La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
ORIENTA ALMANAKODiversaj aŭtoroj |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
– Ja haak![4] – ekkris derviŝo kaj eniris komercejon, kie mi servis dum 19… jaro, en unu el multhomaj urboj de Perslando.
– Ja haak! – ripetis li kaj surgenuiĝis apud la forno, sur la tapiŝo, etendante malvarmumitan manon al la hejtata forno. Mi leviĝis, alproksimiĝis al la derviŝo, elprenis cigared-skatoleton, etendis al li, donis unu cigaredon kaj sidiĝis sur la seĝo apud la sojlo.
Dum la senokupaj horoj mi ordinare ŝatis interparoli kun la derviŝoj; jen, tiun ĉi fojon ankaŭ mi komencis demandi:
– Diru al mi, derviŝ-baba[5], kion vi adoras? Kio estas en la mondo plej sankta por vi?
– Haak! – ekkriis la derviŝo.
Vero, jen la adoraĵo de l’ derviŝo, lia lozungo[6], tion li adoris, tio estis lia sanktaĵo kaj ĉio…
– Vero, − ripetis mi. − Mi ankaŭ kaj ordinare multaj personoj adoras la veron, ni devas adori kaj sekvi ĝin.
– Jes, prave, − diris la derviŝo, − vi, mi, aliaj miloj da homoj adoras la veron kaj ĉiam parolas pri la vero, sed ĉiu persono laŭ sia vidpunkto komprenas la veron; kiu estas prava? Tio ĉi ankoraŭ estas demando.
– Sed en kio konsistas diferenco inter la vero adorata de mi kaj la adorata de vi? – demandis mi.
– En tio, ke ĝuste ĉio, kio por vi estas vera, por mi estas absolute malvera, − respondis li kaj aldonis:
– Jen, al vi unu demando. Kiam homaro ankoraŭ ne havis komprenon pri la scienco, nek pri la kulturo kaj vivis sovaĝe, tiam en la mondo aperis du talentuloj, du famaj homoj. Unu el ili eltrovis alkoholon, alia elpensis monon. Nun diru, mi petas vin, kiun el tiuj du talentuloj vi ŝatas plej alte kaj al kiu vi plej simpatias, − demandis la derviŝo.
– Al neniu, − respondis mi post nelongedaŭra silento.
– Tio nur per la parolo, sed per la afero? – diris rideme la derviŝo kaj ekrigardante la alian ĉambron, kie niaj du servistoj kalkulis monon, li leviĝis, prenis de la tablo moneron, adiaŭis kaj eliris. Elirante sur la sojlo li ree laŭtvoĉe kaj longe ekkriis: − Ja haak! – kaj malaperis.
Pasis kelke da tagoj, mi sola sidis apud la sojlo meditante, kiam subite mi ree ekaŭdis sub la fenestro la vorton “Ja haak!” Mi rigardis. Estis la sama derviŝo. Li alproksimiĝis al la pordo, malfermis ĝin kaj eniris. Mi donis al li unu cigaredon kaj komencis la ordinaran demandadon. Sed tiun ĉi fojon, por plej longtempe reteni la derviŝon, mi ordonis al servisto, ke li donu al li unu tason da teo. Li trinkis teon, ni interparolis. Dum la interparolo mi interalie demandis:
– Diru, mi petas, derviŝ-baba, − kial vi ne edziĝas? Ĉu vi ne amas virinojn?
La derviŝo metis sur la plankon malplenan teotason, levis sian kapon kaj perslingve respondis (per versaĵo):
“Kvankam mi amas belan najtingalon, mi estas amanto de ĝiaj kantoj, sed ne en la ĉambro, fermitan en kaĝo, kiam ĝi vekrias kaj ĉiam funebre kantas”.
“Mi amas ĝin libere en arbaro, frumatene en la ĝardeno, libere flugantan sur la brusto de l’ naturo, per ĉirpa voĉo dolĉe kantantan”.
“Mi amas, jes amas mi virinojn, sed ne fermitajn en la ĉambroj. Mi ne volas ligi ŝin per la ĉeno de elpensita leĝo kaj en tiuj katenoj ĝis la morto suferigi”.
“Ho, mi amas feinon de Ŝiraz, tiun ĉarmegan, belan arabinon, kiu duonenuda staras sur la pinto de l’ monto, dolĉe kantante dolĉan Kaĝari[7]”.
