La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA INSTRUOJ DE BUDHO

Budhisma Misia Asocio

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Darma Rado
Darma Pado
Budho
1 2 3
Darmo
1 2 3 4 5
La vojo de praktiko
1 2
La Komunumo
1 2
Anguttara Nikāya
Apendicoj
1 2 3
Pri la traduko
Glosaro
Budhisma Misia Asocio

PRI “BUDHISMA MISIA ASOCIO

Antaŭ ol paroli pri Budhisma Misia Asocio, ni devas mencii unu japanan industriiston nomatan Ehan Numata, kiu estas la fondinto de “Mitutoyo Akcia Kompanio”, kiu produktas precizan mezurilon.

Post kiam li fondis tiun ĉi kompanion en 1934, li estis firme konvinkita, ke la sukceso de ĉiuj entreprenoj dependas tute de harmonia kuniĝo de ĉielo, tero kaj homo, kaj ke perfektigo de humaneco povas esti atingita nur pere de la bona akordiĝo de saĝeco, kompato kaj kuraĝo. Li faris ĉion, kion li povas, sub tiu ĉi konvinkiĝo, cele al la teknika plibonigo de mezurila produktado kaj al disvolviĝo de homa menso.

Estas lia kredo, ke la realigo de mondpaco estas ebla nur surbaze de perfektigo de humaneco, kaj ke Budhismo estas religio por tiu ĉi celo. Tial, dum li direktadis sian kompanion, li klopodis por disvastigo kaj modernigo de Budhismaj muzikoj, kaj por disvastigo de pentraĵoj kaj instruo de Budho.

En decembro de 1965 li fondis fonduson oferinte sian privatan havaĵon por entrepreni disvastigon de Budhismo kaj samtempe por kontribui al mondpaco. Tiel estis establita Budhisma Misia Asocio kiel publika organizaĵo.

Kiamaniere ni povas disvastigi la instruon de Budho tra la mondo, por ke ĉiuj homaj estaĵoj povu profiti de ĝi kaj ĝui Lian grandan saĝon kaj kompaton? Jen, trovi la solvon de tiu ĉi demando estas la tasko de Budhisma Misia Asocio laŭ la intenco de la fondinto.

Resume dirite, ĉiaj eblaj klopodoj celantaj la disvastigon de Budha instruo estas ĝuste la koro kaj spirito de tiu ĉi Budhisma Misia Asocio.

Kiam ni rigardas retrospekte la longan historion de Japanio, kvankam ni havas la kulturon de Budhismo kiel nian gloron, ĝis nun ni ne havis veran Sanktan Skribon de la japana maniero en la vera senco de la vorto. Tiu ĉi libro “La Instruoj de Budho” estis publikigita sur tia memkritiko.

Tiu ĉi libro servas kiel spirita “nutraĵo” por ĉiu ajn, kiu legas ĝin. Ĝi estas preparita tiel, ke oni povu meti ĝin sur sian skribtablon aŭ kunporti kun si, kaj ĉiam ajn povu legi ĝin.

Tiamaniere oni povas kontaktiĝi vive kun la spirito de Budhismo.

Kvankam ĝi ne estas tiel perfekta, kiel ni esperis, la nuna versio de “La Instruoj de Budho” naskiĝis dank’ al laborado kaj klopodado de multaj volontuloj por prezenti al modernuloj adekvatan, facile legeblan, kaj aŭtentikan enkondukon en Budhismon kun praktika gvido kaj ĉiutaga fonto de inspiro.

Budhisma Misia Asocio deziras, ke tiu ĉi libro eniru en multajn hejmojn, estu tenata de multaj homoj, kaj ili duŝi sin per la lumo de instruo.

Opinioj de legantoj estas bonvenaj. Bonvolu senhezite ĉiam ajn turni vin al la Asocio.

BUKKYÔ DENDÔ KYÔKAI
(Budhisma Misia Asocio)
3-14, 4-tyôme Siba
Minato-ku, Tokyô, Japan, 108-0014
Telefono: (03) 3455-5851
Fax: (03) 3798-2578
E-mail: bdk@bdk.or.jp
TTT: http://www.bdk.or.jp

<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.