La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
ORIENTA ALMANAKODiversaj aŭtoroj |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Lia barbo estis blanka kiel flugilo de cigno, kaj la kapo – kiel printempe ĵusflorinta ĉerizarbo.
La okuloj palpebrumis malrapide, kaj ilia malforta, laca lumo apenaŭ briletis sub la densaj brovoj, simile al tutnokte brulinta lanterno, kiu dum la tagiĝo malforte spiras de laciĝo kaj serĉas trankvilon.
Lia nigra peza felĉapo malleviĝis ĝis la brovoj, kaj la hara azia surtuto kovris lian dorson.
Li estis homo de ŝvito.
La randoj de la densa ĉapo kaj la grizaj serpentaj linioj de l’ surtuta dorso atestis longan kaj laboreman vivon.
La maljuna kapo tremis kaj de malproksime oni povis pensi, ke li per movoj de l’ kolo senhalte ĝustigas la ĉapon.
Li havis en la mano longan bastonon, antaŭ nelonge detranĉitan en arbaro; ĝia supra pinto atingis ĝis la ŝultro de l’ maljunulo.
Dealte rigardis lin kun nekomprenebla indigno la nebula kaj severa ĉielo aŭtuna, kaj la furioza vento plenigis per polvo liajn okulojn kaj ludis kun lia longa barbo.
Kiam la vento plifortiĝis, li unu momenton ŝanceliĝis, kaj la bastono en la mano tremis; li skuis la kapon, poste per la maldekstra mano li levis la baskon de sia longa surtuto, forviŝis polvon el la okuloj kaj denove marŝis tra la larĝa, senhoma strato.
Li marŝis rapide, sed la paŝoj estis tiel malgrandaj, ke li ne povis trapasi grandan interspacon; krom tio la vento malhelpadis.
Li tion ne rimarkis.
Li marŝis, malfacile spiris kaj interparolis kun si mem.
La elparolataj vortoj estis ĉiam la samaj:
“Oni pardonos… kiel oni ne pardonos…”
Li estis certa, ke oni pardonos lian filon. Oni lin kondamnis al morto. Laŭ konsilo de spertaj homoj, la patro telegrafe petis ŝanĝi la mortkondamnon, li ignoris, al kiu li adresis la peton? kio estis skribita? Li nur scias, ke en la gubernia urbo troviĝas homo, kiu povas fari ĉion: pendigi aŭ pardoni; kaj li estis certa, ke li, tiu ĉiupova homo, liberigos lian filon.
“Oni pardonos, kiel oni ne pardonos!..”
Kaj tiujn vortojn li ripetas kun profunda konfido.
Tiu konfido havas bazon, seriozan bazon, kiun eltrovis li, la maljunulo mem.
Oni devas pardoni, ĉar… kiel oni povas vivantan, senkulpan homon pendigi, mortigi… homo ekzistas… kaj subite ĝi ne ekzistas… Kaj iu malhelaĵo, nedifinebla kaj senforma falas sur lian mizeran cerbon, nebulego kovras lian penson… kaj la kapo tremas…
Oni pardonos… li ja estas petinta… maljuna homo… sepdekdujara, grizaj haroj ja valoras en la mondo iom… kiom da jaroj li pagis al la reĝo impostojn!.. lia filo ja servis, estis soldato… Kaj krome tiu junulo estas tridekjara; lia staturo, la larĝaj ŝultroj kaj la okuloj! li estas belaspekta junulo! kies manoj leviĝos?.. Oni rigardu!..
La lasta motivo al li ŝajnis plej forta… kiel oni povas pendigi… tian junulon!
“Oni pardonos, kiel oni ne pardonos?..”
* * *
Hieraŭ li estis tie – en la arestejo.
Oni diris al li, ke ne estas ricevita ankoraŭ la respondo, morgaŭ li venu.
Li longe ne foriris, sed restis staranta sur la sama loko, kiel mortinto, sin apoginte al la bastono kaj kapnude antaŭ la estro de l’ arestejo.
– Morgaŭ venos la respondo, ĉu ne sinjoro?
– Jes, jes, maljunulo, nu, do iru nun!
– Estu benata via buŝo! diris ridetante la maljunulo. – Ĉu vi scias, sinjoro, kia junulo li estas!.. Vi ne atentu tion, ke li estas en arestejo; ja estas malfacile; sed tamen, jen, se vi volas, elektu dekon da bravuloj, vicigu ilin, jen, en tiu korto, kaj ili ĉiuj kune sin ĵetu sur mian bravulon, vi tiam rigardu… nur elĉenigu liajn piedojn… li estas kiel monto, kiel leono… Jen, en la pasinta jaro, en nia vilaĝo…
La entuziasmigitan maljunulon interrompis la estro:
– Oni pardonos, maljunulo, oni pardonos, − kaj la estro ridetis per tiu miriga rideto, kiun havas nur oficistoj kaj de kiu homo nepre frostotremas. La maljunulo tion ne rimarkas, li estas feliĉa pro tiu rideto; kuraĝigita li deziras paroli, rakonti pri sia filo, kvazaŭ de tio dependus la sorto de l’ filo.
