La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORIENTA ALMANAKO

Diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La galoŝoj.

Fragmento el verko de Gajaz Isĥakov.

Ricevinte la monon, instruisto Nasiro ĝoje eliris straten kaj en la poŝo de lia pantalono agrable tintis la arĝentaj moneroj. Nun, − li pensis, − mi povos aĉeti novajn galoŝojn, ĉar jen en la malnovaj galoŝaĉoj estas truo kaj en ili la kota akvo sonigas: “ĉekert!”, “ĉekert!” plej diverstone. Nasiro palpante en la poŝo la monon sin dorlotis per la penso, ke jen li tuj aĉetos en butiko la novajn galoŝojn kaj tial li rapide marŝis al la bazaro. Jen marĉeto. Li povis elekti alian vojon, tamen li decidis iri rekte tra la marĉeto por montri sian kuraĝecon. Malrapide li tratranĉis galoŝe la kotakvon de unu bordo ĝis la alia. Atinginte la sekan teron, li rimarkis, ke akvo fluetas el ĉiu truo de la galoŝoj kaj dum la marŝado ili kvazaŭ oscedas, kvazaŭ stertoras, kvazaŭ ĝemas agonie. Nasiro bonege, intime konis ĉiun trueton en la galoŝoj: kiel per pumpilo fluas akvo el la trueto sur la “vizaĝo” de la galoŝo; kiel el fonteto ŝprucas akvo el-sub la kalkano, kaj la piedoj malsekiĝas, malpuriĝas. Sed nun venis la tago de l’ venĝo! Tuj la tri rubloj en la poŝo liberigos lin kaj li povos forĵeti la tedintajn galoŝojn. Rapide, pli rapide al la bazaro! Ho, malbenitaj galoŝaĉoj, nun mi venĝos al vi. Marŝante al la bazaro en la fenestro de iu magazeno li vidis grandegan reklam-galoŝon kaj li ridetis: ho, bonvolu atendi iomete, tuj mi aĉetos. Jam ĝuante la venkon, li iris pluen, repalpante per la mano sian monon: “Ĝi estas mia mono, − li meditis, − mia propra mono, kiun mi ricevis de miaj tri lernantoj: dum unu monato mi instruis ilin kaj ĉiu pagis po unu rublo”. Nun li havas la eblon akiri galoŝojn tre varmajn, tre molajn; ili forgesigos lin pri la pasinta suferado kaj li sentis, kvazaŭ li jam promenas en novaj oportunaj galoŝoj. Vera paradizo!

Li eniras en galoŝ-magazenon, la revo realiĝas. Li aĉetas novajn galoŝojn, li “engaloŝiĝas!” La malnovajn galoŝojn oni envolvas per papero, li prenas ilin kaj foriras el la magazeno. Kiel plezure estas, kiel agrable. Ho, se ĉiu homo posedus la novajn galoŝojn, la ideo de l’ tutmonda feliĉo estus efektivigita. Ho ve al persono ne havanta sekajn galoŝojn! La bone vestita piedo influas ja la tutan korpon, kvazaŭ la piedoj administras la kapon, kvazaŭ ne la kapo nun revas kaj pensas, sed la piedoj mem tion faras. Nasiro, paradante tra la strato, sentis sin kiel venkinto-triumfanto. Pense li parolis al la stratmarĉo: “Jes! Tiel! Nun vi ne povas malpurigi miajn piedojn, ne, neniel! La galoŝoj kostas ducentdudekkvin kopekojn! jes!” Sed ĝuste tiumomente li eksentis, ke malpura akvo gutas sur lian veston: la malnovaj galoŝoj malsekigis la paperon, per kiu ili estis envolvitaj! Nelonge pensinte, Nasiro venĝe ĵetis ilin en la apudstratan rivereton.

En lia poŝo restis sepdekkvin kopekoj kaj li decidis iri al restoracio por tagmanĝi. Trapasante la malpuran Kazanjan fojnbazaron li estis fiera kaj aspektis simile al generalo, okupinta la sieĝitan fortikaĵon: ĉiu tatara komercisto tuj cedis al li la vojon, rimarkante la brilon de l’ novaj galoŝoj.

Gravmiene Nasiro eniras en la restoracion kaj ĉe la pordo vidas surskribon “Bonvolu demeti galoŝojn”. La surskribo ŝajnas esti nelogika, ridinda, tamen Nasiro obeis, nevolonte restigis la galoŝojn en la antaŭĉambro kaj eniris en la manĝosalonon. Kun granda apetito li formanĝis sian porcion kaj rapidis eliri por ree ĝui la belajn galoŝojn. Kie do ili estas? Li serĉas en la galoŝĉambro, li serĉas, li serĉadas kaj … ne trovas. La pordisto ankaŭ serĉas… vane. La klientoj de la restoracio foriras unu post la alia kaj en la galoŝĉambro restas neniu galoŝo. La lasta espero estas perdita! Sen galoŝoj Nasiro sin direktas hejmen tra la kota fojnbazaro, elektante pli sekan vojon. Jen unu piedo trafis en akvon, la botoj tute malsekiĝis kaj ĉagrene la malfeliĉa Nasiro ekĝemis: “Ho! galoŝoj! galoŝoj!”

Tradukis el la tatara lingvo

Jusuf Kazakov.

Kuzneck.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.