“Jen la afero, kiam la feinoj libere ludos en densaj arbaroj, ĉiuj apartenos al mi kaj mi al ĉiuj, jenatempe mi atingos la nirvana[8]”.
Finis la derviŝo, leviĝis de sia loko, adiaŭis kaj eliris el la ĉambro, ekkriante – ja haak!..
Pasis sufiĉe da tempo post tiu tago, kiam la derviŝo foriris kaj ne revenis plu. Estis printempo. Mi en la sama skriboĉambro min okupis, ekstere estis malseke, la ĉielo senbrue kaj trankvile pluvis iomete. Subite aŭdiĝis ekkrio de eniranta derviŝo ja fani (ho, neniaĵo, vantaĵo). Mi levis mian kapon kaj rigardis: li estis alia derviŝo, kiun mi vidis nur unu fojon. Lia vizaĝo kaj korpo estis nigriĝintaj, li estis duonenuda estaĵo, nur parto de lia korpo estis kovrita per la felo de nigra kapro, kun nigra kaj hirtigita hararo, liaj okuloj estis profunde pensemaj, kaj penetremaj, aĝo nedifinebla. Tiu derviŝo estis nudpieda kaj nudkapa, li havis en la mano dikan kaj dornoplenan irbastonon. Li eniris kaj genuis apud la seĝo – Ja fani! Ripetis li, observante la ĉambron kaj min.
Fani – vantaĵo. Tio estis lia adoraĵo, lia lozungo kaj “Dio”.
– Kian novaĵon vi rakontos al mi, derviŝo? – demandis mi lin.
– Ĉiu novaĵo estas ripetado de la malnovaĵo, − diris li.
– Ĉu vi ne scias, kie estas mia konatulo derviŝo Haak? – demandis mi.
– Kial mi ne sciu? – respondis la derviŝo. – Li oferdonis sin pro sia elektita vero kaj atingis sian deziratan celon.
– Kiamaniere? – demandis mi.
− Vintre kiam li iris al M… survoje lin disŝiris malsata lupo, kaj li atingis la efektivan Nirvana… Ho, vantaĵo! Mi preterpasante vidis restaĵojn de liaj ostoj, − diris la derviŝo, eksilentis kaj komencis fumi.
Mi rememoris la unuan derviŝon, rememoris lian lastan viziton kaj ekmemorante liajn vortojn pri amo kaj virinoj, demandis:
– Diru, mi petas, derviŝo, ĉu vi iam amis virinojn aŭ ne?
– Jes, − respondis li, − mi amis kaj ĝis nun amas. Ŝi ne forlasas mian penson kaj okulojn. Mia amata belulino ne similas al simpla surterulino, ŝi estas pli bela, ol ĉiuj belulinoj imageblaj… Similan al ŝi vi ne trovos en la tuta Irano. Ŝia ĉarma vizaĝo, staturo, ŝia paro da nigraj kaj grandaj okuloj… Ŝia nepriskribebla rideto por eterne alkroĉis mian koron al ŝi… Ho, mia sinjoro, se vi scius, kia belulino ŝi estas… Jen ŝi, pri kiu mi rakontas, − diris la derviŝo, subite montrante je la fenestro.
Mi turnis min kaj vidis antaŭ la fenestro starantan – kion! – teruran kadukulinon, absolute skeleton, ankoraŭ pli teruran, ol skeleto. Ŝi estis envolvita per ia malpura ŝirita ĉifono. Ŝia dorso estis tiom fleksiĝinta, ke kun la kurba mankano formis ovoforman rondon. Anstataŭ okuloj vidiĝis iaj truoj, kaj anstataŭ brovoj iaj blankaj dornoj… En ŝia duone malfermita buŝo vidiĝis paro da nigrigitaj kojndentoj. La maljunulino per mallaŭta voĉo, apenaŭ spirante kriis: “Korfavoru!”.
Mi ĵetis demandan rigardon sur la derviŝon. Li per maldolĉa kaj ironia ridado etendis manon al la maljunulino kaj diris:
– Rigardu, ŝajne hieraŭ mi amis tiun ĉi belulinon, kvazaŭ estis hieraŭ, ke la tuta publiko kuris post ŝi kaj ĉiu estis preta meti sub ŝiaj piedoj sian vivon kaj ekziston… Ŝi estis tiu senprudenta, kun buklaj haroj, kun grandaj okuloj knabino kiu, en la ĉirkaŭpreno aŭ sur la genuoj de sia bela patrino ludante, per ĉiu elparolita vorto donis novan vivon ĉu al la gepatroj, ĉu al la ĉirkaŭantoj, sed nun vi estas terurigita, vi ne volas rigardi ŝin kaj turnas vian vizaĝon for de ŝi… Ho, fani, − ekkriis la derviŝo, sin levis kaj eliris el la ĉambro. Servisto alproksimiĝis al la maljunulino, donis al ŝi unu moneron kaj diris mallaŭte:
– Iru maljunulino, iru rapide.
