La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORIENTA ALMANAKO

Diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Tri problemoj.

Ĉeĉena popola rakonto.

Antikve, en la tempo pasinta la mondo estis pli pura kaj senpeka; la mondanoj ĉiuj egale posedis kaj utiligis la teron kaj aeron. Regis ĉie reciproka amo kaj ne ekzistis leĝo, laŭ kiu la pli granda devas manĝi la pli malgrandan. La reĝoj kaj regnanoj fumis el unu sama pipo kaj trinkis el unu komuna taso, kune paŝtante ŝafarojn. La reĝoj estis justaj kaj kompatemaj, la regnanoj fidelaj al siaj reĝoj. Inter la homoj ne ekzistis envio, nek malamo kaj ĉiu egale sentis feliĉon senfinan. En tiu sama tempo ekzistis ankaŭ regno aera, kie la birdoj estis administrataj, kiel ni homoj, de siaj reĝoj saĝaj kaj justaj. La reĝa palaco konstruita el marmoro staris meze de tre bela valo, konstante verda kaj floranta. Apud la palaco estis ĝardeno, kies belecon neniu el la homoj povas al si prezenti, kaj kiu similis la paradizon, kiun posedas sankta Mahometo por la postmorta ripozo de liaj veraj kredantoj. Oriente de la ĝardeno estis senfinaj arbaroj, okcidente – maro ondanta kaj ŝipoj sur ĝi naĝantaj, norde – ie malproksime – neĝkovritaj, altaj ĝis la ĉielo, rokmontoj kaj sude – la ruinoj de babilona Turo.

Unu tagon la gereĝoj promenadis en la ĝardeno, inter la florantaj rozaroj kaj ĝuis la belecon de l’ naturo; post longa promenado ili sidiĝis sur marmora benko staranta en la ombro de unu maljuna, branĉoriĉa tilio, kiun vizitis miloj da diligentaj abeloj, benante ĝian malavarecon per sia unutona zumado. La reĝo sidis silente kaj ludis rozarion, jen rigardante la apude batantan fontanon kiu rosumis la tutan ĝardenon per larme pura, viviga akvo, jen aŭskultante la agrablan kantadon de najtingaloj kaj aliaj paradizaj birdoj. Samtempe la reĝino, kvankam nenion parolante, havis ian internan maltrankvilon; ŝia vizaĝo akceptis jen ruĝan, jen palan koloron. Estis klare, ke en ŝia kapo moviĝas miloj da pensoj. Unua interrompis la tomban silenton la reĝino, turninte sin al la edzo:

– Vi estas potenca, vi estas reĝo de reĝoj, ĉu ne vere?

– Jes, vi diras la veron, − respondis la reĝo.

– Sekve vi havas la povon kontentigi la koron de unu, sole de unu virino en la tuta mondo.

– Jes, mi povas, sed diru do, kiu estas tiu virino, − diris la reĝo.

– Antaŭe vi ĵuru, ke vi plenumos peton, malgrandan peton de unu virino.

– Mi ĵuras per la sankta animo de miaj gepatroj kaj de la tuta mia antaŭularo!

– Vi, ho mia dio, alvoku ĉiujn birdojn, fortranĉu al ili la flugilojn kaj faru el ili tendon por mi, ĉi tie en la ĝardeno, kie mi povu ripozi dum varmegaj someraj tagoj, − diris la edzino. Tia propono de la edzino tre embarasis la reĝon, sed kion fari? Rompi ĵuron ja ne konvenas al la reĝoj kaj krom tio li tre bone sciis, ke la deziron de la virino nenia forto povas kontraŭstari kaj li decidis iamaniere kontentigi la volon de sia edzino.