La maljunulo estas senmova, lia vizaĝo – serena, esperplena; li havas ion por diri, aŭskultu ĉiuj!
La estro jam delonge ne rigardas lin, ne aŭskultas lin, sed pro ia neordinara subtileco li ne forigas lin.
– Ĉu vi scias, sinjoro? mia filo estas senkulpa… certe li estas senkulpa, kiel ĵus naskita infano… li ne trompos… demandu… se li havas kulpon, Dio juĝu… jes, Dio juĝu… ĉu ne estas tiel, sinjoro?..
– Jes, jes… nun iru, − kaj la estro ankoraŭ ridetas…
Kaj la maljunulo ree estas senmova, rigardas la fenestron; li estas kontenta, feliĉa pro siaj paroloj.
– Kiel ĝi estas ruĝa!..
– Kio? – demandas mirigite la estro.
– Jen, la brusto de tiu kolombo… kiel ĝi estas bela!..
Unu kolombo estis fluginta malsupren kaj sur la fenestro ĝi bekis restaĵojn.
La estro kun miro ekrigardis la maljunulon.
– Kolombo estas bona birdo… Ha! kiel ili estas multenombraj!..
En la korto ekflugis for la kolombaro, kaj subite aŭdiĝis la ĉengrincado, kiu, kiel krianta protesto, sin enverŝis internen tra la fenestro per morto-tremaj, kriplaj sonoj.
– Ho! eliĝu miaj okuloj, blindiĝu la okuloj de viaj gepatroj… ĉiu ja havas sian patron kaj patrinon! – li ekkriis kaj liaj okuloj malsekiĝis, kaj li forviŝis ilin per basko de sia longa surtuto.
Laŭ ordono de la estro fine oni lin elkondukis.
Tio okazis hieraŭ.
Hodiaŭ li iras denove kaj li estas certa, ke la saviga telegramo devas esti ricevita.
“Oni pardonos… kiel ili ne pardonos!.. Dio ja…”
La vento bojas kiel furioza hundo, penante haltigi lian iradon; la polvo penetras en liajn maljunajn okulojn, la kapo tremadas kaj li iras, ĉiam iras, kaj interparolas kun si mem.
“Oni pardonos…”
* * *
La estro de la arestejo hodiaŭ havis pli afablan mienon; li estis pli atenta kaj delikata; nur li ne povis longe rideti.
La maljunulo staris kun klinita kapo sur la sama loko, tenante la bastonon en unu mano kaj la ĉapon – en la alia. Ili silentis.
La estro fumis cigaredon. La maljunulo vidis, kiel leviĝas ringe ĝia fumo; li vidis lian dekstran manon, ludantan kun kuŝanta papero kaj la fingrojn de la maldekstra mano, per kiuj li frotis angulon de la tablo.
La maljunulo atendis; ili silentis… Aŭdiĝis nur la knarado de la plumo de l’ juna skribisto, sidanta ĉe la apuda tablo; la sama kolombo bekis sur la fenestro pecetojn da pano.
La maljunulo serĉadis la okulojn de la estro.
Kaj la okuloj estis denove bonaj… kiel hieraŭ.
– He, maljunulo! la respondo venis… oni nuligis la mortkondamnon… sed ho ve! Estis malfrue!..
– Venis?.. – ekkriis la maljunulo ne aŭdante la lastajn vortojn… Glor’ al Vi, Dio!
– Jes, venis… sed, bedaŭrinde tro malfrue…
– Malfrue?.. Kiel malfrue, sinjoro? estu benita la registaro! ĉu ne estas tute egale tagon malfrue aŭ frue? Oni ja nuligis la kondamnon…
Ree ekregis silento… La skribisto demetis la plumon, kaj oni povis rimarki, ke li spiris malfacile; li sin apogis al la dorso de l’ seĝo, kaj rigardis… La estro ne ridetis plu. Li klinis la kapon, ektiris la tirkeston de la tablo kaj elprenis de tie paketon da papero.
– Jen, tiun ĉi monon via filo komisiis transdoni al vi… kaj nenion alian li diris…
La maljunulo silente prenis la arĝentajn monerojn, tri rublojn kun dudekkvin kopekoj, kaj kunpremis en la mano.
– Mia zorgema filo! – ekkriis li, − li redonas al mi la vojelspezojn… Ho, mia karulo!.. bona estas li, sinjoro! Ĉu vi permesos vidi lin ankoraŭ por poste iri al mia afero?.. Estu benita la registaro!..
Denove ekregis silento; la kolombo kun ruĝa brusto forflugis de la fenestro; kaj denove la ĉengrincado, kiel krianta protesto, sin enverŝis internen kun kriplaj sonoj kaj ekfrapis la murojn, serpentumis, ĝemploris en la anguloj.
