La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORIENTA ALMANAKO

Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La filino de Ĝoŭs.

Rakonto de Boŭ Leŭ-Si.

Zon Ĝoŭs, Sanciano, dum milito estis forkaptita de malamiko, kaj lasis du tre malgrandajn filojn, kiujn gardis lia dua edzino Zŭos. Sed lia familio ne estis riĉa, la rikolto estis ĉiam malbona, ĉiuj friponoj rabis ilin, kaj tiuj tri personoj vivis pli kaj pli mizere.

Onklo de Zon Ĝoŭs pro sia profito konsilis al Zŭos reedziniĝi, sed Zŭos forte ne deziris. Li eĉ volis vendi ŝin kiel sklavinon al iu riĉulo, kaj kiam la afero estis realiĝonta, Zŭos ankoraŭ nenion sciis. Sed en la sama vilaĝo loĝis unu ruzulo nomata Vi, kiu estis iam malamiko de Ĝoŭs; li volis nuligi la profiton de l’ onklo de Zon, kalumniante Zŭos pri ŝia virto, ke ŝi estas diablino tre malica. Pro tio Zŭos ankoraŭ restis hejme.

Post longa tempo, Zŭos iom konjektis la projekton de l’ boonklo kaj la kalumniadon de Vi. Tuj kolero plenigis ŝian cerbon. De mateno ĝis vespero ĉiam ŝi larmis kaj havis nervomalsanon, la tutan tagon ŝi nur kuŝis sur la lito.

Ĉar la hejmo ne havis mastrinon sanan, kiu preparus ĉiutage manĝaĵon, kudrus veston kaj lavus ĉion, ŝia unua tre juna filo Fo edziĝis kun fraŭlino Kian, kiu estis tre kapabla, mastrumis ĉiujn aferojn tre orde, kaj tial la familia vivo trankviliĝis. Tiam la dua filo Ro ankaŭ eniris en lernejon.

Kompreneble ĵaluzis Vi pri ilia bonstato, ŝajnigante bonkorecon li amikiĝis kun Fo kaj ĉiam akceptis lin en la drinkejo. Fo kore amis lin. Iun tagon Vi diris:

– Via patrino, havante konstantan malsanon, ne povas labori. Via frato tro juna ne helpas vin. Kial vi laboreme faras ĉion por aliulo? Se vian fraton vi estonte edzigos, certe vi elspezos multan monon. Laŭ mia opinio, pli bone estus, se vi dividus vian havaĵon kun via frato.

Fo aprobis lian proponon; kiam li, revenante al sia hejmo, diskutis pri tiu ĉi problemo kun sia edzino, ŝi tuj riproĉis la edzon. Sed Vi ĉiutage dum la renkontiĝo ekscitis Fon pri la duonpartigo de l’ havaĵo. Fo rekte diris la veron al la patrino, sed ŝi kolere riproĉis la filon. Pro tio Fo malamis siajn familianojn. Vi instigis Fon al hazardludo kaj li malgajnis tre multe. Kian sciigis la bopatrinon pri tio, kiam la bopatrino surprizite demandis ŝin pri la manko de manĝaĵo. La patrino ne povis elpensi bonan rimedon kaj nur duonigis la havaĵon: unu parton al Fo kaj la alian al Ro. Dank’ al bonanimeco de Kian la patrino estis helpata je pretigo de ĉiuj necesaj aferoj, kiel en la antaŭa tempo.

Post la duonigo Fo estis kontenta, vagadis ĉiutage sur vojo aŭ diboĉis en drinkejo. Post ne pli ol kelke da monatoj la tuta riĉaĵaro neniiĝis. Tamen liaj patrino kaj edzino nenion sciis ankoraŭ.

Fo ne povis vivi plu, malŝparinte sian tutan havaĵon, kaj li intencis vendi la edzinon[38] por ricevi monon. En la vilaĝo Ĉaŭ-Gru, nearestita rabisto, pruntis al Fo monon, kiu redonota estis per la edzino de Fo. La mono ne estis granda, tial post kelke da tagoj li elspezis la tutan kaj volis nuligi la kontrakton. Ĉaŭ-Gru tuj minace timigis lin, kaj fine Fo trompe instigis la edzinon iri al la domo de Ĉaŭ-Gru.

