La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
ORIENTA ALMANAKODiversaj aŭtoroj |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Se mi estus Rotŝild, ho, se mi estus Rotŝild, divenu, kion mi farus? Unue mi aranĝus tian ordon, ke la edzino havu ĉiam ĉe si tri rublojn: ne devu ŝi maltrankviligi min, kiam venas la “benita ĵaŭdo”[50]. Due mi reprenus el la pruntejo la festan surtuton, aŭ ne, pli preferinda estas la marursida burnuso de la edzino: ne plendu ŝi ĉiam, ke al ŝi estas malvarme. Kaj mi aĉetus ĉi tiun domon kune kun la provizejo, la kelo, la subtegmento kaj ĉiuj aldonoj. Ne diru ŝi, ke la loĝejo estas malvasta. Jen vi havas du ĉambrojn, kuiru, baku, lavu, faru tie kion vi volas, kaj min lasu instrui trankvile! Zorgoj pri la ĉiutaga pano ne ekzistas, oni ne devas zorgi pri la sabat-elspezoj – bonege! La filinoj jam estas edzinigitaj, kvazaŭ rul-falis monto de-sur la ŝultroj – kion mi ankoraŭ bezonas? Tiam mi komencas zorgi pri la necesoj de l’ urbeto.
Unue mi oferas novan tegmenton por la malnova preĝejo, ne gutu la pluvo sur la kapojn de l’ preĝantoj dum la ĉefpreĝo[51]; kaj ankaŭ la banejon, estu diferenco[52], mi renovigas, ĉar ĉiutage povas okazi malfeliĉo: ĝi povas ruiniĝi, kaj ĝuste kiam hebreoj sin banas tie. Kaj se la banejon, tiam des pli oni devas detrui la hospitalaĉon kaj konstrui bonan hospitalon kun litoj, kuracistoj, medikamentoj, kun buljono ĉiutage por la malsanuloj, kiel en la grandaj urboj. Kaj kadukulejo estu, por ke maljunuloj ne devu pasigi nokton en la preĝejo. Kaj mi fondas ankaŭ societon “Malbiŝ-Arumim”[53]: ne estu la infanoj de l’ malriĉuloj ĉiam nudaj. Poste societon “Gmilos Ĥasodim”[54] por ke ĉiu hebreo: “melamed”, kaj metiisto, kaj eĉ komercisto ne devu pagi procentegon, ne devu li fordoni garantie la tutan sian havaĵon. Poste societon “Haĥnosas Kalo”[55]: kiun ajn malriĉan fraŭlinon oni devas belvesti kaj edzinigi, kaj multajn similajn societojn mi fondas ĉe ni en Kasrilivka. Sed kial do nur ĉe ni en Kasrilivka? Ĉie, kie loĝas hebreoj mi fondas similajn societojn!
Kaj por estu deca bonordo, divenu, kion mi faras? Mi fondas kiel estron por ĉiuj societoj unu ĉefsocieton, kontrolantan ĉiujn societojn, zorgantan pri ĉiuj hebreoj, pri la tuta hebrearo, ke la hebreoj havu ĉie vivrimedojn, vivu en unueco kaj lernu en la eŝibotoj[56] “Humoŝ”[57], “Raŝi”[58], “Talmudon”, “Toŭsfoŭs”[59] kaj “Mharŝo”[60], ĉiujn sep sciencojn kaj ĉiujn sepdek lingvojn. Kaj super ĉiuj eŝibotoj, estu unu granda eŝiboto, en Vilno, kompreneble. El tie devenu ĉiuj plej kleraj hebreoj, kaj ĉio estu senpaga, per la mono de Rotŝild. Kaj ĉio estu en deca bonordo, ne estu “donu, prenu”, kaj ĉiuj zorgu nur pri la aro, nur pri la aro. Sed por ke ĉiuj zorgu nur pri la aro, oni devas prizorgi la individuon. Per kio do oni povas prizorgi la individuon? Kompreneble, per vivrimedoj; ĉar la vivrimedoj, − sciu, − estas la plej grava objekto en la vivo; sen vivrimedoj ne ekzistas unueco; pro la ĉiutaga pano, mizeruloj ili estas, ili mortigas unu la alian, estas ĉiu kapabla buĉi sian konaton, senokuligi lin.