Mi rigardis, kiamaniere la kompatinda maljunulino senbrue apenaŭ sin turnis kaj apenaŭ movante piedojn iris sub la trankvile verŝanta pluvo. Tiam demaldekstre ree aŭdiĝis longa ekkrio de la derviŝo:
– Ho fani…
Dum la finiĝo de printempo, je unu bela kaj ĉarma mateno mi velocipede rapidis al la sankta loko, kie jenan tagon amasiĝis multenombraj kristanoj. Kiam mi alvenis la sanktejojn, malsupreniris kaj supreniris tra la belaj arboj kaj arbetoj, subite mi rimarkis apud mi la derviŝon, kiu alproksimiĝis al mi kun sia ordinara ekkrio: − Ho, fani!..
– Ho, bonan tagon, derviŝo.
– Bonan tagon, − ripetis li.
– Iru kune kun mi.
– Ni iru, − respondis li.
Ni supreniris kaj elektis oportunan lokon por ni, de kie ni povus observi ĉion. Mi estis forte laca, tial mi kuŝis sur la verda herbo, apud la rivereto, sub unu bela migdalarbo. Mi komencis fumi. Derviŝo ankaŭ sidante proksime fumis. Ni interparolis… Dume, iom malproksime de ni pasis junulo kun bela fraŭlino, ili pasis kaj malproksimiĝis de homamaso al la densaj arboj kaj arbetoj, brako ĉe brako. Ili parolis. Ni apenaŭ ekaŭdis kelke da vortoj. “Mi estas la via, karulo, forkonduku min, kien vi dezirus”, − diris la fraŭlino apogante kapon al la brusto de l’ junulo, kaj la fraŭlo, forte kunpremante ŝin al sia brusto, diris:
– Ho, vi estas mia feliĉo, infero kun vi ŝajnus al mi paradizo…
Ili foriris… Ni ne aŭdis plu ilin, ĉar ili tre malproksimiĝis de ni.
– Ĉu vi vidas, derviŝo, − lin demandis mi, − ĉu vi aŭdis kion ili diris, ĉu vi vidas kiom ili estas feliĉaj? Jen paro da feliĉuloj.
– Jes, mi vidas… vidas tiujn malfeliĉulojn, − diris la derviŝo, alproksimiĝante al mi kaj metante unu manon sur mian ŝultron kaj la alian etendante al ili, li mallaŭte diris:
– Sed, ĉu vidas vi? Rigardu, vidu, jen mia “Dio”, tio estas fani, ĉu vi vidas kiel li etendis siajn gigantajn fortajn manojn por preni, kaj alproksimiĝas al ili dirante: “Rapidu, nasku vian heredonton, vi jam enskribiĝis en la libron de oferoj, miloj da malsataj vermoj atendas viajn kadavrojn”… Kaj vidu, tio estas simbolo por ekfali en la vicon de oferoj, tio estas simbolo por forlasi je eterne la arenon de l’ vivo kaj cedi lokon al nove venontulo, sed tiun simbolon oni konsideras “feliĉo”… Ho, fani! – ekkriis la derviŝo kaj ĵetante maldolĉan ridon li eksilentis.
Mi ankoraŭ rigardis la malproksimiĝantan paron, kiu iom post iom malaperis de miaj okuloj. Derviŝo leviĝis, iris al la popolamaso kaj same malaperis de miaj okuloj. Mi sidante rigardis fikse la amason, poste mi ankaŭ leviĝis kaj iris meze de l’ popolamaso por serĉi miajn konatulojn.
Jene, preskaŭ la tutan tagon mi pasigis tie. Vespere, kiam la suno ankoraŭ ne subiris, mi velocipede revenis hejmen. Survoje mi renkontis la derviŝon, haltigis la velocipedon kaj alproksimiĝis al li. Ni komencis marŝi parolante.