Vi informis pri tio la gepatrojn de Kian, kun intenco, ke la familio de Fo ricevu fortan baton!

Nature, la gepatroj de Kian plendis en juĝejo kaj Fo timeme forkuris al nekonata loko.

Post kiam la malfeliĉa Kian eniris en la hejmon de Ĉaŭ-Gru, ŝi ekciis, ke ŝi estas vendita de sia edzo. Ploregante ŝi kelkfoje volis memmortigi sin. Ĉaŭ-Gru komence admonis ŝin sensukcese, minacis al ŝi, sed kaŭzis grandan ŝian malbenon. Kaj li koleris, vipis ŝin, sed vane: neniel li povis obeigi ŝin.

Kian neatendite per harpinglo vundis sian kolon. Kolo jam truiĝis, sed Ĉaŭ-Gru zorge flegis ŝin pensante, ke li iel nepre sin entrudos al ŝi.

Morgaŭ la arestistoj de juĝejo kaptis Ĉaŭ-Gru. La juĝistoj vidante, ke Kian estas vundita, ordonis vipi Ĉaŭ-Gru, sed neniu vipisto kuraĝis bati lin. La juĝistoj delonge sciis, ke Ĉaŭ-Gru estas grava perfortemulo. Sed ili nun pli bone sciiĝis pri la dumviva malboneco de lia konduto; kaj ili sendis lin al malliberejo. Kian do revenis al la domo de l’ gepatroj.

Dum la procesado inter Ĉaŭ-Gru kaj Kian, la patrino de Fo eksciis la malbonan agon de sia filo kaj pro troa kolero ŝi malsaniĝis, estante preskaŭ mortonta. Tiam Ro, ankoraŭ dekkvinjara knabo, sola ne povis subteni la hejmon.

Nun estas la tempo rakonti al la leganto, ke la patrino havis duonfilinon, ĉar Zon Ĝoŭs havis filinon, naskitan de la unua edzino. Ŝi estis edzinigita en tre malproksima urbo, kaj estis brava kaj malgracia. Ĉiufoje kiam ŝi vizitis siajn gepatrojn, senescepte ŝi malobeis ilin kun forta disputo. Pro tio Zon Ĝoŭs delonge malamis ŝin kaj ne volonte informiĝis pri ŝia vivmaniero daŭre de kelkaj jaroj.

La ruza Vi, dum la malsaniĝo de Zŭos, intencante per la filino de Ĝoŭs bataligi la du familiojn, sendis leteron al ŝi pri tio, ke ĉar familio malordiĝis, ŝi povos perforte preni ilian havaĵon.

Pasis kelke da tagoj. La filino kun sia fileto alvenis. Post eniro en la domon ŝi vidis, ke la juna frateto flegis la malsanan patrinon. Estis suferplena vivado!

Ŝi eksciis ĉion pri Fo kaj preskaŭ la kolero haltigis ŝian spiron. Fine ŝi diris:

– Ve, nia familio ne entenas maturan homon kaj tial la aliuloj malfeliĉigas nin. Pro kio la friponoj ŝtelis nian riĉaĵon trankvile!?

Ŝi en kuirejo pretigis manĝaĵon; la patrino manĝis, kaj ŝi kun la frato kaj la fileto ankaŭ. Post manĝado ŝi kulpigis al regiona juĝejo la bazarludistojn pri la trompado. La timemaj kulpigitoj donacis al ŝi multe da mono, sed ŝi kulpigis ilin kiel antaŭe, kvankam ŝi ricevis de ili la monon.

Tamen la kondamnitoj ricevis nur korpopunon, kaj la juĝistoj nenion deklaris pri la trompe ŝtelita posedaĵo. Tio indignigis ŝin kaj devigis iri al la provinca juĝejo por replendi. Dank’ al tio, ke la juĝistaro tiam severe volis malpermesi tian ludon, ŝi kun elokventeco rakontis, kiel hazardludistoj forŝtelis la havaĵon el la mano de ŝia sensperta frateto, kaj kiel nun ŝia patrino vivas en mizero. La juĝistaro tuj estis konvinkita kaj la familio de Zon Ĝoŭs retrovis la perditan posedaĵon.

