La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() ORIENTA ALMANAKODiversaj aŭtoroj |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
…Kaj li malaperadis ĉiun matenon, antaŭ la “Indulgo-festo”! Oni vidis lin, nek en la ĉefa preĝejo, nek en la aliaj sinagogoj, kaj ankaŭ en sia domo li forestis. Malfermitaj estis la pordoj, laŭ volo ĉiu povis eniri: ĉe la rabeno oni ja ne ŝtelas; sed nenia viva estaĵo estis en lia domo! Kie povis esti la rabeno? Certe, en la ĉielo! Ĉu malmulte da aferoj havas rabeno antaŭ la “juĝa tago”? Izraelidoj petas nutraĵon, pacon, sanon kaj fianĉojn por siaj filinoj, sed la pekoj – ho ve, − estas ja tiom multe da pekoj, kaj la “prokurora anĝelo” per siaj mil okuloj rigardas de unu mondfino al la alia; li vidas, akuzas, denuncas… kaj – kiu helpos, se ne la rabeno?
Tiel pensis la judoj. Sed unu fojon venis “litvako” (litova judo)[46] kaj mokas; superstiĉojn ili, la “litvakoj”, malŝatas, sed Talmudon ili scias preskaŭ parkere, do la litvako prenas libron el Talmudo kaj montras klarigon! – “Eĉ Moseo mem – li diras – ne povis dum sia vivo suriri la ĉielon, sed tenis sin en certa distanco sub la ĉielo!” Nu, ĉu oni povas konvinki litvakon? – Sed kien malaperas la rabeno? – “Ĉu mi devas scii – respondas la litvako, levante la ŝultrojn kaj samtempe (artifiko de litvako!) elpensas planon por ekscii la aferon. La saman vesperon la litvako ŝteliras en la ĉambron de l’ rabeno, kaŝiĝas sub lia lito kaj kuŝas tie. Li devas – pensas li – maldormi la nokton kaj vidi, kien malaperas la rabeno kaj kion li faras dum la noktpreĝoj antaŭ la indulgo-festo. Alia ekdormus, sed litvako havas rimedon, li lernas parkere Talmudon! Meznokte, la rabeno jam ne dormas, sed nur ĝemas: “multaj estas la pekoj, kiujn la hebreoj faris dum la jaro”. Do, se alia aŭdus la plorĝemon de l’ rabeno, li certe ekplorus… Sed “litvako ja havas feran koron”, li aŭdas kaj ne moviĝas! La rabeno kuŝas sur la lito kaj la litvako – sub la lito. Poste aŭdas la litvako knaradon de litoj… la domanoj ellitiĝas, lavas siajn manojn (preĝas) kaj foriras preĝejon… kaj ree ekregas morta silento, en la malluma ĉambro, kien enpenetras tra la fenestroŝirmiloj iomete da lunlumo… Kaj la litvako konfesis, ke kiam li restis kune kun la rabeno, − timego lin ekkaptis, la kapharoj leviĝis kaj kiel pingloj lin pikis. La penso mem, ke li estas kune kun la rabeno, nokte, dum oni preĝas la antaŭfestajn preĝojn[47] turmentis lin!.. Sed litvako estas obstinulo kaj, tremante kiel fiŝo en akvo, li kuŝas. Fine la rabeno ellitiĝas… aliras al ŝranko kaj elprenas pakaĵon… montriĝas ukrainaj vestoj; tola pantalono, altaj botoj, granda fela ĉapo, larĝa leda zono kun flavkupraj najletoj k. t. p. La rabeno sin vestas per tio ĉi… el la poŝo de l’ ĥalato montriĝas granda ŝnurego… vilaĝana ŝnurego!
La rabeno eliras kaj la litvako − lin sekvas! Enirante en la kuirejon, la rabeno sin ekklinas, prenas hakilon el sub lito kaj enŝovante ĝin sub la zonon li eliras el la domo. La litvako tremas, sed ne forpaŝas. Mortsilento sin portas trans la mallumaj stratetoj. De tempo al tempo aŭdiĝas el fenestro jen voĉo de preĝanto, jen ĝemo de malsanulo… Kaj la rabeno iras ĉe la flanko de l’ stratoj sub ombroj de l’ domoj… kaj la litvako tremante sekvas lin paŝo post paŝo, jen ili jam estas ekster la urbo. Tie estas arbareto kaj la rabeno sin direktas en ĝin, irinte tridek-kvardek paŝojn li haltas apud arbeto kaj la “litvako” restas konsternita kaj timigita vidante, ke la rabeno elprenas la hakilon el-sub la zono kaj hakas la arbeton! Li vidas, kiel la rabeno hakas, li aŭdas la krakadon kaj knaradon de l’ arbeto… La arbeto falas, tiam la rabeno dishakas ĝin ŝtipe kaj poste disfendas ĝin, kolektas kaj kunligas ĝin per la ŝnurego el la poŝo, metas ĝin sur la dorson, enŝovas la hakilon sub la zonon, eliras el la arbaro kaj reiras en la urbon. En strateto, apud malalta, malriĉa dometo li haltas kaj frapetas la fenestron. – “Kiu estas?” – oni demandas timigite el la domo. La “litvako” aŭdas voĉon de malsana virino. – Mi! – respondas la rabeno ukraine.
– Kiu vi estas? – oni ree demandas kaj la rabeno respondas:
− Bazilo.
– Kia Bazilo kaj kion vi volas Bazilo?
– Lignon, – diras la maskita Bazilo, − mi havas por vendi! Tre malkare, preskaŭ senpage!
Kaj ne atendante respondon, li eniras en la dometon, kaj la litvako ankaŭ eniras tien! per malhela lumo de l’ mateno li vidas malriĉan dometon, disrompiĝintajn meblaĉojn… en lito kuŝas malsana virino envolvita per ĉifonoj kaj ŝi diras maldolĉe:
– Aĉeti? per kio mi aĉetu? Kion posedas mi, malriĉa vidvino? mi ne havas monon!
– Mi prunte donos – diras la maskita Bazilo, – ĝi kostas nur ses groŝojn!
– Sed kiamaniere mi pagos al vi? – ĝemas la malriĉa virino.
– Malsaĝa homo, – admonas ŝin la rabeno, – ne esperas Dion, mi estas certa, ke vi pagos!
– Sed kiu hejtos ĝin en la forno, – ĝemas la vidvino, − mi ja ne havas forton kaj mia filo forestas.
– Mi ĝin ankaŭ hejtos, − diras la rabeno kaj enmetante la lignon en la fornon, la rabeno ĝemante preĝas la unuan antaŭfestan preĝon… kaj kiam li bruligas la lignon kaj ĝi bone ekflamis, li jam preĝis iomete pli vigle la duan preĝon… la trian preĝon li diris, kiam la ligno forbrulis kaj kiam li fermis la hejtfornon per lada pordeto…
La litvako, kiu tion ĉi vidis, jam fariĝis adepto de la rabeno.
Poste, se iu rakontis, ke la rabeno leviĝas ĉiun matenon, antaŭ la “indulgo-festo”, kaj iras sur la ĉielon, − la litvako jam ne mokis, sed mallaŭte diris:
“Ĉu ne pli alten li iras?!..”
El la antikva hebrea lingvo trad.
I. Muĉnik.
Ŝepetovka.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.