La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() ORIENTA ALMANAKODiversaj aŭtoroj |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Tri migrantoj vojiris. Alvenis antaŭtago de Sabato. La migrantoj interkonsentis kaŝi la monon. Meznokte unu el ili vekiĝis, ŝtelis la monon kaj kaŝis ĝin en alia loko. Ĉe fino de Sabato la migrantoj serĉis la monon, − sed vane. Ĉiuj reciproke kulpigis unu la alian. Fine ili decidis prezenti la aferon al Salomono.
Aŭskultinte la migrantojn, Salomono ordonis al ili veni morgaŭ por ekscii la decidon. Dume li pripensadis rimedon aperigi la ŝtelinton, tiamaniere, ke li mem sin senvualigu.
Kiam ili revenis, Salomono sin turnis al ili kun jenaj vortoj:
– Mi eksciis, ke vi estas homoj kleraj, saĝaj kaj en dubaj okazoj vi estas spertaj. Tial mi petas vin – diru vian opinion pri unu afero, proponita al mi.
En iu lando edukiĝis du najbaroj – knabo kaj knabino. Ili reciproke enamiĝis. Unu fojon la knabo diris al sia amatino: “Ĵuru ne edziniĝi sen mia konsento”. La knabino ĵuris.
Post kelka tempo ŝi fariĝis fianĉino de alia. Restinte solaj post la geedziĝa soleno, la fraŭlino deklaris al la estonta edzo jenon:
– Mi ne rajtas iĝi via edzino, ĉar mi ĵure promesis al mia unua fianĉo ne edziniĝi kun alia sen lia konsento. Kaj veninte al la unua fianĉo ŝi proponis: ricevu rekompencon – riĉan elaĉeton – oron kaj arĝenton – nur permesu iĝi edzino de tiu, kiu estas destinita al mi.
Kaj la unua fianĉo respondis:
– Ĉar vi estas fidela al via ĵuro, mi prenos nenian elaĉeton; vi estas libera. Iru en paco.
Al la juna edzo li diris: Ĝoju en paco pro via sorto. Ĉe reiro ilin atakis rabistoj. Inter ili unu maljunulo ne kontentiĝis per rabitaj ornamoj kaj mono; li ankaŭ deziris dorlotojn de la bela, juna fraŭlino. Ŝi ekpetegis:
– Pernesu rakonti okazon el mia vivo.
Ricevinte permeson, ŝi rakontis la historion de sia svatado kaj la noblan konduton de ambaŭ fianĉoj.
– Pripensu nur, − ŝi konkludis, – la junulo havis ĉiujn rajtojn rilate min, tamen li venkis sian volupton kaj eĉ ne tuŝetis min; vi do, maljunulo, tiom pli devas vin bridi. Prenu la tutan mian oron kaj arĝenton – nur lasu nin liberaj.
La rabisto, kiu estis ĉefo de la bando, aŭskultinte la rakonton, levis la okulojn ĉielen kaj profunde pentis pri sia malĉasta intenco, pro tio, kion li, staranta ĉe rando de tombo, estas faronta. Pro profunda kaj sincera pento li ne nur liberigis la geedzan paron, sed ankaŭ redonis la tutan rabitaĵon ĝis lasta bagatelo.
La reĝo de la lando, kie ĝi okazis, demandas, kiu el la partoprenintoj meritas plejan laŭdon. Helpu al mi.
– Reĝo, – respondis unu el la migrantoj, − laŭ mia opinio – la fianĉino, fidela al sia ĵuro.
La dua opiniis, ke la juna edzo meritas plejan laŭdon: li posedis tian forton deteni sin de la ega tento tuŝi junulinon, ne liberigitan de la ĵuro.
– Kiaj bagateloj, − ekkriis la tria, − min pleje mirigas la maljuna rabisto. Ne sufiĉas, ke li ne tuŝis belan fraŭlinon – la monon, la tutan monon, kiun li jam posedis, li havis kuraĝon redoni.
Reĝo Salomono eldiris:
– Ĉu tiu parolas tiel entuziasme pri mono eĉ ne vidita, nur aŭdita – kiele do li agus kun mono havata?
Metita laŭ reĝa ordono en malliberejon, li konfesis sian kulpon kaj montris la lokon, kie la ŝtelita mono estis kaŝita.
Aleksandro veturis al reĝo de lando Kasio.
La reĝo estis al li montronta sennombrajn provizojn da oro kaj arĝento. Aleksandro diris: ne arĝenton, nek oron mi venis vidi, sed viajn leĝojn kaj morojn.
Ili sidas parolantaj. Jen vidu – du procesantoj venas. “Via reĝa Moŝto”, plendas unu, “mi aĉetis de tiu ĉi homo parcelon; fosante mi trovis trezoron. Mi postulas, ke li reprenu la trezoron, ĉar mi aĉetis nur parcelon, sed ne la kaŝitan tie trezoron”.