La filino estis de multaj jaroj vidvino. Ŝi sendis sian fileton reveni hejmen ordonante al li: “en la domo laboru kun la pliaĝa frato”, kaj ŝi mem restis ĉe la patrino, edukis la duan fraton Ro, mastrumis kaj reordigis ĉion. Sekve, la patrino resaniĝis konsoliĝante kaj komisiis al ŝi la mastrumadon de l’ patra domo.

Post unu jaro la familio riĉiĝis pli kaj pli, interalie ŝi ĉiam seninterrompe donacis al Kian, kiu restis en sia hejmo, kuracilon, frandaĵon k. t. p. Kaj ŝi intencis edzigi la frateton; sed vane, ĉar Vi ĉiam kalumniis, ke la riĉaĵo nur estas posedaĵo de la fratino kaj estonte li estos malriĉulo, eĉ eble almozulo! Oni neniel konsentis sian filinon edzinigi kun li. La afero prokrastiĝis por longe…

En la sama vilaĝo estis unu bela privata ĝardeno de l’ nobelo Van, sed ĉar Ro estis ankoraŭ juna, li ne konis ĝin.

Kiam estis meza printempo, Ro, revenante de l’ lernejo, survoje renkontis Vi, kiu konatiĝis kun la pordisto de l’ ĝardeno, kaj li tre petis Ron kune promeni kun li en la ĝardeno. Post momento, de unu aleo prezentiĝis bela pejzaĝo. Sur artefarita rivero, en kiu la akvo ondis, estis ligna ponto; antaŭ ĝi kuŝis nur mallonga planta vojeto, sur kiu oni konstruis por eviti pluvon – ŝajnas al mi – ruĝan kovrilon kiel tegmento sen muro. Je la fundo de la vojeto estis granda ĉambro kun nigra brilanta pordo malfermita, tra kiu oni povis rigardi ekster la ĉambro la internan floraron. Tie estis privata ĉambro de l’ mastro Van.

Vi, intencante suspektigi Ron al la mastro, instigis, ke li eniru.

Kaj Ro sola sencele marŝadis trans la ponto en la pordon; jen estas delikata ĉambro. Subite aŭdiĝis virina ridado; Ro haltante vidis unu servantinon, kiu post surprizita rigardo reeniris; kaj tiam Ro ekkuris eksteren, konsciante, ke tie estis privata loĝejo.

Baldaŭ la mastro kun servistoj eliris kun la krio: “ŝtelisto, kaptu ŝteliston”. Do, Ro estis kaptata, kaj forkurante falis en riveron.

Sed estis ja facile rimarkeble, ĉu Ro estas ŝtelisto aŭ ne: lia vesto estis tiel delikata, vizaĝo estis tiel bela, ke oni neniam povus suspekti lin ŝtelisto aŭ ŝtelinto.

Van do ordonis al servistoj konduki lin al tero, kaj donis al li sekajn vestojn por ŝanĝi la malsekajn. Kaj ili duope sidiĝis en la laŭbo, interparolante amike.

Fine Van prenis la manon de Ro, kaj kondukis lin trans la ponto en la supre-parolitan ĉambron.

Sidante en la ĉambro Van regalis Ron per vespermanĝo, kaj multe da servantinoj apude staris. Ro kun dankoj diris:

– Mi nenion sciante pro senzorgo eniris vian privatan ĉambron. Via pardono estis ja neatendita. Reliberigu min, mi petas, por ke mi povu reveni hejmen pli frue.

Sed Van tre favore petis Ron resti. Kaj multe da vino kaj frandaĵo unu post alia metadis antaŭ li. Ro ree kun danko rifuzis pro sia satego. Fine Van diris:

– Sidu momenton. Mi havas unu nomon de kanto. Volu “parigi” ĝin; se vi povas, mi tiam lasos vin reveni.

– Jes, − konsentis Ro.

– Aŭdu: La kanto nomata “nenia”.

