La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORIENTA ALMANAKO

Diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Doloro ricevita de la lasta militego.

El la taglibro de vidvino Jamazaki.

Okazis la 10-an de Marto, 1905, kruela batalo en Mukdeno. La famo pri tio estis tuj disvastigita de angulo al angulo en la Ruĝkruca hospitalo, kie mi laboris kiel memvola flegistino. Io frapis mian koron. “Ĉu mia edzo ankoraŭ vivas?” – mi demandis min mem.

Matene la 14-an, kiam mi flegis vunditojn kiel kutime, enmanigis al mi la servistino telegramon. Antaŭ ol malfermi ĝin, ekbrilis kiel fulmo en mia koro, ke li mortis. Mi jam ne kuraĝis malfermi ĝin. Kuracistoj kaj flegestrino venis al mi, kaj demandis, kion diras la telegramo. “Kredeble la avizo pri morto de mia edzo, kvankam mi ankoraŭ ne legis”, mi respondis. “Ne diru tion, legu antaŭ ĉio”, ili diris. Je tiuj vortoj mi decide sensigeligis la telegramon kaj jenamomente ekrompiĝis mia koro preskaŭ ĝis morto! Mi legis kaj relegis, sed nenion alian ol “Kapitano Jamazaki batalmortis”. Ho Dio, mia karulo ne estas plu! Tio sendube devas esti granda honoro al li, kiel militisto, sed kial li ne revenis vundita? Perdo de vidsento, de aŭdsento, eĉ de brakoj kaj de kruroj ne povus malesperigi min, se vi nur revenus hejmen! Kial mia tutkora, tutkorpa flegado ne povus resanigi vin? Sed ho ve, efektive vi mortis! Se vi ne povas reveni viva, kial via malvarma kadavro ne revenas, por ke mi povu vin ĉirkaŭpreni kaj plori multe, multe, multege? Ridu, malestimu min, se oni volas, ke tio estas senprudenta plendo de la virino. Malgraŭ ĉio, mi ne estas, ho, ne estas tia malvarmkora virino, kia ĝoje rigardas la batalmorton de sia edzo kiel honorindan…

La 7-an de Majo, finante unujaran servadon en la hospitalo, mi revenis hejmen. Preskaŭ du monatoj pasis de tiam, kaj iun vesperon alvenis al mi memoraĵo de la mortinta karulo. Kiom korŝirite mi sidigis min ĉe la malhela fenestro antaŭ la vojaĝkesto alveninta! Malfermante la keston, mi trovis unue lian eluzitan uniformon, sur kies brusto troviĝas, ho ve, trueto trapikita de kugleto, kaj makulo de nigra sango ĉirkaŭ ĝi! La sango en mia tuta korpo kvazaŭ ĉesis cirkuli en tiu momento. Plua esploro en la brustpoŝo prezentis al mi mian lastan leteron kaj la portreton de la etulino Funjo, nia filino.

De tiam mi malpacience atendis alvenon de lia cindro.

La unuan parton de Aŭgusto alvenis al mi telegramo el la rezervbataliono, al kiu li apartenis, diranta: “la cindro de mortinta kapitano Jamazaki alvenis; venu por ricevi ĝin”, sed la bofrato ne permesis tiel fari, dirante, ke ne estas necese iri tiel malproksimen por ricevi la cindron, ĉar oni en urno venigos ĝin el la bataliono. Sed, kelkfoje post tio mi ricevis el la bataliono sciigojn, per kiuj oni urĝe postulis la alvenon, kaj fine telegramon, ke la cindro estos elsendota per poŝtpakaĵo. Mi tuj respondis, ne petante la opinion de la bofrato, ke oni ne sendu per pakaĵo, sed ĝin konservu ĝis kiam mi mem alvenos tien postnelonge. Estis bone diveneble, ke pro malmulteco da oficiroj oni ne povis pli frue venigi la cindron, ĉar la cindro de mortinta oficiro devas, oni diras, esti solene gardata sur vojo de oficiro samranga. Kiel mi aŭdis, la rezervbataliono, al kiu mia edzo apartenis, estis preskaŭ tute senoficirigita kaj li estis la sola oficiro el aktiva servado. Mi tiel bone komprenis, ke la postvivantoj en la bataliono devas esti tre okupitaj. Sed, eĉ se ili estus liberaj, mi opinias, el la vidpunkto de humaneco kaj edzineco, ke mi mem devas iri: “Vere estas ĉi tiu fojo la lasta en mia vivo iri renkonte al la edzo”, mi pensis. Plie la patro skribis el la militkampo, ke malgraŭ ĉio mi mem devas iri al la bataliono por senpere ricevi la cindron. Jes, mi devas iri, certe mi devas iri, kiel ajn la bofrato kontraŭopinius, eĉ riproĉegus min pri tio.

