[29], kaj bonfaradas”.

Jama diris: “Kiam vi diras tiamanierajn vortojn, plaĉante al mia koro, tiam kreskas mia admiro pri vi. Ho, senegala ĉastulino! demandu kion ajn via koro deziras”.

Savitri diris: “Mi ne deziras feliĉon sen edzo, mi ne deziras taglumon sen edzo, mi ne deziras fortunon sen edzo, mi ne deziras eĉ vivon sen edzo.

“Vi mem promesis al mi laŭ mia deziro cent filojn glorriĉajn, kaj vi forprenas mian edzon. Mi elektas, ke mia Satjavan revivu, tiel via promeso estos plenumata”.

Jama diris: “Tiel estu” kaj malligis la ŝnurojn. Salutante Savitri, li diris: “Ho, ĝojo de via familio! jen mi forlasas vian edzon. Vi ambaŭ vivos kune longajn jarojn”. Tiel dirinte, li reiris sian lokon. Post lia eliro Savitri revenis en la arbaron, kie kuŝis la korpo de Satjavan, kaj rigardis lin amoplene. Tiam li rekonsciiĝis kaj avide demandis ŝin: “Kien iris la nigrulo, kiun mi vidis. Kiam mi ekdormis sur via brusto, mi vidis teruran, sed brilantan personon. Ĉu estis sonĝo aŭ ne?” Savitri ridetis kaj respondis: “Mia karulo, nun ni devus reveni hejmen, ĉar la nokto jam aperis kaj niaj gepatroj maltrankviliĝos. Morgaŭ mi rakontos al vi la tuton”.

Tradukis el la sanskrita lingvo

Irach Jehangir Sorabji.

Benares (Hindl.).


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.