La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() ORIENTA ALMANAKODiversaj aŭtoroj |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La 3-an de Julio, unu senoficulo, kiu diris, ke li venas el Pekino, kaj kies nomo ne estis sciata, kun unu filo kaj servisto preterpasante Lunĉan-urbeton por ricevi ian vakantan oficon, haltis en ies hejmo. Mi vidis lin post la malalta plektobarilo, kaj volis demandi ion pri Pekino. Sed tiu intenco ne estis efektivigita, ĉar tuj mallumiĝis, ekpluvis. Morgaŭ matene mi sendis mian serviston inviti lin, sed vane: li jam foriris delonge.
Ĉirkaŭ tagmezo iu persono, kiu venis de la monto “Cent-piedoj”, diris, ke li vidis unu maljunulon mortintan apud la monto, kaj du junuloj malĝojege ploris apude.
– Ho, − mi diris, certe la senoficulo mortis! Domaĝe.
Vespere, alia homo sciigis min, ke apud la monto estas jam du mortintoj, kaj unu apudulo nur sopiris sidente senmove. Laŭ lia klarigo pri la okazintaĵo kun priskribo, kiel la mortintoj estas vestitaj, kian aĝon ili havas, mi sciis, ke la filo ankaŭ mortis!
Morgaŭ matene ankoraŭ unu preteriranto anoncis, ke malsupre de la monto restas tri senvivaj korpoj. Ho ve, ankaŭ mortis la servisto!
Konsiderante, ke la mortintoj nek familianon, nek parencon havas, mi kun du servantetoj ekiris al la loko kun necesaj iloj por enterigi ilin. La servantetoj, ŝajnis al mi, iris ne volonte. Kio? – mi diris, ho ve! sciu, ke ni ja estas similaj al ili!
Aŭdante mian diron, la servantetoj eklarmis kaj volonte obeis. Sur la monto ni fosis tri kavojn kaj entombigis la tri kadavrojn. Poste, per unu kokido kaj tri vazoj da rizo regalante la tri spiritojn, mi kun larmoj diris al ili.
– Ho, ve! domaĝe! Mi estas oficisteto de Lunĉana oficiala hotelo[33], mia patra urbo estas Ĉekiano. Do, mi kaj vi, ni ambaŭ estas fremduloj en tiu ĉi loko. Mi ne scias, kie estas via patra urbo kaj kial vi venas fariĝi ĉi-tiea spirito?! Oni diras: “Neniam prenu la oficon en tro malproksima loko”. Mi? Mi meritas, ĉar mi estas krimulo[34]. Ĉu vi havas do iun krimon? Mi ja scias, ke la salajro de l’ ofico, vakanta por vi, nur estas tre malgranda, t. e. por ĉiu monato kvin doŭoj da rizo[35]. Tian malgrandan sumon vi ja povus ricevi per laboro en kamparo kun via familio! Kial vi pro ĝi ruinigis vian korpon, plie eĉ vian filon kaj serviston? Ho, ve! Domaĝe.
Se vi vere ŝatus la kvin doŭojn da rizo, vi eble ĝojus survoje. Do kial vi prezentis suferŝajnan mienon, kiun mi vidis antaŭ hieraŭ post plektobarilo? Certe! vi ja havis, mi scias, internan doloron pri io.
Jen ricevis vi neĝon, jen hajlon, jen staras montpinto, jen valo: vi iris sur la tre malfacila vojo. Pro soifo kaj malsato vi certe jam velkis, pro longa irado viaj muskoloj jam laciĝis. Ekstere vi ricevis naturan batadon, interne spiritan. Do, per kio vi povis eviti la mortiĝon? Mi pli frue divenis vian sorton nebona, mi konjektis, ke vi mortos tiel baldaŭ, kaj ke via filo kun la servisto ankaŭ tuj formortos. Vi mem kaŭzis tion. Ĉu ne estas bedaŭrinde?
Mi nur konsideris, ke viaj tri korpoj nekovrite kuŝas, tial mi venas per tero kovri vin, kaj pro tio mi sentas kortuŝon. Ho ve, domaĝe! Se mi ne kovrus vin, amasoj da vulturoj kaj, kiel arbo, dikaj serpentoj ankaŭ povus kaŝi vin en siaj stomakoj! Kvankam vi jam estas senkonsciaj, tamen mia konscienco riproĉis min, devigante min al tio. Jam du jarojn mi restas tie ĉi; malgraŭ tio, ke malbona vetero kaj naturo[36] min batadas, mi ja fartas bone, ĉar interna doloro neniam okazis al mi. Tial mi tre domaĝas ne por mi mem sed por vi! Nun mi por vi kantos, aŭskultu:
La longa montaro fariĝas barilo, * * * Sed sama la suno kaj tero ja estas; |
Plie mi konsilos vin, aŭskultu:
Ni ambaŭ estas forirantaj |
El la lingvo ĥina trad.
K. Ĉ. Ŝan.
Shaghai (Ĥinl.).
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.