Ni jam estis ne tre malproksime de l’ urbo kaj ni troviĝis sur sufiĉe alta loko, de kiu mi povis observi la urbon, precipe la reĝan palacon, ĉirkaŭitan per la arboj, kun kupoloj ornamitaj per la vespera ĉielruĝo. De malproksime ni aŭdis voĉon de la palaca muziko. Ni starante rigardis tiun belan bildon, kiam la derviŝo alproksimiĝis al mi, prenis mian manon kaj etendante sian manon al la palaco diris:
– Ĉu vi vidas tiun grandegan konstruaĵon, starigitan per la ŝvito kaj la sango de miloj da malfeliĉuloj. Verŝajne tiun personon, kiu vivas tie, vi nomos “feliĉulo”?
– Mi vidas, − respondis mi.
– Nu, fermu la okulojn, − diris la derviŝo.
Mi fermis la okulojn, tiam la muziko ekĉesis.
– Malfermu, − daŭrigis li.
Mi malfermis.
– Jen, lia estonteco, − diris li montrante la sternitan stepon kun videblaj tie kaj tie ruinoj kaj restaĵoj de la detruitaj konstruaĵoj. – Jen tiu ĵusa luksa palaco, de kiu oni aŭdis voĉon de muziko, kie bolis la vivo, sed, nun, rigardu! Malsataj strigoj kaj korvoj kaptas musojn kaj lacertojn… Ho, fani, − ekkriis la derviŝo kaj eksilentis.
Tio estis loko de malnova urbo kun la restaĵoj de antikva disfalinta palaco. Kiam mi fermis la okulojn, la derviŝo min turnis al la alia flanko, kie al niaj okuloj malfermiĝis tiu ĉi vidaĵo.
La suno jam subiris, ni moviĝis antaŭen kaj daŭrigis vojon al la urbo.
Estis luna nokto, kiam ni eniris la urbon, neniu estis, kvarflanken reĝis morta silento. Ni pasis apud la tombejo silente kaj senparole. Mi haltis kaj prenante manon de la derviŝo petis:
– Diru al mi, derviŝo, kiel mi vidas, vi estas sperta homo, ĉu ekzistas unu loko, unu lando, kie regas plena libereco kaj egaleco? Konduku min al la mondo, kie ne ekzistas premo, kie malriĉulo kaj riĉulo, fortulo kaj malfortulo, viro kaj virino, unuvorte, kie ĉiuj estas egalaj. Konduku min, mi deziras esti tie kaj vivi kun ili…
– Jes, ekzistas… − respondis la derviŝo, mokeme ekridante, kaj lia vizaĝo lumigata per la lunlumo similis al ridanta kadavro. Ekzistas unu tia mondo, sed vi ne dezirus iri tien, − diris la derviŝo. – Tie reĝas plena egaleco, tie oni ne ekspluatas, ne regas, tie forestas klasa diferenco, eĉ mankas diferenco de vestoj, estas nek belo, nek malbelo, unuvorte estas la dezirata de vi mondo, kie regas egaleco. – Ni iru, sinjoro, − diris la derviŝo kaj montris per la mano la tombaron.
– Jen, ni iru tien, se vi deziras.
Mi teruriĝis de la stranga invito de la derviŝo, min returnis kaj komencis rapide marŝi al mia loĝejo. La derviŝo laŭtvoĉe ridis post mi kaj kriis:
– Kien vi iras?
– Hejmen, − respondis mi ne rigardante posten.
– Vane, ĉar tute egale vi ree venos, − diris la derviŝo al mi dorsen kaj eksilentis.
Mi sufiĉe malproksimiĝis, kiam denove mi aŭdis la ekkrion de l’ derviŝo, − Ho, fani…
Sub tiu ĉi peza impreso, mi supreniris en mian ĉambron, lumigis la lampon, malfermis la fenestron kaj laca sidis apud la tablo – ĉe la fenestro. Enabismiĝinte en la pensoj, mi rigardis tra la fenestro la de malproksime videblan tombaron.
Nokto estis trankvila kaj silenta…
Mi sidis sola kaj ankoraŭ ne malaperis el miaj okuloj la terura bildo de la derviŝo kaj kvazaŭ sonis en miaj oreloj liaj lastaj vortoj: “Vane, ĉar tute egale, vi ree venos”.
Samtempe de malproksimaj tomboj ree alvenis al mia orelo longa ekkrio de l’ derviŝo: − Ho, fani…
Kun la permeso de la aŭtoro tradukis
V. Sarkisjan
Tabriz, Persl.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.