Mia kunvojaĝanto estis Funjo, nur ŝi sola. Ni tiel ekvojaĝis malgaje. Tamen, de Kioto mia fratino aliĝis al ni. Estis terure varmege. Dum la veturado ŝi ĉiamaniere helpis nin, precipe vartante Funjon. La fratino ja estis en tia malgaja okazo la sola konsolantino. Antaŭ ol renkonti la fratinon, ni veturis sur ŝipo. Vento blovadis, ondoj kelkafoje suprenfluis la ferdekon. Kvankam estis al mi tre malfacile promeni, mi estis devigata, − pro tio ke Funjo tre malŝatis la kajuton, − eliri sur ferdekon, ŝin havante sur la dorso. Ŝnuregoj etenditaj tie kaj tie ĉi por faciligi maristojn sur la ferdeko estis ankaŭ bonega gvidilo por mia promenado. Dum mi estis konsolanta la terurigitan filineton, ondoj fariĝis pli altaj, kaj ekpluvis. Mallumo jam regis la ferdekon. Aŭdiĝis jen la bruego de ondoj, jen akraj iom maltrankvilaj voĉoj de la maristoj sur la ferdeko. La malforta lumeto de la mastolanterno alte pendigita aldonis iom al la nokta malgajeco.

Ha, kredeble la vera nokto, en kiu li mortis, estis simila al tiu ĉi! Brava, karulo, antaŭen li marŝis, sed, kia domaĝo, ke li estis tuj mortpafita en mezo de Hon-rivero! Kial mia letero kaj la portreto de Funjo en lia brustpoŝo estis tiel senanimaj, ke ili ne povis protekti lin kontraŭ la kugleto? Ĉu mia sincereco por li ne estis sufiĉe povplena por revenigi lin viva? Ho, li jam oferis sin al Lia Moŝto Imperiestro. Sed, domaĝe, li mortis tro frue, antaŭ ol li sufiĉe servis kiel militisto! Tiel pensoplena, mi apogis min kontraŭ la barilo.

“He, Sinjorino, estas danĝere stari tie ĉi; eniru la kajton, mi petas”, diris unu servisto, kaj enkondukis min en ĝin. Sur la kuŝejo mi apogis min, forte ĉirkaŭprenante Funjon, sed la ŝipo ŝanceliĝis tiel forte, ke ambaŭ ni estis preskaŭ elĵetotaj el la kuŝejo. Mi fine alligis nin al la kuŝejo. Nun kio okazos al ni, estas tute en la volo de Dio.

“Terure, panjo”, ekploris Funjo, kaŝante la vizaĝon sur mia brusto. “Kial vi estas tiel timema?” mi diris. “Rimarku, ke ni estas sur vojo por renkonti paĉjon, kiu brave batalmortis. Vi estas la filino de tiu brava militisto, ĉu ne?” “Jes, panjo, mi estas ankaŭ tiel brava, ke iafoje mi povis dormadi sola, kiam paĉjo kaj panjo forestis. La morto de paĉjo estas vere honorinda. Fari honorindan morton estas bravege, ĉu ne?” Kiom disŝiriĝis mia koro, aŭdante tion! Ŝi tute ne komprenis, ke la honorinda morto signifas la eternan apartiĝon inter ŝi kaj paĉjo.

Rideto aperis ĉirkaŭ ŝia bela buŝeto kaj antaŭ ol la larmoj sur la vango sekiĝis, ŝi jam estis dormanta.

El la japana lingvo tradukis

K. Takahaŝi.

Ĥiroŝima (Japanl.).


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.