La sekvintan tagon la reĝo invitis sian veziron kaj ordonis, ke ĉiuj birdoj, ĉu grandaj, ĉu malgrandaj estu senprokraste kolektitaj por ia tre grava afero. Estis senditaj kurieroj al ĉiuj anguloj de la regno kaj la birdoj, aŭdinte pri la reĝa ordono, alvenadis unu post la alia kaj baldaŭ la tuta apudaĵo de l’ palaco fariĝis plena de diverskoloraj birdoj. Ĉiuj demandis unu la alian pri la kaŭzo de la alvoko, sed neniu konis la misteron kaj miloj da okuloj estis turnitaj al la pordo, el kiu estis elironta la reĝo, por decidi la sorton de siaj regnanoj. Estis jam tagmezo, kiam la pordo malfermiĝis kaj montriĝis la reĝo, kun majesta malrapideco, ĉirkaŭita de multnombra sekvantaro; la birdoj, vidante lin, surgenuiĝis kaj, klininte la kapojn ĝis la tero, esprimis sian humilan saluton. La reĝo respondis per apenaŭ rimarkebla kapklino kaj demandis per basa voĉo: ĉu ĉiuj alvenis? Jes, jes, via reĝa moŝto, estis respondo de kelke da voĉoj. Mankas ankoraŭ unu maljuna gufo, kiu promesis baldaŭ veni, − diris iu el la amaso; ĵus estis diritaj tiuj ĉi vortoj, venis la gufo, viŝante la ŝvitan vizaĝon per sia manplato. Ĝi salutis la reĝon, poste la amason kaj stariĝis kun aliaj birdoj.

La reĝo, ne volante puni senkulpan birdaron, serĉis en ili ian pekon, per kiu li povus komenci sian aferon. Fine li turnis sin al la gufo kaj diris: Gufo, vi havas la kapon pli grandan ol ĉiuj aliaj, sekve vi devas esti pli saĝa; mi faros al vi tri demandojn, kaj se vi ne povos dece respondi, tiam mi fortranĉos al vi ĉiuj la flugilojn; ĉe tiuj vortoj en la amaso fariĝis granda tumulto; unuj svenis de timo, aliaj volis tuj mortigi sin, aliaj pli kuraĝaj decidis ribeli, se la afero efektiviĝos, nur la maljuna gufo eliris antaŭen kaj staris, kuraĝe atendante la reĝajn demandojn.

– Nu, gufo, diru mian koston. Kiom kostas ĉiu reĝo ĝenerale? – diris la reĝo.

– Ĉiu reĝo kostas unu someron, − estis rapida respondo. Al la reĝo plaĉis la respondo.

– Bone, sed diru gufo, ĉu la mortintoj estas pli multaj ol vivantoj?

– Mortintoj estas pli multaj, via reĝa moŝto, − respondis la gufo.

– Sed kiamaniere? klarigu!

– Ĉar kiu ne havas vintre pelton kaj en somero bovinon, oni lin povas kalkuli ankaŭ kiel mortinton, − diris la gufo.

– Bonege, sed diru, ĉu la viroj estas pli multaj, gufo, ol la virinoj en la mondo?

– Pli multaj estas la virinoj ol la viroj, via reĝa moŝto.

– Per kio vi povas tion ĉi pruvi? – diris la reĝo.

– Tute simple: viro, kiu aŭskultas la virinon kaj agas laŭ la deziro de l’ virinoj, li ankaŭ estas mem virino kaj tiamaniere la nombro de la virinoj pligrandiĝas, − respondis la gufo.

Tiu respondo kvazaŭ trapikis la koron al la reĝo kaj en lia cerbo io ekmoviĝis. “Mi ja agas laŭ la deziro de mia edzino, − pensis li, tial mi devas esti kalkulata kiel virino kaj perdi la tutan indecon de la homo”. Li dankis la gufon por lia saĝeco kaj liberigis la birdojn.

De tiu tago inter la virinoj kaj birdoj bolas senfina malamo; la virinoj tutkore deziras ekstermi la birdojn el la mondo, mortigas ilin kaj, por kiel eble pli kaj pli ĉagreni la birdojn, ili ornamas siajn kapojn per la birdplumoj.

El la ĉeĉena lingvo trad.

D. Ciskarauli.

Vladikaŭkazo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.