– La arĝento farata “neniel”[39], − parigis[40] Ro post longa medito.

– Ha! ha! bone, vi estas vera Sei-Zon[41] en nuna tempo. Tiu ĉi kanto estas farita de mia filineto. Jam de longe ŝi ne povis parigi ĝin per alia oportuna nomo. Hodiaŭ vi elpensas: mi prezentos al vi mian filineton. Se ŝi plaĉos al vi, − ni havas konforman loĝejon, − vi povos edziĝi kun ŝi tie ĉi.

Legantoj sciu, ke ĉar Van havis belegan filinon, nomatan Fenian, kiu bone sciis verki literaturon, li delonge por ŝi serĉis bonan gracian edzon. Tamen la vilaĝo estis tiel malgranda, ke loĝis malmulte da bone edukitaj scienculoj kaj literaturistoj en ĝi. Hodiaŭ, laŭ lia opinio, Ro estas klerulo ne nur inter la vilaĝanaro, sed eble el la tuta lando. Do, li permesis al li edziĝi kun sia filino eĉ antaŭ ol prezentis ŝin al li.

– Dankon, − respondis Ro, − mi ne aspiris edziĝi kun via kara filino. Plie, mia patrino estas malsana, tial mi ne povos resti tie ĉi.

– Ha! – rediris Van kun ridego, − vi estas tro naiva. Via patrino per Dio certe resaniĝos, mi ankaŭ ne devigas vin tuj edziĝi hodiaŭ vespere. Nun revenu, meditu kaj amikiĝu kun mia filineto!

Post tio Van ĉevale sendis Ron kun servisto, kiu kunportis la malsekan veston al lia domo.

Ro revenis sciigi la patrinon pri la okazinta afero; la patrino surprizite eksciis, ke Vi estas ja fripono. Sed dank’ al Dio ili en malfeliĉo ricevis feliĉon mem.

Kelke da tagoj pasis, Van sendis sian serviston al patrino de Ro, por sciigi pri la afero, ĉar li timis, ke Ro havas alian amatinon kaj tial li ne ricevos tian bonan bofilon.

Post nelonge, Ro jam edziĝis en la hejmo de sia bopatro, li eliris el la lernejo, kaj transmigrigis la familion al sia hejmo, ĉar la bofratoj ne estis tute ĝentilaj. Tiam, kvankam lia patrino jam povis ireti per la helpo de apogilo, la mastraĵon tamen ankoraŭ direktis la filino.

Vi pli profunde enviis al Ro. Kiam nun grava rabisto estis ekzekutita, Vi false denuncis, ke Ro akceptis iam la rabitaĵon en sian domon. La juĝistaro pro sia profito kondamnis, ke Ro estu ekzilita al Mongolio kaj lia posedaĵo estu forprenita en la komunan kason.

Ro pensis, ke li jam pereis, kaj sendis al la bopatro la eksedziĝan leteron. Li foriris unuope. Post kelkaj tagoj li manĝis en restoracio de iu urbeto, kaj ekvidis ekster la pordo de l’ restoracio unu almozulon tre similan al lia frato Fo, kiu forkuris, vendinte sian edzinon. Kompreneble li ekdemandis, ĉu li vere estas Fo!

Ro ankaŭ klarigis al li sian situacion kaj donis veston de sia korpo kaj monon, petante la fraton tuj reveni en sian hejmon. Kaj ili adiaŭis unu la alian.

Ro alvenis al Mongolio kaj fariĝis oficisto en taĉmento de iu generalo.

Ĉiutage li kun multaj servistoj manĝadis, kuŝadis kune kaj reciproke demandis unu la alian pri nomo, patra urbo k. t. p. Subite unu el ili ekkriis al Ro:

– Do, vi estas mia filo!

Li, la kriinto, estis Zon Ĝoŭs!

Li rakontis al Ro pri siaj malfeliĉaĵoj. Ro do eksciis, ke li ja estas lia patro mem. Ambaŭ ili, ĉikaŭprenante sin, ploregis. Pri tio la kunuloj ankaŭ estis kortuŝitaj.

