La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORIENTA ALMANAKO

Diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La morto de ŝafisto.

De Ivane Bukurauli.

Estis fino de Septembro. Per bruna-griza nubaro kovriĝis la ĉielo de Trialeti. La malvarma, monta venteto frostotremigis.

Sur montopinto ŝafisto paŝtis ŝafaron. La ŝafaro, kuntiriĝinte pro la malvarmo, avide manĝis la montan sukplenan herbon, kaj la paŝtisto, sidiĝinte ĉe l’ fonto, komencis sian mizeran matenmanĝon.

Tro modesta estis la manĝaĵo de l’ paŝtisto, tamen estis enviinde rigardi lian vivo- kaj sanoplenan junecon. Loĝinta de l’ junaĝo mem sur la brusto de l’ naturo kaj hardita de l’ malfavoraj ventoj, li aspektis tiel same sana kaj floranta, kiel la naturo, kies filo li estis. Sur liaj vivo- kaj energiplenaj okuloj kaj la vizaĝo sunbruna estis videbla nenia signo de malmoraleco. Ĉion li rigardis sincere kaj senartifike.

Estis malvarme, sed pro tio li eĉ ne intencis plendi. Malbona ŝafisto li estus, se li ne konsentus kun sia sorto, se li ne tolerus senriproĉe malsaton kaj malvarmon kaj ne pasigus sendorme la noktojn sub la nura burko[30].

Li jam delonge estis alkutiminta al tia, kiel oni diras, hunda vivo, sed samtempe en lia koro flamis la espero, ke en nemalproksima estonto ankaŭ li mem havos sian propran ŝafaron…

La revado allogis lin: ekmemoris li sian malgajan orfecon, kiam li frostotremis ĉe la dua edzino de sia onklo, kiel ŝi, malkompatema, batis kaj turmentis lin, forpelis lin el la hejmo kaj li, malsata, ĉifone vestita, sidadis la tutajn tagnoktojn sub la libera ĉielo.

Li ekmemoris ankaŭ, kiel li kaŝe malaperis kaj venis sur Ŝirakan stepon. Unu bonkora maljunulo donis al li tie rifuĝejon kaj “faris lin homo”. Malaperis la neagrablaj pensoj, cedinte la lokon al plezuraj revoj. Jen, li rigardas kaj kvazaŭ vidas sian junan edzinon amoplenan kaj sindoneman. Ŝi sidas ĉe l’ fajro kaj dorlotas sian plenkorpan infaneton. Ĝi, vestita nur per ĉemizo, saltetas, ridetas kaj triumfe rigardas la fajfegantan fajron, disĵetantan la orkolorajn fajrerojn.

Venas la longe atendita minuto: pasos unu semajno, la dua kaj li ekiros kelktempe sian hejmon, ripozos en la propra domo, apud siaj konatoj, revidos propran vilaĝon, kampojn, geparencojn, amikojn kaj gekonatojn…

La ĉielo pli kaj pli malsereniĝis, ekkoleris, ekkoleregis ĝi. Ektondris, ekventegis terure, malheliĝis. La malpaciĝinta ventego kaj fulmotondro terurigis la tutan ĉirkaŭaĵon, kvazaŭ ili volus neniigi ĉiun estaĵon de l’ tero. La ŝafaro korŝirante ekblekis pro timo, maltrankvile kuris tien-reen kaj fine komprenante nenion kaj serĉante la trankvilan lokon, ĝi ekkuris al la kavego. La unua alkurinta ŝafo, ne konservinte la egalpezon, falis en la kavegon kaj mortiĝis; ĝin sekvis la dua, la tria.

Dezirante savi la ŝafaron de l’ pereo, la ŝafisto baris al ĝi la vojon: li kuradis jen tiun, jen alian flankon, kriis kaj batis la ŝafojn per la bastonego; li eĉ preskaŭ batmortigis kelke da ŝafoj, sed vane: la ŝafoj freneze premis unu la alian kaj senpripense faladis en la profundegaĵon. La ŝafisto vidante, ke pereas ĉio, deĵetis de si la burkon, demetis la mallongan pelton kaj “ĉoĥa” por agi pli libere. Konvinkiĝinte, ke la bastonego ne efikas, li ekpafis, sed vane: la kavego pli kaj pli pleniĝis per la vivaj korpoj. La vento pli fortiĝis kaj disĵetadis ĉikaŭen sablerojn kaj ŝtonetojn. La ŝafisto senespere mallevis la manojn kaj komencis rigardi. De lia sunbruna kaj bluiĝinta vizaĝo gutis la ŝvito…

Ĉesis la ventego. Trankviliĝis ankaŭ la ĉielo. Ekneĝis. La ŝafaro iom post iom kovriĝadis per la blanka mortovesto, ne pasis eĉ kelke da horoj kaj ĝi jam estis entombigita sub la neĝo. Pereis la tuto. Restis vivaj nur li, rigide starante sur tiu ĉi loko, kun malgajaj okuloj rigardante en la kavegon kaj kune kun li – lia sindonema ŝafgardista hundo.

– Ho, Dio, kie do estas Via justeco?.. – ekĝemis la ŝafisto, forĵetis en la kavegon la pafilon kaj sidiĝis apud la kaveg-bordo.

Noktiĝis. La nuboj disiĝis kaj kovris la montopintojn… Ekbriletis la steloj… aperis ankaŭ la luno, heliginte per siaj radioj la neĝkovritan monton de Trialeti. La monto dormis, ialoke sur montobazo la ŝafistoj gardis siajn ŝafarojn.

Post du tagoj vilaĝano alportis el la vilaĝo sur la azeno la salon por la ŝafaro kaj la manĝaĵon por la ŝafisto.

La serĉado estis vana. – “Eble li estas sur la pinto de l’ monto”, ekpensis la vilaĝano.

– Auu!.. – ekvokis li la ŝafiston. Responde nur ekaŭdiĝis la korŝiranta blekado de hundo. Li sin direktis al la hundo, kiu ekvidinte lin blekis pli kortuŝante.

Li aliris pli proksime kaj vidas la ŝafiston sur la tero.

– Alekso, hej, Alekso! – komencis li manpuŝeti lin.

Ho, ve! li ne sukcesis lin veki. Alekso ne estis plu viva, same kiel ne estis viva lia ŝafaro.

El la kartvela lingvo tradukis

Egor Oganezov.

Kutais (Kaŭkazo).


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.