La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() ORIENTA ALMANAKODiversaj aŭtoroj |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Vivis geedzoj Omar kaj Gulĝavar. Omar estis sana, fortika, laborema viro; li estis famekonata masonisto, kiu konstruadis precipe turojn – kaŭkazajn fortikaĵojn. Gulĝavar lia edzino ankaŭ estis malavare rekompencita de la naturo per la ekstera beleco kaj per aliaj ecoj de la kaŭkaza virino. Ŝi estimis siajn bogepatrojn, lavis al ili la piedojn kaj flegis ĉiumaniere, neniam ŝi parolis kun sia edzo dum ies ĉeesto kaj eĉ neniam rigardis lin, neniu el la maljunuloj estis aŭdinta ŝian voĉon kaj neniam ŝi estis preteriranta iun viron ne kovrinte sian vizaĝon per la tuko. Havante tian edzinon, Omar sentis sin feliĉa kaj estis kontenta je sia sorto. Sed “feliĉo ne estas eterna, nek malfeliĉo senfina” diras la popola proverbo. Ĉar la homoj bonaj vivas ordinare nelonge, tiel same Gulĝavar, ankoraŭ tre juna virino, estis prenita de anĝeloj ĉielaj kaj Omar restis kun la orfo, malgranda Abdul. Omar decidis funebri eterne la perdon de la amata edzino, kaj ne edziĝi la duan fojon por estimi la memoron ŝian. La sola konsolo por li restis, ke post deko da jaroj li edzigos sian Abdulon, tiam ili havos mastrinon kaj ilia detruita hejmo reakceptos antaŭan feliĉon. Pasis jaroj, la haroj de Omar ricevis arĝentan koloron sed li ne perdis esperon pri la estonta feliĉo; Abdul jam atingis plenaĝon, li jam estis deksepjara fraŭlo kaj oni devis pensi pri lia edziĝo.
“Kion do atendi?” – pensis Omar – “la kalimon[42] ja mi preparis jam de longe, edzigu mi Abdulon”. Sed nun mi devas agi singardeme, por ke ne fari eraron. Se mi ne sukcesos trovi bonan fianĉinon por mia filo, tiam li estos pereinta, ne vane diris la saĝaj homoj: “pli bone estos vivi kun serpentoj, ol kun malbonaj virinoj”. Omar aŭdis, ke en tiu kaj tiu vilaĝo estas tre bona knabino, kiu meritas ĉiun laŭdon; li ekdeziris konvinkiĝi mem en la boneco de tiu knabino kaj, se ŝi estas efektive bona, preni por sia filo. Li vestis sin per ĉifonoj, prenis bastonon, almozulan sakon kaj iris almozpeti en tiun vilaĝon. Ekster la vilaĝo li renkontis infanojn kiuj montris al li la domon kie loĝis tiu knabino; li eniris rekte la ĉambron, la knabino sidis kaj kombis al si la harojn; ekvidinte la enirantan almozulon, ŝi salte leviĝis, kovris per la tuko siajn senordigitajn harojn kaj turninte sin al la veninto diris: bonvenon, Dia homo, aliru al la fajrujo, sidiĝu, mi al vi tuj donos manĝi: pardonu, ke mi ne povis renkonti vin dece; ne riproĉu, mi petas vin, kaj benu nian domon. Omar sidis silente kaj atentis ĉiujn movojn de la malgranda mastrino, kiu dume ordigadis la loĝejon. “Knabino, kie estas viaj gepatroj?” demandis li.
– La patro semas malpacon kaj la patrino iris pruntedoni larmojn, − respondis ŝi serĉante ion por regali la gaston. Omar, nenion komprenante, petis ŝin klarigi la signifon de tiuj ĉi vortoj. – La patro semas pizon, kiam ĝi elkreskos tiam la infanoj de niaj najbaroj ŝtelados ĝin kaj mia patro estos devigata konstante malpaci kun ili; la patrino iris la najbaran vilaĝon, kie mortis unu el niaj konatoj, tie ŝi priploros la mortinton, kaj kiam ni mortos, ili same venos por plori kaj redoni la larmojn, − diris la knabino. Omar volis diri siavice ion ruzan por pli ekzameni la saĝecon de la knabino, kaj rimarkinte, ke la knabino havas okulojn iom malrektajn, li diris ĉirkaŭrigardante la ĉambron: “La ĉambro al mi plaĉas, ĝi estas sufiĉe bone konstruita, sed la fenestroj estas kvazaŭ malrektaj”. “Ne grave, ĉar la lumo eniras tute rekte”, rediris la knabino. Omar dankis ŝin pro la regalo, benis ilian domon, kiel konvenas al almozulo, ĝentile adiaŭis la knabinon kaj eliris.