Same estas ĉe ni, hebreoj, same estas ĉe ili, estu diferenco, kaj same estas en la tuta mondo, ĉie envio, ĉie malamo kaj pro tio okazas ĉiuj mizeroj en la mondo, ĉiuj malfeliĉoj, “ne pri nia domo estu dirite”[61], ĉiu persekuto, ĉiu mortigo, ĉiu krimo, ĉiu milito.
La militoj, ĉi tio, − sciu, − estas la plej granda malfeliĉo en la mondo! Se mi estus Rotŝild, mi tute ĉesigus la militojn, tute ĉesigus mi ilin!
Vi do demandas kielmaniere?
Nur per mono. Mi komprenigos al vi, kaj vi komprenos. Ekzemple jen la anglo militas kun la buroj. Kial? Pro kio? Li volas forpreni ilian oron. Aŭ, ekzemple, jen oni diras, ke la germanoj, la francoj kaj la aliaj vergas la ĥinon, ili instruas al li la bonan tonon, ili volas, ke li detranĉu la harligon kaj vestu pantalonon. Al kiu malhelpas liaj jupo kaj harligo? – Marŝu li feliĉe eĉ per la kapo malsupren, kaj per la piedoj supren. Kies afero estas tio? Aŭ jen, ekzemple, la turko en la ruĝa ĉapeto. Kial oni volas dividi lin inter si?
Kaj se oni parolas pri divido, ĉiu, kompreneble, celas la plej bonan parton. Unu diras: “Ricevu vi Stambulon kaj donu al mi Bosforon!”. Sed la alia diras: “Ricevu vi Stambulon kaj donu al mi Bosforon”. Tiam la tria diras: “Ĉu vi scias? Disputu vi ambaŭ pri Stambulo kaj Bosforo, kaj mi prenos al mi la Dardanelojn”. Tiam naskiĝas krio: “Dardaneloj! Ĉu ni lasos forpreni la Dardanelojn? La Dardaneloj estas ĉies posedo, la Dardaneloj apartenas al ĉiuj”… Per unu vorto, Dardaneloj ĉi tien, Dardaneloj tien, oni dardanelas tiel longe, ĝis oni komencas pafi el kanonoj kaj homa sango verŝiĝas simile al akvo kaj fluas, kiel riveroj, en la maron. Jen vi havas Dardanelojn.
Sed nun se mi venas kaj diras: “Trankviliĝu, fratoj, pro kio naskiĝis la konflikto? Vi ja celas ne la preĝon, sed la postpreĝan panon! Jen vi havas prunte miliardon! Jen vi havas du miliardojn! Kiam vi pliriĉiĝos, vi redonos al mi”.
Ĉu vi komprenas? Kaj mi kontraktos negocaferon kaj homoj ĉesos buĉi unu la alian, kiel bovojn, sen ia kulpo. Kaj se tiel, kial do oni bezonas la armeon, la militistaron kaj la tutan militilaron? Por nenio! Kaj se ĉesos militoj, ĉesos kune malamo, envio, ne estos plu diversnacieco, ne estos jam turko, anglo, franco, cigano, hebreo, estu diferenco – la mondo havos tiam tute alian aspekton, kiel estas skribite en nia Biblio: “Kaj estos en la lastaj tagoj”. (Iesajo, II).
Kaj verŝajne, ha? Se mi estus Rotŝild, mi tute malaperigus la monon. Tute ne ekzistu mono! Ĉar, kio estas mono? Mono estas nur interkondiĉo, nur sugestio. Ĝi estas nur volupto, dezirego, la plej granda dezirego en la mondo, ĉar ĉiu volas havi monon… Sed se tute ne ekzistus mono en la mondo, la volupto ne estus tiel granda, kaj la dezirego ne estus dezirego. Ĉu vi komprenas aŭ ne?
Vi nun demandos, kie mi prenus tiam monon por la sabataj elspezoj?
Mi do respondos: kaj kie mi nun prenos ĝin?[62]
El la nuntempa hebrea ĵargono tradukis
J. Fuks.
Ĵilinei.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.