La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORIENTA ALMANAKO

Diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Postparolo

En 1913 la abonantoj de La Ondo de Esperanto ricevis, kiel literaturan suplementon, la 96-paĝan libron Orienta Almanako kun 17 prozaj verkoj de orientaj aŭtoroj. Orienta Almanako estis la unua provo de internacia ekstereŭropa antologio en Esperanto. Ĝi celis “pruvi al la orientanoj, ke pere de Esperanto la tuta mondo povus konatiĝi kun la Orienta literaturo” kaj logi orientanojn al Esperanto.

La propaganda celo estis apenaŭ atingebla, ĉar La Ondo estis legata preskaŭ nur en Ruslando kaj Eŭropo, sed danke al Orienta Almanako Ruslandaj kaj Eŭropaj esperantistoj ricevis tekstaron, kiun ili apenaŭ povis legi nacilingve, escepte de la novelo de Tagore, kiu tiujare iĝis la unua Azia verkisto ricevinta la literaturan Nobel-premion.

En sia antaŭparolo Boris Kotzin konfesis, ke lia kompilaĵo estas nesufiĉe reprezenta, ĉar kelkaj promesintoj kontribui ne plenumis siajn promesojn, kaj do en ĝi mankis, ekzemple, turka beletraĵo kaj fragmento el Korano. Aliflanke, kelkaj tekstoj en la almanako estas tro malfortaj literature.

Malgraŭ tiuj mankoj, ni decidis reeldoni Orientan Almanakon kiel bitlibron, ja dum pli ol cent jaroj post ĝia apero en Esperanto ne estis eldonita dua simila antologio en Esperanto kun verkoj de diverslandaj Aziaj aŭtoroj. Same kiel en 1913, ankaŭ en 2018 ĝin senpage ricevas ĉiuj abonantoj de La Ondo de Esperanto, inter kiuj estas ankaŭ esperantistoj el Barato, Ĉinio, Irano, Israelo, Japanio, Koreio, Turkio, Uzbekistano kaj el la Azia parto de Ruslando.

Ĉe la reeldono ni korektis plurajn miskompostaĵojn kaj plej krudajn malgramatikaĵojn, unuecigis la nomformojn (kelkaj tradukintoj malsame skribis la nomojn de iuj personoj en la sama teksto). Tamen ni konservis la stilon kaj lingvajn nekutimaĵojn (la artikolo k. a.) kaj arkaikaĵojn en la tekstoj por sentigi la etoson de la antaŭmilita neeŭropa Esperanto.

Fine ni prezentas la kompilinton kaj redaktinton de ĉi tiu almanako.

Boris Isidoroviĉ Kotzin [kócin] (Борис Исидорович Коцын, 1887-1958) estis Ruslanda judo. Li naskiĝis en Kaŭno (tiam en Ruslando, nun en Litovio), en la familio de la kuracisto Isidor Kocyn kaj ties edzino Teresia (Tereza), fratino de Klara Zilbernik, do B. Kotzin estis bonevo de Lazarj Markoviĉ Zamenhof. Fininte la gimnaziajn studojn, li forlasis Kaŭnon kaj studis en la Moskva Universitato, poste laboris en Moskvo kiel helpanto de advokato kaj en filmindustrio, partoprenis en la Unua Mondmilito. Post la Ruslanda Revoluvio (1917) Kotzin laboris kiel ĵurnalisto kaj sindikata oficisto, estis membro de CK de Rabis (Sindikato de Artlaboristoj) kaj redaktoro de ties ĉiumonata revuo, verkis kaj redaktis plurajn artikolojn kaj kelkajn librojn en la rusa lingvo. Li mortis en 1958 en Moskvo.

Boris Kotzin lernis Esperanton kiel 15-jarulo en 1902 (№6753 en la Zamenhofa “Adresaro”, Serio XXIII), aktivis por Esperanto en Kaŭno kaj en Moskvo, estis vicprezidanto de Moskva Esperantista Societo (1911-1913). Aleksandr Saĥarov dungis lin kiel redaktoron de La Ondo de Esperanto kaj luigis al li kaj lia edzino (ankaŭ esperantistino) ĉambron en sia loĝejo. Kiel redaktoro de La Ondo Kotzin verkis plurajn artikolojn kaj recenzojn. Li tradukis en Esperanton rusajn literaturaĵojn kaj verkis kontraŭidistan studon Historio kaj teorio de Ido (1913). Post la revolucio Kotzin disvastigis Esperanton en sia artlaborista sindikato kaj en ties organo, kiun li redaktis, kaj estis membro de CK de SEU (1926-1928).

Halina Gorecka

Aleksander Korĵenkov


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.