Post kelkaj semajnoj en la domo de maljuna Omar aperis figuro de virino, ŝi estis dekkvarjara, bela knabino Ĉemirĥ, tiu sama knabino, kiu antaŭ kelkaj semajnoj bone akceptis la almozulon Omaron, kaj nun juna edzino de Abdulo, filo de Omar. Nun la domo akceptis tute alian aspekton, la korto estis ĉiam pure balaita, la manĝaĵo bone preparita, ĉiu objekto kuŝis en sia loko kaj la junaj geedzoj, sin amante reciproke, sentis plenan feliĉon. Omar kaj lia filo Abdul iris por labori alian regionon, kie ili devis masoni turon al iu riĉulo, loĝanta trans la monto. Kiam ili suprenvadis la monton, Omar ekdeziris ekzameni la saĝecon de sia filo; li sidiĝis en mezo de vojo kaj sin turninte al la filo diris: “Mi jam laciĝis, kiel maljunulo, kaj ne plu povas iri, vi prenu min sur la ŝultrojn, aŭ trovu ie ĉevalon, alie mi estos devigata reiri hejmen”. Abdul tre embarasiĝis, li nenie povis trovi ĉevalon, nek porti la patron sur sia dorso, kaj ili revenis hejmen. Ĉemirĥ estis mirigita de ilia reveno, sed ne kuraĝis demandi dum la ĉeesto de la maljunulo. Kiam post vespermanĝo Omar enlitiĝis kaj la geedzoj estis solaj, Ĉemirĥ demandis sian edzon pri la kaŭzo de la reveno. – Vidu do, komencis Abdul riproĉtone, – la patro en la mezo de vojo postulis, ke mi trovu ĉevalon, aŭ portu lin sur mia dorso, ĉu mi povis lin kontentigi?
– Tute facile, − rediris la edzino, – nur vi devis iom pripensi, doni al li bastonegon, kiu signifus ĉevalon, aranĝi kun li ian paroladon, vi ja scias, ke la maljunuloj freneze ŝatas rakonti pri siaj pasintaj, junaj jaroj, dume ili tute ne sentas laciĝon, nek malsaton kaj malsanon kaj tiamaniere li kvazaŭ estus portata sur via dorso.
La sekvintan matenon ili ree staris sur la vojo; atinginte la duonvojon, Omar ree faris la saman proponon al sia filo, sed li jam sciis kiel agi kontraŭ obstineco de sia patro, li donis al li bastonegon kaj komencis demandi pri la tempoj pasintaj. Omar volonte rakontis ĉion kaj iom post iom tute ne rimarkinte ili transiris la monton kaj atingis la deziratan lokon.
Tie ili laboris, konstruis la turon kaj fininte la laboron petis de la mastro la laborpagon. La mastro, ne volante pagi, serĉis ian kaŭzon kaj diris, ke la turo estas malrekta kaj tial ili nenion ricevos. Omar elpensis, kiel agi por venĝi al la malbona mastro kaj diris al li, ke li scias rektigilon, per kiu li povas rektigi la turon, se ĝi estas malrekte konstruita, sed por ĝin alveturigi la mastro devas sendi dek-du parojn da bovoj. La mastro konsentis, sendis siajn laboristojn kaj donis dek-du parojn da jungitaj bovoj por liveri la maŝinon. Kiam ili venis en la domon de Omar kaj rakontis al Ĉemirĥ, ŝi tuj divenis en kio konsistas la afero kaj kiel oni devas agi. Ŝi invitis la laboristojn hejmen kaj proponis manĝi ĝis ŝi preparos la maŝinon; dum ili manĝis, la mastrino eliris, maljungis la bovojn kaj ŝlosis ilin en la brutejon. La laboristoj eliris kaj demandis pri la bovoj, ŝi respondis: iru kaj diru al via mastro, ke li ricevos la bovojn nur post kiam li estos paginta plenan laborpagon. La mastro nenion pli povis fari ol pagi, kaj Omar dank al’ la saĝeco de sia bofilino ricevis monon kaj pace revenis hejmen.
El la lezgina lingvo trad.
D. Ciskarauli
Vladikaŭkazo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.