Zon Ĝoŭs diris, ke, kiel militkaptito, li fariĝis la ĉevalisto de sia malamiko. Poste, ĉar la malamikoj forkuris, li alvagis ĝis Mongolio kaj fariĝis la servisto de l’ generalo. Jen estis lia historio.

Post kelke da tagoj, la generalo arestis gravajn rabistojn, el kiuj unu estis persono, dank’ al kiu Vi antaŭe suspektigis Ron. Kaj la patro kun sia filo plendis al la generalo pri la estintaj maljustaĵoj.

La generalo atestis la veron kaj kompreneble li klopodis, ke oni redonu al Ro lian havaĵon. Nepriskribeblan ĝojon ili havis, la patro kaj la filo, kaj Ro sola pli frue revenis hejmen.

* * *

Unu tagon Fo alvenis al la pordo de sia domo kaj ne kuraĝis eniri. Post momento li sentimiĝis, kaj rampis antaŭen ĝis salono.

Lia fratino rimarkis lin, kaj kun bastonego minacante demandis lin:

– Se vi volonte ricevos mian punbaton, vi povos ricevi la permeson resti en la hejmo, alie, ĉar vi havas neniom sian posedaĵon, foriru!

Fo surgenuiĝis, preferante ricevi punbaton.

Sed lia fratino, forĵetante la bastonon, diris al li:

– Vi, edzinvendinto, ne estas eĉ batinda; tamen se vi ree malbone kondutos, atendu la ambaŭ gravajn punojn!

Kaj ŝi tuj sciigis lian edzinon pri la reveno de Fo; Kian aŭdante kolerege diris:

– Kio? Ekzistas nenia rialto inter mi kaj Fo, kaj vi anoncis tion al mi?

Tiel Fo restadis en sia hejmo pli ol duonjaron. Lia fratino, kvankam donis al li bonan manĝaĵon, bonan veston, tamen donis al li ĉiutage grandan ŝarĝon kiel al servisto; Fo havis neniun murmureton kontraŭ tio, kaj ankaŭ li estis honesta, kiam oni komisiis lin pri mono. Tial la fratino trovis, ke nun li reboniĝis kaj proponis al la patrino, ke nun oni petu Kian ree vivi kun Fo. Sed la patrino opiniis, ke Kian ne dezirus.

– Jes, − diris la filino, − se ŝi plezure eksedziniĝis kun Fo, ŝi ne volonte remetus sur sin la estintan doloregon. Estas ja neeble tiel facile malaperigi sian koleron.

Kaj ŝi kun la frato persone petis la pardonon irante al la hejmo de Kian.

La bogepatroj tre riproĉis la bofilon, kaj Fo estis devigata de sia fratino genufleksi sur la tero. Kian kaŝis sin, malgraŭ la petego de l’ bofratino. Kiam la bofratino serĉante trovis ŝin en la dormoĉambro, ŝi komencis eliri kaj ekvidinte Fon forte malbenis lin. Fo hontis, svenis kvazaŭ ne povis sin teni. Lia bopatrino tiam petis lin leviĝi de l’ tero. Kiam la fratino de Fo demandis Kian pri la tago de ŝia reveno al edza domo, Kian diris:

– Delonge mi ricevis grandajn donacojn de vi, mia bona bofratino! Hodiaŭ, kiam vi ordonas, nature estas neeble malobei. Sed oni ne povas garantii, ke li neniam ree vendos min. Plie mi ankaŭ ne povas senhonte kunvivi kun tia malbonkora fripono! Mi petas vin, mia bonega bofratino, por mi aranĝu apartan ĉambron, en kiu mi helpos nur la bopatrinon.

La bofratino en la nomo de ŝia edzo esprimis la konsenton, kaj interkonsentis pri la morgaŭa reveno. Poste adiaŭis ili reciproke.

Morgaŭ matene per veturilo oni venigis Kian. La bopatrino akceptis ŝin ekstere kun genuoj sur la tero; Kian ploregis.