– Estas leĝo, maljunulo, − diris la estro ne atentante lian lastan demandon… − estas leĝo, nenion vi povas fari… nia devo ankaŭ estas peza… sed kion fari?.. ni estas servantoj de la leĝo… en la pasinta nokto ĉio finiĝis… la respondo malfruiĝis… domaĝe!..
Tiun ĉi fojon ne estis plu nur silento, kiu ekregis en la ĉambro, sed io alia, nevidebla, sed teruriga, kiu spiris, kiu spirblovis, kaj ĝia spirblovo alfrapiĝis al la vizaĝoj de la ĉeestantoj; ĉiu dezirus kaŝi la vizaĝon per du manoj, aŭ enigi kapon ien.
La maljunulo rigardis la estron.
“La respondo malfruiĝis”… “estas leĝo”… “en pasinta nokto ĉio finiĝis”… tiuj ĉi vortoj sonis ree en liaj oreloj, ricevis novan sencon kvazaŭ per brilo de fulmo; la maljunulo ne nur aŭdis klare, sed vidis tiujn terurajn vortojn, kaj ili, kiel harditaj najloj, ruliĝante en la aero venis, kaj eniĝis en lian kranion… Kaj poste, tiuj moneroj, en lia mano… “via filo donis… nenion alian li diris…” Li sentis, kiel tiu metalo iom post iom eniĝadis en la karnon de lia mano, li sentis sed ne povis malfermi la manon, li kunpremadis la fingrojn ĝis la disrompiĝo de l’ ostoj.
Kaj terura vero, kiel grandega nigra serpento, iom post iom sterniĝis antaŭ liaj okuloj; jen, el la nigra fendo leviĝis la kapo de la serpento, poste la dorso, la vosto, kaj sin ĵetas al la maljunulo.
Kaj la serpento ridetas…
La estro levis la kapon, penis rideti, sed li vidis, kiel la okuloj de la maljunulo iom post iom plilarĝiĝas, plisterniĝas, kvazaŭ por okupi la tutan vizaĝon, la brovoj leviĝas al la frunto, kaj en lia rigardo estas vidata grandega teruro, malhela kaj kruela, kiel senflame fumanta fajro en la mallumo.
La estro klinis la kapon.
– Mia filo… ne estas… tie?! – elparolis la maljunulo tra la kunpremitaj makzeloj kaj etendis la manon al la korto, kie grincadis la katenoj de arestitoj, elirantaj por promeni.
– Estas leĝo… kion fari?.. la respondo malfruiĝis.
La serpento ĉirkaŭvolvis lin kaj la maljunulo balanciĝis, tremis en ĝiaj malvarmaj kaj abomenaj ĉirkaŭprenoj.
La estro faris signon; du gardistoj malrapide elkondukis lin subbrake. La pordo fermiĝis.
La maljunulo estis sur la strato.
La vento fajfegas; la nuboj estis malleviĝintaj pli malsupren; estis terura ventego da polvo.
La maljunulo sin apogis al la kontraŭa muro kunpreminte en unu mano la bastonon, en alia – la sangokovritajn monerojn.
Li haltis kaj tremis; lia tuta korpo skuiĝis, alfrapiĝis al la muro, kaj liaj dentoj interpremiĝadis, kvazaŭ por mueli unu la alian.
La furioza vento forprenis lian ĉapon kaj ĵetis en la polvon. Lia kapo kliniĝis malrapide teren, la blanka barbo disiĝis sur la brusto, la haroj, freneze komplikitaj, sterniĝis sur la frunto kaj malleviĝis ĝis la okuloj. La bastono falis el la mano kaj la moneroj – el la alia mano; tra la fingroj unue elrampis la dekkvinkopeka monero kaj malaperis en la polvo, poste sekvis unu post alia la ceteraj arĝentaj moneroj.
La genuoj fleksiĝis; li rampis malrapide, palpante la muron, kaj jen li sidiĝis; jen la kapo malleviĝis, malleviĝis ĝis la tero, la barbo sterniĝis sur la tero kiel flugilo de mortigita cigno.
Kaj la vento kolektadis la polvoteron de la dezerta strato, amasigis, kunportis kaj ŝutadis sur la kapon, florintan kiel ĉerizarbo, sur la dorson, sur la krurojn…
Per tombista energio ĝi entombigis la maljunulon, kaj ridaĉis, kriaĉis, ploregis… Estis vidata plu nek la kapo, nek la barbo, nek la kruroj.
Kaj la patrina tero spirĝemis de la doloro, pro la eterna ĉagreno…
.
............................................................................................................................................
Malproksime, sur malseka dezerta montdeklivo, kien nur iras la malsanaj birdoj por morti kaj kie dum malfruaj noktoj ploregas la strigoj, kuŝis lia filo sub la tero…
El la armena lingvo tradukis S. Haĵjan.
(S. Mkrtĉjan).
Batum (Kaŭkazo).
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.