La dua refutis: “Ankaŭ mi, kiel vi, timas pekon de alproprigo. Mi vendis la parcelon kun ĉio suba kaj sura, de teraj profundegaĵoj ĝis subĉielaĵo”.
La reĝo sin turnis al unu: − vi havas filon?
– Jes.
Al la alia: − vi havas filinon?
– Jes.
– Geedzigu ilin kaj donu la trezoron dote.
Vidante la miron de sia gasto, la reĝo demandis:
– Ĉu mi ne juste juĝis? En via lando kiel vi ĝin juĝos?
– Mi, – respondis Aleksandro, – senkapigus ilin kaj la trezoron konfiskigus.
La reĝo demandis:
– Ĉu la suno lumas en via lando?
– Lumas.
– Kaj pluvas?
– Pluvas.
– Ĉu vi havas bruton?
– Jes.
– Tiam nur por ĝi – por la bruto – lumas la suno kaj pluvas; sed viaj civitanoj estas malfeliĉaj kaj malbenitaj.
La tuta mondo estis disskuita kaj ravita per la miraklo de eliro (el Egiptlando). Nomo de Moseo estis en ĉies buŝo. Famo pri la miraklo atingis la saĝan reĝon Arabistanon. La reĝo venigis la plej spertan el siaj artistoj-portretistoj kaj ordonis al li veturi al Moseo por lin pentri.
Kiam la artisto revenis, la reĝo kunvokis saĝulojn, spertajn en la scienco de fizionomio, kaj proponis al ili karakterizi Moseon laŭ la portreto, difini liajn ecojn kaj emojn, liajn kutimojn kaj sekreton de lia forto.
– Via reĝa Moŝto, − respondis la saĝuloj, − la porteto montras viron kruelan, avidan; li estas aroganta, ekstrema, penetrita per ĉiaj malvirtoj, ekzistantaj en la mondo.
Tiaj vortoj indignigis la reĝon: ĉu povas esti tia la viro, kies mirindaj heroaĵoj tondras tra la tuta mondo.
Ekestis disputo inter la pentristo kaj la saĝularo.
La artisto asertas, ke la portreto estas trafa. La saĝularo obstinas sian opinion: Moseo estas karakterizita senerare. Tiam la saĝa reĝo decidis mem kontroli la artiston kaj la saĝulojn: kiu el ili pravas, kiu ne pravas – kaj persone veturis Izraelan tendaron.
Jam ĉe la unua rigardo la reĝo konvinkiĝis, ke la portreto estas senriproĉa. Enirinte la tendaron de la dia homo, la reĝo surgenuiĝis, klinis sin teren kaj rakontis al Moseo pri la disputo. “En komenco, ne vidinte vian vizaĝon, mi pensis: certe, la artisto ne ĝuste vin pentris, ĉar miaj saĝuloj estas viroj tre spertaj en tiu scienco; nun mi vidas – mi eraris: miaj saĝuloj estas homoj negravaj kaj mizera estas ilia saĝo”.
– Ne, − diris Moseo, − ne estas tiele: ankaŭ la pentristo kun la saĝuloj – ĉiuj estas pravaj. Sciu, reĝo, ĉiuj miaj malvirtoj, opiniitaj de la saĝuloj, efektive estis en mi ennaskitaj, eĉ en pli granda nombro. Sed mi estis ilin kontraŭbatalanta; per ĉiuj miaj fortoj mi ilin premegis, sufokadis, ĉiam kaj ĉie, senĉese, senlace, ĝis ili malaperis.
La malo ilin anstataŭis kaj fariĝis mia dua naturo. Tia venko estas mia plej alta fiero.
“Via dio estas ŝtelisto, diris Cezaro al rabeno Gamliel. Dormiginte Adamon li forŝtelis de li ripon”.
“Permesu, patro, respondi anstataŭ vi”, petis filino de l’ rabeno.
Sin turninte al Cezaro, ŝi daŭrigis:
“Mi petas juston. Pasintan nokton enŝteliĝis en nian domon ŝtelistoj kaj, forŝtelinte arĝentan pokalon, anstataŭigis ĝin per pokalo el pura oro”.
“Ke dioj ĉiutage sendu al vi tiajn ŝtelistojn”, ekdeziris Cezaro.
“Ĉu ne bone por Adamo, ke anstataŭ ripo li ricevis – edzinon?”
La Sinjoro kreis Evon el ripo de Adamo.
La Sinjoro estis pensanta:
Mi ne kreos virinon el kapo – ke ŝi ne estu fiera; el okulo – scivola; el orelo – ke ŝi ne aŭskultu sekrete; el buŝo Mi ŝin ne kreos, ke ŝi ne estu babilema, el koro – enviema. Ankaŭ ne el manoj nek el piedoj – ke ŝi ne estu akirema nek vagadu. El ripo – modeste kaŝita korpoparto – la sinjoro kreis virinon kaj, kreante, diradis: estu modesta, virta, ho virino!
El la antikva hebrea lingvo
tradukis Leono Frumkin.
Kovno (Rusl.).
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.