La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORIENTA ALMANAKO

Diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Halima-el-Ouarghia[43].

Kul fetna sbebha ennisa”,
t. e. “ĉiu malpaco estas kaŭzata de la virinoj”.

La gento de Heumis estis en la pasinta tempo la plej granda sur la bordo de rivero Ŝelif kaj prave ĝi estis konsiderata, kvazaŭ ĝi posedis la plej altvaloran kvalitaron de l’ raso.

La viroj, landsinjoroj de la dirita regiono, dividis la tempon duparte: unuparte ili pasigis la vivon, ĝuante la plezurojn de l’ milito; aliparte ili ĝuis la amadon kun la virinoj, lasante al la kasto de servistoj, blankaj aŭ nigraj, la kutiman trivialan laboradon por la malnoblaj bezonoj de l’ vivo.

Inter la eminentuloj de tiu lando estis homo, en kiu koncentriĝis la tuta korpa kaj kora ecaro, apartenanta al la gento. Lia reputacio, diskonigita per la bruo de liaj heroaĵoj, rapide disvastiĝis malproksimen kun flugado de la famo, kiu estas la plej bona kolportisto. Tiu homo, kies nomo estis Kaddur-ben-Borĝia, havis filon, kiun li edukis, laŭ la enlanda tradicio, por la militaĵoj kaj por la amado kun la belulinoj, simile al la prapatroj, kies ido nedegenerinda li estis.

En ĉiu orienta lando estas sanktaĵo, kaj tio ebligas al la vojaĝanto trankvile daŭrigi sian vojaĝon; certe li estas ĉiam defendata kaj nutrata. “Dhif Allah” – “Gasto de Dio” estas parolo magia. Ni araboj ĝis nun kredas, ke estas hontinde ne konservi tiun grandaniman pra-kutimon. Eĉ malriĉa plugisto havas altnoblan mienon, kiam “prezidante” sub la tendo, li akceptas iun gaston. La neobeo je la leĝo de l’ gastamo estas ago plej senhororiganta, ago, pezonta sur la vivo de Kredanto.

Dio diris: “Donu al via parencaro kiom vi devas doni al ĝi kaj same al la malriĉulo” (Korano, ĉapitro XVII, paragrafo 28).

La Profeto diris: “Kiu fidas al Dio kaj al la tago de la Lasta Juĝo, regalu malavare sian gaston” (El Hostratef).

La gastamo estas virto la plej humana; ĝi pruvas amon al la samuloj, ĝi estas bonega regulo, la plej nobla ordono de la socia leĝaro.

Sed ni revenu al la domo de Kaddur-ben-Borĝia. Tie, laŭ devizo “Dhif Allah” (“Gasto de Dio”), gastos la edziĝa procesio, akompananta la belan fianĉinon Halima-el-Ouarghia vojaĝantan al sia senpacienca fianĉo.

La procesianoj gaje, feste pafas, ili pafsalutas kaj la pulvo tondras, parolante al la animo en sia sonora, elokventa lingvo; ĝi ekscitas, ĝi ekzaltigas kaj la fumo kovras per la kapricema nubo la triumfan iradon de la emociita fianĉino. Ŝi haltas kaj konsentas ripozi iomete en la hejmo de l’ respektinda Kaddur-ben-Borĝia, kiu akceptas ŝin malavare kaj lukse.

La filo de Kaddur-ben-Borĝia ekvidis, kiel forflugantan meteoron, la radiluman vizaĝon de Halima, al kiu eĉ la luno en la dekkvara nokto ne povis esti egaligita, ĉar ĝi reflektis la ĉastecon de mirinda belo.

La junulon subite ekkaptis potence la pasia amo kaj li postulis, ke la patro devigu la belulinon edziniĝi kun li mem, ĉar lia koro estas venkita. Kion fari? Malobei la leĝon, sanktigitan per multcentjara severa plenumado, aŭ ĉeesti la malesperon de sia filo? Kaddur ne havis alian elekton. Ne atendante la decidon de la patro, la junulo kun la flameco de sia aĝo forrabis la belulinon.

Jena tute evidenta malobeo je la ĉiam respektita leĝo de l’ gastamo, jena publika mokado de la sankta moro, jena abomena ĵurrompo kaŭzis ĝeneralan intermiliton.

La pulvo denove ekparolis, sed nun por puni. La sango fluis rivere kaj en la daŭro de multaj jaroj okazis la interfrata batalado. Nur la Francoj, okupinte la landon, sukcesis finigi tiun bataladon, pri kiu la memoro estas konservita de la gentoj “Dahra”, “Ŝelif” kaj precipe “Heumis”.

La filo de Kaddur ne ĝuis longatempe sian feliĉon kun Halima. Ili estis la unuaj viktimoj kaj ili ambaŭ kadavre falis, konsuminte sur siaj lipoj la lastan elspiraĵon de l’ vivo, kiun ili certe daŭrigas en la mondo de la senfinaj voluptoj.

El la araba lingvo tradukis

A.-E. Thomas.
profesoro de araba lingvo.

Sidi-bel-Abbès, Alĝerio, Afriko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.