La fratino de Fo jam pretigis manĝaĵojn, kaj regalis Kian. Meze de manĝado, ŝi petis Fon sidiĝi ankaŭ, kaj leviĝinte diris:

– Mi malfacilege laboradis ne pro mia persona profito! Unu mia frato Fo ĵus refreŝigis sian konsciencon kaj lia bona edzino revenas. Do mi finas mian devon kaj transdonas la familian laboradon al la bona mastrino. Mi venis tien ĉi portante nenion kaj nun revenas hejmen kun nenio.

La geedzoj ambaŭ de siaj seĝoj leviĝis kun larmoj por restigi ŝin. Pro tio la filino de Zon Ĝoŭs ankoraŭ restis en la hejmo de l’ gepatroj.

Tagoj pasis. La maljusteco multjara kaŭzita al Ro per la helpo de l’ bona generalo estis forigita kaj la tuta forprenita riĉaĵo estis redonita al la antaŭa posedanto.

Kredeble Vi surprizite ekmiris, ne sciante la kaŭzon, kaj li mem sin malbenis, ke neniel li povis iom malhelpi la familion de Zon Ĝoŭs. Sed unu vesperon la domo najbara al Ro bruliĝis, Vi ŝajnigis, ke li estis estingisto. Dum la estingado, interalie neatenteble li bruligis la domon de Ro. Tiun nokton la vento muĝe blovegis, la domoj de Ro preskaŭ tute ruiniĝis krom tri dometoj de Fo, en kiujn poste la tuta familio enmigris.

Post nelonge Ro revenis el Mongolio. La reveno donacis al ili ĝojegon dum bedaŭrado.

Kiam Ro estis foririnta al ekzilejo, la bopatro Van ricevis la eksediĝan leteron, kaj montris ĝin al la filino Fenian. Sed ŝi ploregis kortuŝe, kaj dispecigante la leteron ĵetis ĝin sur la teron. Tial la patro obeis, ne devigante ŝin reedziniĝi.

Ro post reveno aŭdante, ke lia edzino ankoraŭ ne reedziĝis, kun ĝojo iris al la bopatro. Lia bopatro volis restigi lin, sciante, ke lia hejmo estis ruiniĝinta, sed Ro ne volis kaj kun sia edzino revenis.

Feliĉe la filino de Zon Ĝoŭs antaŭe enkasigis iom da mono, per kiu ili povis restarigi la ruinigitan domon. Fo ankaŭ per fosilo fosis la teron por forigi brikerojn disrompitajn. Subite neatendita trezoro, enfosita de iu persono, sin montris. Vespere la du fratoj Fo kaj Ro elfosis ĝin, ĝi estis arĝento!..

Dank’ al la trezoro oni dungis multege da konstruistoj. Domegaro, per sia beleco kaj grandeco simila al tiu de nobeloj, estis tuj starigita. Ro volis venigi la patron el Mongolio, sed Fo prenis la aferon sur sin, kaj li kun fortaj servantoj foriris.

Post nelonge, la patro kaj frato revenis. Neordinaran feliĉon ili havis!

La filino de Zon Ĝoŭs, kiam la patro revenis, forte volis foriri. Ĉar la fratoj ne deziris lasi ŝin senrekompenca, la patro trionigis la posedaĵon, el kiu du partoj apartenis al du filoj kaj la alia al la filino. Ŝi obstine ne volis akcepti ĝin. La du fratoj konsilis:

– Nia bonkora fratino! Ni ja ne ĝuus la hodiaŭan feliĉon, se vi ne laborus tiel fervore por ni!

Nerifuzeble ilia fratino akceptis la trionon kun danko, kaj venigis la filon por vivi kune. Oni demandis, kial ŝi tiel fervore laboris por la fratoj, kiuj estis naskitaj de alia patrino?

– Nur besto, − ŝi respondis, − scias la patrinon kaj ne la patron. Ni homoj ne imitu beston.

Aŭdinte tion Fo kaj Ro senvole larmis.

* * *

Vi pensis, ke li dum dekjaroj intencante malfeliĉigi ilin, donis al ili feliĉon mem. Sed Zon Ĝoŭs ne venĝis, sed eĉ multe donacis al li.

El la ĥina lingvo trad.

K. Ĉ. Ŝan.

Shanghai.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.