La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORIENTA ALMANAKO

Diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La kreado.

Himno el la plej alta himnaro sanskrita, nomata la Rig-Veda.

1. Iam ne ekzistis la Estaĵo, nek la Neestaĵo, nek la tero, nek la surstreĉita ĉielkupolo. Ĉu vi scias el kia deveno, sub la ŝirmo kies ĉiu estis? Ĉu ekzistis profundega akvo?

2. Nek la morto, nek nemorto estis tiam, ne ekzistis inter lumo kaj mallumo ia limo. Nur la UNU spiris sen aero. Per propra potenco – tiatempe krom la UNU ne ekzistis iu.

3. En komenco estis mallumeco envolvita de la mallumeco. Nekonebla akvo ondis ĉie: per mallumo estis envolvita. La profunda akvo: – kaj per povo de pensado sin kreigis TIU.

4. En la komenco en TIU moviĝis la deziro, kaj ĝi estis semo. La unua semo de la penso: − la kunligojn inter Neestaĵo kaj Estaĵo scias la saĝulo en la koro, tute sindonante.

5. La kunligoj estis trastreĉitaj; ĉu estis ili supre aŭ malsupre? Estis tie la kreanta povo de la UNU – la duobla povo. – Supre estis Lia dia povo, kaj malsupre estis materia.

6. Kiu vere scias? Kiu povas scii la devenon de kreaĵo? Kiu donas la veran klarigon de la praenigmo de kreaĵo? En komenco eĉ dioj ne estis; do la homo ne scias la fonton.

Kiu kreis tiun ĉi kreaĵon? Ĉu neniu estis la kreanto? La grandega Reĝo de kreaĵo, kiu loĝas en alta ĉielo. Ĉu Li povas tion ĉi klarigi – aŭ verŝajne eĉ Li ne povas?

El la sanskrita lingvo tradukis

Ivach Jehangir Sorabji.

Benares (Hindl.).


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.